7.10.06

Okaze de la morto de William Auld: silentoj kaj tabuoj

Estas interese kiel nun, en nekrologoj k.s., oni facil-anime forgesas pri la flirtoj de Auld kun Literatura Fetoro en parto de la lastaj jaroj de sia vivo. Oni evitas paroli ankaŭ pri la maldigna kampanjo kontraŭ li fare de Diego kaj Haupenthal. Eble post kelka tempo estos malpli da plene merititaj laŭdoj kaj pli da same studindaj faktoj.

3 comentarios:

Anónimo dijo...

Via opinio pri troa tabuado akordas kun mia sperto. Tre ofte en nia literaturo mi renkontas aludojn al tiu kaj tiu disputo aŭ konflikto, aparte inter UEA kaj la t.n. Civito, sed nenie povas trovi la detalojn.

Ken

Anónimo dijo...

Kara Jorge, ŝajnas, ke jam Neves komencis skribi faktojn pri Auld en sia lasta artikolo por Libera Folio.
Se honeste kaj sincere paroli, ne ŝajnis al mi strangaj la rilatoj de Auld kun civitanoj kiaj Silfer, Martinelli kaj aliaj; eble, li "flirtis" pro blinda amo al Esperanto.
Unu vorteto, tamen, vere skuis min: c-ano.
http://www.esperantio.net/index.php?id=145
Tie ĉi, por la unua fojo oni diras, ke William Auld aliĝis al la Civito, kvankam eĉ aliloke la Civito tion ne diras. Ĉu mi rajtas suspekti?

Fine: estus bele, por mi junulo, legi de vi kaj de tiuj, kiuj konas faktojn, iom da studindaj faktoj. Ĉar mi devas agnoski, ke sen "Liturgio de l' Foiro" kaj "La Majstro kaj Martinelli" mia sinteno al esperanto-movado estus certe alia, t.e. kun okuloj fermitaj kaj ĥaoso movada antaŭ mi.

Nicola

Jorge dijo...

Mi jam aldonis komenton en Libera Folio sub la artikolo de Gonçalo Neves.