En la artikolo Tiel la mondo... testas
amikecojn (de sia ĉiunumera angulo Tiel la mondo... en
Kontakto [supozeble n-ro 320 (2024/4)]) István Ertl aludas min, ne menciante eksplicite mian nomon. Li
skribas en la fino ke eble li skribos al mi "vi estas harhava besto",
simile al iama disputo inter movadaj veteranoj. Strange, ke li kvazaŭ sentus
bezonon insulti min, tial ke mi ĉesigis ajnan kunlaboran rilaton kun li, kun la
revuo Beletra Almanako kaj kun ĉiuj anoj de ĉi ties redakta teamo kiuj
kundecidis cenzuri publikigon de unu poemo de mi en la numero BA 50.
Ĉiel ajn, Ertl ne bezonas skribi al mi tiujn vortojn (se tamen li jam faris, mi
neniam ricevis ilin). Mi bone scias ke mi estas harhava besto, ne pro nenio mia
profilfoto en sociaj retoj estas portreto de 30-jara ĉimpanzo nomata Guillermo aŭ
Guille, kies vivejon proksime al Madrido mi kutimas viziti unu fojon jare, kiam
eble.
Tiel, nerekte, ŝajnleĝere, fakte malkuraĝe, Ertl evitas paroli pri la kerno de
la afero. Nome pri tioj: 1) ke BA cenzuris la poemon Senrajte! [intertempe publikigitan en Beletra Edeno n-ro 11 (p. 67-69) kaj ankaŭ muzikigitan] laŭdire
pro nur unu esprimo en ĝi, kredeble la verso "la kreo de Israelo,
tiu aberacio / morala"; 2) ke nei la rajton aserti tion pri la kreo de
Israelo estas ne nur cenzuro sed fakte politika ago aŭ decido plene laŭa al la
cionisma propagando kutima en la t.n. "okcidenta mondo"; 3) ke ne la
temo estas "doloriga kaj disopiniiga" sed oniaj sintenoj pri ĝi. Kiom
min koncernas, la defendado de Israelo kaj ĝiaj supozataj rajtoj je
"sindefendo" kaj je "ekzisto", kaj la ignorado de la
kolonia okupacio de Palestino, la senĉesa Nakbo kaj la nuna kontraŭpalestina
genocido estas lakmusa testo por kontroli ies moralajn principojn (des pli se
kompare kun reagoj pri la ukraina milito). Ke la redakta teamo de BA kolektive
elektis cenzuri kaj do aliĝi al la israela flanko estas abomeninde, des pli
kiam internaciaj instancoj klare nomas Israelon okupacianta apartisma ŝtato,
kulpa je genocido, kaj samtempe dissendis arest-ordonojn kontraŭ la israelajn
gvidantojn [pli da informoj pri la tuta problemaro en La senlima okupacio].
Kiam mi demandis ĉiun unuopan anon de la BA-redakta teamo, inkluzive de la
eldonisto Ulrich Becker, kio estis ties voĉdono en la kolektiva decido ĉu
cenzuri aŭ ĉu publikigi mian poemon, ili respondis ke ili ne rajtas malkaŝi al
mi sian voĉdonon ĉar ili grupe interkonsentis ne malsekretigi tiun informon
(tamen pri unu el ili mi jam konis la publikan opinion senambigue kaj
senrezerve favoran al la palestina popolo).
Ke tia interkonsento estas al ili pli grava kaj firma ol la implicita
interkonsento pri sincereco inter amikoj ne povas havi alian sekvon ol jenan:
mi ne nur ĉesigas ajnan kunlaboran rilaton kun tiuj homoj, sed entute ĉian
amikecon kun ili. Ĉar, se mi ne rajtas scii kion ili unuope decidis kaj kial,
mi ankaŭ ne povas fidi ilin de nun pri io ajn alia.
Guille
No hay comentarios:
Publicar un comentario