Santiago Alba Rico
Enkonduko al Palestina estrangulada
En decembro 2018 la majorka
eldonejo Calumnia publikigis la poemaron Palestina estrangulada[1] de Jorge Camacho, preskaŭ
paralela aŭ ĝemela hispanlingva versio de la sam-aŭtora kaj esperante samtitola Palestino strangolata[2].
Ĉi-sube legeblas la enkonduko al ĝi fare de la hispana filozofo kaj verkisto Santiago Alba Rico[3]
en traduko de J. Camacho.
Antaŭ
kelkaj tagoj mi vidis fotojn el Al Ĥalil’ (Hebron en la hebrea)[4]
en kiuj israela policisto armita ĝis la dentoj haltigis naŭ-jaran infaninon,
devigis ŝin deseliĝi
de sur sia biciklo kaj, dum ŝi fuĝis terurite, ĵetis
la naivan pedalludilon inter arbustojn. En fama libro el 1827, Pri murdo rigardata kiel unu el la bel-artoj,
la ekstravaganca Thomas de Quincey avertis kontraŭ la danĝerojn de sindediĉo al
la krima kariero: atentu ne mortigi iun ajn, li diris, ĉar oni komencas per
murdo kaj, de malnobliĝo al malnobliĝo, fine ŝtelas de oldulo la kolazionon[5].
Ĉiuj hororoj de la israela okupado de Palestino –bombadoj, torturoj, diseksplodigoj
de domoj, elpeloj de loĝantaro, ekonomiaj blokadoj, eksterjusticaj ekzekutoj–
resumiĝas, riveliĝas kaj atingas maksimumon de fieco en ĉi malebla gesto ŝteli
de infano la biciklon. Okupacia reĝimo ŝtelanta de infano la biciklon povis
veni al tia stato nur post ŝtuparo de morala degenero komenciĝinta per murdo.
Tamen la plej eta gesto estas ankaŭ la gesto plej horora ĉar ĝi entenas ĉiujn antaŭajn
kaj ĉar ĝi kulminas
la procezon de homa malkomponiĝo de la plenuminto. Eĉ en la prizonoj de
maksimuma sekureco la plej kruelaj murdintoj rigardas sanktaj la patrinojn kaj
infanojn kaj disdegnas homojn kiuj damaĝas al tiuj. Kiu venkas infanon ne estas
venkinto: li estas ulo venkinta sian propran homecon.
Ŝteli de infano la biciklon estas
gesto –ni diru– antipoezia aŭ kontraŭpoezia. La antipoezia gesto en plej alta
grado: jen estas infano kaj biciklo kaj, subite, brutala kaj malkohera neado de
ambaŭ. Israelon oni povas do difini, jes ja, kiel grandan projekton antipoezian
aŭ kontraŭpoezian. Kaj tamen Jorge Camacho jam de jaroj kuraĝas alfronti poezie
tiun rutinan kaj radikalan antipoezion israelan. La libro kiun la leganto havas
enmane prezentas elekton de la poemoj en kiuj Camacho kunmetis –kaj senvestigis– la sinsekvajn
“maksimumajn gestojn” de degenero kiuj jam de 78 jaroj akompanas la Okupacion
de la “Palestino strangolata”. Poezio taŭgas –mi diras tion ĉiam– por
redoni la vidon al vidantoj, miraklo kiun nek kuracistoj nek profetoj povas
atingi. Ĝi taŭgas por ke belo iĝu bela, por ke ruĝo iĝu fine ruĝa, por ke
netolereblo iĝu definitive netolerebla. En la plej bona kaj plej longa poemo de
ĉi kolekto, Blanka gazalo pri Gazao,
Camacho kunpremas aŭ displektas –ĉar en poezio ĉiu kuntiro estas displekto– la
historion de ĉi krima kariero, de la unua murdo ĝis la kolaziono de l’ oldulo,
kariero daŭranta nun plue antaŭ niaj okuloj sen ke ni vidu ĝin. Por kredi
necesas vidi. Sed vidi plej malfacilas: televido blindas, fotoj blindas,
denunco blindas. Benatu poezio kiu kapablas –nur ĝi kapablas fari tion– malbeni
la malbenindajn.
Ĉi poemoj, publikigitaj origine en
Esperanto, la plej poezia lingvo de la mondo eĉ en sia malsukceso, estas origine kastiliaj, ne nur ĉar ilin reverkis
kastilie la aŭtoro mem sed ankaŭ ĉar en la kastilia ili revenigas nin al la
origino aŭ komenco de ĉio: en la Historio, al la israela Okupacio de Palestino;
en la Parolo, al la klaraj kaj precizaj nomoj de la doloro de popolo.
[1] Palestina estrangulada, de Jorge Camacho Cordón, kun
enkonduko de Santiago Alba Rico, Calumnia Edicions, Serra de Tramuntana
(Mallorca), 2018, ISBN 978-84-949184-1-4.
[2] Palestino strangolata, de Jorge Camacho, MAS,
Embres-et-Castelmaure, 2016, ISBN 9782369600497.
[3] De Santiago Alba jam aperis en
Esperanto la eseo Letero el Palestino.Vojaĝraporto pri popolo kondamnita al ekstermo, trad. [J. Camacho], La
KancerKliniko, Thaumiers, 1990.
[4] Arabe: الْخَلِيل.
No hay comentarios:
Publicar un comentario