30.12.09

La esperanta malpopolo


La esperanta malpopolo

 

Resumo:

La aŭtoro, instigita de la libro Lingvo kaj popolo de Humphrey Tonkin, traktas en tiu ĉi eseo la demandon, ĉu taŭgas paroli pri “esperanta popolo”. Li diskutigas ankaŭ la ekziston de “esperanto-kulturo” kaj la motivojn de la homoj, kiuj venis al la “afero esperanto” kaj restis en ĝi. La eseo, en kiun eniris personaj spertoj, konklude asertas, ke ne eblas akcepti eĉ kiel naivan metaforon la nocion “esperanta popolo”.

 

 

Kiam, en aŭgusto 2008, Detlev Blanke kaj Ulrich Lins invitis min partodoni al omaĝa festlibro okaze de la 70-jariĝo de Humphrey Tonkín [La arto labori kune], mi anoncis kontribuon kun la titolo Invit’ al asonanco. La ĉi-titola artikolo tamen iĝis iom tro longa, tiel ke fine mi decidis uzi ĝin prefere kiel enkondukon al mia nova poemaro Koploj kaj filandroj (2009). Necesis do trovi novan temon, kaj mi pensis, ke eble mi povus iel kunligi miajn disajn cerbumaĵojn pri la afero kaj lingvo esperanto kaj ĉi ties uzantaro kun la ideoj prezentitaj de Tonkin en la verko Lingvo kaj popolo (2006).

 

Tamen la posta lego de Lingvo kaj popolo surprizis min per tio, ke Tonkin apenaŭ skribas en ĝi pri la t.n. “esperanta popolo”; ja la libro temas ĉefe pri UEA. Kvankam mi mem ne tiom interesiĝas aktive pri la organiza kaj asocia dimensioj de esperantumado, mi trovas la analizon de Tonkin tre bonvena kaj konsiderinda, kaj samtempe opinias la agadon de UEA esenca por sana, stabila pluvivo de nia lingvo. Kiel plia parolanto, kaj des pli kiel verkisto, mi bezonas asocion kapablan liveri servojn kiel la revuo Esperanto (speciale la rubrikoj “Laste aperis” kaj “Recenzoj”) aŭ la libroservo[1]; asocion kun vigla kulturpolitiko[2]. Aparte interesa kaj klarvida mi trovas jenan aserton de Tonkin (p. 95-96): “UEA ja ne estas ŝtato, kaj miaopinie ne havas multan sencon ŝajnigi, ke ĝi estas […]. La Civito elektis alian vojon, kaj eĉ kreis artefaritajn partiojn por sia senato – sed ĝi ludas je ŝtato dum UEA celas esti dinamisma asocio gvidkapabla interne kaj socie efika ekstere.”

 

Kial do Tonkin titolis sian libron Lingvo kaj popolo? Fakte li pli ofte uzas esprimojn kiel “lingva komunumo” aŭ “lingva kolektivo”. Facilas adapti lian ĵus cititan aserton pri la (ne)ŝtateco de UEA kaj diri, ke la esperantularo ja ne estas popolo, kaj ne havas multan sencon ŝajnigi, ke ĝi estas. Nuntempe, la konceptoj “popolo” kaj “nacio” estas konceptoj esence politikaj, baziĝantaj ĉefe sur la volo de homgrupo konsistigi apartan popolon aŭ nacion. Nura volo tamen ne sufiĉas. Ĝuste ĉi tial, la esprimo “la esperanta popolo” kompareblas ne kun “la kanada popolo” aŭ “la tajvana popolo”,  “la palestina popolo” aŭ “la saharia[3] popolo” kaj plu simile, sed ja kun la apenaŭ sencohavaj sintagmoj “la futbalema popolo”, “la ateisma popolo”, “la vegetarana popolo”, “la rasisma popolo” aŭ “la filatela popolo”. Des malpli da signifo havus do ies parolo pri “la esperanta nacio”!

 

Mi citu nun el mia eseo La liturgio de l’ foiro (1999):

 

            Ni formas diversgentan grupon, kies plej grava komuna trajto estas la diverseco (kvankam laŭ aĝogrupoj, laŭprofesie kaj laŭklase temas pri komunumo sufiĉe homogena; vd. Rašić 1994). Jen la plej difina trajto de la esperanto-parolantoj: nia komuna negenteco, t.e. nia neaparteno, nekunaparteno al unu gento, popolo aŭ nacio. Frazoj kiel “Ni esperantistoj fakte estas etno [...] kaj ne necesas timi diri tion malflustre” (Gonĉarov 1997, p. 7), “La e-socio reale ekzistas kaj vivas surbaze de propraj valoroj kaj tradicioj” aŭ “El la movado ĝi relative frue transformiĝis al socio, lingva socio, lingva komunumo. Kaj stabiliĝis kiel tia” (Leyk 1987, resp. p. 21, 11) ne priskribas la realon, sed preskribas ĝin laŭ meĥanismo, kiun angloj nomas wishful thinking – revpensado. La komunajn valorojn mi nenie vidas, eĉ ne pri la lingvo mem, kaj miajn sam’ide’an’o’j’n mi kalkulus per la fingroj de ambaŭ manoj. Ni esperantistoj konsistigas malnacion, malgenton, malpopolon (jen kio plaĉas al mi!). Komune ni havas lingvon nek hereditan nek heredan. Esperanto mem ne estas nia komuna lingvo, kiel diasporistoj supozas, sed nia komuna interlingvo[4]. Same pri nia kulturo: interkulturo. Interliteraturo. Kiam mi legas romanon de Trevor Steele aŭ de Karolo Piĉ, poemojn de István Ertl aŭ de Mao Zifu, mi legas ion esperantan sed samtempe resp. aŭstralian, ĉeĥan, hungaran, ĥinan (ĉinoj pardonu ĉi momentan praismon!); mi legas hajkon originale verkitan de japano (“Post uragano [...]”, de Tonita Tomu, en Esperanta antologio), sed mi legas ĝin senpere, la originalon mem – sen-egala vivosperto! Kaj tiel plu. Sed oni imagu personon, E-patrioton, kiu decidus legi nur librojn verkitajn originale en esperanto: la horizontoj de tia homo restus ekstreme limigitaj, eĉ se internacie aŭ transnacie limigitaj. Parencan ideon formulas aliprefikse la redaktoro de La Gazeto: “Nia lingvo estas superlingvo havanta por historio kaj lingvoniveloj, tio estas por kulturo, la historion kaj lingvonivelojn, tio estas la kulturojn, de siaj fontolingvoj” (de Zilah 1997).

 

Por resumi mian opinion, la vorto “popolo” ne taŭgas por priskribi la esperantularon, eĉ ne kiel metaforo[5]. Jen la problemo de metaforoj. Kiel skribis Lluís Codina (1998), “kredoj estas tre speciala klaso de ideoj, ĉar ni ne konscias pri ili, kaj tamen ili determinas nian konceptadon de la aĵoj, tiel ke fine ja la kredoj posedas nin, kaj ne inverse”. Nu, la samo validas por metaforoj: ni facil-anime kredas, ke ni pensas la metaforojn aŭ pensas per metaforoj, dum ofte estas ja la metaforoj, kiuj (tra)pensas nin (Lizcano 2006). Sur p. 7 kaj sur la dorsa kovrilo de Lingvo kaj popolo legeblas, ke “ĝia celo estas demandosigni kelkajn ricevitajn ideojn pri Esperanto kaj esperantismo”, kaj mia nuna intenco estas fari la samon pri “ricevitaj ideoj” enŝteliĝintaj en la verkon de mia kolego kaj (mi esperas!) amiko Humphrey Tonkin.

 

Jen ni legas (p. 9), ke “lingvo ne povas ekzisti sen popolo”. Evidente lingvo ne povas ekzisti sen parolantoj, sed tio ne signifas, ke ĝia parolantaro devas esti unu “vasta grupo da homoj, konsciaj pri sia malsimileco kun la ceteraj najbaraj grupoj, kaj loĝantaj kune, plejofte en unu sama lando” (vortara difino de “popolo”). “Latino estis la kultura lingvo dum la 13 jarcentoj inter Vergilio kaj Danto” (Curtius 1948), nome la kultura interlingvo de kleraj homoj eŭropaj el multaj diverslingvaj popoloj. La hispanan lingvon oni parolas, krom en Hispanujo, en la plej multaj regnoj de Latin-Ameriko; ne kuraĝante hipotezi ion ajn pri eventualaj gvatemala aŭ ĉilia popoloj (se tiaj entute ekzistas), mi havas fortajn dubojn pri la nuntempa ekzisto de unu hispana popolo, kaj la samon oni povus apliki al ĉiuj “grandaj popoloj” de Eŭropo. En ĉi lastaj kazoj, simile al flagoj kaj himnoj, la vorto “popolo” ofte servas nur al la interesoj de senskrupulaj politikistoj, demagogoj kaj ŝovinistoj; kiom da homoj oni murdis, ekzemple, en la nomo de Eŭskujo aŭ de la eŭska popolo, kaj, pli frue, dum la diktatorado de Francisco Franco, en tiu de la Unu, Granda kaj Libera Hispanujo! Ĉu, cetere, la angla lingvo “ne povas ekzisti sen popolo”? Aŭ eble temas pri “sen popoloj” (brita? usona? sud-afrikia[6]? barata?)… Sonas tre strange! Ĉiel ajn, kiel dirite, la vorto “popolo”, aplikate al la esperantularo, estas rekte misgvida.

 

Ni povus paroli ĉi tie, parenteze, pri denaskaj parolantoj de esperanto. Oni povas legi en la esperanta Vikipedio[7], ke “ĝenerale eĉ la plej bonaj denaskuloj parolas la lingvon apenaŭ rimarkeble pli bone ol la elito de nedenaskaj Esperantistoj, kaj la denaskuloj ne havas en Esperanto tian gvidan rolon, kian havas denaskuloj en ordinaraj lingvoj”; kaj ke “male al etnaj lingvoj, Esperanto estas lernebla ĝis kvazaŭ denaskula nivelo. Tial denaskuloj ne havas daŭran lingvan avantaĝon kaj sekve ne restas iu elito, kiu pro sia avantaĝa situacio havas hegemoniajn fortojn”. Kiel konfirmis al mi juna kroata denaskulino dum ege interesa vespermanĝa konversacio en septembro 2008 en Madrido, multaj denaskuloj suferas krizon rilate esperanton ĉirkaŭ sia 16-a vivojaro; demandinte sin, ĉu ili mem lernintus la lingvon aŭ venus al la afero esperanto se ne pro la gepatroj, ili plej ofte respondas al si, ke ne; multaj el ili ne sentas la esperanto-kulturon sia kulturo, aŭ tute ne konas ĝin. Koncerne la lingvouzon, kiel skribis Ken Miner en la tre atentinda artikolo “La neebleco de priesperanta lingvoscienco”[8], oni ne konfuzu la terminon “denaska parolanto” kun “indiĝena parolanto”, t.e. parolanto lerninta sian lingvon “ne precipe de siaj gepatroj aŭ la ekvivalento, sed precipe de iom pli aĝaj aliaj infanoj en vivanta parolkomunumo”: “La rezulto estas, ke por Esperanto (iu ajn sukcesa planlingvo suferus la saman sorton) ne ekzistas normaro por gramatikeco kaj por signifoj komparebla kun la indiĝenaj parolantoj, kiuj tiel servas ĉe la etnolingvoj”; pli konkrete: “Mi post tiam kaj antaŭ tiam legis sufiĉe multon en Esperanto, ĉiam preferante originalajn verkojn, kaj en preskaŭ ĉiu verko, mi trovis minimume du-tri partaĵojn, kies intencitan signifon mi ne tutklare vidis. Kaj iom post iom mi konstatis ion, kio devintus esti evidenta al mi ekde la komenco: kvankam oni povas ‘esprimi ĉion’ (kiel oni diras) en la interlingvo, neniam oni sisteme esploris, kiom oni komprenas”[9]. En Esperantujo, la lingvan normon (aŭ la konkurencajn lingvajn normojn) difinas ne la ekstreme malhomogena lingvaĵo de la denaskuloj, sed tiu (aŭ tiuj) de la verkistoj, personoj “kiuj plejparte elektis lerni ĝin”[10], en multaj kazoj fervore kaj febre en sia infanaĝo aŭ adolesko. Stranga popolo tio estus, ĉu ne?

 

(Oni permesu plian parentezon. Sur p. 21-22, Tonkin citas opinion de Jouko Lindstedt pri la estiĝo de la esperanto-kulturo origine kiel epifenomeno: “Mi rigardas la Esperantan kulturon kiel emerĝan fenomenon. Tio signifas: la movado por la lingvo kreis ĝin, celante krei ion alian; kaj poste tiu nova fenomeno komencas retrokuple influi sian kreinton, la movadon. Ekzistas multaj fenomenoj en la mondo, kiujn oni povas nomi emerĝaj. La homa konscio estas tia: en certa stadio de la evoluo la elektrokemia funkciado de la homa cerbo estigis konscion, kiu ekde tiam influas la homon mem, tiel ke tiu ne plu estas subigita nur al siaj instinktoj. Tamen, la cerbo neniam celis iĝi konscia.” Tre interese, sed mi konsentas kun Tonkin pri tio, ke jam de la komenco, de la unuaj poemoj de Zamenhof, la esperanta literaturo estis “parto de konscia programo”, daŭrigota de ĉeno de verkistoj kaj nedisigebla de la lingvo mem. Kontraste, oni povas ja diri, ke la ekzisto de denaskaj parolantoj de esperanto estas epifenomeno aŭ emerĝa fenomeno: malgraŭ la unuopulaj opinioj aŭ deziroj de Zamenhof, neniam estis konscia programo tiurilate; la ekzisto de denaskuloj, kvankam statistike neevitebla, estas fakto ne esenca sed akcidenca, akcesora por la vivo kaj pluvivo de nia lingvo.)

 

Jen do probaleca[11] resumo de mia ĉi-rilata tezo: Por ke verkado kaj legado en esperanto havu sencon, necesas a), ke sufiĉe multaj el tiuj legantoj estu jam legintaj sufiĉe multe da samaj tekstoj (originalaj aŭ tradukitaj), kio ebligu pli efektivan interkomprenon; kaj b), ke, verkante kaj legante, oni ne forgesu la rilatojn de la esperantaj lingvo kaj kulturo kun la ceteraj lingvoj kaj kulturoj.

 

Reirante al Tonkin, poste ni legas (p. 15), ke, almenaŭ laŭ certa grupo, la esperantoparolantoj “konsistigas lingvan komunumon, kies unueco konsistas en tio, ke la lingvo estas portanto de certaj kulturaj komunecoj”. Sed mi preskaŭ nenie vidas tiajn kulturajn komunecojn. Almenaŭ ne sufiĉe, por igi nin distingiĝi kiel popolo disde aliaj homgrupoj. Tonkin skribas (p. 28, 29), ke “Esperanto, finfine, estas memstara kulturo (eĉ se kreita alimaniere ol aliaj kulturoj) kaj socia movado”, kaj ke li klare sentas sin “ano de la Esperanto-komunumo, kies kulturon kaj socion” li deziras plifortigi kaj plimaturigi. Laŭdinda kaj kundividinda emo! Sed pri kiuj kulturo kaj socio li parolas? Laŭ mi, temas ne pri la kulturo kaj socio de aparta popolo, sed pri la nekontinuaj kulturo kaj socio, aŭ kromkulturo kaj kromsocio, aŭ subkulturo kaj subsocio, de aro da malsampopolaj homoj vivantaj dise ĉie sur la terglobo, kaj kiuj vivas parton de sia vivo en, per kaj ofte ankaŭ por esperanto.

 

Oni atentu, ke ni plu metaforas. Se paroli absolute, maleblus difini la esperantan kulturon kiel apartan kulturon, ekzemple kiel la islandan aŭ la tajvanajn kulturojn de antaŭ pluraj jarcentoj. Same maleblus rigardi la esperantularon kiel memstaran socion. Sed, metafore, la vortoj “kulturo” kaj “socio” povas esti uzataj por priskribi trajtojn kaj tendencojn de nia komunumo. Oni ja ne dirus, ke la membroj de iu nacia parlamento formas socion, kvankam ili kundividas zorgojn kaj rutinojn, kiuj apartigas ilin de “la plebo”; aŭ ke la anoj de la Eŭropa Parlamento, venantaj el diversaj klasoj kaj membraj ŝtatoj, konsistigas “diasporan popolon”; aŭ ke la drogmanoj[12] de Eŭropa Unio (medio, kiun mi bone konas) kunformas proprajn socion kaj kulturon, kvankam probable ili kundividas multe pli da trajtoj, ol esperantuloj ĝenerale. Kaj tiel plu, de EU-drogmanoj al EU-oficistoj, de skoltoj al ŝakludantoj, de GLAT-aktivuloj[13] al fanoj de la Eŭrovido-Kantokonkurso, kun sia ĉiujara festivalo simile al niaj vorticaj Universalaj Kongresoj. Aŭ, kiel mi skribis en 1998 fine de La liturgio de l’ foiro: “Mi finu per plia metaforo: ni estas kvar ranoj en marĉo, kvar ranoj kun nobla hobio. Tiusence oni povus pli trafe kompari nin kun sciencfikciuloj, kiuj, same kiel ni, eldonas librojn kaj revuojn, kongresas kaj seminarias, korespondas, dediĉas sufiĉan atenton al trupo da diversnaciaj verkistoj kaj, fine, opinias sian okupon la plej grava en la mondo, amen.”

 

Por ni esperanto ne estas, kiel ajna lingvo, “grava indikilo de etna identeco” (p. 41) nek, pli precize, indikilo de genta malidenteco (t.e. ne nur identigilo sed ja distingilo)[14], sed simple la kialo kaj baza kondiĉo de nia ekzisto[15] kiel grupo. Esperanto “estas lingva fenomeno” (p. 63) kun “lingve bazita movado” (p. 100). Tiom, ke mi nuntempe opinias la aferon esperanto tro lingva: krom vidi en ĉiaj mondaj konfliktoj la ombron de la t.n. “lingva problemo”, ni tradicie ŝatas pasigi senprobleme tutajn tagojn pridiskutante la plej bagatelajn lingvajn detalojn. Sed, unuflanke, “la lingva problemo” mem ne ekzistas, krom kiel mismetaforo de la lingva diverseco (lingvaj problemoj kaj miskomprenoj, plurale, okazas ĉie kaj konstante, eĉ inter personoj teorie parolantaj la saman lingvon); temas pri memeo[16] aŭ mensa viruso, kiun ni devas forsarki el nia argumentaro. Imagu, se iu kontraŭbatalus la “kuir-artan problemon” (t.e. la tutmondan diversecon de pladoj) aŭ strebus por trudi ian universalan etiketon por ĉiaspecaj situacioj ĉiutagaj.

 

Aliflanke, kiel pruvo de nia trolingveco, menciindas la nur parte ŝerca Leĝo de Tonjo[17] (civitĵargone: Lex Antoniana): “Ju pli longas reta diskuto en Esperanto, des pli la probableco, ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo, (asimptote) proksimiĝas al 1.”

 

Sed la tro lingva dimensio de esperanto signifas ankaŭ plurajn aferojn. Ni estas grupo da homoj proponantaj novan lingvon al la mondo, kaj uzantaj tiun lingvon por komuniki inter ni. La lingvo esperanto estas samtempe celo kaj rimedo. Kaj trezoro, nia trezoro, kiun necesas gardi, varti, flegi. Pro tio niaj unuopaj sintenoj rilate al la lingvouzo aŭ al la lingvaĵa idealo tre ofte montriĝas neraciaj (kiel, cetere, plej multaj homaj agoj entute).

 

Kial ĉiu el ni, unavice, venis al la afero esperanto kaj, plej grave, restis kaj restas en ĝi? Esplorinda demando. Ne kial Kabe kabeis, sed kial ni ceteraj obstine malkabeas, malgraŭ ĉiuj malgraŭoj. Tonkin (p. 20): “Homoj venas al Esperanto pro plej diversaj kialoj. Ofte tiuj kialoj estas bazitaj sur vivosperto en la propra socio, aŭ sur difinitaj psikaj bezonoj. Ofte temas precize pri tio, ke la homoj serĉas alternativan socion, foje eĉ pro nesukceso en la propra. Mi ne volas troigi tiun psikan dimension, sed nepras ankaŭ ne ignori ĝin. Mi kuraĝas diri, ke malpli ofte la motivoj de esperantistiĝo fontas el racia pripeso de la avantaĝoj kaj malavantaĝoj aŭ la fortoj kaj malfortoj de nia lingvo. Laŭ mia propra sperto, tiuj pli raciaj vidpunktoj ofte venas poste – sed foje ili maskas la verajn motivojn.” Trafe! Jen la komunaĵo de la esperantistoj! Iom simile al tiuj nuntempaj junuloj kun perturboj de la personeco kaj de la kapablo krei interpersonajn rilatojn, preferantaj havi virtualajn “amikojn” en la reto al amikoj el karno kaj sango en la mondo reala.

 

Nu, mi rakontu mian propran sperton. Mi eklernis esperanton pli-malpli 14-jara, en 1980, logite de la ideo lerni tian lingvon (mi ĉiam ŝatis lingvojn, kodojn kaj ĉifrojn), kvankam verŝajne kelkajn el la tradiciaj argumentoj kaj mitoj de la esperanto-propagando mi jam konetis pere de i.a. la hispanlingvaj eldonoj de la sveda enciklopedio Combi Visuell (1967) kaj la anglalingva The Joy of Knowledge Encyclopædia (1978). Poste mi enretiĝis, t.e. komencis konatiĝi persone kun aliaj “esperantistoj”, rekonti ilin, korespondi, viziti tendarojn aŭ kongresojn… Iom post iom mi integriĝis en diversajn minisociojn de Esperantujo (la hispana esperanto-junularo; la internacia junularo; la Centra Oficejo de UEA, kiel volontulo; UEA mem, kiel membro kaj kiel UK-kongresano; la kolektivo de verkistoj, recenzistoj, legemuloj…), kaj en ĉiu el tiuj minisocioj aŭ medioj novaj memeoj kaj raciecigoj aldoniĝis al tiuj jam firme enradikiĝintaj, plu konstruante mian tiutempan esperanto-idearon. Jarojn poste mi konstatis, ke mi donadis tro da graveco al esperanto en mia vivo; ke plej multajn homojn neniom interesas aŭ allogas esperanto (ili, tutsimple, ne bezonas ĝin); ke necesas reloki ĝin inter la multajn kaj diversajn interesojn (Tonkin, p. 100: “Kvankam mi ĉiam estis tre aktiva kiel esperantisto, Esperanto neniam estis la sola aŭ eĉ la ĉefa elemento en mia vivo”). Kaj en 2001 mi kabeetis, ĉefe seniĝis de postenoj kaj taskoj, por povi dediĉi mian esperanto-tempon al kontaktoj kun miaj amikoj kaj al originala verkado (vidu pri tio miajn poemojn “Trapezoj”kaj “Laŭ Katulo”, en la poemaroj Celakantoj kaj Saturno, 2004a kaj b).

 

Kial mi ne kabeis plene? Mi ne scias. Verŝajne ne necesis. Mi ne bezonis fornei parton de mia vivo, sed nur rekanali ĝin. Tro drastaj decidoj pli similas al fuĝo ol al solvo. Esperanto povas bele kunvivi kun aliaj viveroj kaj identeroj. Aliflanke, ni ĉiuj jam investis en ĝi tiom da tempo, energio, mono kaj neŭronoj… Kredeble ĉio ĉi sonas kiel raciecigo de mia “lingva lojaleco” (p. 114), sed, efektive, esperanto plu donas al mi ion, kion mi ne trovas aliie ajn: neracian senton de senpera aparteno al la mondo.

 

Per “la mondo” mi celas ne la planedon, sed la homan mondon, la homaro(j)n. Por mi nun esperanto estas maniero farti kaj vivi kosmopolite, mondcivitane, mondane: “Esperanto proponas specon de tutmonda identeco, aŭ ŝajnas tion proponi” (Tonkin, p. 114). Jen kial mi ne povas akcepti eĉ kiel naivan metaforon la nocion “esperanta popolo”, des malpli se flage svingatan kadre de la psikaj aŭ taktikaj deliroj de la silfera Civito (Silfer 2008).

 

Mi povas ilustri tion per asonanca (aŭ vokalrima) koplo (Camacho 2009):

 

 

Laŭ Diogeno

 

Maksimo de la cinikaj

kaj stoikaj filozofoj:

lucidas kiu sin sentas

civitano de la mondo.

 

 

Krome esperanto devigas min stari ekster la molaj muroj de mia gepatra lingvo, kaj mi volonte faras tion por dialogi kun aliaj homoj en la sama situacio. Per esperanto, anstataŭ lingvi senkonscie kvazaŭ lingvoj entute ne ekzistus, mi neeviteble vidas mian propran gepatran lingvon (la hispanan) kaj la fenomenon lingvo mem de ekstere (de interne oni vidas ĝin kiel fiŝo akvon).

 

Sed mi ne plu proponas esperanton al la mondo, pri tio mi jam laciĝis antaŭ jaregoj. Mi simple plu uzas ĝin, ĉefe por verki. Kial? Mi ankaŭ ne scias. Eble ĉar pli facilas aperigi sian verkojn en Esperantujo, ol en la tro konkurenca kaj komerca hispana libromerkato; aŭ ĉar mi jam havas etan publikon; aŭ ĉar mi ĝuas ludi kaj eksperimenti per tia stranga lingvo, kiu sorĉis min en mia infanaĝo. Kaj tamen mi senraciule kaptiĝis en la redaktadon de revuo, Beletra Almanako! (Se aperus pretulo por la tasko, indus demandi plurajn milojn da homoj kaj fari sisteman esploron pri la motivoj de esperantiĝo kaj pluesperantado.)

 

Kaj per tio ni revenas al la esperanto-kulturo. Laŭ Tonkin (p. 57-58) ĝi “konsistas el tiuj komunaj simbolaj elementoj, esprimataj per Esperanto, kiuj donas al la parolantaro de la lingvo senton de solidareco, memfido kaj identeco”, kaj en ĝia evoluigo neeviteble grava elemento estas “la konscia elserĉo de komunaj valoroj”. Jen plia kvadraturo de cirklo! Ni, esperantuloj, ne povas krei solidarecon, memfidon kaj identecon nur inter ni, nek konscie elserĉi valorojn komunajn nur al ni mem. Ni devas fari tion ankaŭ inter ni, samkiel ni faras kun homoj ne parolantaj nian lingvon, kun la sola diferenco, ke inter ni uzeblas esperanto por esprimi tiujn sentojn kaj valorojn. Ni tamen ne forgesu, ke oni povas uzi esperanton, kaj iuj ja uzis ĝin en nia historio, ankaŭ por celoj malnoblaj kaj maldignaj: jen por defendi naziismon aŭ la ĉinan invadon de Tibeto, jen por lanĉi gejofobiajn atakojn, jen por ridinde kulturi kaj karesi sian konsulan umbiliketon. Ni do ne devas kultivi konscie ajnajn hipotezajn trajtojn komunajn, nek bezonas “apartecon por entute krei kulturon” – sed male. Nur kulturo lingve esperanta sed signife kaj enhave universala havos ion por aldoni al la kulturaj dialogoj de la mondo, aŭ de la diversaj mondoj kunekzistaj. Jen la defio por niaj tradukistoj kaj originalaj verkistoj!

 

Kaj do, dum Humphrey Tonkin finas sian verkon per citoj el la fama poemo “En amara horo” de Kalmán Kalocsay, mi fermas ĉi kontribuon per responda poemo el mia nova kolekto Koploj kaj filandroj:

 

 

En vespera horo

 

Finiĝas la vespero kaj

somero. Antaŭ multaj jaroj

Miĥalski, Kurzens, Kaloĉaj’

per siaj bravaj poemaroj

apertis[18] vojojn. Ankaŭ Maŭra,

Ragnarsson, Boulton, Auld, De Kock

progresis en esploro daŭra,

en vive krea dialog’,

kiun reprenis Rossi, Nervi,

Ungar, Fernández, Neves, Mao

kaj ĉiuj sukcesintaj vervi

kun bril’ surpriza de novao.

 

Jen, tre resume, historio

de l’ esperanta poezio.

Sed sin prezentas la demando

– kiom kunligas esperanto?

Ĉu temas do pri branĉ’ matura

de la arbeg’ literatura?

Aŭ eble nur filandro plia,

fragile freŝa, simpatia

kontribuanto de la reto?

Tutmonda literatureto,

tamen pokhoma kaj plurkapa,

diverskiale handikapa…

 

En ĝi ni devus ne karceri,

sed nin parteto konsideri

de plej diversaj tradicioj,

aŭtoraj genealogioj,

de mozaik’ beletre bunta.

El tiu magmo plej fekunda

naskiĝis versoj de Ŝekspir’,

Bapto de caro Vladimir’,

heteronimoj[19] de Pessoa

kaj la Poemo de Utnoa.

 

Ne limoj lingvaj, landaj, flagaj,

nek retorikoj blufaj, blagaj,

sed alĥemi’ kiel simbolo

por ni, poetoj en krisolo!

 

Poetoj de l’ paseo, de l’ nuno, de l’ futur’:

kunigas nin ne tiom la skribo kaj parolo

zamenhofaj, sed lingvo, kiun posedas nur

poetoj de la mondo, poetoj sen popolo.

 

Poetoj sen popolo, ho animleva kredo,

ke preter tempoj nin la poezi’ kunligas

sur ĉiaj regionoj kaj urboj de l’ planedo;

ke arto poezia nin fandas kaj fratigas

kun la aŭtor’ enigma de l’ fama prapoemo

pri Gilgameŝ, Enkidu kaj amikec’ fascina;

kun Homer’, Odiseo, Penelop’, Polifemo;

kun antikvuloj, kiuj en la japana, ĉina,

en fajnaj vortobildoj sur silko kaligrafis

poemojn peniktuŝe; aŭ kun Ĥajam’ la perso

kaj, ok jarcentojn poste, kun Whitman aŭ Kavafis,

kun Lorca kaj Pessoa, virtuozoj de l’ verso

ne truka kaj afekta, asepsa, malsincera,

sed sonore preciza en univers’ mistera.

 

 

Bibliografio

 

Camacho, Jorge (1999): La liturgio de l’ foiro. Antverpeno: Progresema Esperanto-Forumo.

Camacho, Jorge (2004a): Celakantoj. Rotterdam: Bero.

Camacho, Jorge (2004b): Saturno. Rotterdam: Bero.

Camacho, Jorge (2007): “Lingvaj manipulistoj”. En: Beletra Almanako, n-ro 1 (septembro), p. 78-79, 82-83. Novjorko: Mondial. Legebla ankaŭ ĉe: http://www.liberafolio.org/2007/manipulistoj kaj http://www.beletraalmanako.com/boao/ba1/ba1-gallery/index.html.

Camacho, Jorge (2009): Koploj kaj filandroj. Novjorko: Mondial.

Codina, Lluís (1998): “El libro digital y el futuro de la edición” (La cifereca libro kaj la futuro de eldonado). En: El profesional de la información: http://www.elprofesionaldelainformacion.com/contenidos/1998/enero/el_libro_digital_y_el_futuro_de_la_edicion.html.

Curtius, Ernst Robert (1948): Europäische Literatur und lateinisches Mittelalter [Eŭropa literaturo kaj latina Mez-epoko]. Bern: A. Francke.

Gonĉarov, Anatolo (1997): “Esperanta nostalgio – ĉuebla fenomeno”. En: La Gazeto 12:69,  p. 6-7.

Leyk, Jerzy (1987): “La esperanta socio fronte al la ekstera medio”. En: Michel Duc Goninaz (ed.), Studoj pri la internacia lingvo. Gent: AIMAV, p. 9-25.

 Lizcano, Emmánuel (2006): Metáforas que nos piensan [Metaforoj pensantaj nin]. Ediciones Bajo Cero kaj Traficantes de Sueños: http://www.bajo-cero.org/ediciones/pdf/lizcano_web.pdf.

Miner, Ken (2008): “Merlino”. En: Literatura Foiro, n-ro 234 (aŭgusto), p. 171. Legebla ankaŭ ĉe: http://www.sunflower.com/~miner/POEZIO_package/poezio.html.

Ragnarsson, Baldur (2007): La lingvo serena. Pisa: Edistudio.

Rašić, Nikola (1994): La rondo familia: Sociologiaj esploroj en Esperantio. Pisa: Edistudio.

Silfer, Giorgio (2008): “Ni estas pli ol samideanoj”. En: Literatura Foiro, n-ro 234 (aŭgusto), p. 172-176.

Tonkin, Humphrey (2006): Lingvo kaj popolo. Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.

de Zilah, Eugène (1997): “La fontolingvo-teorio”. En: La Gazeto 12:69, p. 3-4.

 



[1] Ĉu la vortoj “revuo”, “rubrikoj” kaj “libroservo” bezonas n-finaĵon? Laŭ mi, ne; temas pri simpla komparo per la ĝenerala komparvorto “kiel” (la komparo rilatas ne al “liveri” sed al “servoj”). Sed kion diras “la normo”? Kiun ni demandu prie? Ĉu akademianon, denaskulon, lingviston? Ĉiel ajn, se oni aplikas vaste kaj elaste la principojn de neceso kaj sufiĉo kaj de necerto kaj hezito…
[2] Bele, se Humphrey Tonkin aŭ Probal Daŝgupto skribus ampleksajn notojn pri kulturpolitiko, similajn al tiuj de Baldur Ragnarsson en 1981, republikigitajn en La lingvo serena (2007).
[3] Sahario: alia nomo por la regno nomata Sahara Araba Demokrata Respubliko (SADR); saharia, sahariano: rilata al tiu regno, kaj ano de ĝi; sahara: rilata al Saharo.
[4] Kvankam mi nek emas nek kapablas difini scienceske ĉiun uzitan vorton, por mi "komuna interlingvo" signifas "komuna (ekzemple dua) lingvo inter homoj diverslingvaj", dum per nur "komuna lingvo" mi parolas principe pri homoj unu- kaj sam-lingvaj. Simile pri “interkulturo”.
[5] “Etno estas ento”, nacio estas iluzio… sed jen verŝajne temo por alia, kaj aliula, artikolo.
[6] Sudafrikio: alia nomo por la regno nomata [Respubliko de] Sud-Afriko; sudafrikia, sudafrikiano: rilata al tiu regno, kaj ano de ĝi; sud-afrika: rilata al la sudo de la afrika kontinento.
[7] http://eo.wikipedia.org/wiki/Denaskaj_Esperanto-parolantoj
[8] http://www.sunflower.com/~miner/LINGVISTIKO_package/lingvistiko.html
[9] Ekzemple, kion signifas la sekva dua verso, prenita el poemo de Miner (2008)?: “Nenio pli strangas en la vivformuloj / ol ke infanoj naskiĝas al junuloj”. Ĉu ke junuloj ekhavas infanojn, aŭ ke infanoj iĝas junuloj? Leginte la ceteron de la poemo, mi komprenas, ke temas pri la unua eblo, sed unualege mi ne certis pri la intenco de lia vortumo.
[10] Tonkin, p. 51.
[11]  Specimenaj tekstoj legeblas ĉe http://probaleo.blogspot.com/
 
[12] drogmano: interpretisto, paroltradukisto.
[13] GLAT: akronimo por la komunumo de Gejoj, Lesboj, Ambaŭseksamantoj kaj Transgenruloj (kun Transseksuloj).
[14] Pri la pretendo (ne fakto aŭ decido) proklami esperanton kiel ĉefan kaj komunan koherigan identigilon oni legu en mia eseo Lingvaj manipulistoj (2007).
[15] Kiel plej multaj abstraktaj konceptoj, ankaŭ la vorto “ekzisti” estas metaforo etime signifanta “elstariĝi”, “elmeti sin”. Grupo elstaras aŭ ekzistas nur por tiu, kiu ĝin rigardas.
[16] memeo: ĉia ideo, konduto aŭ kulturero transiranta de unu al alia persono (en la sama aŭ en malsamaj generacioj) per lernado aŭ imitado. Esperanto mem estas memearo aŭ meme-komplekso lanĉita de unu homo en 1887.
[17] http://www.delbarrio.eu/2008/04/la-legho-de-tonjo.htm
[18] aperti: (tr) malfermi; malgraŭ la deadmona rimarko en NPIV, nenio malhelpas transitivan uzon de “aperti” kune kun stata signifo de “aperta”, kiel en verkoj de Kalocsay kaj pluraj gravaj aŭtoroj, simile al jenaj paroj: dubi/duba, falsi/falsa, fiksi/fiksa, fuŝi/fuŝa, kaŝi/kaŝa, konfuzi/konfuza, kompliki/komplika, korekti/korekta, suspekti/suspekta, veki/veka k.a.
[19] heteronimo: 1) persono, kreita de verkisto aŭ artisto kaj havanta proprajn kvalitojn kaj tendencojn, al kiu la kreinto atribuas la aŭtorecon de unu aŭ pluraj el siaj verkoj; 2) nomo de tia persono.

No hay comentarios: