Riproĉinde reformista
La lingvo devas ŝanĝiĝi. Ĝi estas, krom tio ke nur unu persono inventis ĝin, sama kviel ĉiu alia lingvo parolata de homoj. Kaj fakte ĝi jam ŝanĝiĝis for de tia, kvia ĝi estis en la komenco. La ĉefa ŝanĝiĝo, kviu markas tiun evoluon, estas la granda larĝigo de la vortstoko. Aliaj ŝanĝiĝoj estas la vasta uzo de afiksoj kviel memstaraj vortoj, ĝenerala emo al mallongaj formoj, kaj modifo de la signifo de iuj radikoj per metoforigo aŭ per pliprecizigo.
Foje la lingvo ŝanĝiĝas pro
proponoj, t.e. ne per tute senintencaj, nur instinktaj, emoj de la uzantoj. Unu
grava ekzemplo de tio estas la akcepto de la ‘-io’ finaĵo por landonomoj anstataŭ la ‘-ujo’ de Zamenhof. Alia – por
mi fakte malpli akceptinda – estas
la akcepto de la sufikso ‘-a’ por
indiki inan personan nomon.
Ĝenerale,
tamen, la lingvo ŝanĝiĝas pro
la uzkutimoj de la Esperantistoj mem, do, per natura evoluo.
Parolante pri proponitaj ŝanĝoj, tamen, mi havas tri principojn. Tiuj estas:
- a) Oni nur aldonu al la lingvo; oni ne deprenu de ĝi.
- b) Oni ne ŝanĝu la gramatikon.
- c) Se post iom da tempo la lingva komunumo ne alprenas proponitan ŝanĝon al si, oni forgesu pri ĝi
La riisma reformo, ekzemple, malĝustis laŭ mi
pro principo (a). Oni volis forigi kaj la pronomon ‘li’ kaj la pronomon ‘ŝi’ por anstaŭi ambaŭn per unu pronomon, ‘ri’. Tiu
ago forprenus de la lingvo esprimeblecon, nome distingo inter la seksoj simple
per taŭga
pronomo. Efektive, tio estis la celo de la riistoj, kviuj opiniis, erare laŭ mi, ke la ekzisto de seksodistingaj pronomoj kaŭzis seksismon en la lingvo kaj do en la mensoj de la
parolantoj de Esperanto.
Pli nova propono estas la kreo de akuzativiga prepozico, ‘na’. Ĝi
ekzistas unue por venki la malfacilon pri kviel akuzativigi ne-esperantajn
vortoj. Ekzemple en la frazo ‘Ĉu vi konas William-on?’ la kunmetitaĵo ‘William-on’ legiĝas kaj aŭdiĝas kviel
krude maleleganta. Per akuzativiga pronomo oni povas plielagantigi ĝin per ‘Ĉu
vi konas na William?’. Ĉar tio ĉi
estas aldono al la lingvo – t.e.
invento de nova vorto – ĝi estas laŭ mi
tute akceptinda. Mi iomete dubas pri la uzo de ‘na’ en
ekzemple la unua frazo de tiu ĉi
alineo, kviun iuj el la naistoj revortigus kviel ‘Pli nova propono estas la kreo na akuzativiga prepozicio “na”’. Mi
ne akceptas tian uzon unue, ĉar ĝi anstataŭigas
perfekte norman strukturon, kaj due, ĉar se ‘na’ vere rolas kviel ekvivalento de akuzativo oni povus diri
ankaŭ ‘Pli
nova propono estas la kreo akuzativigan prepozicion “na”’, kviu
evidente ne estas akceptinda.
Mi memoras klare kviam mi estis lernanto de Esperanto, ke
mi konfuziĝis pri
la vorto ‘kiu’. Mi ĵus lernis ke ‘kiu’ estas
demanda pronomo. Se oni ne scias la identon de iu, kviu faris ion, oni demandu
per ‘kiu’. ‘Kiu loĝas en
tiu domo?’,
ekzemple, malfermas demandon kaj indikas kviaspecan informon oni serĉas. Sed en posta ĉapitro
mi renkontis na ‘kiu’,
kviel rilatan pronomon. Tuj mi sentis malkontenton, ĉar mi kredis ke Esperanto devas esti simpla lingvo, sen
esceptoj kaj sen komplika gramatiko. Tion mi sentis malgraŭ tio, ke tiel oni mistraktas la demandajn pronomojn en mia
denaska lingvo, la angla. Fakte, tiu ĉi
konstato helpis min rapide asimili la duoblan signifon de la demandaj vortoj en
la tabelo de korelativoj.
Sed mi daŭre, eĉ ĝis
nun, sentas, ke tiu duobla rolo, kviun Zamenhof ŝarĝigis al la demandaj vortoj estas makulo sur la vizaĝo de la lingvo.
Tial, do, mi proponas ne nur novan vorton, sed novan
vortfamilion – pli
precize, novan kolumnon en la korelativa tabelo. Apude al la ‘ki-’vortoj kuŝu la ‘kvi-’vortoj, kvies roloj estas deŝarĝigi de la ‘ki-’vortoj ĉiujn
signifojn, kviujn tiuj portas krom la demandajn signifojn. Vi jam vidis tra la
teksto de tiu ĉi
artikolo ekzemplojn de la uzo de ‘kvi-’vortoj. Plena listo estas jena:
kviu, kvio, kvia, kvial, kviel, kvies, kvie, kviam, kviom
La kombino de konsonantoj ‘k’ kaj ‘v’ estis uzita de Zamenhof por reprezenti la kombinon ‘qu’ de la latina kaj latinidaj lingvoj, kaj vidata en vortoj
kviel ‘kvankam’, ‘kvalifiko’, ‘kvieta’, ‘kvin’, kaj tiel plu. Do ĝi
devas esti akceptebla de Esperantistoj, kviel facile prononcebla kaj jam
ekzistanta en la lingvo.
Se iuj volas protesti ke mia propono enportas distingeblon
en la lingvon, kviu ne estas bezonta, mi respondas per ekzemplo el ‘La
Granda Kaldrono’ de
John Francis, kvia estas sufiĉe ofte
renkontata frazkontruo en nia lingvo.
‘Kiam ili enuos pri buĉado
kiu alportas neniun profiton al ili, tiam la emocio eble forte reagos favore al
la revoluciuloj, turnante ilian koleron for de senkulpaj germanoj kontraŭ propra kulpa registaro.’
En la citita frazo la komenco, konsistanta el dek unu
vortoj, ŝajnas
esti komenco de demanda frazo. Nur je la dek dua vorto oni tuj ekkomprenas ke
temas pri aserto, ne demando. Se Francis havintus la eblecon li povintus
komenci la frazon tiel ‘Kviam ili enuos pri buĉado
kviu alportas neniun, ktp,’ kaj
ni tuj estus sciintaj ke neniel ĝi
malfermas demandon.
Pro tia ĉi
situacio kaj pro sento de re-ekvilibro kaj taŭgeco
en nia lingvo mi prezentas al la Esperantistoj novan kolumnon en la korelativa
tabelo.
Hju
Rid
No hay comentarios:
Publicar un comentario