"Hispana verkisto de la 20a jc pli 20a-jarcentas ol hispanas. Li kundividas pli kun samjarcenta ĉeĥo ol kun sia samlandano de la 15a jc. Identecoj ekzistas, tamen ne laŭrajte sed laŭfakte. Invoki diferencigan fakton kiel rajton — jen kio plej malsamas je demokrateco. Tion saman invokas reĝo rilate al siaj prauloj. Fine, identeco ĉiam venigas al bomboj. Pli ol identecoj, gravas lojaloj. Kaj por lojali nepras esti libera, unika, dum identeca egalas al identa".
25.12.11
pri kultur-aparteno kaj identeco
"Hispana verkisto de la 20a jc pli 20a-jarcentas ol hispanas. Li kundividas pli kun samjarcenta ĉeĥo ol kun sia samlandano de la 15a jc. Identecoj ekzistas, tamen ne laŭrajte sed laŭfakte. Invoki diferencigan fakton kiel rajton — jen kio plej malsamas je demokrateco. Tion saman invokas reĝo rilate al siaj prauloj. Fine, identeco ĉiam venigas al bomboj. Pli ol identecoj, gravas lojaloj. Kaj por lojali nepras esti libera, unika, dum identeca egalas al identa".
25.11.11
En La-Laguno, Tenerifo
Ĉe (bv legi la du lastajn liniojn)...
... la E-Societo de Tenerifo (ESTO), kien mi venis "reklami mian libron". Nu, ne nur mian lastan poemaron La silika hakilo:
Kaj jen ankaŭ mia amiko Pako Orta:
Pliaj informoj tie ĉi.
3.11.11
Jorge Camacho pri siaj poemaroj
18.10.11
arto poezia
arto poezia
malgraŭ la sprita sed vana diro de robert frost
poezio estas ne tio kio perdiĝas en traduko
sed tio kio restas.
rimoj
ritmo
la pejzaĝo de iu vorto
– jen la ŝminko.
bildoj
konceptoj
komparoj kaj kontrastoj
– jen la esenco.
male, neniu legus la poemon de gilgameŝ
odiseadon
poemojn de la dinastio tang
japanajn hajkojn kaj tankaojn
la robaiojn de omar’ ĥajam’.
poezio estas tio kio restas.
[PS 2019: en la dua verso mi modifis "ne estas tio" al "estas ne tio"]
8.10.11
"ir" = iri aŭ veni
En la reta paĝaro de HEF, inter la Lingvaj anguloj verkitaj de Antonio Valén por publikigo en Boletín (la bulteno de HEF) legeblas unu tia angulo verkita de mi antaŭ eble jam dek jaroj kaj temanta pri la ĝusta traduko de la hispanlingva verbo "ir". Jen iometete aktualigita versio:
La vortareto Lexicón Sopena, per kiu ni ĉiuj komencis nian vortumadon en Esperantujo, informas ke "ir" = "iri", "venir" = "veni" kaj inverse. Sed, dum ĝenerale eblas diri, ke "venir" = "veni", pri "ir" kaj "iri" la afero ne estas tiel simpla. Kiel montras la titolo, la hispana "ir", depende de la senco, egalas al du verboj en Esperanto: "iri" kaj "veni".
Mi citas la du ĉefajn subsignifojn de "venir" el la difino en Diccionario del Español Actual (konata kiel "el Seco"), de eldonejo Aguilar: "Trasladarse a o hacia el lugar en que se encuentra la persona que habla" kaj "Trasladarse a algún lugar en compañía de la persona que habla". La vortaro Clave (eld. SM) aldonas: "Llegar al lugar en que está la persona que habla". Kaj Diccionario Actual de la Lengua Española (eld. Vox) (oni atentu la adverbojn kaj ĉi ties ordon): "Caminar una persona o moverse una cosa de allá para acá".
Tia estas la uzo de "venir" en la hispana kaj "vir" en la portugala: movo al la sfero de la parolanto, movo al "yo" ("mi") kaj al "aquí" ("ĉi tie"). Por ali-celaj movoj oni uzas tiujlingve la verbon "ir".
Sed ne tiel estas en Esperanto! Sufiĉas legi la unuan, kaj ĉefan, subsignifon de "veni" en Plena Ilustrita Vortaro (kvankam mi preferas la sepan): "Moviĝi tien, kie estas la persono, kiu parolas, aŭ al kiu oni parolas". Jen la diferenco. La movo celas ne nur la sferon de la parolanto, sed ankaŭ tiun de la alparolato. Por ali-celaj movoj oni uzas en esperanto la verbon "iri".
Tiu tamen ne estas apartaĵo de Esperanto. Verdire tiurilate la hispana kaj la portugala montriĝas esceptoj, ĉar la regulon de Esperanto oni retrovas en multaj pliaj lingvoj, kiel la kataluna, la franca, la angla, la gemana kaj la finna.
Ekzemple, granda vortaro hispana-kataluna diras jene pri la hispana "ir": (ir a un lugar relacionado con uno de los dos interlocutores) "venir". "Iré a tu casa después de cenar" = "vindré a casa teva després de sopar". "Algún día iré a verte" = "algun dia vindré a veure't". // (acudir a una llamada) venir. "Ahora voy" = "ara vinc".
Jen kial la tri ĵusaj ekzemploj tradukiĝas tiel ĉi: "Iré a tu casa después de cenar" = "Mi venos al via hejmo post la vespermanĝo".
"Algún día iré a verte" = "Iam mi venos vidi vin". "Ahora voy" = "Mi tuj venos".
Evidente la decido pri verb-elekto povas dependi de aliaj elementoj en la kunteksto, kiel ekzemple la situo de la parolanto kaj la alparolato dum la konversacio kaj en la tempo de la priparolata ago. Ankaŭ la uzado de rekta aŭ de nerekta stilo povas influi. Samkiale, la verbojn "volver" kaj "regresar" oni devus traduki jen per "reiri", jen per "reveni", depende de tio, ĉu ili signifas resp. "refoje iri" aŭ "refoje veni".
PS 2011: Gran Diccionario Español-Esperanto (Granda Vortaro Hispana-Esperanto, 2003) jam oportune indikas tiun ĉi lingvan kaptilon jene:
"ir": iri (moverse): ir al campo, iri al la kamparo [...] // veni (a un lugar relacionado con la segunda persona): —¡ven! —¡voy enseguida!, —venu! —mi tuj venos!; mañana iré a tu casa, morgaŭ mi venos al via hejmo.
2.10.11
29.9.11
Tiaj homoj en Esperantujo
===
<
Kaj precize kontraŭsocia estas la daŭra konduto de s-ro Pejno en ĉi retejo kaj, laŭ-dire, en aliaj forumoj. Kiel aliaj iom pli konataj uoj, li akceptas nenian kritikon; male, li tre facil-anime kritikas la agojn de aliaj, nomas ilin fatrasaj, fuŝaj ktp, ĉiam negative kaj senapelacie; li ankaŭ, kiel oni povis atesti tie ĉi, forkondamnas tutan libron kiun li mem ne legis pro gramatika eraro trovita en citaĵo kadre de recenzo, aŭ ĉar li opinias la lingvaĵon de la aŭtoro "pseŭdo-Esperanto" (kio implicas, ke li mem ja parolas aŭ posedas la "veran" lingvon). Ofte tio kondukas lin al aĉaj insultoj; ekzemple, la fakton, ke poeto kiel Baldur Ragnarsson (kiu aĝis jam 36 jarojn kiam mi naskiĝis) recenzas favore mian 3an poemaron, s-ro Pejno resumas per la frazo ke "poetoj masturbas unu la alian" aŭ ia simile eleganta diraĵo.
Kion atendi de tia ulo? Ĉu doni al li libron por recenzo? Kredeble li avide serĉus presan aŭ gramatikan eraron por tiel tuj kaj definitive fordraŝi la kompatindan aŭtoron. En recenzo, male, oni atentu la gravajn erarojn, ne bagatelojn, kaj ĉiam kadre de la kunteksto. Dum la redaktado de ĉiu n-ro de Beletra Almanako, István Ertl kaj mi kelkfoje revizias ĉiujn kontribuaĵojn kune konsistigantajn libron ĉ. 150-paĝan, interkonsulte kaj interkonsente kun la respektiva aŭtoro, respektante lingvajn kaj stilajn preferojn... Sed ion tian, krean kunlaboradon, oni ne povas atendi de psikopato aŭ de kontraŭsocia ulo.
La problemo estas manko de empatio (jen neologismo sidanta nek en NPIV nek en ReVo, sed en la Vikipedio legeblas akcetebla difino: http://eo.wikipedia.org/wiki/Empatio ). tiaj homoj kiel s-ro Pejno ne kapablas, aŭ eĉ ne provas, rekoni sentive la argumentojn, ideojn, sentojn ktp de aliaj homoj -- nur la proprajn. Por iuj tiaj kontraŭsociuloj, ceteraj homoj estas iloj, aŭ obstakloj, aŭ preterindaj neniaĵoj. Oni do ne surpriziĝu pri tio, ke homoj kiel Pejno esence ne (plu) kapablas kunlabori kun aliaj personoj, ankaŭ ne en interretaj forumoj.
Sed ili ankaŭ ne lasas la ceterajn trankvilaj. El la zorge ŝirmata ermitejo lavangas kritikaĉoj, senspritaj ŝercoj, atakoj, insultoj, foje ankaŭ kontraŭpersonaj kalumnioj. Al mi estas klare ke mi plue restas en Esperantujo pro inercio; mi eklernis la lingvon 14-jara, antaŭ 30 jaroj, kaj nun ĝi estas parto (feliĉe ne ĉefparto) de miaj personeco kaj identeco; tamen la tradiciaj E-mitoj ("la monda lingvoproblemo" ks) ne plu interesas min (des malpli febraj deliroj kiel tiu de la t.n. E-Civito). La kompatindaj psikopatoj de Esperantujo estas same kaptitaj aŭ ankritaj de inercio, tamen ili neniam konfesos tion al si mem, des malpli al aliaj. Eble ĉar nur en Esperantujo ili sentas ke oni senpune toleras al ili ĉi-specan kontraŭsocian kondutadon.
Estus ja pli bone se ili kabeus, sed bedaŭrinde tiaj homoj estas ege obstinaj (kio tre bone kongruas kun ilia mania personeco). Se tia konduto montriĝus ankaŭ en ilia eksteresperantuja interpersona vivo, ekz. kun la familio aŭ kun amikoj (se ili entute havas unu aŭ alian), mi sincere rekomendus al ili viziti psikologon aŭ psikoterapiiston.
En Esperantujo ili almenaŭ povus fari ion pozitivan: anstataŭ perdigi ĉies tempon ĉi-forume per disĵetado de rubo kaj disvomado de siaj obsedaĵoj, ili povus dediĉi tiujn horojn al la Esperanta Vikipedio, kiun kelkaj el ili tiel senkompate kritikas. Prefere ne per verkado de propraj artikoloj (ĉar en originala verkado povus senbridiĝi la spontanaj psikopatiaj emoj), sed per redaktado, polurado aŭ kompletigado de artikoloj jam ekzistantaj, aŭ per tradukado de artikoloj (ne arvikoloj!) el alilingvaj vikipedioj. Konsiderante la lingvan kompetenton kaj la nedubeblajn energion kaj tempodisponon de tiuj s-roj, en la daŭro de, ni diru, 10 jaroj, la E-Vikipedio povus iĝi unu el la plej konsultindaj kaj fidindaj.
Sed ĉio ĉi jam apartenas al la regno de revpensado...
PS: plurajn poemojn pri ĉi tiaj temoj oni trovos en mia lasta poemaro "La silika hakilo".>>
28.9.11
14.9.11
11.7.11
Bristol - & 2
Bristol 1
9.7.11
Islando / Islandia - kaj/y 5
(EO) ... kaj, ĉefurbe, framasonejo.
Islando / Islandia 4
Islando / Islandia 3
(ES) Lava solidificada o hraun (pr. jroyn). En islandés, a la lava se la llama "hraun líquido" (como si, a falta de una palabra para el agua, la llamásemos "hielo líquido").
Islando / Islandia 2
(EO) Jen frazo de Giuseppe Grattapaglia: "esperantistoj vizitas ne ŝtonojn sed homojn".
Islando / Islandia 1
(EO) Aŭte meznokte. / (ES) En el coche a medianoche.
(EO) Kaj sunsubiro ĉe la lumturo de Seltjarnarnes, tre proksime al Rejkjaviko.
(ES) Y una puesta de sol junto al faro de Seltjarnarnes, muy cerca de Reykjavík.