26.12.23

bibliografio de verkoj de Jorge Camacho

Ĉefaj verkoj:

[Lasta aktualigo: 26.12.2023]

Poemaroj:
*Poemoj en Ibere libere (kun aliaj, 1993) / en OLE / en la libroservo de UEA
*Poemaro Celakantoj (2004) / ole / ls
*Poemaro Saturno (2004) / ole / ls
*Poemaro Eklipsas (2007) / ole / ls
*Poemaro Koploj kaj filandroj (2009) / ole / ls
*Poemaro La silika hakilo (2011) / ole / ls
*Poemaro En la profundo (2013) / ole / ls
*Poemoj en Nova mondo en niaj koroj (2016) ls
*Poemaro Strangaj spikoj (2016) / ole / ls
*Poemaro Palestino strangolata (2016) / ole / ls/ prezentofilmo pri Palestino strangolata
*Poemaro Brulvunde (2017) / ole / eldls / prezentofilmo pri Brulvunde
*Poemoj en Baza literatura krestomatio (BLK, 2019) / LOdE

En la hispana: 
*Palestina estrangulada (NOVA!!!: "segunda edición, revisada y ampliada") (legu en Esperanto la enkondukon de Santiago Alba) 
 














Eseoj kaj prelegoj:
*Iuj prelegoj haveblas en la disko Barlastono bis!
*Eseo Amika rondo varma aŭ pri la verda junularo en Fonto, n-ro 117 (Septembro 1990)
*Eseo Kion oni trovas en la tekstoj de “Persone” en Fonto, n-ro 132 (Decembro 1991)
*Prelego Ĉu verki aŭ ĉu ne verki esperante? en Barlastono bis! 3 (1993)
*Prelego La tekstoj de rokmuzika grupo Persone en Esperanto en Barlastono bis! 4 (1994)
*Eseo Enkonduko en la verkaron de Miguel Espinosa en Menade bal püki bal (kun aliaj, 1998)
*Eseo La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto en Lingva arto. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton (kun aliaj, 1999)
*Vikipedia artikolo Esperantigo de vortoj el hispana fonto (2005) NOVA!!!
*Eseo Baldur Ragnarsson, duklinga poeziisto en La lingvo serena (kun aliaj, 2007) NOVA!!!
*Eseo Lingvaj manipulistoj en Beletra Almanako 1 (Septembro 2007)
*Recenza eseo Poeto en marĉando kun Anubo en Beletra Almanako 1 (Septembro 2007)
*Recenza artikolo Esperanto kiel ĉioklevo en Libera Folio (2011)
*Eseo La esperanta malpopolo en La arto labori kune (kun aliaj, 2010) NOVA!!!
*Eseo De hajko al hajko en Belarta rikolto 2013 (kun aliaj, 2013)
*Eseo Vortoj en vortaroj en Beletra Almanako 18 (Oktobro 2013)
*Eseo Motivoj por ne kabei en Beletra Almanako 19 (Februaro 2014)
*Eseo Lanta fajro en Beletra Almanako 21 (Oktobro 2014)
*Artikoloj Japanujo kaj mi kaj Malheloj kaj malbeloj en HEL en Beletra Almanako 25 (Februaro 2016)
*Eseo La vartisto de vortoj en Belarta rikolto 2016 (kun aliaj, 2016)
*Filmeto pri la poezio de Baldur Ragnarsson (2016) NOVA!!!

Rakontoj kaj noveloj:
*Rakonto en La mirinda libro (kun aliaj, 1984)

*Rakontoj en Sferoj 6 (kun aliaj, 1988)
*Rakontetoj en Trezoro. La Esperanta novelarto (kun aliaj, 1989)
*Rakontoj en Pandemonio (kun aliaj, 1990)
*Rakontoj en Sur la linio (1991)
*Rakontoj en Sferoj 8 (kun aliaj, 1993)
*Satira novelo La Majstro kaj Martinelli (1993)
*Rakontoj en Ekstremoj (kun aliaj, 1997)
*Rakontoj en Sferoj 10 (kun aliaj, 2000)
*Rakontoj en Mondoj 2001 (kun aliaj, 2001)
*Rakonteto en Samideanoj (kun aliaj, 2006)
*Rakonto Varme vama verko en Beletra Almanako 7 (Februaro 2010)
*Rakontetoj en Vizaĝoj (kun aliaj, 2010)
*Rakonto Milito en kvar strekoj en Beletra Almanako 10 (Februaro 2011)
*Rakonto Manifesto de raŭpo en Beletra Almanako 21 (Oktobro 2014)
*Rakonto La ŝtormo en Beletra Almanako 22 (Februaro 2015)


Tradukoj:
*Tradukitaj poemoj de Ángel González en Astura bukedo (kun aliaj, 1987)
*Tradukita politika eseo Letero el Palestino de Santiago Alba (1990)
*Traduko de hispanlingve verkita prozaĵo de Camacho mem pri drogoj La ĉapo de la sterko-vermo (1995; reta eldono)
*Tradukitaj noveloj kaj poemoj de Jorge Luis Borges en La sekreta miraklo (kun aliaj, 2008)
*Tradukitaj poemoj en Poezio: armilo ŝargita per futuro (kun aliaj, 2013)

Recenzoj:

*Hispanlingva parto de Hejma vortaro (kun aliaj, 1999)
*Kontribuo al la vortaro Gran Diccionario Español-Esperanto (kun aliaj, 2003)

Aliaj:
*Tekstoj en la bitlibro La Deka logo (kun aliaj, 2003)

Blogoj:
*La blogo de Jorge, ĉe jorgecice.blogspot.com
*Bloga vortaro, ĉe blogavortaro.blogspot.com
*Esperanta Respubliko, ĉe esperantarespubliko.blogspot.com

Pri li:
*Fonto, n-ro 117 (Septembro 1990)
*Iltis-Forumo, n-ro 3/1992 (jaro 4)
*Fonto, n-ro 284 (Aŭgusto 2004)
*Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, de Geoffrey Sutton , Mondial, New York, 2008
*Intervjuo en Kontakto, n-ro 249 (2012:3), p. 5-8.
*En la retejo OLE
*En la retejo de Ralph Dumain

4.1.19

Enkonduko al Palestina estrangulada (Santiago Alba)





Santiago Alba Rico


Enkonduko al Palestina estrangulada


En decembro 2018 la majorka eldonejo Calumnia publikigis la poemaron Palestina estrangulada[1] de Jorge Camacho, presk paralela ĝemela hispanlingva versio de la sam-aŭtora kaj esperante samtitola Palestino strangolata[2]. Ĉi-sube legeblas la enkonduko al ĝi fare de la hispana filozofo kaj verkisto Santiago Alba Rico[3] en traduko de J. Camacho.


Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis fotojn el Al Ĥalil’ (Hebron en la hebrea)[4] en kiuj israela policisto armita ĝis la dentoj haltigis naŭ-jaran infaninon, devigis ŝin deseliĝi de sur sia biciklo kaj, dum ŝi fuĝis terurite, ĵetis la naivan pedalludilon inter arbustojn. En fama libro el 1827, Pri murdo rigardata kiel unu el la bel-artoj, la ekstravaganca Thomas de Quincey avertis kontraŭ la danĝerojn de sindediĉo al la krima kariero: atentu ne mortigi iun ajn, li diris, ĉar oni komencas per murdo kaj, de malnobliĝo al malnobliĝo, fine ŝtelas de oldulo la kolazionon[5]. Ĉiuj hororoj de la israela okupado de Palestino –bombadoj, torturoj, diseksplodigoj de domoj, elpeloj de loĝantaro, ekonomiaj blokadoj, eksterjusticaj ekzekutoj– resumiĝas, riveliĝas kaj atingas maksimumon de fieco en ĉi malebla gesto ŝteli de infano la biciklon. Okupacia reĝimo ŝtelanta de infano la biciklon povis veni al tia stato nur post ŝtuparo de morala degenero komenciĝinta per murdo. Tamen la plej eta gesto estas ankaŭ la gesto plej horora ĉar ĝi entenas ĉiujn antaŭajn kaj ĉar ĝi kulminas la procezon de homa malkomponiĝo de la plenuminto. Eĉ en la prizonoj de maksimuma sekureco la plej kruelaj murdintoj rigardas sanktaj la patrinojn kaj infanojn kaj disdegnas homojn kiuj damaĝas al tiuj. Kiu venkas infanon ne estas venkinto: li estas ulo venkinta sian propran homecon.


Ŝteli de infano la biciklon estas gesto –ni diru– antipoezia aŭ kontraŭpoezia. La antipoezia gesto en plej alta grado: jen estas infano kaj biciklo kaj, subite, brutala kaj malkohera neado de ambaŭ. Israelon oni povas do difini, jes ja, kiel grandan projekton antipoezian aŭ kontraŭpoezian. Kaj tamen Jorge Camacho jam de jaroj kuraĝas alfronti poezie tiun rutinan kaj radikalan antipoezion israelan. La libro kiun la leganto havas enmane prezentas elekton de la poemoj en kiuj Camacho kunmetis –kaj senvestigis– la sinsekvajn “maksimumajn gestojn” de degenero kiuj jam de 78 jaroj akompanas la Okupacion de la “Palestino strangolata”. Poezio taŭgas –mi diras tion ĉiam– por redoni la vidon al vidantoj, miraklo kiun nek kuracistoj nek profetoj povas atingi. Ĝi taŭgas por ke belo iĝu bela, por ke ruĝo iĝu fine ruĝa, por ke netolereblo iĝu definitive netolerebla. En la plej bona kaj plej longa poemo de ĉi kolekto, Blanka gazalo pri Gazao, Camacho kunpremas aŭ displektas –ĉar en poezio ĉiu kuntiro estas displekto– la historion de ĉi krima kariero, de la unua murdo ĝis la kolaziono de l’ oldulo, kariero daŭranta nun plue antaŭ niaj okuloj sen ke ni vidu ĝin. Por kredi necesas vidi. Sed vidi plej malfacilas: televido blindas, fotoj blindas, denunco blindas. Benatu poezio kiu kapablas –nur ĝi kapablas fari tion– malbeni la malbenindajn.


Ĉi poemoj, publikigitaj origine en Esperanto, la plej poezia lingvo de la mondo eĉ en sia malsukceso, estas origine kastiliaj, ne nur ĉar ilin reverkis kastilie la aŭtoro mem sed ankaŭ ĉar en la kastilia ili revenigas nin al la origino aŭ komenco de ĉio: en la Historio, al la israela Okupacio de Palestino; en la Parolo, al la klaraj kaj precizaj nomoj de la doloro de popolo.


 




[1] Palestina estrangulada, de Jorge Camacho Cordón, kun enkonduko de Santiago Alba Rico, Calumnia Edicions, Serra de Tramuntana (Mallorca), 2018, ISBN 978-84-949184-1-4.
[2] Palestino strangolata, de Jorge Camacho, MAS, Embres-et-Castelmaure, 2016, ISBN 9782369600497.
[3] De Santiago Alba jam aperis en Esperanto la eseo Letero el Palestino.Vojaĝraporto pri popolo kondamnita al ekstermo, trad. [J. Camacho], La KancerKliniko, Thaumiers, 1990.
[4] Arabe: الْخَلِيل.
[5] kolazioni: (ntr) fari manĝeton inter tagmezo kaj vespero (aperas en PIV, mankas en NPIV); kolaziono: tia neĉefa posttagmeza intermanĝeto.

20.8.17

absolutan obskuron

En mia sesa poemaro, En la profundo (eld. Mondial, 2013), mi publikigis jenan "malhajkon", nome 3-versan poemon kun po 7, 5 kaj 7 silaboj (anst. 5-7-5 de hajko) kaj asonanca vokalrimo je -u-o de la unua verso kun la tria:

absolutan obskuron
fiŝoj abismaj
fendas per propra lumo



Mi deziras trovi nun tradukojn al plej diversaj lingvoj, kaj jam havas multetajn. La tradukoj fluu libere, kaj do ne nepre sekvu la silaban kaj riman strukturon de la originalo, sed prefere jes la ideojn kaj bildojn en la sama ordo: plenan (plejan) obskuron / marprofundaj fiŝoj / lumfendas.

Tradukojn oni povas proponi kiel ĉi-suban komenton. Alia eblo estus komenti sub la responda temfadeno en Facebook.

Se en skribo ne-latin-albabeta, bv kunsendi transskribon.

Jen la jam ricevitaj tradukoj al pli ol 67* lingvoj:

[*  tradukoj al pliaj diversaj plan- kaj fikci-lingvoj troveblas per alklako sur jena ligilo - kun danko al Leo]

1) Afrikansa, de Edwin de Kock:

volslae duister
deur visse uit die diepte
met eie lig geklief

---

2) Albana, de Nikola Rašić:


errësirën e thellë
peshq nga humnera e detit
thyejn ë me dritën e tyre

---

3) Angla, de Edwin de Kock:

absolute obscurity
by fish from the abyss
pierced with their own light


Kaj de John Wells:

complete and utter darkness
that fish of the deep
slice into with their own light
 

---

4) Araba, de Ricardo Felipe Albert Reyna:


أظلم ظلمة
أسماك الأعماق
تثقبها بنورها الذاتي



aDHlam DHulma
asmâk al-agħmâq
tathqubu-hâ bi-nûri-hâ adh-dhâtî

---

5) Armena, de Andy Hernández Martínez:

բացարձակ մթության
անդունդի ձկերը
սեփական լույսով էն բաժանում

bats’ardzak mt’ut’yan
andundi dzkery
sep’akan luysov en bazhanum

---

6) Arumana, de Suso Moinhos:

chisa absolutã
peshtili abisali
la dischicã cu lunjina a lor


---

7) Bemba aŭ Ebembe (el Fizi en Kongo-Kinshasa), de Elisée Byelongo Isheloke:

mwingi na ahulu amanga
eswe cha m'makye ma elela
chikyo kyomba ahulu na lwabo lwenge.

---

8) Bengala, de Probal Dasgupta:

ঘুটঘুটে অমার বুকেও
গহন মাছের
স্বরচিত আলো এসে বেঁধে

ghuṭghuṭe ɔmar bukeo
gɔhon maĉher
ŝɔroĉito alo eŝe bẽdhe

--- 
9) Bulgara, de Neli Dimitrova:

потъващи риби
разцепват със собствена светлина
абсолютния мрак

potŭvashti ribi
raztsepvat sŭs sobstvena svetlina
absolyutniya mrak


Kaj de Nikola Rašić:


пълна тъмнина
риби од морските бездни
пречупват cъc светлината cи

pl’na t’mnina
ribi od morskite bezdni
prečupvat s’s svetlinata si
 
---

10) Cvana (aŭ secvana), de Balogi Moshaokwe:

feleletsa o bo o bua lefifi
tlhapi ele ya tlase
ya tlhagelele ka lesedi ya yone

---

11) Ĉeĥa, de Olga:

ryby hlubinné
říkají svým světlem ne
absolutní tmě

---

12) Ĉina, de Mao Zifu 毛自富 (毛自賦):

漆黑
被深海鱼
光割

---

漆黑
被深海魚
光割

qīhēi
bèi shēnhǎi yú
guāng gē

(esperanta prononco: ĉihej / pej ŝenhaj ju / kŭan ke)

---

13) Dana, de Eliza Kehlet:


det fuldkomne mørke
kløver dybenes fisk
med eget lys


---
14)
Davana (Uab Metô), de Yohanes Manhitu:

mèsökan ahenut nane
ik’in abitin tasi mnanû
napé’e nèk sin pinkin

---

15) Eŭska, de Joxemari Sarasua:

ilun betea
arrain abisalek
euren argiaz urratu

---

16) Finna, de Jouko Lindstedt:

täydellisen pimeyden
syvyyden kalat
valollaan halkaisevat

---

:-) Fiŝa, de István Ertl:

-
~ ~

- - -
~ ~ ~ ~
- - -
~ ~ ~ ~
- - -
~ ~ ~ ~
- - -
~ ~ ~ ~
- - -
~ ~
-


---

17) Franca, de Julie (kaj iomete de Raúl Martínez Anguita, ĉu?):

l'obscurité absolue
les poissons abyssaux
la fendent de leur propre lumière

---

18) Galega ILG-RAG (oficiala), de Suso Moinhos:

a escuridade absoluta

os peixes abisais
féndena coa súa propia luz


---

19) Germana, de Hermann Philipps: 
 
Vollkommenes Dunkel,
Fische des Abgrunds
zerklüften's mit eigenem Licht


Kaj de Sebastiano:

ewiges dunkel
spalten fische der tiefe
mit eigenem licht

["post la legado de la poezilingva islanda versio de Balduro mi kuraĝas same antaŭenmeti la verbon en la duan linion en germana versio, ĉar trialinie ĝi necesigas artefaritan frazkonstruon"]


Kaj de Sunjo:

Absolute Finsternis
von Tiefseefischen
zerteilt durch eigenes Licht

---
20) Greka, de Angelos Tsirimokos:


Το απόλυτο σκοτάδι
τα ψάρια της αβύσσου
το σκίζουν με το φως τους.

[prononco: to
apólito skotáði / tapsárja tisavísu / toskízun metofóstus ]

---

21) Hebrea, de Catherine Krause:

חושך מוחלט,
דגים של התהום
פצלו זה על ידי אור משלהם.

Ĥoŝeĥ muĥlat',
dagim' ŝel hatehom'
piclu' ze al jadej' or miŝalehem'.


---

22) Hindustana, de Giridhar Rao:

घोर अँधेरे में
पाताल की मछलियाँ
दरार बनातीं 

ghor andhere me.n
paataal kii machalijaa.N
daraar banaatii.n

---

23) Hispanaj, de mi mem, unue pli laŭvorte:

la oscuridad absoluta
los peces abisales
la hienden con su propia luz


Kaj, due, pli libere:

la negrura envolvente
el pez abisal

con su luz la hiende



---

24) Hungara, de István Ertl:

világnyelő sötétben
éjmélyi halak
önfényükben lebegnek

---

25) Ida, de Gonçalo Neves:

absolut obskureson
fishi abisal
fendas per propra lumo

---

26) Indonezia (Bahasa Indonesia), de Yohanes Manhitu:

kegelapan mutlak itu
dipecah ikan-ikan laut dalam
dengan cahaya mereka sendiri

---

27) Interlingvaa, de Catherine Krause:

obscuritate total
es per pisces abyssal
fendite con lor lumine

---

28) Irlanda, de Seán Ó Riain:

Dorchadas dubh doimhin
A scoilteann éisc na haibhéise
Lena solas féin

---
29) Islanda, de Baldur Ragnarsson:

altækt myrkrið
kljúfa djúpfiskar
eigin ljósi

---

30) Itala, de Sara Spanò Antonini  kaj Suso Moinhos:

il buio assoluto
i pesci abissali
lo fendono di luce propria



Kaj de Nicola Ruggiero:

oscurità assolute
pesci abissali
fendon con propria luce

---

31) Japana, de Nitta Takamichi 新田隆充:

漆黒の闇を
深海の魚たちは
自らの光で引き裂く

shikkoku no yami o
shinkai no sakana-tachi wa
mizukara no hikari de hikisaku 

---

32) Jida, de Catherine B. Krause:



gantze finsternish,
di fish fon tahom
shtechn zi mit zeyern licht.

(mi devas iom danki #yiddish en snoonet)

---

33) Kartvela, de Lasha Chahhunashvili:

უსასრულ წყვდიადს
თევზნი ქვესკნელთა
თვის ნათლით კვეთენ

usasrul tsqvdiads
t’evzni k’vesknelt’a
t’vis nat’lit’ kvet’en

---

34) Kataluna, de Javier Alcalde:

l'obscuritat absoluta
els peixos abissals
la fenen amb sa pròpia llum


Kaj de Abel Montagut:

l’absoluta tenebra
els peixos de l’abisme
amb la pròpia llum esberlen

---

35)  Kimra, de John Wells:

tywyllwch eithaf, y mae
pysgod y dyfnder
yn ei dorri â’u golau

---

36) Korea, de Taesok CHOE:

절대적인
어둠을 심해어들은
자기 빛으로 갈라

jeol-dae-jeog-in eo-dum-eul
sim-hae-eo-deul-eun
ja-gi bit-cheu-ro gal-la

ĝol-de-ĝog-in o-dum-ol
ŝim-he-o-dul-un
ĝa-gi-bi-ĉu-ro gal-la

---

37) Kroata kaj bosna, de Nikola Rašić:

mrkli mrak
ribe iz bezdana morskih
slamaju svjetlom svojim

---

38) Kupang-malaja (Bahasa Melayu Kupang), de Yohanes Manhitu:

Itu galáp yang anteru
ikan dong di laut dalam
kasi pica pake dong-pung cahaya

---

39) Latina, de Alejandro Pareja:

summas tenebras
pisces abyssi
suo diffindunt lumine


Kaj de Gonçalo Neves:

SVMMAM CALIGINEM
ABYSSALES PISCES
SVO SCINDVNT LVMINE

---

40) Latva, de Margarita Želve:

absolūto tumsu
dziļūdens zivis
pāršķeļ ar savu gaismu

---

41) Lingala, de Emile Malanda:

na molili makasi
mbisi ya mayi
angengisi pole na ye

---

42) Litova, de Inesa Čenienė:

akliną tamsą
gilumų žuvys
skrodžia savąja šviesa

---

43) Makedona, de Nikola Rašić:

длабокиот мрак
го кршат со нивната светлина
риби од морските бездни

dlabokiot mrak
go kršat so nivnata svetlina
ribi od morskite bezdni

---

44) Malagasa, de Henriel Fidilalao Firaisana:

ilay haizi-manakitroka
ireo trondro lasa lalina
no voatselatry ny tarany

---

45) Nederlanda, de Nikola Rašić:


volledige duisternis
vissen uit de zeeafgronden
breken met haar licht 

---

46) Okcidentala, de Sebastiano:

absolut obscuritá
pisces abyssal
fende per proprie luce

---

47) Persa, de Reza Torabi:



تا ریکی مطلق را
  ماهیان روشن
 با نور خویش می شکافند

târiki motlaqrâ
mahjân roŝan
bâ nur ĥiŝ mi ŝekâfand

---

48) Piemonta, de Giulio Cappa:

la përfession dël scur
ij pèss dl abiss a
la s-cianco con soa lus

prononco: [la prfesiun' dël scür / ij pes dl abis' a / la sĉanku kun sŭa lüz]
klarigo:  la lasta vorto de la dua verso, "a", sintakse apartenas al la tria verso, sed tiamaniere la traduko paŭsas la silabonombron de la originalo.

---
 
49) Pola, de MB:

kimeryjskie ciemności
ryby otchłanne
kruszą własną światłością

---

50) Portugala, de Gonçalo Neves:

a escuridão absoluta
os peixes abissais
fendem-na com a sua própria luz

---

51) Romaa (gurbeta), de Zoran Lapov kaj Nikola Rašić:


o kalo karanluko,
e mačhe andar e moresko xoripe
pharaven le pe svetlosa

---

52) Romanĉa (malalt-engadina dialekto vallader), de Suso Moinhos:

s-chürezza absoluta
ils peschs dals abiss
la taglian cun lur aigna glüm


---

53) Romanja, de Suso Moinhos:

l’uscuritê asoluta
i pés abisél
i la spaca cun e su pròpri lon


---

54) Rumana, de Ionel Oneţ:

obscur absolut
peşti abisali
despică cu lumina proprie

---

55) Rusa, de Tatjana Auderskaja:

сумрак глубинный
донные рыбы
прорезают собственным светом

sumrak glubinnij
donnije ribi
prorezajut sobstvennim svetom


Kaj de Mikaelo Bronŝtejn:

абсолютный мрак                              
рыбы глубин                                       
рассекают собственным светом

---

56) Sarda, de Gianfranca Piras:

s'iscurigore cumpletu
sos pisches de sos abissos
l'afilant cun sa lughe issoro


---

57) Serba, de Nikola Rašić: 

потпуну таму 
рибе из морских бездана 
ломе светлом својим



potpunu tamu 
ribe iz morskih bezdana
lome svetlom svojim

---

58) Sicilia, de Suso Moinhos:

l’oscurità assoluta
li pisci abissali
la spàccanu di luci pròpia


---

59) Subija, de Balogi Moshaokwe:

maniniza che ku wamba ififi
nswi ina ye kunsi
che ku huzumuka che iseri lye yo

---

60) Svahila, de Alphonse Waseka Kamango:

wakati wa giza mkuu
samaki wanatumia mwangaza wa pekee
wakifanya mashurti yao


Kaj en la svahila dialekto de Orienta Kongo (nomata Kingwana), de Elisée Byelongo Isheloke:

mnamo giza kuu
samaki za mmaji mengi
zinafukuza giza kwa mwangaza wao peke yake

---

61) Sveda, de Bertilo Wennergren:

det absoluta mörkret
avgrundens fiskar
klyver det med eget ljus

---

62) Tajvana (hokla), de Hsiu-Chen Huang (kun esperanta proksimuma transskribo):

黑暗暗
深底魚
光熠熠 割海水

o am am
ĉim tej hi
ken ŝjap ŝjap kŭa haj cuj

---

63) Tetuma (lia-tetun), de Yohanes Manhitu:

nakukun tomak ne’e
ikan sira tasi kle’an nian
fera ho sira-nia roman rasik

---

64) Turka, de Vasil Kadifeli:

mutlak karanlığı
dipsiz derinlikteki balıklar
kendi ışıkları ile çatlatıyor

---

65) Tvia (Twi), de Daniel Asomaning:

esum mu paa
nsuo mu nnam
so womu nkanea


Kaj en la akvapima varianto (Akuapem Twi):

esum mu paa
na nsu mu nnam
so won nkanea

---

66) Valdosta, de Giulio Cappa:

Lo teup absolu
le pèichón de l’abimo
lo copon avó sa mima lemie

[prononco : lo tœp’ absolü’ lé pejŝon’ de l’abimo lo kopon avo’ sa mima lëmië]


---

67) Volapuka, de Hermann Philipps:

dagi lölöfik
fits gufura
sleitons me lit lönik

---

68) Zarmaa, de Kooba Verda Diplomato:

kubay dabu
hamissay ga karandi
da ngay bumbo dandjo