En unu el la abundaj "lastaj numeroj" de la revuo Esperanto, la estraro de UEA publikigis pardonpeton pro vortoj diritaj de mi en intervjuo. Nu, estas interese ke ne mi, la dirinto, sed la UEA-estraro mem pardonpetas, tamen sen klarigi pri kio konkrete kaj al kiu konkrete. Absurde kaj ridinde. [Kalle Kniivilä komentis pri tio en Facebook: "Ja estas dirite, ke oni pardonpetas al la membroj. Kio estas eĉ pli absurda."]
Aliflanke, koncerne la "reagon" de la Grabowski-premia komisiono, agnoski eraron estus pli saĝe; konfesi ke oni mispremiis. La reago estas provo pravigi misan kundecidon per lama argumento. Se verko ne premiindas, oni tutsimple ne premiu ĝin. Kaj se entute ne troveblis ajna premiinda verko (kial nepre temu pri historio de la E-literaturo?), oni prefere ne aljuĝu la premion. Doninte premion al merda libro, la premion mem ili enkotigis kaj enmerdigis.
Por tiuj, kiuj ne legis la intervjuon, jen ĝi:
Intervjuo kun Jorge Camacho
En novembro 50-jariĝis la konata Esperanta verkisto, redaktoro, eks-akademiano Jorge Camacho, pro tio ni petis intervjuon de li. En la dua numero de Kontakto en 2012 jam aperis 4-paĝa intervjuo kun li, ĉi-foje ni klopodis iom diversajn demandojn starigi al la multfoje premiita literaturisto de nia lingva komunumo.
1.
Vi mencias en intervjuo, ke vi legis jam junaĝe ankaŭ Esperantan
literaturon, kaj via unua esperantlingva rakonto aperis, kiam vi estis
18-jara. Kiel komenciĝis via rilato kun la Esperanta literaturo, kiel
leganto kaj verkisto?
La
unua E-beletraĵo kiun mi legis estis "La vojaĝoj kaj mirigaj aventuroj
de Barono Munchhausen", kaj tre frue mi aŭdacis verki originale, komence
nur stil-ekzerce senvalorajn versaĵojn kaj, ĉefe, rakontetojn. Kaj ekde
tiam mi legadis abunde kaj atente.
2.
Vi esperantigis vian nomon, uzis "Georgo Kamaĉo" en Esperantio, poste
revenis al via hispana nomo. Kiaj identec-sentoj, ŝanĝoj estas malantaŭ
tiuj nomouzoj?
Tutsimple,
mi deziris uzi la saman nomon en Esperantujo kiel en la "ekstera" aŭ
"normala" mondo. Krome, sistema esperantigo de homnomoj stompas la
detalojn. Foje mi legis revizi-cele rakonton okazantan en Novjorko, unu
el kies roluloj komence nomiĝis Marko; ĉu temis pri anglalingva Mark,
latin-amerika Marcos, italdevena Marco, kataluna Marc...? Feliĉe la
verkinto konsentis redoni tiun lokan koloron al la homnomoj.
3.
Vi iĝis akademiano 26-jara (eble iam ajn la plej juna), kaj poste
demisiis pro "seniluziiĝo pri Esperantujo”. Kiel vi vidas la rolon de
tiaj organ(iz)oj por servi la esperantlingvan komunumon?
Mi
ĝojus se estus pli da kunlaboro inter AdE, vortar-eldonistoj kiel SAT
kaj eĉ la E-Vikipedio. Nuntempe en ĉiu vortaro oni trovas proprajn
proponojn, solvojn kaj variantojn eĉ por plej bazaj konceptoj de la
normala vivo, kiel aptetefonoj. Aliflanke, mi konsentas kun Blanke pri
la neceso eldoni faklibrojn, sed bedaŭrinde mi mem havas nenian
kompetenton por tio.
4.
Vi estis interpretisto interalie de la finna ĉe la Eŭropa Unio. Estante
mem finnugro, min interesas, de kie venis via intereso ĝuste por tiu
nehindoeŭropa lingvo?
Mi
interesiĝis unue pri la hungara kaj fakte eklernis ĝin fine de la
1980aj jaroj, ĝis fine min kaptis la finna. Kaj pri la motivoj, kiel oni
diras, "serĉu la knabino(j)n".
5.
Kiel eksoficisto de la Eŭropa Unio vi havas pli proksiman sperton pri
la lingva situacio tie. Kiel vi vidas la ŝancon de Esperanto por ekhavi
pli signifan rolon en EU post Briteliro?
Mi
vidas nenian ŝancon en tio. Por mi Esperanto estas nobla hobio, foje
kun (kiel trafe vortludis Ertl) "inerta ideo". Kiam multaj homoj uzos
taŭge Esperanton en la praktiko, eble tiam EU kaj aliaj institucioj
ekinteresiĝos pri ĝi. Sed mi funde kontraŭas la ideon ligi Esperanton
kun eŭropismo, eŭropa identeco kaj similaj ĥimeroj.
6.
Beletra Almanako iĝis dum la pasintaj jaroj la plej grava
esperantlingva literatura revuo. Kiel vi vidas, kien iras la Esperanta
literaturo, kaj kiel kompareblas kun la alilingvaj literaturaj evoluoj?
Laŭ
mia nuna kompreno, ne ekzistas unueca, kunflua esperanta literaturo,
sed fragmenta literaturo verkita en Esperanto de homoj kun plej diversaj
fonoj, influoj, talentoj kaj stiloj. Influoj venas de ĉiaj naci-lingvaj
literaturoj kaj muzikoj, de filmoj kinaj kaj televidaj, de ĉiaj eventoj
ie ajn en la mondo ktp. Do ĉiu E-verkisto iras sian solvojon kiel
kometo, kvankam foje ie-tie, por kelkaj jaroj, povas aperi
konstelacieto.
7.
Vi okupiĝis pri la kritiko de la Esperanta Civito, vi kunfondis la
humuran Esperantan Respublikon, verkis la satiran novelon "La Majstro
kaj Martinelli". Ĉu vi daŭre vidas iaspecan danĝeron al la
esperantlingva komunumo de tiu flanko?
Temas
pri grupeto da deliruloj, same (sen)danĝeraj kiel siatempe ŝulcistoj aŭ
nune la anoj de la bonsaja aŭ ŝtona lingvo de Corsetti. Sed estas ja
skandale, ekzemple, ke komisiono konsistanta el István Ertl, Ulrich Lins
kaj Ŝi Ĉengtai aljuĝis premion Antoni Grabowski al la malprofesie
redaktita kaj eldonita kaj, pli grave, malhoneste verkita kaj
puf-reklamata mislibro "Historio de la esperanta literaturo" de Minnaja
kaj Silfer, la Blufo de la Jaro 2015, al kiu eĉ la revuo Esperanto de
UEA malavare dediĉis tri-paĝan, obscene reklaman kaj groteske sinlaŭdan
pseŭdointervjuon (n-ro 1928, Jan. 2016, p. 10-12). Tio diras multon pri
la malseriozeco de la movado.
8.
Vi plurfoje premiiĝis en la Belartaj Konkursoj, ricevis la Premion
Grabowski, la UEA-Diplomon por Elstara Arta Laboro – kaj samtempe vi iom
sindetene rilatas al la "oficiala” Esperantujo, laste vizitis UK-n en
1998. Ĉu simple temas pri diversaj roloj, aŭ pri io alia?
Mi
trovas UKojn tro grandaj kaj tro kostaj, persone preferas renkontiĝojn
de ne pli ol 300 partoprenantoj, kiel la iamaj KEFoj. Aliflanke
Esperanto estas nur unu el la multaj ingredientoj en mia vivo, mi ne
nepre bezonas ĝin por ferii ktp, interalie ĉar ne ĉien oni povas iri per
ĝi kaj ĉar feliĉe mia edzino ne kundividas kun mi tiun ĉi obsedan
ĉevaleton. Kaj mi estas ano de UEA, sed neniam interesiĝis pri la
organiza laboro, postenoj ks.
9.
La generacioj ikso-ipsilono uzas fejsbukon, jutubon, poŝtelefonajn
aplikaĵojn, tabulkomputilojn, tviteras, podkastas, malpli legas longajn
tekstojn, librojn, malpli skribas. Ĉu la moderna literaturo devus
adaptiĝi al iliaj kutimoj kaj verki SMS-hajkojn kun bildoj, aŭ simple
atendi, ke ili revenu al la libroj?
La
materialo, la ilo por verki estas nur vortoj, ne grave ĉu penikitaj sur
papiruso aŭ ĉu fingritaj sur aptelefon-ekrano. Ankaŭ la nunaj
generacioj plu legas librojn. Ĉu presitajn, ĉu bitlibrojn, tio apenaŭ
gravas.
10.
Poetoj en la 19-a jarcento estis profetoj, revoluciuloj,
mondoŝanĝistoj, idealistoj, kiel Zamenhof mem. En la 20-a jarcento ili
retiriĝis al siaj laborĉambroj. Ĉu la 21-a jarcento kun siaj tutmondaj
defioj ne estus denove tempo por plia socia envolviĝo de la poetoj?
Miaopinie,
bonaj poetoj neniam ĉesis engaĝi sin, okupiĝi aktive kaj kritike pri la
mondo. Ne ĉiu povas esti aktivulo samtempe surstrate kaj poete, sed se
tiaj homoj venos, same talente sur la du frontoj, ni bonvenigu ilin.
Gravas ke poeto verku surbaze de realaj spertoj kaj viveroj, sed ni ne
postulu de li esti ankaŭ heroo aŭ guruo. Sed pri ĉio ĉi kaj pri multaj
aliaj temoj oni povas legi tre varie en miaj diversaj poemaroj...
Kanto al migranto
Mi vin admiras: vi de diste venis
for de tiran’ aŭ totalisma ŝtato,
eskape de militoj, de malsato,
kaj cel-atinge preterlace penis.
Sed ankaŭ vin, kiun ĉi tien trenis
anstataŭ nigra fat’ – animostato,
fremdaj pejzaĝ’, kulturo aŭ amato,
kies allogon tuje vi komprenis.
Vi same vivas longe for de viaj,
inter lokanoj surdaj aŭ enviaj,
kies neŭronoj pro neuzo pigras.
Dum vin sufokas Babilono, sciu
ke, efektive, el ni ĉiuj, ĉiu
iam de ie migris kaj plu migras.
(Strangaj spikoj, p. 143)
[kurte 31]
trans fenestro
ne kredu ke vento
branĉojn balancas.
trans fenestro
homsimile
arboj dancas.
(Strangaj spikoj, p. 52)
[kurte 58]
inter astroj – vakuo
inter partikloj – vakuo
kaj jen, marĝene,
efemere, sablere,
mi, vi, oni ĉiuj
inter vakuoj.
(Strangaj spikoj, p. 81)
interfazo
hibrida
stadio
krizalida
milkondiĉa
embrio
kristaliĝa.
(el mia nova poemaro Brulvunde)
[bildo de Przemysław Wierzbowski]
No hay comentarios:
Publicar un comentario