10.2.25

Pensoj de kabeinto

 


En la eseo La esperanta malpopolo, publikigita en la libro La arto labori kune (2010) kaj rete legebla en mia blogo, mi skribis ke, koncerne esperantistecon, la demando estas "ne kial Kabe kabeis, sed kial ni ceteraj obstine malkabeas, malgraŭ ĉiuj malgraŭoj". En la sama teksto mi donis partan respondon al mia tiama sindemando "Kial mi ne kabeis plene?", kvankam poste mi koncedis aŭ konstatis ke "kredeble ĉio ĉi sonas kiel raciecigo [...]". Nun, 15 jarojn poste, en 2025, mi povas konfirmi ke mi kabeis pasintjare definitive kaj harhave, kaj do ĉi tiujn pensojn mi skribas en la unua jaro p.k. (post kabeo).

Kial mi skribas kaj publikigas ilin nun? Por la malprobabla okazo ke iu interesiĝus, same kiel siatempe tiklis mian intereson la eventualaj motivoj de Kabe mem.

Resume, mi kabeis pro la perfida kaj malkuraĝa cenzurado en Beletra Almanako de unu poemo de mi (pri kio, cetere, ne ĉiuj redaktistoj konsentis), siavice plia montro de la ĝenerala indiferenteco de la esperanta komunumo pri la israela koloniisma, apartisma kaj genocida okupacio de Palestino, kaj de ties blinda kaj bedaŭrinda sekvado de la gvidlinioj de cionisma propagando (kun pluraj, ne multaj, esceptoj). Aldone, kaj revortume je fama diro de Theodor W. Adorno*: "Ĉu oni povas esperantumi post Gazao?".

Ne havante plu seriozan periodaĵon en kiu publikigi verkojn aŭ tradukojn nek atentindan publikon al kiu adresi tiajn produktojn de literatura agado, mi trovas pli simple kaj preferinde dediĉi miajn tempon kaj energion al aliaj sferoj kaj rondoj kaj legoj (fakte en la lastaj jaroj mi verkis poemojn ĉefe en la hispana, kaj pli ĵuse mi eĉ "kabeis" je verkado preskaŭ entute, ĉar, pluvortume, ĉu eblas aŭ indas verki post Gazao ne estante palestinano?). Konkrete, mi preferas dediĉi mian "malŝpartempon" en Facebook k.a. al diskonigo de la krimoj de Israelo kaj ĉi ties komplicoj (kiel faras i.a. la eminenta eseo de Enzo Traverso Gazao antaŭ la historio) ol al papagado de novaĵoj kaj blablaoj pri surogata mondeto kiu interesas neniun: la neglektinda esperanta komunumo.

Evidente mi uzos plu la lingvon private, kun amikoj kaj konatoj. Ekzemple, en majo ĉi-jare mi vizitos la hispanan urbon Sorio samtempe je la hispana kongreso, tamen sen partopreni iel ajn en ĉi lasta. Kun konatoj kaj amikoj mi volonte renkontiĝos en kafejoj aŭ restoracioj, surstrate aŭ ekskurse, sed ne kadre de kongresa programo (kun bizancismaj prelegoj kaj diskutoj pri la sekso de la anĝeloj aŭ la marsaj kanaloj) aŭ simile. Jam nenion mi atendas de Esperanto kaj Esperantujo, kiuj de longe, de jardekoj, havas malmulton por proponi al la mondo.

(Parenteze, kiom facile oni komencas forgesi kaj ignori detalojn pri la lingvo kaj la literaturo kiam oni ĉesas okupiĝi aktive kaj eĉ pasive pri ĝi... Ho, Kabe, Kabe, Kabe, Kabe...)


NOTO

* "Post Aŭŝvico verki poemon estas barbare" ("nach Auschwitz ein Gedicht zu schreiben, ist barbarisch [...]").



Libroj pri Palestino en brusela librovendejo



No hay comentarios: