6.7.05

Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Esperantigo de vortoj el hispana fonto


[Jen la versio kiun mi ekverkis kaj envikipediigis je 6 julio 2005 kun kelkaj korektoj, modifoj kaj aldonoj (fare de mi mem) skribitaj ruĝe; ĉi-suba legeblo de vortoj kun poa ligilo al iu vikipedia artikolo povas ŝuldiĝi al aliulaj (mis)redaktoj ekde 2005 en la koncerna E-vikipedia artikolo pri esperantigo de vortoj el hispana fonto.]

Enhavo


  • 1 Ĝeneralaj reguloj
    • 1.1 Ĉu grafisme aŭ fonetisme?
    • 1.2 La fontoj de hispanlingvaj vortoj
    • 1.3 Diverseco de prononcoj
    • 1.4 Formoj prenitaj el alia lingvo ol la hispana
    • 1.5 Formoj interlingve kompromisaj
    • 1.6 Konveno elekti el la vortfamilio
  • 2 Laŭalfabeta superrigardo
    • 2.1 B
    • 2.2 C, K, Q, Z
      • 2.2.1 CA, QUE, QUI, CO, CU; K
      • 2.2.2 ZA, CE/(ZE), CI/(ZI), ZO, ZU
    • 2.3 CH
    • 2.4 G kaj J
      • 2.4.1 GA, GUE, GUI, GO, GU
      • 2.4.2 GUA, GÜE, GÜI, GUO
      • 2.4.3 JA, GE/JE, GI/JI, JO, JU; (X)
    • 2.5 H
    • 2.6 LL
    • 2.7 Ñ
    • 2.8 R kaj RR
    • 2.9 S
    • 2.10 V
    • 2.11 X
    • 2.12 Y
    • 2.13 Vokaloj
    • 2.14 Hiatoj
    • 2.15 Diftongoj
      • 2.15.1 Kun i duonvokala (fine de diftongo)
      • 2.15.2 Kun i duonkonsonanta (komence de diftongo)
      • 2.15.3 Kun u duonvokala (fine de diftongo)
      • 2.15.4 Kun u duonkonsonanta (komence de diftongo)
    • 2.16 Triftongoj
  • 3 Apartaj kazoj
    • 3.1 Vortoj kun fina vokalo
    • 3.2 Esperantigo de la familiida finaĵo -ez
    • 3.3 Vortoj kun fina -s neplurala
    • 3.4 Duoblaj formoj
    • 3.5 Plur-elementaj nomoj
      • 3.5.1 Nomoj kun artikolo
      • 3.5.2 Titolvortoj Don kaj Doña
      • 3.5.3 Komplika ekzemplo: Don Quijote de la Mancha
  • 4 Tabelo
  • 5 Bibliografio

Ĝeneralaj reguloj

Ĉu grafisme aŭ fonetisme?

Kvankam Golden (vidu la bibliografion ĉi-sube) asertas, ke "estas eble sistemigi la transskribadon kaj asimiladon per starigo de kohera regularo", en la praktiko tamen ne eblas esperantigi vortojn el la hispana lingvo uzante unu solan ĉionsolvan regul(ar)on aŭ sistemon. Foje konvenas transskribi grafisme, foje fonetisme, foje laŭ la tradicio, foje kompromisante inter lingvoj aŭ inter kriterioj, foje kombinante du aŭ pli da sistemoj.
Ekzemple, ofte okazas, ke oni esperantigas fonem(ar)on ne ekzistantan en esperanto per esperanta fonem(ar)o, kiu ne identas kun ĝi, tamen ebligas konservi distingon.
Precize tiel okazas kiam la literon c (prononcatan [θ] antaŭ e kaj i, sed [k] antaŭ a, o kaj u) oni redonas respektive per la esperantaj c [ts] kaj k. En la unua kazo, fonemo ne ekzistanta en la hispana ([ts]) respondas al fonemo ne ekzistanta en esperanto ([θ]), kio konservas la distingon.
Golden mem akceptas, ke "plurfoje estas necese akcepti kompromisajn formojn" kaj ke "la bazo de tiu kompromiso estas proporcia aplikado de fonetismo kaj grafismo tiel, ke asimilaĵoj plej fidele prezentas la skribbildojn de siaj etimoj kaj samtempe estas facile prononceblaj."

La fontoj de hispanlingvaj vortoj

Antaŭ ol esperantigi vorton el la hispana lingvo, necesas studi la devenon mem de la vorto, ĝian etimologion. Eble ĝi estas vorto de latina origino, ekzistanta ankaŭ en almenaŭ aliaj latinidaj (konkrete iberujaj) lingvoj. Eble ĝi devenas de la araba, de la eŭska, aŭ de latin-amerikaj lingvoj kiel la naŭatla aŭ la keĉua.
Ekzemple, por esperantigi la nomon de la iama romia urbo kies hispana nomo estas Numancia (kaj adjektivo — numantino) oni povus pensi pri la sekvaj formoj: Numancio (simila al "Valencia" = Valencio) aŭ, laŭ ĝia latina etimo Numantia, Numanco (simile al Florentia = Florenco).

Diverseco de prononcoj

La prononcado de diversaj fonemoj de la hispana lingvo sufiĉe varias ne nur inter Hispanujo kaj Latin-Ameriko, sed ankaŭ ene de unuopaj regnoj kaj regionoj, ekzemple ene de Hispanujo mem. Kiel diras Golden, "por eviti kromajn malfacilaĵojn, la transskribado kaj asimilado en ĉiuj kazoj devas baziĝi sur la eŭropa hispana normlingvo, nomata ankaŭ la kastilia".

Formoj prenitaj el alia lingvo ol la hispana

Ĉe Andalucía = Andaluzio eblas supozi, ke Zamenhof esperantigis ne el la hispana sed el la franca Andalousie (kie intervokala -s- = [z]), kio cetere kongruas kun: andaluz = andaluzo.
Koncerne la paron Duero = Doŭro, oni elektis kiel bazon por esperantigo la formon Douro de la portugala lingvo.
La formoj Córdoba = Kordovo kaj (La) Habana = Havano estas escepte asimilitaj ne rekte el la hispana, sed el la formoj en la franca, angla kaj aliaj lingvoj. La hispana urbo Córdoba nomiĝas Cordoue en la franca kaj Cordova en la angla, dum la samnoma argentina urbo (foje nomata en esperanto Kordobo) ricevas en tiuj lingvoj la formon Cordoba. Simile estas pri la sekvaj ekvivalentoj:
"Guadalupe" = Gvadelupo, asimilita el la franca "Guadeloupe"
"Granada" = Grenado, el la angla "Grenada" (la insularo kaj regno, ne la urbo Granado)
"Puerto Rico" = Porto-Riko, el la angla "Porto Rico"
Por "Pamplona" PIV prezentis Pampluno, el la franca "Pampelune", dum en NPIV aperas Pamplono.
Cetere, pri vortoj kiel espanjoleto ("falleba"), kastanjeto ("castañuela"), Kastilio ("Castilla"), Katalunujo / kataluno ("Cataluña / catalán") aŭ ŝereo ("jerez", ne la urbo sed la vino), ne eblas aserti, ke ili venas unuavice, rekte aŭ nur el la hispana.
Fine, la urbon nomatan hispanlingve Alicante oni povas esperantigi Alikanto, aŭ Alakanto (laŭ la formo en la valencia [t.e. kataluna] lingvo: Alacant).

Formoj interlingve kompromisaj

Aparte de formoj kompromisaj inter diversaj transskribaj aŭ asimilaj kriterioj, ekzistas ankaŭ aliaj rezultantaj el kompromiso inter pluraj fontlingvoj, ekzemple:
anzino, kompromise inter hispana "encina", portugala "azinha / azinheira" kaj kataluna "alzina"
Taĵo, kompromise inter hispana "Tajo" [taĥo] kaj portugala "Tejo" [teĵo / teĵu] (certe preferinda al Taĥo en NPIVTago en PIV)

Konveno elekti el la vortfamilio

Kiel bazon por esperantigi la hispanan encomienda (kun la diftongo ie), Fernando de DIEGO elektis en GDEE la verbon encomendar aŭ la derivaĵon encomendero, kun la jena formo en esperanto: enkomendo.
Estas utile kompari kun derivaĵoj aŭ aliaj formoj de esperantigota vorto, antaŭ ol elekti plej konvenan radikon.

Laŭalfabeta superrigardo

Por rapida konsulto, vidu la tabelon sube de la artikolo.

B

Ĉi tiun fonemon, kies sonon similas nur proksimume la esperanta [b], oni redonas per b.
Kiel dirite, la formoj Córdoba = Kordovo kaj (La) Habana = Havano estas escepte asimilitaj ne rekte el la hispana, sed el la formoj en la franca, angla kaj aliaj lingvoj. La hispana urbo Córdoba nomiĝas Cordoue en la franca kaj Cordova en la angla, dum la samnoma argentina urbo (foje nomata en esperanto Kordobo) ricevas en tiuj lingvoj la formon Cordoba.


Pri v (en la hispana, samsona kiel b), vidu poste sub V.

C, K, Q, Z

CA, QUE, QUI, CO, CU; K

Ĉi tiujn fonemarojn oni redonas fonetisme laŭ ilia prononco [ka, ke, ki, ko, ku]: ka, ke, ki, ko, ku. La samo validas por ka, ke, ki, ko, ku, tre maloftaj en la hispana lingvo. Ekzemploj:
cacique = kaciko
Cádiz = Kadizo
quebracho = kebraĉo
Torquemada = Torkemado
mosquito = moskito
Quito = Kito
Kvankam foje uzataj por redoni que, qui, respondaj formoj kun kv- estas evitindaj: ne *kvecalo kaj *pulkvo, sed kecalo kaj pulko.


Pri cua, cue, cui, cuo vidu poste ĉe la koncernaj diftongoj ua, ue, ui, uo.

ZA, CE/(ZE), CI/(ZI), ZO, ZU

Ĉi tiujn fonemarojn (kies prononco estas [θ] aŭ, en Latin-Ameriko kaj suda Hispanujo, [s]) oni redonas grafisme resp. per cz. Ekzemploj:
centavo = centavo
(el) Cid = Cido
cigarro = cigaro
Dulcinea = DulcineoDulcinea
Murcia = Murcio
Pacífico = Pacifiko
alcazaba = alkazabo
alcázar = alkazaro
Chimborazo = Ĉimborazo
mestizo = mestizo
Zaragoza = Zaragozo
zarzuela = zarzuelo
Parenteze, la literkombinoj ze kaj zi tre maloftas en la hispana lingvo.
En ĉiu alia pozicio, oni redonas z tute grafisme:
gazpacho = gazpaĉo

CH

Ĉi tiun fonemon oni redonas per ĉ:
chicle (maĉgumo) = ĉiklo
chinchilla = ĉinĉilo
(la) Mancha = Manĉo
Sancho = Sanĉo (rolulo)
sanchopanza = sanĉopanzo (homtipo)

G kaj J

GA, GUE, GUI, GO, GU

Ĉi tiujn fonemarojn, kies prononco estas [ga, ge, gi, go, gu], oni redonas fonetisme per simpla g en esperanto. Ekzemploj:
Aragón = Aragono
(islas) Galápagos = Galapagoj
guitarra = gitaro
guerrilla = gerilo
Kvankam foje uzataj, respondaj formoj kun gv- estas evitindaj: ne *gverilo, sed gerilo.

GUA, GÜE, GÜI, GUO

Ĉi tiujn fonemarojn, kies diftonga prononco estas [gŭa, gŭe, gŭi, gŭo], oni redonas tradicie per gv-, nek grafisme nek fonetisme (sed fakte laŭ rusgermana prononcmaniero). Ekzemploj:
alguacil = algvazilo
iguana = igvano
Guadalquivir = Gvadalkiviro
Guadiana = Gvadiano
guaraná = gvarano
guaraní = gvaranio
Guatemala = Gvatemalo
Ĉi-kaze oni sekvis la regulon por esperantigo de similformaj vortoj el la latina kaj el aliaj latinidaj lingvoj. Tamen oni retrovas ankaŭ anomaliajn esperantigojn influitajn de la franca:
guayaco = gvajako kaj gajako (france: gaïac)
guayaba = gujavo (france: goyave)
Fakte ekzistas rezisto al tia tradicia redono per gv-, sed samtempe funkcias tabuo kontraŭ antaŭvokala ŭ en gŭ- (kvankam NPIV rompis tiun tabuon en la asimilo de nomoj el la ĉina: Gŭangdongo, Gŭangŝjio). Eble tial oni trovas netradiciaĵojn aŭ duoblaĵojn provantajn mezan vojon, simile al la hiataj guaŝo (el la franca) kaj jaguaro (el la portugala):
guano = guano
guanaco = gvanako kaj guanako (KEV)
güemul, huemul = gvemulo kaj guemulo (KEV)
Resume, por unu sola vorto hispanlingva eblas almenaŭ tri malsamaj asimiloj:
Guantánamo = Gvantanamo (tradicie), Guantanamo (meze) kaj Gŭantanamo (novisme).

JA, GE/JE, GI/JI, JO, JU; (X)

Por ĉi tiuj fonemaroj, kies prononco estas [ĥa, ĥe, ĥi, ĥo, ĥu], ne ekzistas unu komune akceptita maniero esperantigi. Pri la malnovaj prononcoj de x [ĥ, ŝ], vidu sub ĝi.
En la komenco, oni tradicie redonis ĉi fonemon fonetisme per ĥ
azulejo = azuleĥo, sed ankaŭ azuleĵo (KEV, el la araba az-zullajĝ)
jota = ĥoto
marijuana, marihuana = mariĥuano
mudéjar = mudeĥaro, sed ankaŭ mudeharo (PIV) kaj mudeĵaro (KEV)
(Don) Quijote = (Don-)Kiĥoto (rolulo)
quijote = donkiĥoto (homtipo)
Tamen ĉiam ekzistis rezisto al tiu tradicia transskribo, jen pro etimologio, aŭ pro internacieco kaj kongruo kun la lingvoj najbaraj al la hispana, kio klarigas la aperon de duoblaĵoj. Golden skribas, ke "sekve, la hispanaj konsonantoj 'j' en ĉiuj pozicioj, kaj 'g' antaŭ 'e' kaj 'i' estu grafisme transskribitaj per «j» kaj «g» respektive".
Rezulto estus, ke la esperanta j fariĝus grafisma ekvivalento de du hispanaj grafemoj (kaj fonemoj), nome j [ĥ] kaj y [j] (pri tiu ĉi vidu poste), kaj la esperanta g sendistinge respondus al g [g, ĥ] kaj gu [g]. Tiu fenomeno ne estus unikaĵo: r kaj rr sumiĝas al unuobla r, kaj ekzistas simila tendenco redoni l kaj ll, kaj (malpli evidente) n kaj ñ, respektive per simplaj l kaj n.
Jen do ke, krom la jam menciita jaguaro (el la portugala), oni trovas en NPIV la sekvajn grafismajn formojn:
Argentina = Argentino (komparu kun arĝento)
Cartagena = Kartageno (cetere, kongrua kun Kartago)
corregidor = koregidoro
Don Juan, donjuán = donjuano kaj donĵuano (rolulo kaj/aŭ homtipo)
Gibraltar = Gibraltaro kaj Ĝibraltaro (ĉi tiu formo aperas kiel kapvorto)
Jamaica = Jamajko
junta = junto (diktatura estraro; grupo de kundiktatoroj)
San José = San-Joseo
San Juan = San-Juano (en NPIV sub Porto-Riko)
Tamen tri ekzemploj el NPIV montras la eblon konservi distingon per modifite grafisma asimilo, laŭ kiu j en ĉiuj pozicioj, kaj g antaŭ e kaj i estu redonitaj per ĵ kaj ĝ respektive (kaj ĝuste tion mi mem preferas):
donjuán = donĵuano
Generalife = Ĝeneralifo
Gibraltar = Ĝibraltaro
Resume, por unu sola vorto hispanlingva eblas almenaŭ tri malsamaj asimiloj:
Badajoz = Badaĥozo (fonetisme), Badajozo (nur grafisme), Badaĵozo (modifita grafismo)
Jaén = Ĥaeno, Jaeno, Ĵaeno
Jerez = Ĥerezo, Jerezo, Ĵerezo
Rioja = Rioĥo, Riojo, Rioĵo
La kazo montriĝas trioble pli komplika por Guadalajara, de Gvadalaĥaro ĝis Gŭadalaĵaro tra ĉiuj eblaj kombinoj, inter ili mia propra prefero je Guadalaĵaro.

H

Ĉi tiun fonemon, ĝenerale sensonan en la hispana lingvo, oni redonas grafisme per h. ekzemploj:
Alhambra = Alhambro
Bahamas = Bahamoj
hidalgo = hidalgo
Huelva = Huelvo (prefere al Onubo, el ĝia latina nomo aŭ el la adjektivo onubense)
Huesca = Huesko (prefere al *Osko*Osco, el la adjektivo oscense)

LL

La artikolo de Golden asertas la ekziston de hezito pri redono de la digramo ll, prononcata diversmaniere (en granda parto de Hispanujo fakte kiel ĝ) kaj kies teorian sonon similas nur proksimume la esperanta fonemaro [lj], fonetisme per ljgrafisme per l.
Tamen, kaj kvankam multaj nuntempaj vortaroj de la hispana ne plu traktas la digramojn ch, ll (kaj rr) kiel apartajn literojn (kaj do listigas vortojn enhavantajn ilin respektive sub c kaj sub l), oni ĝenerale konceptas ilin kiel unuoblajn literojn, respondajn al po unu fonemo.
Eble tio klarigas la pli ĝeneralan tendencon eviti transskribi ll per la digramo lj, favore al la redono per simpla l:
Antillas = Antiloj (probale tra la franca Antilles)
armadillo = armadelo
banderilla = banderilo
camarilla = kamarilo
caudillo = kaŭdilo (Rikolto)
chinchilla = ĉinĉilo
cordillera = Kordilero
guerrilla = gerilo
llama = lamo (aŭ ljamo, probable por eviti homonimecon)
mantilla = mantilo
Melilla = Melilo (aŭ Meliljo, aŭ eĉ Melilio)
paella = paelo (aŭ, en NPIV, paeljo)
Sevilla = Sevilo (aŭ Seviljo)
Valladolid = Valadolido
Malgraŭ tio, NPIV enhavas:
tortilla (mexicana) = tortiljo (pli kohera forma estintus tortilo)
Tradicia escepto: Castilla = Kastilio (laŭ Golden, eble prenita ne rekte aŭ ne nur el la hispana)

Ñ

Simile kiel pri ll, Golden parolas pri hezito redoni la literon ñ, konceptatan de hispanlingvanoj kiel unuoblaĵon kaj kies sonon similas nur proksimume la esperanta fonemaro [nj], fonetisme per njgrafisme per n.
Ĉi-kaze oni trovas formojn kun nj:
cañón (speco de valo) = kanjono (por eviti homonimecon kun la jam homonima kanono)
dueña = duenjo
Miño (galega nomo) = Minjo
Sed foje ankaŭ per n:
vicuña = vikuno (aŭ vikunjo (KEV)).
Golden preferas simetrian redonon de ll kaj ñ per lj kaj nj. Tamen, kiel vidite en la antaŭa sekcio, la preferata asimilformo de ll estas simpla l, kio kongruas kun la fakto, ke ankaŭ r kaj rr sumiĝas al unuobla r.
La kombino nj, malofta en esperanto krom en la sufikso nj, povus retroviĝi en eventualaj formoj SanjoseoSanjuano, se unu-elemente skribitaj (legu pri tio en posta sekcio). Ĉi-kaze ne eblus retrospuri ilin al neekzistanta ñ.
Resume, daŭre eblas du malsamaj asimiloj:
Logroño = LogronoLogronjo
(A / La) Coruña (fakte galega nomo) = KorunoKorunjo (aŭ eĉ Korunio)
Parenteze, ĉi lastajn du nomojn oni prefere rigardu asimiloj ne el la hispana, sed el la galega. Simile, pri Katalunujo / kataluno ("Cataluña / catalán") ne eblas aserti, ke ĝi venas unuavice, rekte aŭ nur el la hispana.

R kaj RR

En esperanto oni ne konservas la distingon inter ambaŭ fonemoj de la hispana, kaj asimilas ilin sendistinge per simpla r:
alcarraza = alkarazo
arroba = arobo (KEV)
cigarro = cigaro
garrote = garoto
guerrilla = gerilo
guitarra = gitaro
Navarra = Navaro
Sierra Leona = Sieraleono
Tarragona = Taragono

S

Laŭ Cherpillod (en ZRF), Zamenhof transskribis la intervokalan s de la latina kutime per z (aŭ tute escepte per c), kio respondas al la franca-itala prononcmaniero, apogita de slava influo. Kaj li aldonas: "Strange, Zamenhof neniam transskribis la intervokalan latinan 's' per «s»". El la greka, li simile redonis la intervokalan Σ per z aŭ, tre malofte, per s (pri kio Cherpillod protestas aliloke). Ekzistas neniu motivo aŭ kialo sekvi tiun procedon por vortoj el la hispana lingvo, kie la litero s neniam fariĝas voĉa (t.e. [z]) inter vokaloj. Kiel menciite, oni asimilu s kaj z grafisme respektive per s kaj z. Ekzemploj:
pasodoble = pasodoblo
sangría = sangrio
sisal = sisalo

V

Ĉi tiun fonemon, en la hispana samsonan kun b kaj kies sonon similas nur proksimume la esperanta [b], oni redonas grafisme per v. Ekzemploj:
Huelva = Huelvo
Quevedo = Kevedo
Valladolid = Valadolido
vaquero = vakero

X

Kiel skribas Golden, la literon x, historie ekvivalentan al [ks], oni prononcas tiel nur inter vokaloj, aŭ (antaŭ konsonanto) en emfaza aŭ klera parolo (ĉi-kaze oni normale simpligas ĝin al [s]).
Tamen ekzistas vortoj kun arkaika ortografio, kie x respondas al la fonemoj [ĥ] (Ximena) , [ŝ] (Xochimilco) aŭ [ks] (México, ĉe kiu la koncerna fonemo intertempe evoluis al la prononco [ĥ]). Jen kial oni trovas esperantigojn per ĥ:
(Don) Quixote = (Don-)Kiĥoto (rolulo)
Ximena (aŭ Jimena) = ĤimenoĤimena
Golden proponas fonetisman transskribadon. Tio probable validas por latin-amerikaj vortoj aŭ nomoj, kiuj fakte ne estas asimiloj el la hispana lingvo mem. Tamen, kiel ĝeneralan regulon, ŝajnas pli oportune redoni ĉi tiun grafemon tradicie per ks. Ekzemploj:
Extremadura = Ekstremaduro (hispana regiono, nekonfuzinda kun la portugala Estremadura = Estremaduro; la portugala kontinuaĵo de Ekstremaduro geografie estas ne Estremaduro, sed Alentejo)
México (aŭ Méjico) = Meksiko (verŝajne transprenita ne rekte el la hispana, sed el la franca, la germana aŭ la rusa)
Texas (aŭ Tejas) = Teksaso

Y

Ĉi tiun literon, izole prononcatan [i] sed ĝenerale samsonan je antaŭvokala hi- kaj je la esperanta [j], oni redonas fonetisme per j. Por la kombinoj ay, ey, oy, samsonaj kiel ai, ei, oi, vidu ĉe diftongoj kaj triftongoj. Ekzemploj:
arroyo (portugale arroio) = rojo
maya = majao
yuca = jukao
Yucatán = Jukatano

Vokaloj

La vokalojn a, e, i, o, u de la hispana lingvo oni redonas per la sama vokalaro a, e, i, o, u en esperanto. Por la diversaj vokalkombinoj vidu ĉe diftongoj kaj triftongoj.

Hiatoj

La hiatojn de la hispana lingvo, t.e. la sinsekvojn de du vokaloj ne konsistigantaj unu solan silabon aŭ diftongon, oni transskribas per la sama vokalsinsekvo en esperanto. Oni atentu, ke en la subaj ekzemploj akcentita iu hiatigas vokalduon. Ekzemploj:
cacao = kakao
Bilbao = Bilbao
Baleares = Balearoj
paella = paelo
maíz = maizo
Vortfine, la anstataŭigo de la dua vokalo per la substantiva finaĵo povas estigi novan hiaton, nome -oo:
balboa = balboo

Diftongoj

Kun i duonvokala (fine de diftongo)

La diftongojn ai, ei, oi aŭ la tute samsonajn ay, ey, oy [aj, ej, oj] oni pli ofte redonas fonetisme per aj, ej, oj:
aimara, aimará = ajmara (GDEE, KEV)
Buenos Aires = Buenos-Ajreso
caimán = kajmano
Jamaica = Jamajko
Foje oni renkontas ankaŭ grafismajn asimilojn per hiato:
boina (eŭska bereto) = boino (KEV)
ceiba = ceibo
La unua procedo ŝajnas pli kongrua kun la redonado de diftongoj kun fina u, kaj do preferinda:
Teide = Tejdo

Kun i duonkonsonanta (komence de diftongo)

La diftongojn ia, ie, io, iu, kies sonojn similas nur proksimume la esperantaj [ja, je, jo, ju], oni redonas grafisme per la hiatoj ia, ie, io, iu:
Santiago = Santiago
Diego = Diego
Sierra Leona = Sieraleono
siesta = siesto
Asunción = Asunciono
Ciudad Real = Ciudad-Realo
Vortfine, la fina vokalo de la diftongo povas forfali favore al la esperanta finaĵo:
Bolivia = Bolivio
Canarias = Kanarioj
Indias = Indioj
Murcia = Murcio
Segovia = Segovio
Soria = Sorio

Kun u duonvokala (fine de diftongo)

La diftongojn au, eu, ou [aŭ, eŭ, oŭ] oni redonas fonetisme per aŭ, eŭ, oŭ:
araucano = araŭkano (KEV)
araucaria = araŭkario
caudillo = kaŭdilo
gaucho = gaŭĉo
La diftongo ou [oŭ] verdire ne apartenas al la hispana, kaj aperas nur en vortoj aŭ nomoj pruntitaj de aliaj lingvoj.

Kun u duonkonsonanta (komence de diftongo)

La diftongojn ua, ue, ui, uo, sonantajn [ŭa, ŭe, ŭi, ŭo], oni redonas grafisme per la hiatoj ua, ue, ui, uo:
marijuana, marihuana = mariĥuano
quechua = keĉua
Cuenca = Kuenko (prefere al *Konko, el la adjektivo conquense)
Huelva = Huelvo (prefere al Onubo, el ĝia latina nomo aŭ el la adjektivo onubense)
Huesca = Huesko (prefere al *Osko*Osco, el la adjektivo oscense)
Puerto Rico = Puerto-Riko (anstataŭ la NPIVa Porto-Riko)
Teruel = Teruelo
Venezuela = Venezuelo
Aparta kazo: Ecuador = Ekvadoro (probable influita de ekvatoro, siavice el la latina)
Kvankam ekzistas tabuo pri antaŭvokala ŭ, foje oni renkontas novismajn formojn (kun duoblaĵoj):
náhuatl = naŭatla ( nahŭatla nahuatla en GDEE)
Cetere, kiel jam klarigite, ĉi tiujn diftongojn, kiam antaŭatajn de g-, oni kutimas redoni tradicie per gv-, kvankam ĉi tiu ne estas la sola uzata procedo por asimilado (vidu pli supre ĉe la koncerna konsonanto):
iguana = igvano
guano = guano
Kiel dirite, ekzistas rezisto al tia tradicia redono per gv-, sed samtempe funkcias tabuo kontraŭ antaŭvokala ŭ en gŭ-.

Triftongoj

Ĉio antaŭe dirita validas por la triftongoj uai, uei / üei aŭ la tute samsonaj uay, uey / üey [ŭaj, ŭej], kiujn oni trovas nur en du nomoj, tradicie asimilitaj:
Paraguay = Paragvajo
Uruguay = Urugvajo
Restas decidi, ĉu oni procedu same por transprenindaj novaj nomoj:
Camagüey = Kamagvejo, KamagŭejoKamaguejo

Apartaj kazoj

Vortoj kun fina vokalo

La fina vokalo normale forfalas okaze de esperantigo:
peso, peseta = peso, peseto
Tamen foje oni preferas konservi ĝin, ekzemple por montri la lokon de la akcento:
Perú = Peruo
Simila emo foje konstateblas ĉe vokalfinaj nomoj, kiuj, sen konservo de la vokalo, konsistigus homoniman (kaj ofte unusilaban) radikon. Eble tio klarigus la ekziston de duoblaj formoj kiel la jenaj:
coca = kokao (konfuzebla kun koko)
Goya = Gojo (konfuzebla kun gojo) aŭ Gojao
inca = inkao (konfuzebla kun inko)
mate = mateo (konfuzebla kun mato)
maya = majao (konfuzebla kun majo)
muleta = muletao (konfuzebla kun muleto)
yuca = jukao (konfuzebla kun juko)
Tamen ne ĉiam estas tiel:
Lima = Limo (konfuzebla kun limo)

Esperantigo de la familiida finaĵo -ez

Konvenas unuece transskribi resp. per -ezo kaj -eso hispanajn kaj portugalajn/galegajn nomojn finiĝantajn per -ez kaj -es, kontraste kun la individuaj nomoj sen tia familiida finaĵo.
Tiel, Lope = Lopo aŭ, prefere, Lopeo (nomo individua), sed López = Lopezo (familia).
Pri la konsisto de hispanaj nomoj vidu: Hispanaj kaj hispanlingvaj personaj nomoj.

Vortoj kun fina -s neplurala

Kvankam PIV uzas la formon Cervanto, analoge al la familiidaj nomoj kelkaj aŭtoroj preferas Cervanteso.
Oni povas argumenti, ke tia fina -s foje malaperas en derivaĵoj en la hispana lingvo ("cervantino" = cervantesa, cervanta). Aliflanke, en esperantigoj el la hispana kutime forfalas nur vortfinaj vokaloj, sed ne vortfinaj konsonantoj.
Tial Burgos = Burgoso (prefere al Burgo).
Similaj ekzemploj: Buenos-Ajreso, Honduro = Honduraso, Karako = Karakaso.

Duoblaj formoj

Krom la ĵus menciitaj ekzemploj de duoblaj formoj, kies diferenco estas la konservo aŭ nekonservo de la vortfina -s, ekzistas aliaj similaj paroj de esperantigoj. Ekzemploj:
Buenos-Ajreso (el Buenos Aires) kaj Bonaero (traduke, aŭ el la adjektivo bonaerense = bonaerano, bonaera).
Huelvo (el Huelva) kaj Onubo (el la latina, aŭ el la adjektivo onubense = huelvano, huelva).

Plur-elementaj nomoj

Kiam la esperantigita nomo estas origine plur-elementa, kaj kvankam ekzistas emo aŭ tendenco unuradikigi la esperantigon, foje oni videbligas la plur-elementecon per ligstreketo. Ekzemploj: Buenos-Ajreso (teorie eblus ankaŭ Buenosajreso), La-Pazo, Los-Anĝeleso.

Nomoj kun artikolo

Kiam la unua elemento origine estas artikolo, oni povus sin demandi, ĉu ĝi povus forfali okaze de derivado. Tiukaze, apud la formoj "la-pazano" kaj "los-anĝelesano", eble povus kunekzisti "*pazano" (hispane "paceño") aŭ "*anĝelesano" ("angelino").
Eble plej bone estus forigi tiujn artikolojn el la esperantigoj: Anĝeleso, Pazo. Ekzemple, en la kazo de La Coruña, galege A Coruña, senartikoligo helpas trovi kompromisajn solvojn: Koruno = Korunjo = Korunio.
La oportunecon de forfalo de la artikolo montras la formo:
(La) Mancha = Manĉo

Titolvortoj Don kaj Doña

Don kaj Doña estas kurtaj formoj signifantaj respektive sinjoro kaj sinjorino, tamen ne sam-uzaj kun la tiu-signifaj señor kaj señora (kiujn ili ofte akompanas). Pro homonimeco kun la radiko don- ili estas malfacile asimileblaj.
Analoge al aliaj plur-elementaj esperantigoj, oni prefere ligu ilin per streketo (aŭ unuradikigu):
(Don) Quijote = Don-Kiĥoto (aŭ Donkiĥoto) (rolulo)
Minuskla unuradikigo verŝajne restas preferinda por plena asimilo ne kiel nomo, sed kiel komune uzebla vorto:
quijote = donkiĥoto (homtipo)
Pro la malmulta semantika pezo de la titolvorto kompare kun la nomo mem, oni renkontas ankaŭ formojn sen ĝi:
Kiĥoto (rolulo) kaj kiĥoto (homtipo)
Ĉiel ajn, por la alia fama ekzemplo oni trovas nur formojn unuradikajn:
Don Juan, donjuán = donjuano kaj donĵuano (rolulo kaj/aŭ homtipo, kvankam por la rolulo eblus ankaŭ Don-JuanoDon-Ĵuano)
Verŝajne tie montriĝas la influo de la hispanlingvaj substantivoj kaj adjektivoj: un quijote kaj quijotesco, sed un donjuán kaj donjuanesco.
Por la ina titolo Doña eble taŭgus Dona-Donna-.

Komplika ekzemplo: Don Quijote de la Mancha

Resume, aplikante la ĉi-suprajn modelojn, la preferinda esperantigo de la nomo estas:
Don Quijote de la Mancha = Don-Kiĥoto el Manĉo (aŭ Donkiĥoto el Manĉo)

Tabelo

litero (proksimuma) sono transskribo ekzemploj
a [a] a andaluz = andaluzo
b [(b)] b bolero = bolero
c [k] antaŭ a, o, u
[s] antaŭ i, e
[θ] antaŭ ie en Hispanujo
k antaŭ a, o, u
c antaŭ ie
cacique = kaciko
ch [ĉ]
[ŝ], [ĝ] en kelkaj regionoj
ĉ chinchilla = ĉinĉilo
d [d] d muda = mudo
e [e] e Eldorado = Eldorado
f [f] f flamenco = flamenko
g [g] antaŭ a, o, u
[g] en la kombinoj gue, gui [ge, gi]
[ĥ] senpere antaŭ ie

[gŭ] en la kombinoj güe, güi [gŭe, gŭi]
g antaŭ a, o, u
gua, guo = gva/gua, gvo/guo
gue, gui = ge, gi
g, ĝ, ĥ antaŭ i, e

güe, güi = gve, gvi
Aragón = Aragono
iguana = igvano, guano = guano
guitarra = gitaro

Argentina = Argentino, Generalife = Ĝeneralifo
h (preskaŭ ĉiam silenta)
[h] en kelkaj regionoj
h hidalgo = hidalgo
i [i]
[j] apud vokalo
i Indias = Indioj
vidu la koncernajn diftongojn
j [ĥ] ĥ, jĵ azulejo = azuleĥo, junta = junto, donjuán = donjuano, donĵuano
k [k] k apenaŭ uzata, krom en pruntvortoj
l [l] l Lima = Limo
ll [j]
[lj] en Hispanujo

[ĵ] aŭ [ŝ] en kelkaj regionoj
l (aŭ lj) llama = lamo (aŭ ljamo), mantilla = mantilo
m [m] m Madrid = Madrido
n [n] n Navarra = Navaro
ñ [nj] n (aŭ nj) dueña = duenjo, vicuña = vikuno
o [o] o Oviedo = Oviedo
p [p] p picador = pikadoro, picaresca = pikaresko
q [k] k: que, qui = ke, ki quebracho = kebraĉo, mosquito = moskito
r [r] r rumba = rumbo
rr [rr] r guerrilla = gerilo, guitarra = gitaro
s [s] s sisal = sisalo
t [t] t toreo = toreo
u [u]
[ŭ] apud vokalo
u
ŭ (foje, se post vokalo)
Uruguay = Urugvajo
vidu la koncernajn diftongojn
v [(b)] v vaquero = vakero
w [ŭ] v (aŭ ŭ, malofte) apenaŭ uzata, krom en pruntvortoj
x [ĥ], [s], [ks], [ŝ] ks (k.a.) Extremadura = Ekstremaduro, México = Meksiko
y [i]
[j] apud vokalo

[ĵ] aŭ [ŝ] apud vokalo en kelkaj regionoj
j maya = majao
z [s]
[θ] en Hispanujo
z alcázar = alkazaro, mestizo = mestizo
ai, ay [aj] aj (aŭ ai) caimán = kajmano
ei, ey [ej] ej (aŭ ei) ceiba = ceibo, Teide = Tejdo
oi, oy [oj] oj (aŭ oi) boina = boino
au [aŭ] gaucho = gaŭĉo
eu [eŭ] Ceuta = Ceŭto
ou [oŭ] apenaŭ aŭ neniom uzata
ia (-ia) [(ja)] ia (-io vortfine) Santiago = Santiago; Bolivia = Bolivio
ie [(je)] ie Diego = Diego, siesta = siesto
io [(jo)] io Asunción = Asunciono
iu [(ju)] iu Ciudad Real = Ciudad-Realo
ua [ŭa] ua guano = guano, San Juan = San-Juano
ue [ŭe] ue Venezuela = Venezuelo
ui [ŭi] ui  
uo [ŭo] uo  
uay [ŭaj] (vaj) Paraguay = Paragvajo
üey [ŭej] (vej? ŭej? uej?) Camagüey = Kamagvejo?, Kamagŭejo?, Kamaguejo?

Bibliografio

16.8.04

Strangaj strandoj

Laŭ tio kion mi legas, la ĉina tradicia koncepto pri familio tre komplikas kaj malsimilas al la nia. Oni ne konceptas individuon aparte aŭ sendepende de la familio. Ĉi tiu funkcias teame, kaj la sukceson aŭ fiaskon de unu el ĝiaj anoj oni travivas kiel la sukceson aŭ fiaskon de ĉiuj, unuope kaj are. Ĉiu grava decido rilate laboron aŭ pariĝon de membro de la familio bezonas la aprobon de la familio mem, t.e. de la gepatroj. Tion rakontas Lin Yutang en 'La graveco de vivado', de 1937, libro kiun mi rekomendas, kaj ĉio vidata kaj aŭdata konfirmas ĝin al mi.

La ĵusan semajnfinon ni pasigis en Hengĉuno kaj en Kentingo, plaĝa urbeto sude de Formozo, t.e. de Tajvano. Mi jam vizitis Kentingon vintre, sed nenia similo kun la somero. Nun ĝi plenegas je homoj, same tage kiel nokte, ĉefe je tajvananoj sed ankaŭ kelkaj grandnazuloj (jen nia moknomo) kiel mi. Konvenas vidi ĉi tiujn por rememori ke nia sola specialaĵo estas ke ni venas de ekstere, alivorte nenio.

Unuafoje mi vidas plaĝon kun tajvananoj banantaj sin mare kaj sune, kun la sablo plenplena je sun-ombreloj, kiel en la hispana urbo Santa Pola. Se ili almenaŭ kopius niajn bonaĵojn anstataŭ la plaĝa kulturo, kristismo, Beckham kaj Whitney Houston.

Kaj, nokte, oni amasiĝas en drinkejojn kun plenvapora muziko, kiel mialande en la kanariaj Playa del Inglés au Los Cristianos, aŭ en la majorka Magaluf. Ni vizitis ejon kun prezento de mild-erotika danca spektaklo, kun fajrobrigada masto sed malmulta striptizo.

Pere de interreto mi ricevas svagajn eĥojn de la olimpiaj ludoj kaj de la ETA-bombetoj ĉe la kantabra marbordo. Strange, ke oni nenion diras pri la problemoj de la tajvana sportistaro en Ateno, aŭ pri la streĉaj rilatoj kun la t.n. komunisma Ĉinujo, aŭ pri la graveco de la daŭra ĉeesto de la jankia floto en Pacifiko. Ĉi tie oni apenaŭ parolas pri aliaj temoj...

1.2.03

ne ĉio verda estas merda

"Esperanta frazeologio"
Recenzas Jorge Camacho (Hispanujo)

Ĉi tiu recenzo aperis en revuo Esperanto (februaro 2003) kun la eŭfemisma titolo "Ne ĉio verda estas smeralda":
http://katalogo.komputilo.org/index.php?inf=6712&id=21&recenzo=montru&PHPSESSID=d736d2b58851f1a2edeff75ab3896d52

Ne ĉio verda estas merda

"Valoras ne la vesto, valoras la enesto", jen proverbo du-kiale aplikebla al Esperanta frazeologio. Unuavice, ĉar, kvankam mi nostalgias la ĝishieraŭan grafikan modelecon de UEA-libroj (ekzemple de Lingva arto), tiu ĉi verko estas ne nur sufiĉe dign-aspekta sed ankaŭ tre leginda, eĉ traleginda. Krome, ĉar proverbo estas unu el la stud-objektoj de frazeologio, nome unu speco de "plurelementa lingvounuo, pleje idioma, kun relative fiksitaj strukturo kaj enhavo, kiun parolanto/skribanto reproduktas kaj laŭkutime uzas kiel pretan unuon kun intensiga funkcio" (kiel la titolo de ĉi recenzo). Aliaj specoj estas flugilhavaj vortoj, citaĵoj, filmaj aŭ libraj titoloj, kaj esprimoj kiel "troja ĉevalo", "velura revolucio" aŭ "la patrino de ĉiuj militoj". Kaj, kiel diras la aŭtorino, "por plenkompreni ilin ne sufiĉas lingvaj scioj".

Mi trovis tre instruaj kaj interesaj la klarigojn pri la esprimo "talpa laboro", teorie perfekte uzebla ankaŭ nun laŭ ĝia enhavo sed praktike jam de longe ŝimanta en la kesto de forgeso. Same la bonegajn ekzemplojn pri uzado kaj komprenado de "La Lucerna ponto mortis, vivu la Lucerna ponto!" kaj "Se la verda movado ne ekzistus, necesus krei ĝin", aŭ la montron de ekzisto de frazeologiaj dialekt(et)oj, kiel tiu de ĉinaj aŭtoroj en "El Popola Ĉinio". Ĉi tie ŝi levas jenan demandon: "Ĉu la ofte kritikata tro euxropeca karaktero de la Esperanto-leksiko ĝustas ankaŭ por la frazeologio?". Mia respondo estus: kredeble jes.

Ĉar la libron mi sincere rekomendas, mi turnu min al kelkaj eroj miaopinie plibonigeblaj. Unue, en ekzemploj el gazetoj, utilus aldoni al la referenco indikon pri la aŭtoro, kiam konata, aŭ almenaŭ pri ties denaska lingvo, kiel en (23)-(27), ĉar el la vidpunkto de stilvaloro ne samas citoj el Golden, el Johansson, el Urbanová, kun tiuj el Dorval, Maul aŭ Nemere. Indiko pri la denaska lingvo bonvenus ankaŭ en la ekzemploj parolaj, verŝajne ne intencitaj por publikigo kun aŭtornomo.

Due, indus plivastigi la indekson kaj, aldonante difinojn kaj font-indikojn, transformi ĝin en frazeologian vortaron. Mi, ekzemple, ne konas la esprimon "rusa panjo" (p. 57) kaj hezitas pri "rompi al si la kapon" (p. 67, 72). Simile, indus kompili libroforme liston kun esperantigoj de la historie kaj kulture plej gravaj titoloj de libroj aŭ filmoj, tradukitaj aŭ ne, por ke eblu komune paroli pri la fabelo "Bela kaj Besto", pri "Marsaj kronikoj" de Bradbury aŭ pri "Stelmilitoj" de Lucas.

Trie, mi tiom ĝojas pri la oportunaj neologismetoj "denoti" kaj "konoti", ke mi kun plezuro vidintus gloson; verŝajne la samo validus por "habilitiĝi" kaj "publici", kies precizajn signifon kaj neceson mi ankoraŭ ne elvidis.

Kvare, ŝi pravas dirante (p. 129) ke en Esperantujo oni ĉiam celas homojn el kulturoj diversaj, disaj kaj distaj. Ĝuste tial niaj frazeologio kaj humuro baziĝas sur elementoj objektive palpeblaj, kiel rimoj aŭ kalemburoj. Samkiale oni sentas spontanan alergion al la PIVaj francismoj "apaĉo" aŭ "gaskonaĵo" (ni prefere nomu ilin gastonaĵoj).

Kvine, pri noto 50: mi opinias nevalida kaj malaktuala paroli pri unu sola tria etapo de la E-literaturo ekde 1945; eble oni aldonu jam kvaran ektapon ekde 1971/1973 (de la apero de PIV1 aŭ de la petrola krizo, tute laŭplaĉe).

Kaj, fine, famas la proverbo "traduki - truki", sed en Esperantujo traduki plej ofte signifas trakudri aŭ transkluki. Kial? Kial oni akceptu tiel facil-anime, ke ĉe ni oni tradukadas fuŝe kaj mise? Kutime oni esperantigas kaprice, proprainiciate, sen ajna mendo de eldonejo, des malpli kontraŭ pago! Kia kontrasto kun la profesiaj tradukistoj de nacilingvaj eldonejoj, kie oni la tekstojn ne nur mendas, sed aldone korektas, poluras kaj kribras (kvankam jen kaj jen ankaŭ ili produktas tradukojn muse kaj fiŝe). Fiedler laŭde mencias la admirindajn La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha de Cervanteso kaj La majstro kaj Margarita de Bulgakov, en majstraj tradukoj de De Diego kaj Pokrovskij, sed forgesas precizigi, ke temas pri raraj esceptoj. Ĉar ne ĉio verda smeraldas.

13.4.02

mogambismo en Esperantujo


Mogambismo en Esperantujo


En marto 2002, ricevinte peton pri kunlaboro por la junia numero de La Ondo de Esperanto dediĉota al originala poezio, mi sendis al ili la poemojn Koplo [nun legebla en la poemaro Saturno] kaj (Laŭ Katulo) [en Saturno kaj Celakantoj]. La redaktejo respondis, ke ili ne povas aperi en La Ondo pro la uzo de pluraj t.n. tabuaj vortoj. Mi tuj decidis sendi ambaŭ poemojn al la sencenzura Fonto, sed samtempe sendis al La Ondo novan poemon por anstataŭigi la fian (Laŭ Katulo):

Al samlingvano


Kara Katulo, mi poemon verkis

pri iuj neglektindaj malamikoj

sed eldonisto ĝin ne publikigos

timante perdi abonantojn karajn

ĉar, li dekretas, vortas mi "tabue"

(vi mem la saman lingvon kulpis antaŭ

jarmiloj jam). Ĉu mi almenaŭ rajtu

nomi ilin "honto de esperanto"?

Tro longas eŭfemismoj, kurtas viv'.


Strasburgo, 13.3.2002


Aldone mi proponis, ke en
Koplo ili sxangxu la vorton "piĉoj" al "vulvoj", tiel ke neniu ofendiĝu. Nu, oni bonvolu kredi, ke ili jesis, kaj ke en La Ondo do publikiĝus la vulvizita Koplo plus la ironia Al samlingvano! (Fine mi decidis, ali-motive kaj -kiale, retiri mian poemkontribuon al tiu revuo).


Nu, ĉ. 1953 Franco-reĝimaj cenzuristoj en Hispanujo decidis malhelpi skandalon en la publika projekciado de la usona filmo
Mogambo, kun agadejo en la afrika ĝangalo. Por evitigi la spekton de adulta rilato inter edzo (akompanata de sia edzino) kaj belulino bivakanta alitende, ili reverkis la dialogojn tiel, ke hispanlingve oni dublu la geedzojn gefratoj, kaj la adultan paron geamantoj aŭ eĉ gefianĉoj! Sed kiel klarigi i.a. la pasiajn kisojn inter la falsaj frato kaj fratino? Moralaĵo: vi volis nul adulton, jen havu do inceston!


Eble ni bonvenigu en Esperantujo plian neologismon, la oportunan verbon "mogambi". Por difino oni konsultu la menciitan redaktejon.

8.3.02

Laŭ Katulo


Laŭ Katulo
 

Mi kacos vin en pugon kaj en buŝon,
Idiot’ Aŭrelio, sbir’ Furio,
kredantaj, ke, finfine kaj kaprice
aŭ fuĝe mi forlasis Esperanton.
Esperantujon decas repudii,
kaj tamen plu kultivi ties lingvon,
ĉar nek adverbo nek sufiks’ ĉagrenas
sed la mensogoj, trompoj kaj perfidoj
per kiuj vi sterkadas vian vojon
al glor’ aŭ al banana respubliko,
merderoj en ĉi mondo senkompata.
Ĉar mi okupas min pri realaĵoj
vi kredas, ke mi faris kiel Kabe?
Mi kacos vin en pugon kaj en buŝon.

 
                    *   *   *

La titolo aludas al jena poemo de Katulo
Vidu ankaŭ la poemon La merdulo absoluta

18.1.02

Unuaj kaj lastaj paĝoj el iama vojaĝa taglibro

18 januaro 2002

10h50 (hispana tempo)
17h50 (tajvana tempo)

Mi sidas en la avio per kiu mi flugos al Tajpeo [kaj unuafoje al Tajvano], ĵus agordinte mian horloĝon al la cellanda horo. Pro la malfruiĝo de la flugo el Madrido, mi timis ke mi maltrafos la duan flugon kaj do ankaŭ unu tutan ferian tagon, en Frankfurto. Feliĉe ne okazis tiel.

Aparte de dormeto ĉi-matene (koincide kun la siesta tempo en Tajvano), mi preskaŭ ne dormis de unu tuta tago. Hieraŭ mi iris al kinejo kun [mia amikino] Silvia (de 22h30 ĝis 24h30), poste ni drinkis plurajn vinojn, sekve ŝi akompanis min hejmen por la bagaĝo kaj poste al la flughaveno, kie ŝi adiaŭis min je la 6a, iom antaŭ mia enaviiĝo. Resume, mi kredas kaj esperas ke ĉi tiel, abrupte, mi agordis ankaŭ min mem al la tajvana tempo. Ni vidos, ĉu mi sukcesis. Ĉi-momente ne malfacilas al mi imagi aŭ akcepti ke nun estas jam preskaŭ la 6a posttagmeze.

Mi kunportas fotilon, sed mi supozas ke mi tute ne fotos. Prefere faru tion Chen [Hsiu-Chen en la originalo]; ŝi ja shatas kaj bone faras. Prefere mi nur skribu miajn impresojn.

Mi komencu per la anticipaj ideoj. Pli ol pri antaŭjuĝoj temas pri antaŭbildoj aŭ antaŭkonceptoj. Unue, pri Tajvano. Ĉi vorto [samkiel la portugaldevena Formozo] nomas la insulon, ne la tiean fantoman ŝtaton, kies oficiala nomo estas Respubliko Ĉinujo [angle kaj mallonge: ROC]. Vojaĝi al Tajvano aŭ al ROC kompareblas kun vojaĝo al hipoteza [Dua] Hispana Respubliko en Balearoj post tia enlanda milito, kie la faŝisma kanajlaro fagocitus "nur" la duon-insulan Hispanujon. Iel kvazaŭ viziti la ukronian* Hispanujon de [la verkisto] César Mallorquí [en sia novelo "La kolektisto de poŝtmarkoj"]. Kion mi imagas trovi aŭ renkonti tie? Reduktitan, pli facile manipuleblan version de Ĉinujo; respublikon atingintan la t.n. ekonomian bonfarton ŝparinte al si 50 jarojn de la tiel misnomata ĉina kontinenta komunismo, kaj kie la kulturo kaj tradiciaj artoj de la ĉina popolo konserviĝas pli bone ol sur la kontinento (mal)graŭ la konata soci-teknologia okcidentiĝo. (Ĉio ĉi sonas tre pedante). Sed mi ne imagas renkonti miniaturan landon. La 400 km inter nordo kaj sudo, la 23 milionoj da loĝantoj, la duona dekduo da montpintoj altaj pli ol 3000 metrojn (unu el ili[, la Jada Monto], preskaŭ 4000-metra, pli alta ol Tejdo* aux Fuĵio*) kun la doa pejzaĝa diverseco -- ne, tio ne estas landeto aŭ insuleto sed, male, tuta nova mondo eltrovinda. Kaj kiel mi povus eltrovi ĝin pli bone ol en la akompano de Chen, ĉi-landanino, kun unu monato da ferioj, propra aŭto kaj stirpermeso kaj kiun, cetere, ĉiuj nomas (ankau ŝi kaj mi mem) "mia umikino*" (aŭ mi -- ŝia umiko, tute egale).

Chen estas la alia mondo de mi esplorinda kaj eltrovinda dum ĉi 30 tagoj. Sed pri ŝi mi ne parolu ĉi-kajere. Eble iam poste mi ekemos verki poemon pri ŝi aŭ inspiritan de ŝi.

Supozeble mi remalkovros ankaŭ min mem ĉi-vojaĝe. Sonas topike, sed miakaze (preskaŭ) ĉiam estis tiel: Budapeŝto, Finnujo, Bruselo, Hispanujo, Lisbono...

Nu, jen la antaŭideoj per kiuj mi komencas la vojaĝon, kaj la vojaĝkajeron.



18h30

Ni devintus elflugi antaŭ 50 minutoj, sed ni plu surteras. Neĝas en Frankfurto. Mi malamas la frankfurtan flughavenon kaj, supozeble jam de miaj iamaj vojaĝoj kiel akompana busgvidisto, ankaŭ Frankfurton. Ha, ŝajnas ke ĉi tio ekmoviĝas. Ju pli frue ni forflugos de ĉi urbo kaj lando, des pli bone por ĉiuj.

Estas nun 18h45. Ne nur la tempo en Tajvano, en Tajpeo, sed, kurioze (kaj kurioze estas ankaŭ ke mi ne pensis pri tio pli frue), ĝi estas ankaŭ la tempo de Chen.

1.1.99

La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto [1999]

[Antaŭnoto: ĉi artikolo aperis en 1999 en la libro Lingva arto; de tiam publikiĝis 2 eldonoj de la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto; ĉi-sekve mi aldonas ruĝe kaj inter rektaj krampoj komentojn kaj klarigojn de oktobro 2007 kaj poste; mi krome markas per ¬ la nePIVajn vortojn aperintajn en NPIV 2002. Aliulaj kompletigoj, korektoj kaj komentoj bonvenas.]

La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto

mav/a malbona [PIV]

Hungara Esperanto-Asocio eldonis en 1989 furoran libron, La bona lingvo, de Claude Piron. Pasis jam dek jaroj, kaj esperanto (mi citas el la verko, p. 6), “kiel ĉiu vivanta lingvo, prezentas diversajn formojn; ili estas kelkfoje tre rivalaj, ĉar ili spegulas konkurajn konceptadojn pri la esenco de monda komunikilo”. En sia libro, de kiu aperis dua eldono ĉe Internacia Esperanto-Muzeo, Piron aperte favoras unu el tiuj diversaj formoj rivalaj: la sian. Malfacilas diri, ĝis kia grado aliaj parolaj aŭ skribaj uzantoj de esperanto sekvis lian ekzemplon. Tamen la titolo dekomence iĝis etikedo por ideala lingvoformo, sena je la ekstremismoj de kapricaj verkistoj. Laŭdifine kaj kontraste, tiuj ĉi verkus en ia malbona varianto de esperanto, en la malbona lingvo, pletora je neologismoj kaj francaj vortoj kun aldonita o-finaĵo.


Sed la realo estas iom malpli simpla. Kion fakte signifas ‘neologismo"? Laŭ PIV, vorto enkondukita en lingvon, kie ĝi ĝis tiam ne estis uzata, kaj (ĉe Zamenhof) nova formo de vorto fundamenta, uzebla paralele kun ĝi, sed neniam ĝin malaperigonta. Kelkaj recenzistoj uzas la vorton kiel anatemon kontraŭ verkoj lingve herezaj el ilia juĝpunkto. Por ili plej ofte neologismo estas vorto, kiun ili ne konas aŭ ial ne ŝatas. Iasence oni devas agnoski, ke ĉiu vorto de esperanto estis iam neologismo. Kiel skribis Kalocsay kaj Waringhien en la enkonduko al la poezia fakvortaro de la unua eldono de Parnasa Gvidlibro, aperinta ĉe Literatura Mondo en 1932, “la plej grandan nombron de la [neologismoj] nun uzataj enkondukis la Majstro mem: heziti, akuzi, ŝrumpi, treti, farbo, grego, hordo, koĉero, ŝablono, mucida, hibrida, strikta, venera ktp”. Se ne paroli pri la Unua Libro, en ĉiu traduko Lazaro Zamenhof proponis amason da novaj radikoj. Ekstremaj kontraŭantoj de neologismoj kutime ne interesiĝas pri la deveno, naskiĝo, aĝo de tiaj vortoj, kaj ne hezitus protesti ĉe renkonto de la zamenhofa 'mucida' ", ekzemple.

La ĵus menciita poezia fakvortaro, 67 jarojn olda, enhavas pli malpli sescent vortojn. El ili, tiuj antaŭataj de minuskla fo estas “familiaraj vortoj”, dum tiuj markitaj per steleto aŭ asterisko estas vortoj “poeziaj”, tamen la plimulto havas neniun tian indikon. En ĉi lasta senmarka grupo, sendube kaj okulfrape la plej granda, ni trovas vortojn, kiuj intertempe iĝis komun-uzaj: agresi, ambigua, ampolo, damni, dekalogo, eseo, etoso, galaksio, gapi, genro, gulaŝo, hasti, incendio, incesto, inĝenia, kampanjo, kiosko, kom­plico, koŝmaro, kultivi, lici, liki, majonezo, majusklo, minusklo, miraĝo, mitingo, nano, nervoza, pikniko, saboti, sandviĉo, siesto, situi, snobo, ŝminko, tajpi, tranco, trejni, vertiĝo, vikingo, vilao, zeloto, zepelino… Same inter la familiaraj: cico, ĉuro, fiki, kaco, kojono, merdo, piĉo, pisi, pugo, putino, sakri, skoldi. Kaj eĉ en la asteriske poezia grupo!: adoleska, adolta, bebo, bunta, dista, enorma, evento, fajna, frida [oni pensu pri 'fridujo'], gvati, mesaĝo, obscena, pigra, prizono, rara, sinki, spekti, spuro, stabila, sterila, strangoli, taŭro, trista. Ne ĉiujn vortojn mi menciis, kaj aldone malfacilas klasi ilin strikte laŭ kategorioj, kio tre dependas de la lingvosento kaj gusto de la klasanto mem. Sed restas klare, ke la nuna esperanto ne imageblas sen tiuj neologismoj kompilitaj en 1932.

Per tio mi celas ĉies nunan esperanton. Ĉar la poezia fakvortaro (diable bela titolo!) enhavas ankaŭ multajn vortojn utilajn, kiujn averaĝaj esperantistoj probable ne konas aŭ ne komprenas, krom se temas pri persono ema legi poemojn, rakontojn aŭ, tutsimple, ĉiajn artikolojn en normala revuo. Ilin ni trovas en la unua grupo: bagno, drogmano, haŭli, hej/hola [uzeblaj anstataŭ la tro longa 'saluton']; en la dua: bavi, dupo, fatraso, kaputa, kopuli¬ ['kopulacii' en PIV], mungi, paŭti. Kaj en la tria: degni, desaponti, devanci, drola, fola, humida, konversi, krabli, lasciva, leĝera, lucida, magra, morna, plumpa, predo, prompta, responsi, rimorso, saŭdado, stuporo, superba, trivi, violenta, vringi.

Pluraj tiamaĵoj ne plu aperis en la lingvo kaj restis do hapaksoj¬: egardi [alte estimi], friŝtiko [matenmanĝo], hurti [karamboli kun], stiko [pro­men­bastono], stulo [fekseĝo]… Al ĉi tombejo de neologismoj plene malsukcesaj, kie kuŝas ankaŭ 'skreno' kaj 'fakelo' (venkitaj resp. de 'ekrano' kaj 'torĉo'), iam poste venis pliaj eroj samlibraj, kiel 'maroto' (cedinta sian lokon al 'ŝat-okupo' aŭ 'hobio¬') kaj 'sordida' [malpura; ĉu anstataŭota de la jam lanĉita 'dirta'?], malgraŭ tio, ke ambaŭ reaperis fosilie, post jardekoj, en PIV [En NPIV 'sordida' nun signifas "naŭze malpura"]. Plia grupo pluvivis sed sub iom alia formo, tiel ke la gvidlibraj 'dora', 'koktajlo', 'kroki', 'pelelo', 'rekviri', 'represalo', 'resoluta' iĝis resp. 'dorika', 'koktelo', 'krokizi', 'pala elo', 'rekruti', 'repre­zalio' kaj 'rezoluta', dum, kontraste, la forme identa 'forci' ŝanĝis sian signifon de “truddevigi” al “kultivi subvitre”.

Fine, multaj vortoj el la tri grupoj uziĝis intertempe ĝenerale nur en beletraj tekstoj: antro, arkano, ascendi, descendi, dura, fatamorgano, febla, filandro, jonio, kompano, kurta, lanta, lingamo, marono, noci, nupto, obskura, olda, orgojlo, paseo, pelmelo, pimpa, povra, softa, streta, tarda, taverno, tenera, tepida, turpa… Kvankam ne ĉiuj verkistoj ilin uzis, apenaŭ eblus kompreni la esperantan beletron sen ili pro la daŭra kaj kontinua apero en tekstoj de tre diversaj aŭtoroj. Parenteze, amaso el tiaj mal-mal-vortoj ('kurta', 'lanta' k.s.) venis rekte de Ido, unu el la plej gravaj fontlingvoj de esperanto; filologoj povus plenrajte paroli pri lingva incesto, en la metafora senco, ke ĉi-foje ido fekundigis sian patr(in)on. Ĉiel ajn, kaj ĉar estas gradoj same en krimo kiel en virto, videblas, ke certajn neologismojn la verkistoj mem opinias “tro beletraj” kaj tradicie evitas ilin. Ekzemple: basa, cis, debila, infre, latrono, moroza, poltrona, ruro, sapori. Almenaŭ ĝis la tago, kiam mi skribas ĉi liniojn.

Nu, pravas André Cherpillod pri tio, ke vortaro efektive plena de esperanto devus informi pri etimologio. Ideale ja estus disponi historian vortaron, kun indikoj pri la jaro de ekuzo de ĉiu vorto kaj pri la koncerna tekstofonto.

Sed, aliflanke, eĉ la plej plena, senmanka, integra kaj kompleta vor­tarego de esperanto kapablas nenion kontraŭ la obstina emo de multaj parolantoj ne interesiĝi pri la lingvo, ne flegi, ne dorloti, eĉ mistrakti ĝin, pri kio ne malofte plendas, evidente, lingvokonsciaj denaskuloj. Sed ne nur tiuj. Laŭdire Kabe kabeis terurita de la lingvomalscio de parto­prenantoj en kongreso en Ĝenevo.

Ĉar la plimulto de la esperanto-parolantoj legas nenion alian ol la lokan bultenon, ne ĉiam lingve kaj stile aplaŭdindan, kaj ofte nur supraĵe, per senzorgaj aŭ fulmaj rigardoj al la titoloj, kvazaŭ timante kontaĝon, ne eblas miri pri la magreco de ties vortostoko. Des pli frape en junularaj renkontiĝoj, ĉar multaj nunaj kaj junaj lingvanoj lernis Esperanton orele kaj libere, senlibre, en semajnfinaj kursoj aŭ rekte en renkontiĝo per aŭskultado (foje nur aŭdado) kaj ripetado, tiel kiel oni nun preferas instrui gentajn lingvojn. Ne mirinde do, ke en Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo preleganto obstine ripetis la vorton '*fri­masono', kvazaŭ la fundamenta 'framasono' ne ekzistus. Alia sam-okaza preleganto diradis '*mediumoj' anstataŭ 'amaskomunikiloj'; informite, ke 'mediumo' jam signifas ion alian en ĉiuj konsulteblaj vortaroj, li balbutis pretekston kaj ŝultrumis.

Plia ekzemplo: kelkdeko da partoprenantoj en la Internacia Junulara Kongreso en Rijeka ekskursis unutage al la insulo Kuriko (kroate: Krk), kio inkludis viziton al peskista muzeo. Jen kongresano, vidinte certan peskaĵon en vitrino, eknomis ĝin '*oktopuso'. Sufiĉus demandi iun alian, aŭ rigardi en poŝvortaron por konstati, ke tia nefiŝo nomiĝas 'polpo'. Nu, monatojn poste, preleginte pri ĉi temo en Antverpeno, mi ŝokiĝis aŭdi de vizitanta eldonisto, ke li ĉiam nomis tian marulon '*oktopodo¬'… Kompatindaj polpoj, okbrakaj kaj trinomaj! Kiel ĉiujn fablojn, ankaŭ ĉi tiun finas moralaĵo: ne helpas pivo kontraŭ pigro.

Jen kion oni devus kontraŭbatali, kritiki kaj bedaŭri. Ne la “mavan lingvon” de “neologismemaj verkistoj”, sed la fuŝan lingvon de vortar­fobiuloj.

Malsimilan sed interesan kazon prezentas la vorto 'maldekstra'. Kiel plej multaj mal-vortoj, kaj estiel unu el la plej oftaj, ĝi klare invitas onin neologismi. En la dua eldono de Parnasa Gvidlibro (1968) troveblas 'lifa', sed en la tria (1984), kiel en PIV, jam 'liva', laŭ rekta inspiro de la latina kaj eĉ la rusa. Sed jen, por la politika subsignifo, Daniele Vitali ekuzas 'lefta' en la 90aj jaroj argumentante, ke ekzistas popolo ie en Eŭrazio nomata 'livoj', malgraŭ la famkonataj kubaj radikoj kaj sen(-)egalaj ĉapeloj kaj indiferente pri la jama historio de la vorto 'liva' en esperanto. Tamen ŝajnas, ke al Cherpillod sufiĉas nek 'lifa' nek 'lefta' nek 'liva'; probable tial li uzas, politiksence, 'goŝismo' kaj 'goŝisto' (pri 'goŝa' li nenion diras). Bonŝance temas pri lingvaj kapricoj, kiuj koncernas nur tiun aŭ alian unuopan vorton kaj do ne endanĝerigas la fluan pliriĉiĝon de la lingvo. Ĉar, mi ripetas, la grava danĝero kuŝas en la personoj konantaj kaj parolantaj esperanton nur iele iome, duone malbone. De ili kutimas veni la histeriaj atakoj kontraŭ t.n. neologismoj, kio jam fariĝis tradicio en forumoj kiel la kongresaj publikaj kunsidoj de la Akademio, kune kun la demando pri tajpado de supersignoj.

Ni jam vidis, ke multaj parnaseroj de 1932 ne plu neologismas, kaj fakte nun indas diri ion pri la nasko, vivo kaj transsubstanciĝo de neologismoj. Ili emas transiri po-iome de poezio al beletra prozo (kiel Ekstremoj, sed pri tio poste), de tie al informa prozo (en Esperanto, Monato aŭ aliaj revuoj), kaj de tiu ĉi al onia parolo. Foje la vojo pli kurtas, ĉar ekzistas ŝparvojoj, kiel la kantoj de Persone aŭ de Kajto, ege popularaj. Unu tia kanto helpas al la disvastiĝo de vortoj kiel 'olda', 'pigra' aŭ 'fiki' pli ol mil hajkoj en FontoLa KancerKliniko.

Vortojn kiel 'pigra', 'olda', 'trista' oni ekuzas, ĉar la respektivaj mal-vortoj seniĝis je esprimivo. Ĉar evidente ankaŭ mal-vortoj, kiel neo­logismoj, vivas propran vivon. Nuntempe, por komprenigi, ke io estas malbona, ke io malbonas, ke io malestas bona, la vorto 'malbona' mem ne plu sufiĉas. Malbonan libron (en esperantujo tiaj tre abundas) oni epitetas 'malbonega', 'terura', 'aĉa', 'fuŝa', 'vomiga', 'naŭza', 'merda', 'putra' aŭ Lazaro-scias-kia. Al 'malbona' mankas forto. Forton havas nur mal-prefiksaĵoj malĉiamaj kaj malmucidaj, kiel en la sekvaj versoj el Insulo de fetiĉuloj, de William Auld:


Kaj kiam en la malmaten'
la suno malaŭroras,
malvek' maliras kun malpen'
kaj oni maldeĵoras
.


Ĉu neologismoj? Iasence jes. Ĉi mal-formoj uzeblas paralele al formoj pli kutimaj: 'malmateno' apud 'vespero', 'malveko' apud 'dormo'… Temas pri efekto ne nepre nur komika. Siatempe, en la lasta strofo de l' poemo Monologo kun Mediteraneo, mi uzis 'malamare', sentigante en unu vorto la naivan nescion kaj la amaran destinon de ridanta knabino. En la senrime soneteca Anastasio, nur 'malnokto' permesis al mi esprimi unuvorte la ideon “nokto infinite maldorma”. Plia ekzemplo: en la rakonto Li kaj la vulvo, publikigita ene de la iber-aŭtora novelaro Ekstremoj ĉi-supre menciita, mi epitetis 'malkruda' la ŝtonhakilon de kavernulo, eminentan modelon de la plej avangarda tekniko pratiama.

Ankaŭ per la gramatikaj finaĵoj -o, -a, -e kaj -i eblas neologismi, produkti novajn vortojn por la unua fojo en la historio de la lingvo. Kiam en Kokro kokerikas jam, alia rakonto en Ekstremoj, Gonçalo Neves skribas “Li kapas disajn pensojn”, li kreas novan koncepton kaj novan vorton sen centprocenta sinonimo, komprenatan de la leganto sed malfacile difineblan. Kial ne, apud la malstrangaj 'kisi, kiso, kisa, kise', ankaŭ la serioj 'lipo, lipi' kaj 'lango, langi'? Tiaj formoj tiom populariĝis en la lasta jardeko, ke nun ili konsistigas verŝajne la plej rekoneblan stilan trajton de esperanto.

Verkemuloj disfoje ĉerpas neologismon el lingvaj latentaĵoj. Ekzemple, el 'tekniko' kaj 'teknologio' mi tiris (kaj uzas) 'tekna', t.e. 'arta, artefarita', ĉar objekton artefaritan ne nepre oni faris arte, almenaŭ laŭ la normala, komun-uza signifo de la vortoj 'arto' kaj 'arta'. Simile, 'nepoti iun' (mishavigi al iu postenojn aŭ favorojn pro parenca aŭ amika rilato) venas rekte el la oficiala 'nepotismo'. Kiel pri ĉiaj neologismoj, ankaŭ ĉi-kaze necesas pesi la porojn kaj malporojn, la oportunecon de la nova vorto, ĝian futuran sidon en la lingvo. Kaj, evidente, vivo sen modero kondukas al mizero. Senescepta kaj obseda evitado de kunmetoj aŭ sistema dis­buĉado de radikoj en latentajn konsisterojn, kiel Karolo Piĉ en siaj plej ekstravagancaj proponoj, havas unu solan kaj saman rezulton: igi nian beletran esperanton malpli riĉa kaj malpli bela.

En Ekstremoj ne nur mi, sed ankaŭ Neves, Miguel Fernández kaj Liven Dek, verkantaj same poezie kiel proze, ne aparte ŝparis neologismojn, t.e. vortojn nefundamentajn kaj nezamenhofajn, de diversaj tipoj. Unue tiajn, kiajn eĉ memproklamitaj “simplistoj” kiel Renato Corsetti akceptas sen kramfoj, spasmoj kaj stertoroj. Temas pri konceptoj tutmonde konataj ('aidoso¬', 'ĵinso¬', 'nifo¬'), ofte novaj sed ne ĉiam (se 'mafio¬' kaj 'pico¬' estintus ne italaj, sed francaj specialaĵoj, ili tutcerte ne mankus en PIV…). Parenteze, la devizo de t.n. simplistoj efektive tre simplas: “mi aprobas nur tiujn neologismojn, kiuj konvenas aŭ plaĉas al mi”. Temas pri kondensita varianto de la bona lingvo kun laŭdire plej simpla leksiko kiel ideologia koagulilo. Mavajn neologismojn ili anatemas imite la metodojn de la afganaj taliboj [nun mi preferas: taleboj], krom se la koncerna radiko venas el la japana, la tamazirta [tamaziĥta] aŭ la ĉiapa, ĉar plia kaj tre moda ingrediento de lingva simplismo estas la strebo al ia esperanto statistike internacia. Diable, ĉi devojiĝon elde la temfadeno sendube kaŭzis la pucaj picoj!

Due, ni ne povis preteratenti la ekziston de stilaj tavoloj. En lingvo logika kaj simpla devus sufiĉi frazo kiel “hieraŭ ni agrable koitis”, sed bedaŭrinde multaj stranguloj, apud 'koiti' kaj 'seksumi' (esprimo opor­tuna ĝuste pro sia svageco) sentas la bezonon diri, ke ili 'fikis¬' (jes, tiel, ne nepre transitive) aŭ eĉ 'amoris'. Simile, kiun vorton karesan, noblan, eskvizitan langi apud la anatoma 'vulvo' kaj la sekulara, populara 'piĉo'? Ĉu la piĉan 'kundo' aŭ la andaluze brazilidan 'ŝoŝo', lanĉitajn respektive de Karolo Piĉ kaj de Geraldo Mattos (en La libro de Nejma kaj La libro de adoro)?

Trie, ĝenis nin la manko de ekvivalento en esperanto por konceptoj klare formuleblaj alilingve. Kaj mi ne celas nun la malfacilan elekton inter 'glaso', 'pokalo' kaj 'kaliko' por frandi ŝereon, nek la trodek-troan vorton por certa speco de neĝo en la orientnorvegujaj dialektoj de la samea¬, sed la fakton, ke la ilon por konekti televidilon kun elektra kurento esperantanoj ne nomas per unu vorto klara kaj komuna. Male, oni hezitas inter 'konektilo', 'kontaktilo', 'ĵako' kaj 'ŝtopilo' (strange, ke ĝuste ĉi lastan formon preferis multaj vortaroj, kvankam ŝtopilojn oni uzas ankaŭ por fermi botelon aŭ la elfluilon de banujo, kaj kvankam konektante oni ne fermas, sed ja apertas cirkviton! [fakte estas tute male! oni bv pardoni mian stultan analfabetecon pri elektro]). Nu, kiel tio povus koncerni poetojn kaj prozistojn?, demandas sin s-ro Ajnulo. Simple tial, ke la ĉiutaga, komun-uza, hejma lingvo estas parto, ege grava, de la beletra esperanto, kaj unu ne povas ekzisti sen la alia. Pigra rakontisto evitus paroli pri konektiloj, televidiloj, elektro kaj pri ĉio ajn neologismebla. Malpligruloj, kontraste, devas cerbumi, pesi kaj lanĉi. Des pli skandala mi trovas la baraktadon, la hezitadon inter 'kor-amik(in)o', 'amikeg(in)o' kaj similaj inĝenieraĵoj por redoni la anglajn 'boyfriend, girlfriend' aŭ la finnajn 'poikaystävä, tyttöystävä'. Plej facila solvo: lasi la lingvon kripla. Aŭ helpi sin per la angla: 'bojfrend(in)o' (aŭ eĉ 'girlfrendo'). Sed konscian paro­lanton kontentigas neniu el ambaŭ radikalismoj kaj, miakaze, turnas sin al solvo unuavide absurda kaj ne defendebla per ekvacioj, tamen agrabla al la orelo, la okulo kaj la cerbujo. Jen kial en mia novelo Neniam plu (Aboco de amo) leganto trovos ĉi-konvene la neologismon 'umik(in)o'.

Sufiĉas la reklamado pri miaj (niaj) verkoj, des pli en omaĝo al Marjorie Boulton kaj William Auld. Ni turnu nian atenton al aliaj aŭtoroj, al la nuntempaj kreintoj de libroj preskaŭ neeviteble ekipitaj per notaroj kaj glosaroj (malkiel tiu ĉi artikolo, dole senglosa).

Neologismojn mi trovis, kaj mi nek citas elĉerpe nek ripetas ekzem­plojn, ĉe Sten Johansson, en Interkona mateno (hamburgero¬ [= burgero¬], kasedo¬, koŝmaro, krepiti, putinido, ŝorto), Mistero ĉe Nigra Lago (fridujo, futbalo, ĵinzo, pugo, riceli, video) aŭ Falĉita kiel fojno (ĉarelo, ĉipa, lakuno, mercedo, obsoleta, pedofilio, vrako), resp. kolekto de teatraĵoj, romaneto por infanoj kaj krimromano. Aŭ ĉe Trevor Steele en Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (vrako, univo, merda, moslemo, fridujo, divorci, holo­kaŭsto¬, violenta) kaj Falantaj muroj (berserki, mafiano, permanenta, pigra, rilaksi, sinki, zorioj¬), resp. romano kaj nefikcia rakontaro. Same en la romanoj Tien, de Johán Valano (fridkamione, frustro, okazunta, polui, rankoro, vori), La armeoj de Paluzie, de Manuel de Seabra (fotri, gejo¬, hobio¬, senkaculo, kidnapi, remota) aŭ La manto, de pseŭdonomulo (hato, inocenta, lontana, mava, nupto, poka, pre-, rimorso, smajlo, vanui¬). Eĉ membiografioj prezentas mavaĵojn abunde kaj redunde: Eli Urbanová en Hetajro dancas (ascendi, bestselero, burgo, darfi, liva, povra, primavero, suveniro), Gerrit Berveling en sia tri-kajera memorverko (aperta, celibato, desaponti, gejo, hante, klandestina, lesba, streta), kaj Eugène de Zilah en Vivi sur barko (cico, groba, incendio, kozo¬, noca, pado, peski, uzoo, varjoro, vesterno).

Evidente neniu povas konsenti pri ĉiu unuopa neologismo. Plurajn mi opinias belaj kaj memorindaj; aliajn, senutilaj, aŭ monstraj, aŭ senŝancaj. Ekzemple, anstataŭ 'moslemo' aŭ la disfoje renkonteblaj 'muslimo' kaj 'muzulmano', tri diversaj transskriboj de unu araba vorto pluformita el la konsonanta triopo s-l-m (araba ekvivalento de esperanta radiko), oni prefere pluformu kaj uzu la pli klaran paron 'islama, islamano', el la nomo de la religio (kaj la ofende eŭropismajn 'mahometano' aŭ 'mohamedano' oni plene evitu).

Krome, neologismo tiel longa kiel la anstataŭuta ĉiamismo verŝajne ne pluvivos, krom se ĝi prezentas plian avantaĝon. Tial 'dificila' naskiĝis jam morta, sen ia ŝanco konkuri kun 'malfacila'. Iom aparta mi trovas la vorton 'primavero'. Mi havas la impreson, ke per ĝi oni neniam celis forigi la belegan 'printempo'. Temus, kiel ĉe 'amori' apud 'fiki', pri la ĝis nun ekskluzive beletra, anĝele fajna sinonimo, unusilabe pli longa! Al ĝi mi enamiĝis lastatempe, probable misinfluita de la kontraŭprimaveraj kampanjoj… Kaj tutcerte ankaŭ pro la du komencaj versoj de l' superba poemo de Edwin de Kock Pri la estonteco de miaj poemoj, ĉar, kiel prave skribis Auld, “vorto sen kunteksto estas nur duonviva”:


Vortoj fluas el poeta plumo,
kaj papilioj el la primavero.


Aliflanke, en deklamota poezio oni garantiu tujan komprenon. Orelo povas nek relegi aŭ retrolegi versojn nek konsulti pivojn. Ĉiel ajn, ankaŭ orelon oni povas, devas trejni kaj eduki, kiel okulon por pentr-arto. Cetere, inter la neologismozaj verkoj de la poetego MAO Zifu (kiujn neniu devigas legi) kaj la simplismo de Corsetti aŭ la bonismo de Piron (same), mezaj vojoj abundas. Ekzemple, apud 'miokardia infarkto' kaj 'kormuskola tubŝtopiĝo' elekteblas formo kiel 'kor-atako' aŭ 'korhalto'. Kaj nenio malhelpas kunekziston de 'tapiŝkonko' kaj 'tapeso'.

Fine mi provos klarigi, kial mi (kaj supozeble ankaŭ aliaj verkemuloj, ne nepre iberaj) neologismas. Nu, certe ne por uzi apartan dialekton aŭ por malhelpi komprenon. Ankaŭ ne por kompensi ian mankon de temo, de dirindo, de fabulo, nek por viagri aŭ levinski esperanton alie molaĉan kaj platan.

Kiuj miras, ke en la paroj 'elokventa mesaĝo' kaj 'embuska etoso' nur la adjektivoj aŭ a-vortoj estas fundamentaj; kiuj ne konas la signifon de la fundamentaj 'karobo', 'kropo' aŭ 'iĥtiokolo' kaj tamen tabuas ĉion neologism-aspektan; kiuj, finfine, ne scias distingi neologismon de malneologismo, novalon de novao aŭ picon de piĉo, tiuj bonvolu enterigi la tomahokon kaj primediti la sekvan poemon de Kalocsay, La fundamento kaj la palaco:


Ho Esperanto, mia temo
amata, kiam la kantemo
min kaptas, vidu, lastatempe
min jam minacas anatemo,


ĉar mi kuraĝis vin tro ami,
jes, oni volas min proklami
hereza, ĉar per nova brilo
kaj riĉ' mi volas vin ornami.


Sed mi toleras sen lamento;
defendas min la argumento:
palacon pompan alpostulas
la pompe firma fundamento.


Ni do konstruu sen ŝancelo
tiun palacon de la Belo.
Por kiuj fundament' sufiĉas,
nu, tiuj loĝu en la kelo!


Por mi esperanto havas sencon nur kiel lingvo de altkvalita komu­nikado. Alivorte: nek lingveto nek lingvaĉo. Por komunikado rudimenta kun personoj alilingvaj sufiĉas la angla, la franca, la hispana… Mi, kiel milionoj da aliaj homoj (aŭ, neologisme, “kiel meg aliaj homoj”), uzadas ilin tiurole sen kulposento kaj sen kompleksoj. Sed per esperanto mi celas komunikadon altkvalitan ne nur verke kaj verse, ankaŭ parole kaj konverse, ne ian simplan bazikon por peti akvoglason. Altkvalitan el la vidpunktoj de la komunikanto, de la ricevanto kaj de la sendaĵo mem. En esperanto mi serĉas do lingvon riĉan, esprimivan, kapablan je precizo kaj je preciozo, je koloroj kaj nuancoj.

Eble post cent jaroj, jam sekvajarmile, oni legos la verkojn de ĉiuj ĉi aŭtoroj kiel nun hispanlingvanoj legas tiujn de Quevedo, Góngora, Gracián, nome kun kelka peno, bukedo da notoj kaj glosoj kaj, espe­rinde, multaj ĝuo kaj plezuro. Kiu scias, ĉu refoje modos paĝoj abundaj je mal-vortoj, je “tiu(j)(n), kiu(j)(n)”, je kilometraj vortkunmetoj, je la kopulo 'esti'… Ankaŭ la hodiaŭa Esperanto travivas periodon de riĉiĝo, de gracianoj, gongoroj kaj kevedoj, de provoj diversgrade sukcesaj esplori virgajn regionojn de nia lingvo. Al ĉi bravaj pioniroj mi dediĉas la artikolon. Kiel dirintus Auld, mi vin salutas: Mave!