26.6.24

bibliografio de verkoj de Jorge Camacho

Ĉefaj verkoj:

[Lasta aktualigo: 26.12.2023]

Poemaroj:
*Poemoj en Ibere libere (kun aliaj, 1993) / en OLE / en la libroservo de UEA
*Poemaro Celakantoj (2004) / ole / ls
*Poemaro Saturno (2004) / ole / ls
*Poemaro Eklipsas (2007) / ole / ls
*Poemaro Koploj kaj filandroj (2009) / ole / ls
*Poemaro La silika hakilo (2011) / ole / ls
*Poemaro En la profundo (2013) / ole / ls
*Poemoj en Nova mondo en niaj koroj (2016) ls
*Poemaro Strangaj spikoj (2016) / ole / ls
*Poemaro Palestino strangolata (2016) / ole / ls/ prezentofilmo pri Palestino strangolata
*Poemaro Brulvunde (2017) / ole / eldls / prezentofilmo pri Brulvunde
*Poemoj en Baza literatura krestomatio (BLK, 2019) / LOdE

En la hispana: 
*Palestina estrangulada (NOVA!!!: "segunda edición, revisada y ampliada") (legu en Esperanto la enkondukon de Santiago Alba) 
 














Eseoj kaj prelegoj:
*Iuj prelegoj haveblas en la disko Barlastono bis!
*Eseo Amika rondo varma aŭ pri la verda junularo en Fonto, n-ro 117 (Septembro 1990)
*Eseo Kion oni trovas en la tekstoj de “Persone” en Fonto, n-ro 132 (Decembro 1991)
*Prelego Ĉu verki aŭ ĉu ne verki esperante? en Barlastono bis! 3 (1993)
*Prelego La tekstoj de rokmuzika grupo Persone en Esperanto en Barlastono bis! 4 (1994)
*Eseo Enkonduko en la verkaron de Miguel Espinosa en Menade bal püki bal (kun aliaj, 1998)
*Eseo La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto en Lingva arto. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton (kun aliaj, 1999)
*Vikipedia artikolo Esperantigo de vortoj el hispana fonto (2005) 
*Eseo Lingvaj manipulistoj en Beletra Almanako 1 (Septembro 2007)
*Recenza eseo Poeto en marĉando kun Anubo en Beletra Almanako 1 (Septembro 2007)
*Recenza artikolo Esperanto kiel ĉioklevo en Libera Folio (2011)
*Eseo La esperanta malpopolo en La arto labori kune (kun aliaj, 2010) 
*Eseo De hajko al hajko en Belarta rikolto 2013 (kun aliaj, 2013)
*Eseo Vortoj en vortaroj en Beletra Almanako 18 (Oktobro 2013)
*Eseo Motivoj por ne kabei en Beletra Almanako 19 (Februaro 2014)
*Eseo Lanta fajro en Beletra Almanako 21 (Oktobro 2014)
*Artikoloj Japanujo kaj mi kaj Malheloj kaj malbeloj en HEL en Beletra Almanako 25 (Februaro 2016)
*Eseo La vartisto de vortoj en Belarta rikolto 2016 (kun aliaj, 2016)
*Filmeto pri la poezio de Baldur Ragnarsson (2016) 
* Artikolo La senlima okupacio (2024) NOVA!!!

Rakontoj kaj noveloj:
*Rakonto en La mirinda libro (kun aliaj, 1984)

*Rakontoj en Sferoj 6 (kun aliaj, 1988)
*Rakontetoj en Trezoro. La Esperanta novelarto (kun aliaj, 1989)
*Rakontoj en Pandemonio (kun aliaj, 1990)
*Rakontoj en Sur la linio (1991)
*Rakontoj en Sferoj 8 (kun aliaj, 1993)
*Satira novelo La Majstro kaj Martinelli (1993)
*Rakontoj en Ekstremoj (kun aliaj, 1997)
*Rakontoj en Sferoj 10 (kun aliaj, 2000)
*Rakontoj en Mondoj 2001 (kun aliaj, 2001)
*Rakonteto en Samideanoj (kun aliaj, 2006)
*Rakonto Varme vama verko en Beletra Almanako 7 (Februaro 2010)
*Rakontetoj en Vizaĝoj (kun aliaj, 2010)
*Rakonto Milito en kvar strekoj en Beletra Almanako 10 (Februaro 2011)
*Rakonto Manifesto de raŭpo en Beletra Almanako 21 (Oktobro 2014)
*Rakonto La ŝtormo en Beletra Almanako 22 (Februaro 2015)


Tradukoj:
*Tradukitaj poemoj de Ángel González en Astura bukedo (kun aliaj, 1987)
*Tradukita politika eseo Letero el Palestino de Santiago Alba (1990)
*Traduko de hispanlingve verkita prozaĵo de Camacho mem pri drogoj La ĉapo de la sterko-vermo (1995; reta eldono)
*Tradukitaj noveloj kaj poemoj de Jorge Luis Borges en La sekreta miraklo (kun aliaj, 2008)
*Tradukitaj poemoj en Poezio: armilo ŝargita per futuro (kun aliaj, 2013)

Recenzoj:

*Hispanlingva parto de Hejma vortaro (kun aliaj, 1999)
*Kontribuo al la vortaro Gran Diccionario Español-Esperanto (kun aliaj, 2003)

Aliaj:
*Tekstoj en la bitlibro La Deka logo (kun aliaj, 2003)

Blogoj:
*La blogo de Jorge, ĉe jorgecice.blogspot.com
*Bloga vortaro, ĉe blogavortaro.blogspot.com
*Esperanta Respubliko, ĉe esperantarespubliko.blogspot.com

Pri li:
*Fonto, n-ro 117 (Septembro 1990)
*Iltis-Forumo, n-ro 3/1992 (jaro 4)
*Fonto, n-ro 284 (Aŭgusto 2004)
*Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, de Geoffrey Sutton , Mondial, New York, 2008
*Intervjuo en Kontakto, n-ro 249 (2012:3), p. 5-8.
*En la retejo OLE
*En la retejo de Ralph Dumain

Senrajte!

Jen esperanta versio de mia hispanlingva poemo No hay derecho, verkita en 2024 jam post la publikigo de la dua eldono de Palestina estrangulada, kiun la redakta teamo de Beletra Almanako rifuzis publikigi en la n-ro 50 de la revuo (vidu mian postskibon ĉi-sube en la fino), sed kiu ja aperos en la dua eldono, reviziita kaj ampleksigita, de Palestino strangolata, publikigota ĉi-jare de Monda Asembleo Socia.



Senrajte!

Mi ne scias kial mi verkis kaj prezentas
ĉi tiun poemlibron.
En Palestin' mi ne naskiĝis, palestinano mi ne estas
nek devis travivi tiun militon.
Kial verkas kaj deklamas versojn mi
– dum proprajn poetojn havas Palestino?
Mi pensas pri Darŭiŝ kaj Refaat Alareer
kies voĉo ĉi tie sonas kun dampiĝo,
kaj ke eble ne estas tro absurde
paroli anstataŭ ili al mialingva publiko.
Kiam Picasso pentris sur vasta tolo la hororon
de la matematika bombado de Gerniko
li ne estis eŭsko nek loĝis tiuurbe.
Same eksterlanda estis la akra vido
de Costa-Gavras en Hanna K.,
kuraĝa kaj pridemanda filmo.
Aŭ la trista kanto Telk kadeja,
kun versoj de Mostafa Ibrahim el Kairo.
Aliflanke, palestinanojn mem
– kiu atentas, aprezas, traktas kun distingo?
Do mi kontribuas laŭ miaj ebloj
por ke forgeso ne venku, por ĉies scio.
Kaj, jes, se mi retrorigardas
al ĉio kion mi verkis kaj kio ricevis publikigon,
mi ekdubas ĉu mi denuncis sufiĉe,
sed fine mi atingas la konvinkon
ke mi ne povas strebi ĉiufronte,
ke mi prefere lasu nuran memorsignon
kvankam mankas pasemaj detaloj kaj nuancoj,
aspektoj kaj informoj, statistikoj.
Restu, do, Ruzan' an-Najar',
la juna flegistino,
kiel sola viktim' kies nomon mi mencias
anstataŭ neuzeble vasta listo
kun dekmiloj da individu- kaj famili-nomoj
murditaj, horor-enciklopedio.
Mi ankaŭ ne enlistigu pli da
ekzekutistoj, punistoj kaj komplicoj
en ĉi milita kampanjo tiel kovarda
kaj malhumana. En ĵurnal-arĥivoj
vi trovos ties nomojn kaj postenojn,
ties silentojn, hontomankon, krimojn.
Permesu ke mi aldonu, fine,
paron da novaj konsiderindoj.
Kiel jam skribis en ĵurnal-artikolo
pri mia verko la antaŭparolinto,
Israelo, kiel potenco okupacianta
ne havas rajton je sindefendo sed devigon
rilate al palestinanoj. Sen surprizo
ni vidas ilin rezisti kontraŭ la kolonian jugon,
malakcepti ĝin, ribeli per armiloj
violente, blinde kaj kruele.
Ni jam vidis tion
kaj plu vidos la samon same ĉie,
en ĉiuj rezistoj kaj insurekcioj.
Aliflanke, kaj por fini,
la kreo de Israelo, tiu aberacio
morala, tiu apartisma ĥimero,
estis ne malfarebla eraro, riparebla miso,
eksperimento kiu malsukcesis,
sed principo
denaske koruptita, abomeninda,
monstraĵo sen rajto je ekzisto.


NOTOJ

[1] Telk Qadeya / تلك قضية (Jen unu afero) kantata de Cairokee.

[2] denunci: (en literaturo, en jena subsenco laŭ ReVo): sciigi la publikan opinion pri ies krimo aŭ kulpo: literaturo de socia denunco; denunca poezio.


POSTSKRIBO

Jen mia respondo de 24-06-2024 al la decido de la BA-redakta teamo:

Hieraŭ mi ricevis la informon ke Beletra Almanako ne publikigos la poemon "Senrajte!".

Miaopinie tiu cenzuro "por ne vundi legantojn" simple laŭas la argumentaron de cionisma propagando. Oni malpermesas kritiki la kreon de Israelo je la kosto de palestinanoj, kvankam ankaŭ judaj israelaj intelektuloj kiel Ilan Pappé kaj Gideon Levy opinias simile. Nu, mi ne intencas konvinki iujn el vi. Miajn argumentojn, se vi interesiĝas, vi povas legi detale en https://jorgecice.blogspot.com/2024/04/la-senlima-okupacio.html

Rezulte de tiu netolerebla cenzuro fare de la BA-redakta teamo, mi ekde nun ĉesigas ĉian kunlaboradon kaj kontribuadon kun BA, inkluzive de serĉado de bildoj por ilustri numerojn.

Mi ricevis de Ulrich [Becker] la trovnovelaron de la patrino de Probal [Dasgupta] por recenzo. Tiu recenzo kredeble do aperos en mia blogo, krom se Ulrich preferas ke iu alia recenzu ĝin (ni povus aranĝi; mi povus ankaŭ repagi la ricevitan ekzempleron por seniĝi je la devo recenzi).

Jen ĉio. Ĝuu la tabuon (tiuj el vi kiuj plimultis favore al cenzuro [mi ne scias pri kiuj temas]) kaj ne forgesu tosti je la sukcesoj de la israela armeo.

15.4.24

La senlima okupacio

 



La senlima okupacio

Israela propagando

En la numero 314 (2023:3) de Kontakto (p. 8-9) estis publikigita teksto de Amri Wandel kiun maleblas nomi artikolo, tiom plena ĝi estas je propagando cionisma, militisma kaj porkoloniisma, je mensogoj kaj krimpravigoj. Ne kompreneblas ke Kontakto unue mendis artikolon de li kaj poste decidis publikigi tian tekston entute. Ĉi tiu mia respondo sendube havas mankojn: mi ja ne estas fakulo pri la temo, ankaŭ ne judo nek palestinano (kvankam kredeble kiel hispano mi havas judajn, arabajn kaj tamaziĥtajn praulojn aŭ radikojn), sed nepras refuti ankaŭ en Esperantujo la abomenindan argumentaron de Wandel kaj similuloj. La abundaj notoj estas por tiuj kiuj volas legi pli detale pri la diversaj temoj.

Se Wandel, profesie astrofizikisto (tion li asertas), enfermus sin en observejon nur por ne rigardi la mondon ĉirkaŭ si, oni povus citi pri li jenajn versojn de la hispanlingva verkisto kataluna Manuel Vázquez Montalbán (1939-2003): "vanas kosmonaŭto / kontemplanta stelojn / por la ratojn ne vidi". Tamen Wandel estas cionisma propagandisto de la plej plumpa kaj fia speco: muta pri la historio de la okupacio, aproba je la masakradoj fare de la israelaj armeo kaj registaro (kies mensogojn li ripetas sen ŝanĝi eĉ komon), neanto de la palestinaj rezisto kaj popolo kaj de ĉi ties plej bazaj rajtoj. Mi miras ke li kaj Esperanto-Ligo de Israelo kiel verdŝminkantoj (ne en la ekologiisma sed en la esperantisma senco) de la israelaj okupacio kaj genocido[1] ne estas tuj forpelitaj el Universala Esperanto-Asocio, de kiu Wandel mem estas longdaŭra gvidanto.

Jam la titolo mem de la teksto, nome "Milito inter Israelo kaj Hamas", estas misgvida. Oni ne povas senplie nomi milito tion kio okazas inter plej moderne ekipita armeo de ĉ. 170.000 soldatoj (plus 360.000 rezervistoj kaj miloj da dungosoldatoj[2]), kun bomb-avioj kaj atakdroneoj, misiloj, tankoj, batal- kaj submar-ŝipoj (kaj atombomboj), havenoj kaj flughavenoj unuflanke, kaj rezistomovado de inter 15.000 kaj maksimumege 30.000 batalantoj[3]. Li mem skribas iom poste ke, kontraste kun la nuna situacio, “en 1973 estis batalo inter armeoj”. 

En la komenco estis Gazao

Post la titolo, Wandel komencas sian tekston (senditan al Kontakto en la komenco de Novembro, kiam Israelo estis murdinta jam ĉ. 10.000 gazaanojn[4]) kvazaŭ la nuna “milito” en Gazao komenciĝus per la Hamas-operaco Tufun al-Aksa (Inundo Al-Aksa) de la 7a de Oktobro 2023. Tamen tute ne estas tiel, kaj aserti tion egalas mensogi. Unue, inter la komenco de 2023 kaj la fino de Septembro (do antaŭ la Hamas-operaco) almenaŭ 247 palestinanoj (inter ili 47 infanoj) estis murditaj de israelaj soldatoj kaj setlantoj; en la sama periodo, israelaj setlantoj lanĉis 800 atakojn kontraŭ palestinanojn kaj palestinajn proprietaĵojn, kaj pli ol 1.100 palestinanoj estis perforte elpelitaj el siaj hejmoj. Due, jam de 16 jaroj (de 2007) Gazao suferis blokadon truditan de Israelo, laŭ kiu i.a. 96% de la akvo en Gazao ne trinkeblas, kaj elektro haveblas nur sporade. Trie, kiel rezulto de israelaj milit-agoj en Gazao inter 1.1.2008 kaj 19.9.2023, pli ol 5.365 palestinanoj estis murditaj (inter ili 1.206 infanoj)[5]. Estas bone konate ke, laŭlonge de la jaroj, da palestinanoj mortis almenaŭ dudekoble pli ol da israelanoj[6]. Aldona fakto: Gazao (t.e. la t.n. Gaza-strio aŭ, Wandel-vorte, “Gaza-sektoro”, sed pri tio tuj poste) estas unu el la plej dense loĝataj regionoj en la mondo, kun pli ol 2.300.000 loĝantoj en 365 km2 (6.507 homoj/km2 kompare kun 447 homoj/km2 en Israelo). Oni nomas Gaza-strio la teritorion el kiu Israelo faris koncentrejon de palestinanoj, nun ŝoke memorigantan pri la varsovia geto. Ringmurita prizono en kiu la israelaj soldatoj postenas kiel provosoj, malhelpante movojn, humiligante civilulojn ktp, dum Israelo profitas de naturaj resursoj de Gazao kiel akvo kaj future eventuale ankaŭ gaso[7]. Ni citu la deklaron de la Alta Reprezentanto de EU por Eksteraj Aferoj Josep Borrell je 18.3.2024: “Gazao estis, antaŭ la milito, la plej granda subĉiela prizono. Hodiaŭ ĝi estas la plej granda subĉiela tombejo. Tombejo por dekoj de miloj da homoj, kaj ankaŭ tombejo por multaj el la plej gravaj principoj de humanitara juro”[8].

Kial “tombejo”? Pro la “humana” aŭ humanitara respondo de Israelo: en la 6 monatoj pasintaj inter 7.10.2023 kaj 8.4.2024 Israelo murdis pli ol 33.000 palestinanoj (t.e. 1,43% de la tuta loĝantaro), inter ili 15.000 infanoj (tamen ne pli ol 5.000 batalantojn de Hamas), kaj vundis pli ol 75.000 homojn; du milionoj da homoj (aŭ 70% de la loĝantaro) estis forlokitaj, multaj el ili pli-ol-unu-foje; duono de la loĝantaro riskas suferi malsaton rekte kaŭzitan de Israelo (uzi malsatigon kiel armilon estas plia militkrimo); pli ol duono de la domoj estis detruitaj aŭ damaĝitaj, kaj la israelaj bombadoj detruis ankaŭ hospitalojn, lernejojn, universitatojn, bibliotekojn, moskeojn (kaj iujn kirkojn), kultivejojn, eĉ tombejojn[9], kune kun stratoj, vojoj kaj ĉiaj infrastrukturoj (tamen oni ne sukcesis pruvi la ekziston de sekreta subtera Hamas-bazo sub ajna hospitalo de Gazao, malkiel Israelo insiste asertis). Aldone estas blokita ankaŭ la ricevado de kuraciloj, inkluzive de anesteziloj i.a. por amput-operacioj, ankaŭ de infanoj. Nu, necesus, necesos tuta libro por priskribi la nunan detruadon de Gazao. Ĉiel ajn, por kompletigi la bilancon ni aldonu ke inter 7.10.2023 kaj 23.3.2024 pli ol 7.700 palestinanoj estis kidnapitaj de israelaj teroristoj en Cisjordanio, kaj ĝis 8.4.2024 almenaŭ 260 israelaj uniformitaj teroristoj (sen inkludi dungosoldatojn) estis "neŭtraligitaj" (t.e. mortigitaj) de palestinaj rezistantoj ekde la komenco de ties tera invado ("ofensivo") de Gazao.

Malhomigo kiel celo kaj ilo

Tamen nun ni scias kiel la okcidenteske racie kaj burokrate ŝminkita sed profunde sovaĝa potenco Israelo atingis tiujn rekordajn nombrojn. La israela armeo uzis komputilan programon bazitan sur AI (artefarita intelekto) nomatan Lavender (lavendo) por elekti 37.000 palestinanojn (kaj iliajn hejmojn kaj do ankaŭ iliajn tutajn familiojn) kiel celojn de noktaj bomb-atakoj[10]. La tiel kompilita murdolisto permesis dediĉi ne pli ol po 20 sekundojn al la decido ĉu bombi ies domon, ies hejmon, enkalkulante eblon de 10% da eraroj en la sistemo (krom tio ke la rilato de multaj el tiuj homoj kun Hamas ofte estis nur hazarda aŭ marĝena). Cetere, oni preferis uzi neprecizajn bombojn, kiuj kostas multe mapli da mono. Kiel rezulto, miloj da virinoj kaj infanoj kaj aliaj familianoj estis murditaj de la israelaj bomboj, ĉefe en la unuaj semajnoj post la 7a de Oktobro. Krome, por ĉiu negrava membro de Hamas la sistemo permesis murdi ekstre ĉ. 15-20 civilajn viktimojn, dum por pli gravaj Hamas-anoj la nombro de eblaj flankaj murditoj kreskas al 100. Tio ne nur kongruas kun la kutima israela politiko pri kolektiva punado de palestinanoj (inkluzive de foreksplodigo de la domo de iu kiun ili opinias “teroristo”), siavice ŝoke simila je la principo Sippenhaft de la nazia juro (nome la jura kunkulpeco de familianoj kaj proksimuloj), sed ĝi ankaŭ perfekte ekzemplas gravan trajton de la modelaj kampanjoj de la israelaj registaroj kaj armeo: malhomigon. Malhomigo signifas trakti la malamikojn kiel subhomojn aŭ nehomojn, kiel bestojn aŭ plagon kiun oni rajtas ekstermi (israelanoj tre diligente lernis tiun lecionon de nazioj). Nu, tiun algoritman manieron murdi, la mirindan Lavender-programon, asepsan kiel la naziaj gaskameroj kaj kremaciejoj, kreis la Unuo 8200 (la plej granda en la israela armeo)[11], konsistanta grandparte el talentaj kaj mojosaj 18-21-jaruloj[12], elstara montro de la glata kunlaborado inter la israelaj universitatoj, armeo kaj industrioj. 

En ĉi tiuj ses monatoj Israelo murdis ankaŭ ĵurnalistojn kaj laboristojn de sanservoj kaj de humanitaraj neregistaraj organizoj (NROoj) helpantaj la palestinan loĝantaron; ke la "internacian komunumon" skandalas la murdo de NROanoj nur kiam temas pri blankaj nacianoj de Britujo, Polujo, Kanado-Usono aŭ Aŭstralio – jen plia ekzemplo de la malhomigo koncerne palestinanojn. Tute alie oni reagus se temus pri blondaj blu-okulaj ukrainoj anstataŭ pri nuraj brunaj “araboj”…

Bagateligo de la holokaŭsto

Kompreneble Wandel, kiel plia propagandisto, ne povas eviti tuj mencii la holokaŭston. Kiel diris publike la brita juda reĝisoro Jonathan Glazer (1965) kiam li akceptis la holivudan Oscar-premion por la filmo The Zone of Interest[13] (2023; La intereszono[14]) je 10.03.2024, “Ĉiuj niaj elektoj estas faritaj por speguli la nuntempon kaj por ke ni alfrontu ĝin. Ne por diri ‘Rigardu kion ili faris tiam’ sed ‘Rigardu kion ni faras nun’. Nia filmo montras, kien kondukas la plej malica malhomigo. Ĝi formis ĉiom de niaj paseo kaj nuntempo. Ĝuste nun ni staras ĉi tie kiel homoj kiuj refutas ke ilian judecon kaj la holokaŭston kaperas okupacio kiu kondukis tiom da senkulpuloj al konflikto. Same por la viktimoj de la 7a de Oktobro en Israelo kiel tiuj de pluokazanta atakado kontraŭ Gazaon, ĉiuj viktimoj de tiu malhomigo – kiel ni rezistos?”[15]. Wandel estas unu plia el tiuj kaperantoj de la holokaŭsto.

Ĉi-kuntekste ni atentu eseon de la itala juddevena artkritikisto kaj eseisto Stefano Levi Della Torre (1942) kiu, surbaze de pli fruaj verkoj de Primo Levi kaj de Edgar Morin, prezentas la demandon ĉu la Ŝoaho (hebre-devena nomo por la Holokaŭsto) estas fakto ekstrema kaj unika en la historio kaj do nekomparebla kun aliaj ekstermoj kaj masakroj, aŭ ĉu ĝi estas la paradigmo de ĉia planita, sistema buĉado aŭ genocido, kaj li respondas al tio elektante la duan eblon, ĉar elekti la unuan signifus degradi la memoron de la viktimoj de Aŭŝvico reduktante ĝin al ilo kaj pravigo de naciisma politiko. Li demandas sin ĉu oni tenadas la memoron pri la Ŝoaho por ke tia historia fakto ne okazu refoje al judoj aŭ ĉu por ke ĝi ne reokazu entute al judoj nek al iuj ajn. Stefano Levi mencias kiel Primo Levi ne komparis sed konfrontis la ŝoahan unikecon kun aliaj hororoj kiel Hiroŝimo kaj Nagasako, la Gulago, la vjetnama milito, la kamboĝa singenocido, la malaperigitoj en Argentino ktp (mi aldonus la genocidon en Ruando antaŭ 30 jaroj), kaj ke tiu konfronto ne banaligas sed elstarigas la unikecon de la nazia ekstermeja sistemo: unika ne signifas nemalĉifrebla. Al kio Stefano Levi aldonas jenan koncizigon de ideo de Primo Levi: "la ekstrema malbono ne estas fremda, ne venas el la luno, sed kuŝas latente en nia propra normaleco" (kio pensigas min pri fama verko de Hannah Arendt). Aŭŝvico por Primo Levi estis ne horora negativa idolo nemalĉifrebla sed instruo kaj averto kontraŭ latentan eblon. Kaj unu tipa venena elemento en ĉia eksterma programo estas viktimismo fare de la ekzekutistoj (la verajn viktimojn oni rigardas kiel minacon). Rezulte (Stefano Levi plu argumentas) oni nun komprenu ke la Ŝoaho estis krimo kontraŭ la judojn kun la dimensio de krimo kontraŭ la homaron. Kaj tio ne reduktas la sencon de la Ŝoaho sed, male, plifortigas ĝin. Ĝi estas universala paradigmo. Ne malgraŭ sed pro sia unikeco. Ĝi estas ne frostigita monumento sed aktiva kaj aktuala instruo. Nei tion, kiel iuj faras, signifas turni ĝin de krimo kontraŭ la homaron en krimon de la homaro kontraŭ la judaron; signifas igi la homaron eterne ŝulda al la judaro, kiu tiel ĉi estos rajtigita decidi kaj fari kion ajn kiam ajn; signifas apartigi la judaron disde la homaro kaj konverti ĝin en eternan viktimon. Ĝuste kion (en la opinio de Stefano Levi) faris Netanjahu proponante ĉe Jad Vaŝem (la oficiala institucio kaj nacia muzeo por memorigi pri la Ŝoaho en Israelo) la elpeladon de palestinanoj, pri kio Stefano Levi konkludas jene: “Kaj ĉi tio ŝajnas al mi, kiel al tiom da judoj en Israelo kaj tra la mondo, insulto al 6 milionoj da mortintoj, kaj al la justuloj de la nacioj, kiuj sciis vidi en la persekuto kaj en la genocido de la judoj krimon kontraŭ la homaron”[16]

Kiuj estas la teroristoj?

Wandel nomas Hamason “fundament-islama ekstremista teror-organizo” kaj komparas ĝiajn agojn kun tiuj de “la Islama ŝtato (angle ISIS)”. Kiel skribis la palestina ĵurnalistino Asmaa al-Gul (1982) en artikolo de 04.12.2023 en la franca ĵurnalo Le Monde[17], “Hamas ne estas izolita de la socio, kia ajn estas la impreso de Emmanuel Macron [...]. Egaligi ĝin al la Islama Ŝtato respondas pli al komunika politiko ol al analizo. Ĝi malklarigas la historion de la movado, kiu, el branĉo de la egipta Islama Frataro, tolerita de la israelanoj kiam ili regis Gazaon, iĝis politika kaj armita rezista movado kiu venkis en nefermitaj elektoj en 2006. Por ĝihadisma movado kiel la Islama Ŝtato, Hamas estas malamiko: ĝi estas naciisma movado, kiu ne aplikas ŝarion kaj kiu partoprenas en demokratiaj procezoj, inkluzive de studenta administrado de la universitato kaj profesiaj elektoj. Fakte, la grupoj aliĝintaj al Islama Ŝtato, kiuj aperis en 2018 en suda Gazao, estis rapide eliminitaj de Hamas en kampanjo tiel senindulga kiel efika; eble multe pli efika ol la francaj operacoj en Sahelo”; kaj poste: “Kvankam niaj valoroj, principoj kaj vizioj diverĝas, ĉi tiu brutala milito ne lasas al ni alian elekton ol toleri Hamason. Kiam la tankoj, aviadiloj kaj batalŝipoj de okupanta potenco invadas Gazaon, mortigante pli ol 14.000 civilulojn [nun jam pli ol 33.000], sub la preteksto de ekstermado de Hamas, estas nur unu malamiko: la okupacio”; al kio ŝi aldonas: “Oni ne povas riproĉi popolon pro simpatio je movado, kiu defendas ĝin”. Ĉi-rilate ni ne forgesu kiel Israelo favoris i.a. financan plifortigon de Hamas por tiel malfortigi ĉi ties rivalojn (ĉefe Fatah sed ankaŭ la Popola Fronto por la Liberigo de Palestino)[18], nek kiel Israelo konstante rifuzis diversajn diplomatajn provojn kaj proponojn de Hamas[19].

Wandel skribas ke “ĉirkaŭ 3.000 teroristoj transiris la limon kaj ene de kelkaj horoj sisteme murdis ĉirkaŭ 1.400 israelanojn, plejparte familiojn, virinojn, infanojn kaj bebojn” kaj ke “la teroristojn sekvis amaso da neorganizitaj palestinanoj el Gaza, kiuj plu rabis, perfortis kaj forbruligis”. Tiuj asertoj estas aro da nepruvitaj akuzoj (kiujn Hamas neas), kiel montras esploroj de diversaj ĵurnalistoj pri la sistema falsado de faktoj fare de la israela propagando, kiel la fabrikita mensogo pri 70 senkapigitaj beboj, kiu poste pruviĝis malvera[20]. La “hororaĵoj” distrumpetitaj de Yosi Landau kaj la konservativa ultraortodoksa organizo ZAKA, kiujn Wandel citas, estas nura aro da mensogoj[21], kiujn senkritike akceptis kaj disvastigis internaciaj ĵurnalistoj kaj eĉ la usonaj prezidento Biden kaj ministro pri eksteraj aferoj Blinken mem (la “internacia komununo” same senkritike tuj englutis la nepruvitajn akuzojn de Israelo kontraŭ la UN-agentejon UNRWA kun la celo ĉesigi ĉi ties nemalhaveblan humanitaran aktivadon en Gazao; reage al tio mi decidis kotizi subtene por UNRWA). La samon oni povas diri pri la akuzo pri sistema seksperfortado de virinoj fare de Hamas dum la operaco, por kio oni transturnis kiel ganton eĉ la konkludojn de sufiĉe mankohava UN-raporto: “Malgraŭ la fakto ke la raporto de [Pramila] Patten ne trovas ajnajn kredindajn informojn pri sistema seksperfortado la 7an de Oktobro, ke ĝi havas neniujn enketajn povojn, kaj ke ĝi havas okulfrapajn breĉojn en kredindeco kiujn ĝi ne povas trakti ene de sia mandato, la okcidenta amaskomunikilaro sekvis la gvidon de la israela registaro kadri la raporton kiel pravigon de la rakonto de Israelo ke Hamas faris sisteman seksperfortadon la 7an de Oktobro”[22]. Rilate al la mortigoj, la “1.400 murditaj israelanoj” en la Hamas-operaco estas fakte sume 1.139 homoj, el kiuj: 71 eksterlandanoj, 695 israelaj civiluloj (inter ili 36 infanoj) kaj 373 membroj de sekurecaj servoj (armeo, polico ks)[23]. Ne estas klare kiomon el tiuj murdoj kulpis la “amika fajro” de la israela armeo mem[24] en aplikado i.a. de la t.n. Hanibal-direktivo (nome: israela civilulo aŭ soldato prefere estu mortigita de la israela armeo ol kaptita viva de la malamiko kiel ostaĝo[25]) aŭ rekte pafado kaj bombado sendistingaj kaj senbridaj (menciindas la 3 israelaj kaptitoj kiuj sukcesis liberiĝi nur por poste, videble senarmaj, esti depafitaj de sia propra armeo). Koncerne la 659 adoltajn civilulojn, Israelo havas devigan armean servon (kun iuj esceptoj) de minimume 24 monatoj por virinoj kaj 32 por viroj[26]. Tiurilate, adoltaj kibucanoj kaj setlantoj estas ne senrespondecaj civiluloj sed aktiva parto de la kolonia okupacio de Palestino.

Oni povas bedaŭri kaj kondamni la 1.139 mortojn kaŭzitajn tute aŭ parte de la Hamas-operaco, same kiel oni devas bedaŭri kaj kondamni la dekmilojn da murdoj de palestinanoj fare de Israelo dum la koloniado kaj okupacio, tamen tiuj bedaŭroj kaj kondamnoj ne helpas kompreni la motivojn de la diversaj agoj. Konkrete, la Operaco Inundo Al-Aksa refoje igis palestinanojn aktivaj aktoroj de la eventoj, ne nuraj pasivaj suferantoj de preskaŭ atingita interkonsento inter Israelo kaj kelkaj arabaj regnoj kiel Sauda Arabujo – kio kondamnus ilin al ia politika limbo kiel tiu de nord-amerikaj indiĝenoj aŭ de aŭstraliaj aborigenoj. Aldone ĝi detruis la miton pri nevenkeblo de la israela armeo, kiu en la 7a kaj 8a de Oktobro montriĝis senscia, sengvida kaj plurflanke atakebla. Se la israela armeo fine ne atingos la deklaritan sed nerealisman celon elimini Hamas'on, tion oni perceptos kiel nevenkon aŭ eĉ malvenkon, kaj interalie ĝi signifos ke israelanoj kaj palestinanoj devos kunsolvi la konflikton ne milite sed politike. Kvankam, verdire, la elimino de Hamas nun aspektas pli kiel preteksto kaŝanta la veran celon de Israelo: ĉu ekstermi ĉiujn gazaanojn (kion, teorie, "Okcidento" ne tolerus), ĉu elpeli ilin ĉiujn definitive en Egiptujon (sed Egiptujo ne volas kunlabori en tiu "fina solvo", kaj ĉiel ajn tia “etna purigo” igus Egiptujon kaj Jordanion rekonsideri siajn packontraktojn kun Israelo[27]) – ja la ideo tenadi ilin plu en la gazaa koncentrejo aŭ forgesejo ne plu eblas post la Hamas-operaco. En vortoj de Meron Rapoport: “Batalhalto povus devigi la judan publikon alfronti pli fundamentajn demandojn. Se la aferstato ne povas daŭri plu, kaj konstanta milito kontraŭ la palestinanojn ne povas atingi la deziratan venkon, tiam restas nur la vero: ke la sola maniero por ke judoj vivu sekure estas politika kompromiso kiu respektas la rajtojn de la palestinanoj”[28]. En ajna okazo, maleblas reiro al la situacio antaŭa al la 7a de Oktobro.

Wandel senĝene uzas la vorton “teroristoj” por paroli pri Hamas, kvankam ĝi certe pli taŭgas por priskribi la sisteman elpeladon de palestinanoj el iliaj loĝlokoj en la daŭro de la lastaj 7 aŭ 8 jardekoj, la metode planitan “etnan purigadon” de Palestino (legu pri tio poste ĉi-sube). Ke la batalantoj de Hamas kaj la palestinaj civiluloj kiuj sekvis ilin trans la “limojn kaj barojn” en la “israelan teritorion” de kibucoj kaj setlejoj mortigis homojn kaj faris diversajn krimojn, tion oni ne neas. Temas pri la violento de la koloniatoj kontraŭ la koloniantojn kiun Frantz Fanon (1925-1961) tre klarvide analizis en sia verko Les damnés de la terre (La damnitoj de la tero, 1961). Ĝenerale oni bonvolu ne egaligi, ne kompari la militkrimojn de la terorismaj israelaj armeo kaj registaro kun la operacoj de la diversaj palestinaj rezistomovadoj. Ĉi-koncerne oni spektu la intervjuon kun la jud-usona historiisto kaj politikologo Norman Finkelstein (1953) je 6.4.2023 pri la milito en Gazao[29], en kiu li demandas sin kaj onin kiujn aliajn eblojn havis la batalantoj de Hamas, nome viroj naskiĝintaj en koncentrejo, vivantaj en ĝi kaj principe destinitaj same morti en ĝi. Ne kaprice Finkelstein komparas la Hamas-operacon kun la ribeloj de nigraj sklavoj en Usono kiel tiu de Nat Turner en 1831[30]. Oni memoru, ekzemple, ke, kiel respondo al la protestoj en Gazao en 2018, Israelo murdis 189 homojn kaj vundis pli ol 23.000[31] (ankaŭ handikapitojn[32]). 

La ekskluziva rajto je sindefendo kaj la antisemiteco de la ceteraj

Kaj ni demandu nin: kial oni parolas ĉiam pri la rajto de Israelo je sindefendo sed neniam pri la rajto de palestinanoj defendi sin kontraŭ senĉesan agreson kiu daŭras jam 7 aŭ 8 jardekojn[33]? Ĉi-koncerne ni turnu nian atenton al la analizo de la palestin-usona aktivisto Noura Erakat (1980) en interesega artikolo de 2014[34]: kiel okupacianta potenco, Israelo ne havas la pretendatan rajton je sindefendo; anstataŭe ĝi ja havas devojn por la loĝantaro de la okupaciataj teritorioj.

Tiu ĉi temo rekte ligiĝas kun alia, nome lingva manipulado, kiun Wandel regas nur amatore sed pri kiu profesiaj israelaj propagandistoj majstras. Pri tio indus verki tutan libron (mi limigis min al nura renversado de lia uzo de vortoj kiel “teroristo” en tiu ĉi artikolo). Anstataŭe mi proponas al legantoj mian poemon Duoblaparolo[35] (vidu ankaŭ en la fino), titolo kiu amalgamas du vortojn el fama romano de George Orwell: duoblapenso (doublethink) kaj Novparolo (Newspeak).

Kredeble kelkaj refoje nomos min (nov-)antisemito, kiel jam faris Valerio Ari kaj kompanio en la 1990aj jaroj, sed ĉi-foje al mi estos indiferente, tian fals-insulton iuj ĵetis ankaŭ kontraŭ la Ĝeneralan Sekretarion de UN António Guterres kaj kontraŭ la Altan Reprezentanton de EU por Eksteraj Aferoj Josep Borrell, inter multaj aliaj, eĉ kontraŭ judojn kiuj publike kritikas la sovaĝecon de Israelo (tiujn oni nomas “sinneaj judoj”). 

Por trankviligi la samideanojn kiuj indiferentas pri la sorto de gazaanoj konkrete kaj palestinanoj ĝenerale, tamen ne pri tiu de israelanoj, Wandel skribas: “Israelaj e-istoj bonŝance ne estis rekte trafitaj, sed la tuta lando estas nun en malfacila situacio, lernejoj ne funkcias, multaj viroj estas mobilizitaj al la armeo kaj oni atendas pli bonajn, pli trankvilajn tagojn”. Kiel Glazer dirus, Wandel kaj la membraro de ELI nur deziras pli bonajn, pli trankvilajn tagojn en sia paradiza intereszono. La sorto de la homoj pene vivantaj en la tuj proksima okupaciata Palestino estas al li io fremda.

Historio de etna purigado en Palestino

Lia “Mallonga historio de la Gaza-sektoro en la lastaj 75 jaroj” estas makabra ŝerco. Kiel montras artikolo de Arlene Clemesha[36], jam dekomence cionismo naskiĝis kiel koloniisma projekto. Pri tiu ĉi temo en Esperanto oni legu la 358-paĝan libron Kiel Israelo elpelis la palestinanojn (1947-1949)[37], de Dominique Vidal (franca historiisto kaj ĵurnalisto, mem de sefarda familio) kaj Sébastien Boussois. Anstataŭ proponi novan tezon, tiu verko prezentas la kontribuojn de la t.n. “novaj historiistoj” israelaj, kiel Benny Morris, Ilan Pappé k.a. Ekde la mezo de la 1980aj jaroj, ĉi tiu generacio de judaj historiistoj sukcesis malkonstrui la oficialajn mitojn pri la fondo de la ŝtato Israelo kaj pri la milito unue inter la judoj kaj la araboj de la britmandata Palestino (tiutempe la vorto “palestinanoj” kunsignifis ilin ĉiujn), poste inter Israelo unuflanke kaj la palestinanoj kaj arabaj regnoj najbaraj aliflanke, dum la periodo 1947-1949, pruvante la ekziston de mature pripensitaj plano kaj elpelo, en kies kadro okazis masakroj. 

Jen konciza resumo de la historio: ĝis 1917 (la komenco de la brita mandato, samjare kiel la nurunuflanka Balfour-deklaracio) en Palestino judoj estis ĉ. 6% de la loĝantaro. Inter 1918 kaj 1947, larĝskala migrado de judoj en Palestinon (multaj fuĝe de naziismo) altigis la nombron de 6% al 33%. Alarmite de tio, inter 1936 kaj 1939 palestinanoj ribelis. Dume cionismaj milicoj komencis sisteme ataki ne nur britojn sed ĉefe palestinanojn por elpeli ilin el iliaj vilaĝoj (jen terorismo). En 1947, rezolucio de UN kiun palestinanoj ne akceptis kaj kiun oni trudis al ili, donis 55% de la teritorio de Palestino al judoj (kaj 45% al araboj), tamen ankaŭ tiun disdividon oni ne respektis en la praktiko, kaj cetere la teroj donitaj al judoj estis pli kvalitaj kaj rimedhavaj. Inter tiu dato kaj la fondo de Israelo en 1949, pli ol 750.000 palestinanoj estis perforte elpelitaj el iliaj loĝlokoj fare de cionismaj milicoj (jen terorismo refoje). Tiun amasan trudmigrigon oni nomas Nakba (katastrofo). Pliaj 300.000 palestinanoj estis same elpelitaj post la Sestaga Milito en 1967. La interkonsento de Oslo en 1995 donis al palestinanoj limigitan regadon de nur 18% de Cisjordanio. Inter 1993 kaj 2023 la nombro de setlantoj loĝantaj en Cisjordanio kaj Orienta Jerusalemo altiĝis de 250.000 al 700.000. Laŭ internacia juro tiuj setlejoj estas neleĝaj[38]. Kaj oni povus daŭrigi longe per pliaj nombroj kaj datumoj, ekzemple ankaŭ koncerne agrokulturon kaj ekologion: de 1967, pli ol 800.000 palestinaj olivarboj estis kontraŭleĝe elradikigitaj de la israelaj aŭtoritatoj[39]... Temas, resume, pri senĉesa kolonia okupacio, senĉesa Nakba kaj senĉesa milito.

Manlibra ekzemplo de setla koloniismo

Ĉar cionistoj kontestas ke palestinanoj suferas koloniismon, konkrete "setlan koloniismon", ni citu plurajn frazojn el gravega artikolo de la israela historiisto kaj politiksciencisto Ilan Pappé (1954): tiu konstato reaperis “kiam akademiuloj en aliaj partoj de la mondo, precipe Sudafrikio, Aŭstralio kaj Nordameriko konsentis ke cionismo estas simila fenomeno al la movado de eŭropanoj kiuj kreis Usonon, Kanadon, Aŭstralion, Nov-Zelandon kaj Sudafrikion”; “La setlantoj sekvis la plej gravan logikon adoptitan de movadoj de setlaj koloniistoj, nome ke por krei sukcesan komunumon de setlaj kolonianoj ekster Eŭropo oni devas forigi la indiĝenojn en la prisetlata lando. Tio signifas, ke la indiĝena rezisto al tiu ĉi logiko estis batalo kontraŭ eliminon, kaj ne nur liberiĝo. Tio gravas kiam oni pensas pri la operaco de Hamas kaj aliaj palestinaj rezistaj operacioj ekde 1948”; “Se vi malhomigas homojn, vi povas pli facile forigi ilin”; “Por kvadratigi ĉi tiun cirklon, la [israela] gvidantaro insistis, ke iliaj eliminaj agoj kontraŭ la palestinanojn estas ‘reprezalio’ aŭ ‘respondo’ kontraŭ palestinajn agojn. Sed tre baldaŭ, kiam ĉi tiu gvidantaro volis transiri en pli drastajn agojn de elimino, ili forlasis la falsan pretekston de 'reprezalio' kaj simple ĉesis pravigi tion, kion ili faris”; “Ni atestas similan ŝablonon hodiaŭ. Komence la agoj estis prezentitaj kiel reprezalio al operaco Tufun al-Aksa, sed nun ĝi estas la milito nomata 'glavo de milito' celanta resendi Gazaon sub rektan israelan regon, sed etne forpurigante ĝian popolon per kampanjo de genocido”; “Historie kaj ideologie, estas tre klare, ke la 7a de Oktobro estas uzata kiel preteksto por kompletigi tion, kion la cionisma movado ne povis plenumi en 1948”; “Tiel, malhomigo de la palestinanoj estas eksplicita kaj implicita mesaĝo perata al la israelaj judoj tra ilia eduka sistemo, ilia ensociigsistemo en la armeo, la amaskomunikilaro kaj la politika diskurso. Ĉi tiu mesaĝo devas esti transdonita kaj konservita se la eliminon oni volas plenumi ĝisfine”; koncerne la manifestaciojn en Israelo kontraŭ la registaron de Netanjahu fare kaj de sekularaj judoj kaj de ultranovcionismaj judoj, Pappé klarigas: “Estas nenio komuna inter ĉi tiuj du vizioj krom unu afero: ambaŭ tendaroj ne zorgas pri la palestinanoj, ambaŭ tendaroj kredas, ke la supervivo de Israelo dependas de la daŭrigo de la eliminpolitikoj kontraŭ la palestinanojn. Ĉi tio ne retenos akvon. Ĉi tio disfalos kaj implodos de interne ĉar vi ne povas en la 21a jarcento teni kune ŝtaton kaj socion sur la bazo, ke ilia komuna sento de aparteno estas parto de elimina genocida projekto”; kaj fine: “Eĉ la Nakba, kiu estis neimagebla katastrofo, ne kompareblas kun tio, kion ni vidas nun kaj kion ni vidos en la venontaj monatoj”[40].

Tamen ni atentu ke kulpigi nur Netanjahu estus simpligo kaj eraro. La plimulto de la israelanoj ja voĉdonis por lia kaj por pli ekstremdekstraj, faŝismecaj partioj, kaj ĝis nun apogas la agadon de la israela armeo en Gazao. Refoje okazas manifestacioj, tamen tiuj israelanoj manifestaciantaj kontraŭ la registaron de Netanjahu, same kiel la aŭtoroj kaj subskribintoj de la deklaracio de ELI, fakte nur defendas siajn privilegiojn. Ili ne protestas kontraŭ la israelajn okupacion kaj apartismon en Palestino. Ili vivas ĝue kaj plezure en la intereszono de la koloniata Palestino.

Ĉu “la mondo” reagas iel?

Bone ke fine okazas nun ĉe la Internacia [Justica] Kortumo la kazo “Apliko de la Konvencio pri Prevento kaj Punado de la Krimo de Genocido en la Gaza-Strio (Sudafrikio kontraŭ Israelo)”[41], kvankam, pro diversnaciaj premoj, mi havas dubojn pri la atendata rezulto. Ja kiu lando pli bone ol Sudafrikio scias kio estas apartismo? Ĉiel ajn Israelo kutimas ignori senpune decidojn de UN kaj de aliaj internaciaj instancoj, kaj plurfoje malobservis la plej multajn el la kondiĉoj de tio kio konsistigas "okupacion" laŭ internaci-jura perspektivo, kiel fiksite en la Haga Regularo de 1907 (artikoloj 42-56) kaj la Kvara Ĝeneva Konvencio de 1949[42]. Pro kompliceco kun la genocido oni devus krome procesi ĉefe kontraŭ Usonon (kiu plej daŭre kaj malvare provizadas Israelon finance kaj per armiloj, defendante ĝin en UN kaj ĉiaj internaciaj instancoj kaj forumoj) sed ankaŭ kontraŭ Germanujon, kies senkondiĉa kaj senkritika apogo al Israelo (i.a. per armiloj sed ankaŭ per cenzurado de politikaj konferencoj kaj literaturaj premioj), ne pro moralaj principoj sed por lavi sian konsciencon pro la holokaŭsto, iĝis integra parto de ĝia politiko: “Kiam la germana politika klaso parolas pri Israelo, ĝi parolas precipe pri si mem. Ĉar ĝiaj ligoj kun tiu ŝtato estas la soklo, sur kiu la post-nazia Germanujo bazas sian progreseman identecon, la sinteno de la germanoj pri Israelo montras al ni multe pli pri ilia propra mensostato ol pri tiuj duflankaj rilatoj, ties historio kaj ties vera enhavo”[43] (bedaŭrinde ĝis nun kontraŭ la komplicecon de Germanujo ekprocesis nur Nikaragvo). Iuj eŭropaj aŭtoritatoj eĉ venis al la diktatura ideo cenzuri kaj malpermesi la palestinan flagon kaj aliajn porpalestinajn simbolojn en manifestacioj k.s. (eble ni devos prunti de palestinanoj akvomelonon kiel novan nacian simbolon, elektitan de ili por eviti similajn kaj eĉ pli violentajn reagojn fare de israelanoj).

La homo de Israelo en la E-Movado

Parenteze, ni demandu nin kiu kaj kio estas fakte Amri Wandel? Profesie, doktoro pri astrofiziko en la Hebrea Universitato de Jerusalemo, kies kampuso sur la monto Skopo (arabe جبل المشارف) situas en la okupaciata Jerusalemo, universitato kiu estas mem aktiva partoprenanto en la okupacio[44]. Ni memoru ke israelaj universitatoj partoprenas en la okupaciaj meĥanismoj de Israelo je ĉiuj niveloj, de la evoluigo de armila teĥnologio ĝis la disponigo de jura defendo kontraŭ akuzoj je militkrimoj; ekzemple la Universitato de Telavivo, en kiu li diplomiĝis en 1974[45] (oni povus nomi tiun intiman kunlaboradon inter la israelaj armeo, industrio kaj universitatoj[46] “la sanga triunuo”). Laŭ la anglalingva Vikipedio[47] inter 1974 kaj 1980 li servis en la israela armeo (6 jarojn!). Krome li loĝas ekde la komenco de la 2000aj jaroj en Modi'in, parto de la urbo Modi'in-Maccabim-Re'ut, kies unu alia parto (la kvartalo Maccabim) ne estas rekonata de EU kiel parto de Israelo. Do li ne povas pretendi nescion pri tio kio okazas tute proksime al lia intereszona hejmo. Aldone Wandel laboras profesie ankaŭ kiel gvidanto de turistoj[48], io surpriza ĉe doktoro pri astrofiziko. Eble prefere, pro sia multjara servado kiel la publika vizaĝo de Israelo en Esperantujo, plej konkrete unue en TEJO kaj nun en UEA kaj ĉi ties revuo Esperanto (inter multaj aliaj), li povus peti de la israela ministrejo pri misinformado kaj propagando neoficialan subvencion aŭ salajron kaj tiel eviti pli ŝvitigajn taskojn. Li jam sufiĉe pruvis ke li plene taŭgas por diskonigi kaj defendi la murdprogramon de Netanjahu.

Kaj poste – kio?

Por fini, ni provu respondi al la demando ĉu ekzistas elirvojo el la nuna terura situacio. Iuj ankoraŭ pensas ke la solvo estas du plene sendependaj regnoj aŭ ŝtatoj, unu por judoj, alia por palestinanoj, tamen tiu "solvo" jam estas tute malebla, interalie ĉar Israelo ne povas esti samtempe juda ŝtato kaj demokratio (“Israelo eble estis liberala demokratio por la plej multaj judoj, sed ĝi neniam estis tio por la plej multaj palestinaj araboj – civitanoj de Israelo aŭ tiuj vivantaj sub israela okupacio”)[49], kaj ĉar setlantoj en Palestino ĉiel malhelpos efektivan estiĝon de palestina ŝtato. La ekzisto de “juda ŝtato”, kiel Wandel mem nomas ĝin, kondukis al apartismo por la arabaj israelanoj aŭ israelaj araboj (20% de la israela loĝantaro) kaj des pli por la palestinanoj de Gazao kaj Cisjordanio. Kiel diras la israela ĵurnalisto Gideon Levy (1953): “Ĉiuj israelanoj estas kunkulpuloj en la okupado. Ni ĉiuj, ĉiu israelano, estas setlantoj. [...] Ni ĉiuj kunportas la kulpon”[50].

Anstataŭe, en la fino de sia vivo la eminenta palestin-usona literaturteoriisto kaj kulturkritikisto Edward Said (1935-2003) favoris kiel pli bonan solvon la kreon de unu sola du-nacia ŝtato aŭ regno israela-palestina, ĉu federacia, ĉu konfederacia, ĉu alispeca[51]. En ĝi ĉiuj civitanoj estus plene egalrajtaj (same kiel nun ĉiuj germanoj post la malfondiĝo de Demokratia Respubliko Germanujo). Por ke tio eblu, Israelo devos iam agnoski ĉion kion ĝi misfaris al palestinanoj, same kiel faris Sudafrikio por fini apartismon. Ĉiel ajn ni memoru ke la fino de apartismo, genocido kaj okupacio en Palestino estus nur la komenco de imageble ne tute glata nek facila vojo al kundemokratio.

Alia elirvojo, individua kaj privata, koncernas israelanojn kiuj ne volas esti komplicoj de la okupacio, apartismo kaj genocido, nome fari kiel, ekzemple, Nadav Gazit, kiu rezignis kaj fordonis la israelan pasporton[52] (laŭdire oni rezignas israelan civitanecon: judaj israelanoj havas israelan civitanecon sed judan naciecon; laŭ pasportoj kaj identigaj dokumentoj en la hebrea, israela nacieco mem ne ekzistas, ja ĝia ekzisto permesus egalan traktadon de ĉiuj gentoj aŭ etnoj de Israelo). Se pli multaj israelanoj farus same, eble ankaŭ la okupacia, apartisma kaj genocida politiko de Israelo devus finiĝi.

Jorge Camacho

14.4.2024 [je 15.4.2024 mi faris plurajn modifojn kaj aldonis subtitoletojn]

Jorge Camacho (1966), aŭtoro de la poemlibro Palestino strangolata (2016), esperantigis la eseon Letero el Palestino (1990), kontribuis per poemoj pri Palestino al Beletra Almanako 49 (Februaro 2024).



Duoblaparolo

Ni formulu jam al ni la ĝustajn respondojn:
Ĉu propagando? novaĵdissendo?
Ĉu kidnapo de senkulpaj? kapto de malamikoj?
Ĉu murdo de civiluloj? depafitaj bestoj?
Ĉu la absoluta vero? la fluo de l’ historio?
Ĉu kaŝa genocido? laŭrajta sindefendo?
Ĉu flanka viktimo? homa ŝildo?
Ĉu militkrimo? terorista atenco?
(La Schrödinger-kato tra la spegulo)
Ĉu vivospaco aŭ promesita tero?


NOTOJ

Danke al Xavi Alcalde pro lia diversa helpo en la definitivigo de tiu ĉi artikolo.

Bildo el ĉi tie

1. Esperanto-Ligo en Israelo, “Deklaro de ELI pri la milito en Gaza”, 14.11.2023, ĉe liberafolio.org/2023/11/14/deklaro-de-eli-pri-la-milito-en-gaza/

2. Mustafa Fetouri, “Foreigners fighting for Israel in Gaza are war criminals and mercenaries. Period”, 22.2.2024, ĉe middleeastmonitor.com/20240222-foreigners-fighting-for-israel-in-gaza-are-war-criminals-and-mercenaries-period/

3. Monir Ghaedi, “How do Hamas and Hezbollah compare with Israel militarily?”, 21.10.2023, ĉe dw.com/en/how-do-hamas-and-hezbollah-compare-with-israel-militarily/a-67166698

4. Louisa Loveluck, Susannah George kaj Michael Birnbaum, “As Gaza death toll soars, secrecy shrouds Israel’s targeting process”, 5.11.2023, ĉe washingtonpost.com/world/2023/11/05/israel-strike-targets-gaza-civilians-hamas/

5. Michael Merryman-Lotze, “5 things you need to know about what’s happening in Israel and Gaza”, 5.4.2024, ĉe afsc.org/news/5-things-you-need-know-about-whats-happening-israel-and-gaza

6. Max Fisher, “This chart shows every person killed in the Israel-Palestine conflict since 2000”, 14.7.2014, ĉe vox.com/2014/7/14/5898581/chart-israel-palestine-conflict-deaths

7. Sultan Barakat, “Israel is pillaging not just Gaza’s cities but also its waters”,6.3.2024, ĉe aljazeera.com/opinions/2024/3/6/israel-is-pillaging-not-just-gazas-cities-but-also-its-waters kaj Evi Petsangouraki, “Is natural gas the real reason for the genocide in Gaza?”, 22.1.2024, ĉe diem25.org/is-natural-gas-the-real-reason-for-the-genocide-in-gaza/

8. The Palestinian Information Center, “Borrel: Gaza became ‘graveyard’ for most important principles of humanitarian law”, 18.3.2024, ĉe english.palinfo.com/news/2024/03/18/316092/

9. Caritas Czech Republic – Humanitarian Aid and Development Cooperation, “Tragic balance of 6 months of war in Gaza: Tens of thousands dead, unprecedented destruction and imminent famine”, 7.4.2024, ĉe svet.charita.cz/en/news/tragic-balance-of-6-months-of-war-in-gaza-tens-of-thousands-dead-unprecedented-destruction-and-imminent-famine/ kaj Julia Frankel, "Half a year into the war in Gaza, here’s a look at the conflict by the numbers", 6.4.2024, ĉe apnews.com/article/israel-hamas-gaza-war-statistics-95a6407fac94e9d589be234708cd5005

10. Yuval Abraham, “‘Lavender’: The AI machine directing Israel’s bombing spree in Gaza”, 3.4.2024, ĉe 972mag.com/lavender-ai-israeli-army-gaza/

11. Bethan McKernan kaj Harry Davies, “‘The machine did it coldly’: Israel used AI to identify 37,000 Hamas targets”, 3.4.2024, ĉe theguardian.com/world/2024/apr/03/israel-gaza-ai-database-hamas-airstrikes

12. en.wikipedia.org/wiki/Unit_8200

13. Jonathan Glazer, “Jonathan Glazer on his Holocaust film The Zone of Interest: ‘This is not about the past, it’s about now’”, 10.12.2023, ĉe theguardian.com/film/2023/dec/10/jonathan-glazer-the-zone-of-interest-auschwitz-under-the-skin-interview

14. La esprimon “intereszono” (germane “Interessengebiet”) uzis la okupaciaj naziaj trupoj por priskribi la areon ĉirkaŭ la aŭŝvica koncentrej-(kaj ekstermej-)komplekso rezervitan por la SS-stabo.

15. Andrew Pulver kaj Catherine Shoard, “‘We refute our Jewishness and the Holocaust being hijacked’: Jonathan Glazer calls for end to Gaza attacks at Oscars”, 11.3.2024, ĉe theguardian.com/film/2024/mar/11/zone-of-interest-international-film-oscar

16. Stefano Levi Della Torre, "La memoria della Shoà: due posizioni in conflitto", 25.1.2024, ĉe gliasinirivista.org/la-memoria-della-shoa-due-posizioni-in-conflitto/ kaj spiweb.it/cultura-e-societa/cultura/la-memoria-della-shoa-due-posizioni-in-conflitto-di-stefano-levi-della-torre/

17. Asmaa Al-Ghoul, “Palestinian journalist Asmaa Al-Ghoul: 'While our values, principles and vision don't align, this brutal war has left us with no choice but to defend Hamas'”, 9.4.2024, legebla de abonantoj ĉe lemonde.fr/en/opinion/article/2023/12/04/palestinian-journalist-asmaa-al-ghoul-while-our-values-principles-and-vision-don-t-align-this-brutal-war-has-left-us-with-no-choice-but-to-defend-hamas_6312256_23.html; plene kaj libere legebla en hispana traduko ĉe vientosur.info/esta-guerra-brutal-nos-ha-dejado-sin-mas-opcion-que-tolerar-a-hamas/

18. Šejla Ahmatović, “EU’s top diplomat accuses Israel of funding Hamas”, 20.1.2024, ĉe politico.eu/article/israel-funded-hamas-claims-eu-top-diplomat-josep-borrell/

19. Zena Al Tahhan, “How Israel has repeatedly rejected Hamas truce offers”, 22.1.2024, ĉe aljazeera.com/features/2024/1/22/how-israel-has-repeatedly-rejected-hamas-truce-offers

20. James North, “Extraordinary charges of bias emerge against NYTimes reporter Anat Schwartz”, 25.2.2024, ĉe mondoweiss.net/2024/02/extraordinary-charges-of-bias-emerge-against-nytimes-reporter-anat-schwartz/ kaj Jeremy Scahill, Ryan Grim kaj Daniel Boguslaw, “‘Between the Hammer and the Anvil’. The Story Behind the New York Times October 7 Exposé”, 28.2.2024, ĉe theintercept.com/2024/02/28/new-york-times-anat-schwartz-october-7/

21. The Short String, "ZAKA is not a trustworthy source for allegations of sexual violence on October 7", 30.12.2023, ĉe mondoweiss.net/2023/12/zaka-is-not-a-trustworthy-source-for-allegations-of-sexual-violence-on-october-7/

22. Feminist Solidarity Network for Palestine, "Here’s what Pramila Patten’s UN report on Oct 7 sexual violence actually said", 11.3.2024, ĉe mondoweiss.net/2024/03/heres-what-pramila-pattens-un-report-on-oct-7-sexual-violence-actually-said/

23. AFP, “Israel social security data reveals true picture of Oct 7 deaths”, 15.12.2023, ĉe france24.com/en/live-news/20231215-israel-social-security-data-reveals-true-picture-of-oct-7-deaths

24. Yoav Zitun, “One-fifth of troop fatalities in Gaza due to friendly fire or accidents, IDF reports”, 12.12.2023, ĉe ynetnews.com/article/rkjqoobip kaj Fatemeh Salari, “Israel admits killing its own people at music festival on October 7”, 19.11.2023, ĉe dohanews.co/israel-admits-killing-its-own-people-at-music-festival-on-october-7/

25. Mustafa Fetouri, “What is the ‘Hannibal Directive’ and how Israel uses it”, 4.1.2024, ĉe middleeastmonitor.com/20240104-what-is-the-hannibal-directive-and-how-israel-uses-it/

26. idf.il/en/mini-sites/our-soldiers/

27. Bruno Maçães, "Former head of Shin Bet: Hamas’s nightmare is a two-state solution", 6.4.2024, ĉe newstatesman.com/the-weekend-interview/2024/04/ami-ayalon-interview-hamas-nightmare-two-state-solution

28. Meron Rapoport, "Why do Israelis feel so threatened by a ceasefire?", 29.3.2024, ĉe 972mag.com/ceasefire-opposition-israelis-gaza/

29. Marc Lamont Hill, “Norman Finkelstein on Gaza: The US could have stopped Israel on day one”, 5.4.2024, ĉe youtu.be/ELNr_ro97MI?si=9voJdS0wW_W3n7S

30. en.m.wikipedia.org/wiki/Nat_Turner%27s_slave_rebellion

31. “UK-based organisations welcome UN Commission of Inquiry report into Gaza protests, urge UK action (5 March 2019)”, 18.3.2019, ĉe reliefweb.int/report/occupied-palestinian-territory/uk-based-organisations-welcome-un-commission-inquiry-report

32. “No Justification for Israel to Shoot Protesters with Live Ammunition”, 29.8.2019, ĉe ohchr.org/en/press-releases/2019/02/no-justification-israel-shoot-protesters-live-ammunition

33. Enzo Traverso, “The Gaza Massacre Is Undermining the Culture of Democracy”, 6.4.2024, ĉe jacobin.com/2024/04/gaza-genocide-holocaust-memory-democracy

34. Noura Erakat, “No, Israel Does Not Have the Right to Self-Defense In International Law Against Occupied Palestinian Territory”, 11.7.2014, ĉe jadaliyya.com/Details/27551

35. cafemontaigne.com/doublespeak-duoblaparolo-un-poema-de-jorge-camacho-cordon/quemaduras/admin/

36. Arlene Clemesha, “Al Nakba, uma tragédia sem fim” (Al-Nakba, senfina tragedio), 28.11.2023, ĉe aterraeredonda.com.br/al-nakba-uma-tragedia-sem-fim/

37. Dominique Vidal kun Sébastien Boussois : Kiel Israelo elpelis la palestinanojn 1947-1949, elfrancigis Vilhelmo Lutermano, 2a, korektita, eldono, Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2018, 358 p., ISBN 978-2-36960-164-7 (epub 978-2-36960-165-4).

38. Mohammed Haddad kaj Alia Chughtai, “Israel-Palestine conflict: A brief history in maps and charts”, 27.11.2023, ĉe aljazeera.com/news/2023/11/27/palestine-and-israel-brief-history-maps-and-charts

39. Layla Hedroug, “Israel’s Campaign Against Palestinian Olive Trees”, 11.3.2023, ĉe yris.yira.org/column/israels-campaign-against-on-palestinian-olive-trees/

40. Ilan Pappé, "It Is Dark Before the Dawn, But Israeli Settler Colonialism Is At an End", 16.2.2024, ĉe socialistproject.ca/2024/02/dark-before-dawn-israeli-settler-colonialism-end/

41. “Application of the Convention on the Prevention and Punishment of the Crime of Genocide in the Gaza Strip (South Africa v. Israel)”, ĉe icj-cij.org/case/192; kaj en.wikipedia.org/wiki/South_Africa_v._Israel_(Genocide_Convention)

42. Ramzy Baroud, "Palestina no está ocupada, está colonizada", 7.6.2018, ĉe monitordeoriente.com/20180607-palestina-no-esta-ocupada-esta-colonizada/

43. Daniel Marwecki, "Strangaj germanaj-israelaj rilatoj", Aprilo 2020, ĉe eo.mondediplo.com/article2829.html

44. Somdeep Sen, “Israeli apartheid on campus”, 29.6.2021, ĉe aljazeera.com/opinions/2021/6/29/israeli-apartheid-on-campus kaj The Land Research Center, “Hebrew University expansionist plans”, 7.12.2004, ĉe poica.org/2004/12/hebrew-university-expansionist-plans/

45. Yaniv Cogan, “Academia, Weapons and Occupation: How Tel Aviv University Serves the Interests of the Israeli Military and Arms Industry”, 4.5.2022, ĉe bdsmovement.net/news/academia-weapons-and-occupation-how-tel-aviv-university-serves-interests-israeli-military-and

46. Les Levidow, “Beyond dual use: Israeli universities’ role in the military-security-industrial complex”, 24.5.2018, ĉe eccpalestine.org/beyond-dual-use-israeli-universities-role-in-the-military-security-industrial-complex/

47. en.wikipedia.org/wiki/Amri_Wandel (je 26.03.2024).

48. israel-guides.net/tour-guides/wandel-amri/

49. Gershon Baskin, "Israel can't be both a Jewish state and a liberal democracy - opinion", 13.7.2023, ĉe m.jpost.com/opinion/article-749795

50. Gideon Levy, “All Israelis Are Complicit in the Occupation”, 21.4.2022, ĉe haaretz.com/opinion/2022-04-21/ty-article-opinion/.premium/all-israelis-are-complicit-in-the-occupation/00000180-6566-d895-abf9-ffe689130000 kaj “Israeli Journalist Gideon Levy: Occupation Won’t End until Israel Pays the Price”, Novembro 2023, ĉe clarionindia.net/israeli-journalist-gideon-levy-occupation-wont-end-until-israel-pays-the-price/?amp=1

51. Edward Said, "The One-State Solution", 10.1.1999, ĉe nytimes.com/1999/01/10/magazine/the-one-state-solution.html ; Amir-Hussein Radjy, "Edward Said Saw the Future of Israel and Palestine", 5.6.2021, ĉe foreignpolicy.com/2021/06/05/edward-said-saw-the-future-of-israel-and-palestine/ ; kaj Nathan J. Robinson, "The Wisdom of Edward Said Has Never Been More Relevant", 23.10.2023, ĉe currentaffairs.org/2023/10/the-wisdom-of-edward-said-has-never-been-more-relevant

52. Nadav Gazit, "Why I am renouncing my Israeli citizenship", 30.11.2023, ĉe prismreports.org/2023/11/30/why-i-am-renouncing-my-israeli-citizenship/