skip to main |
skip to sidebar
Ho, dioj, protektu nin kontraŭ goriloj, kontraŭ ĉimpanzoj kaj bonoboj, kontraŭ orangutangoj,kiuj nin senigas je vivejo,kiuj nin kondamnas al vivaĉo en urboj neloĝindaj!Longan vivon, ho!, al la olda reĝ’ hispana,kiu ĉasas (tio estas: plezurmurdas) elefantojn,la solajn bestojn, krom ni homoj, povantajn prifunebri mortinton samspecian!Bonvenon al la japana haven-urbeto Tajĵi,kie homoj kaŝe kaptas ĉiujare junajn delfeninojnkaj forvendas ilin kiel sklavojn al mensogaj amuzparkoj akvokaĝaj(ne konfuzu kun rideto delfenbuŝon fikse kurban), dum delfenojn senprofitajn oni simple amasbuĉas!Hura!Hosana!Haleluja!


Legu la saman poemon hispane tie ĉi
Marga kaj Franco nuptas, kaj mi, tiumotive, sentis emon deklami poemon leĝertonanpri la eterna amo aŭ pri la geedziĝo sen estigi panikon aŭ, pli probable, hontoninter vi, karaj gastoj kaj spozo kaj spozino,tamen, post kelka serĉo, la poemoj trovitajel Ĝibrano, Tagoro aŭ Rafael Alberti impresis al mi mole aŭ kliŝe-puce-kiĉe kun tiom da scintiloj, salikoj kaj zefiroj.Prefere, kamaradoj, mi mem poemon verku,mi pensis, kaj tujtuje mian kapon envenisla paro Tero-Luno, kie la dua anone tutsole orbitas ĉirkaŭ la an’ unuaestiel satelito aŭ ŝpico dorlotinda,ĉar fakte ambaŭ giras ĉirkaŭ komuna centrolaŭpeze troviĝanta en nia hejma Tero,ne kiel kuzoj, fratoj, sed kiel du unikajgeamantoj plektitaj en harmonia tangomilionjare aĝa, de pokaj perceptata,sed de kiu dependas la vivo kaj la tajdoj.Ĉu, karaj, mi troigas per ĉiuj ĉi komparoj?Ni memoru pri homoj ne vidantaj la stelojn…Mi diru, min-defende, ke antaŭ kelka tempomi turnis la rigardon al la pozitronio,simila par’ momenta de l’ kosmo subatoma.Sed eble vi preferas aŭ trovas pli konvenaimagi konkretaĵon tuŝeblan kaj proksiman,ekzemple du perfektajn tempestojn de l’ tropikoj,du potencajn tajfunojn easte ol Formozo,kiuj fortojn, elanojn kaj volojn kontribuasen unu sinbrakumon enorman oceane.Resume, geamikoj, Franco kaj Marga nuptas,okazo oportuna por ke ni nun pleniguper vino niajn glasojn kaj kune tostu, trinku.10-19.2.2012
[alklaku tie ĉi por legi la saman poemon hispane]
Notoj
* Ĉi poemon, verkitan hispanlingve je 10-11.2.2012 por la nupto de du geamikoj, mi reverkis esperante je 19.2.2012. La nomon de la viro oni prononcu [franko].
* spoz(in)o: vir(in)o tuj edz(in)iĝonta, nun edz(in)iĝanta aŭ ĵus edz(in)iĝinta (Neologisma glosaro, Nepivaj vortoj).
* Ĝibrano: Ĝibran’ Ĥalil’ Ĝibran’, 1883-1931; Tagoro: Robindronath Tagor (bengallingva formo Robindronath Thakur, laŭ angla literumo Rabindranath Tagore), 1861-1941; Rafael Alberti, 1902-1999.
* pozitronio: kvazaŭstabila, efemera kombino de pozitrono kun elektrono (el la poemaro Saturno).
* easte ol: en loko pli easta aŭ orienta ol; la alian signifon de la ambigua “easte de” oni esprimu per “easte en”: Tajtongo situas easte en Tajvano.