26.6.24

Senrajte!

Jen esperanta versio de mia hispanlingva poemo No hay derecho, verkita en 2024 jam post la publikigo de la dua eldono de Palestina estrangulada, kiun la redakta teamo de Beletra Almanako rifuzis publikigi en la n-ro 50 de la revuo (vidu mian postskibon ĉi-sube en la fino), sed kiu ja aperos en la dua eldono, reviziita kaj ampleksigita, de Palestino strangolata, publikigota ĉi-jare de Monda Asembleo Socia.



Senrajte!

Mi ne scias kial mi verkis kaj prezentas
ĉi tiun poemlibron.
En Palestin' mi ne naskiĝis, palestinano mi ne estas
nek devis travivi tiun militon.
Kial verkas kaj deklamas versojn mi
– dum proprajn poetojn havas Palestino?
Mi pensas pri Darŭiŝ kaj Refaat Alareer
kies voĉo ĉi tie sonas kun dampiĝo,
kaj ke eble ne estas tro absurde
paroli anstataŭ ili al mialingva publiko.
Kiam Picasso pentris sur vasta tolo la hororon
de la matematika bombado de Gerniko
li ne estis eŭsko nek loĝis tiuurbe.
Same eksterlanda estis la akra vido
de Costa-Gavras en Hanna K.,
kuraĝa kaj pridemanda filmo.
Aŭ la trista kanto Telk kadeja,
kun versoj de Mostafa Ibrahim el Kairo.
Aliflanke, palestinanojn mem
– kiu atentas, aprezas, traktas kun distingo?
Do mi kontribuas laŭ miaj ebloj
por ke forgeso ne venku, por ĉies scio.
Kaj, jes, se mi retrorigardas
al ĉio kion mi verkis kaj kio ricevis publikigon,
mi ekdubas ĉu mi denuncis sufiĉe,
sed fine mi atingas la konvinkon
ke mi ne povas strebi ĉiufronte,
ke mi prefere lasu nuran memorsignon
kvankam mankas pasemaj detaloj kaj nuancoj,
aspektoj kaj informoj, statistikoj.
Restu, do, Ruzan' an-Najar',
la juna flegistino,
kiel sola viktim' kies nomon mi mencias
anstataŭ neuzeble vasta listo
kun dekmiloj da individu- kaj famili-nomoj
murditaj, horor-enciklopedio.
Mi ankaŭ ne enlistigu pli da
ekzekutistoj, punistoj kaj komplicoj
en ĉi milita kampanjo tiel kovarda
kaj malhumana. En ĵurnal-arĥivoj
vi trovos ties nomojn kaj postenojn,
ties silentojn, hontomankon, krimojn.
Permesu ke mi aldonu, fine,
paron da novaj konsiderindoj.
Kiel jam skribis en ĵurnal-artikolo
pri mia verko la antaŭparolinto,
Israelo, kiel potenco okupacianta
ne havas rajton je sindefendo sed devigon
rilate al palestinanoj. Sen surprizo
ni vidas ilin rezisti kontraŭ la kolonian jugon,
malakcepti ĝin, ribeli per armiloj
violente, blinde kaj kruele.
Ni jam vidis tion
kaj plu vidos la samon same ĉie,
en ĉiuj rezistoj kaj insurekcioj.
Aliflanke, kaj por fini,
la kreo de Israelo, tiu aberacio
morala, tiu apartisma ĥimero,
estis ne malfarebla eraro, riparebla miso,
eksperimento kiu malsukcesis,
sed principo
denaske koruptita, abomeninda,
monstraĵo sen rajto je ekzisto.


NOTOJ

[1] Telk Qadeya / تلك قضية (Jen unu afero) kantata de Cairokee.

[2] denunci: (en literaturo, en jena subsenco laŭ ReVo): sciigi la publikan opinion pri ies krimo aŭ kulpo: literaturo de socia denunco; denunca poezio.


POSTSKRIBO

Jen mia respondo de 24-06-2024 al la decido de la BA-redakta teamo:

Hieraŭ mi ricevis la informon ke Beletra Almanako ne publikigos la poemon "Senrajte!".

Miaopinie tiu cenzuro "por ne vundi legantojn" simple laŭas la argumentaron de cionisma propagando. Oni malpermesas kritiki la kreon de Israelo je la kosto de palestinanoj, kvankam ankaŭ judaj israelaj intelektuloj kiel Ilan Pappé kaj Gideon Levy opinias simile. Nu, mi ne intencas konvinki iujn el vi. Miajn argumentojn, se vi interesiĝas, vi povas legi detale en https://jorgecice.blogspot.com/2024/04/la-senlima-okupacio.html

Rezulte de tiu netolerebla cenzuro fare de la BA-redakta teamo, mi ekde nun ĉesigas ĉian kunlaboradon kaj kontribuadon kun BA, inkluzive de serĉado de bildoj por ilustri numerojn.

Mi ricevis de Ulrich [Becker] la trovnovelaron de la patrino de Probal [Dasgupta] por recenzo. Tiu recenzo kredeble do aperos en mia blogo, krom se Ulrich preferas ke iu alia recenzu ĝin (ni povus aranĝi; mi povus ankaŭ repagi la ricevitan ekzempleron por seniĝi je la devo recenzi).

Jen ĉio. Ĝuu la tabuon (tiuj el vi kiuj plimultis favore al cenzuro [mi ne scias pri kiuj temas]) kaj ne forgesu tosti je la sukcesoj de la israela armeo.

No hay comentarios: