26.7.12

Nefermita poemo pri Esperanto kaj Esperantujo

"Nefermita poemo pri Esperanto kaj Esperantujo"


Hazarde la monda objekto Esperanto iam kaptis Vilhelmon Auld kaj Johanon Régulo kaj devigis ilin esti esperantistoj.

Citaĵo el
Amble kun William Auld, de Juan Régulo Pérez (legebla en Rikolto kaj En barko senpilota).


De svage longa tempo mi enuas
pri la plejparto de Esperantujo,
pri ĝiaj tedaj solvoj, aranĝoj kaj novaĵoj
kaj 125aj jubileoj oscedigaj preskaŭ ĝis invito al kabeo.

La nudan lingvon mem mi ŝatas, sed tedas min batali
kontraŭ la lingvaj taleboj* esperantaj,
aŭ kontraŭ tiuj kelkaj apartuloj, kiuj psike aŭ taktike
el siaj multaj eblaj mioj hipertrofias sole unu
en maskon aŭ statuon
por fari ĝin laŭdinda kaj impona
ne nur al la ceteraj, sed propre al si mem
kun la pracelo kuraci oldan vundon.

Tamen, iasence,
ankaŭ multaj el ni paralele kondutas
pri Esperanto kaj Esperantujo,
kvazaŭ delire,
donante al la lingvo kaj afero
pli da grando kaj gravo
ol al multegaj plej diversaj mondaj ioj;
vidante ĝin tra lenso trograndiga,
kaj tra ĝi mem la buntan mondon
kiel tra torda prismo.

Ĉar, malgraŭ niaj karaj mitoj kaj sloganoj,
Esperanto estas ja afer’
de la jarcentoj deknaŭa kaj dudeka…

Kaj la lingva diverso
(kiun multaj el la niaj anatemas je problemo)
per si mem neniel pravigas aŭ klarigas
kiom da tempo mi kaj vi
kaj la menciitaj stranguloj kaj ĝenuloj,
kaj la multaj valoraj homoj de Esperantujo, ĉu konataj, ĉu anonimaj,
– kiom da tempo ni ĉiuj dediĉadas al la lingvo zamenhofa.

Jen do mi sentas emon verki ĉi eseon en versoj blankaj
aŭ poemon sen rimoj**,
ĉar estas en tiu sindediĉo
nenia proporci’.

Ni ja devus, ĉu ne?, enverŝi multe pli da horoj,
da energio, mono kaj neŭronoj
en bataladon kontraŭ la kapitalismo spekula,
kontraŭ masklismo kaj rasismo nunaj,
kontraŭ la protea, prometea stultoj de l’ homaroj.

Kial tamen ni tiom esperantumas?
Tutsimple,
ĉar ni estas
kaptitaj.

Kaptitaj ne denaske, sed de la frua (aŭ la dua) adolesko,
kiam eksentiĝas interes’, entuziasmo
por plej diversaj umoj en la kosmo, en la mondo;
kiam hobioj, ŝatoj, alvokiĝoj disburĝonas;
kiam verva gimnazian’ ekverkis himnon en praformo de nia lingvo.

Ni tiom esperantumas, do,
pro inercio.
Ĉar ni faris iam el Esperanto parton de nia vivo,
implikis nin en reton de translingvaj geamikoj,
sed ankaŭ da rutinoj agaj, volaj, vortaj,
pelante nin en kaĝon netuŝeble,
agrable seneskapan.

Jes, Esperanto, afero de l’ jarcentoj
deknaŭa kaj dudeka…
Sed al ĉi lasta apartenas ankaŭ
ĵaz’ kaj atombombo,
kaj la krista erao mem estas afero
de la centjaroj sesa, sepa, oka…

Aliflanke,
mi estas
kaptita
ankaŭ de verkem’, de poezio
ĝenerale (ne nur tiu esperanta).

Jen tamen mi praktike, fakte verkas
por maksimume kvindeko da leguntoj
– sed ĉu poezi’ ne devus esti
esence universala, adresiĝi
potenciale al ĉiuj eblaj mondoj kaj transcendi
la lingvojn denaskajn?
Kontraste, senton mi havas kvazaŭ mi nur ĉizus
rongorongajn*** signojn sur dolmenon
futuren sepultendan.

Imageble
neniu tre bedaŭrus aŭ rimarkus
se unu tagon mi kabeus kaj, rezulte, verkus plue nur
en la lingvo de l' hispanoj…

Sed, verdire, min tenas kaj katenas
al ĉi damna afer’ tria motivo:
pluraj homoj brile junaj,
novaj, inteligentaj, belaj, simpatiaj,
entuziasmaj kontaĝe kaj kur-aĝe
pri Esperanto kaj verkado, pri verkem’ en Esperanto.
Ja kun ili, kun vi!, mi plej volonte kundividos
miajn emojn
(kaj poemojn)
anstataŭ forsendi ĉion ĉi al merd’ aŭ mil diabloj.

Jen, resume,
ne plend’ aŭ pledo al la anoj
de ĥimeraj gent’, popol’, nacio, kulturo esperantaj,
sed cirkuler’ per-versa al rondo samhobia
per kiu bardo veterana proklamas pufavorte
sian nedemision, restemon, malkabeon,
senracie,
pro obstino kaprica.

Kaj tamen, tamen…


Jorge Camacho
26.7.2012

* talebo: 1. Studento. 2. Studento de iu aŭ pluraj islamaj religiaj sciencoj. 3. Ano de politika movado, konata kiel talebismo aŭ talebarismo, kiu strebas al starigo de diktatoreca, terora reĝimo por apliki pretendate islamajn regulojn en la publika kaj privata vivoj de la regata socio. (Islama Vortaro, islama-vortaro.blogspot.com.es).
** Jen par’ da rimoj tamen, en tre diskreta noto,
por ke kontentu ogro, pedant’ aŭ idioto.
*** rongorongo: nomo de la ĝis nun nemalĉifrita indiĝena skribsistemo de Pask-insulo.

PS (3.8.2012): Reviziante la poemon mi forigis senbezonajn n-finaĵojn post "kontraŭ", kaj ŝanĝis (lingvo) "hispana" al "de l' hispanoj" kaj "Jen kun ili" al "Ja kun ili" (sekvastrofe reaperas "jen").

9 comentarios:

Hilary CHAPMAN dijo...

Mi volas nur mallonge komuniki al vi ke plaĉas al via poemo. Eble mi estas via kvindeka “legunto”.

Cetere, dankon pro via malkabeo.

Jorge dijo...

Dankon al vi! Bonvolu diskonigi.

Ricardo Albert dijo...

Dankon, ke vi plu verkas, versas kaj, precipe, vervas, chu en la verda, chu en neverda lingvo, ne pro tio barenda.

Joxemari Sarasua dijo...

Vi bele-amare vortigis kion ankaux mi sentas al Esperanto. Gratulon!

pistike65 dijo...

Esperanto havas sistemon de talebvortoj.

Ralph Dumain dijo...

Saluton, Jorge! Via poemo ne estas poezieca, sed mi ja konsentas kaj kunsentas vian vidpunkton.

Nexuriant dijo...

Certe kun vi, Jorge. Mi same opinias.

Toño dijo...

Mi pritraktis iom similan demandon en mia blogo. Sed mia respondo estas sufiĉe malsimila, kiel vi povas imagi http://www.delbarrio.eu/blo/2012/08/kial-plu-gravas-esperanto/ (kaj estas malpli poezia, ankaŭ espereble) :-)

Eduardo dijo...

Mi kunsentas kun Toño pri iuj aspektoj kaj kun Jorge pri aliaj. Tamen, mi tre ŝatis legi pri pli-malpli la saman temon en tute malsimila literatura genro. Mi eniris en Esperantujo pro la lingvo mem, mi restas kaj pro la lingvo kaj pro ideoj. Se vi atingas pli ol malsamaj komentintoj, Jorge, kion vi opinios?