4.1.07

pli papisma ol la papo


Antaŭ kelkaj tagoj, en mia hispanlingva blogo, mi skribis artikoleton kun la demando, kial oni donas tiom da atento al la jula prediko de la papo, des pli kiam temas pri ulo tiel reakcia kaj tiranosaŭra kiel Ratzinger, konata ankaŭ kiel Benedikto XVI aŭ Benito 16.

En la komentujo, anonimulo skribis [mi esperantigas el la hispana]: "Silentu merdulo ĉar simpla frazo en esperanto de tiu ĉi sinjoro faras pli da propagando ol ĉiuj viaj stultaĵoj. Vi ne estas inda eldiri lian nomon. Kia vi kredas vin? Mi vidis vin en interreto hazarde..."

Temas verŝajne pri fanatika hispana esperantisto, probable bigoto, pli papisma ol la papo koncerne ne nur la vatikanestron sed ankaŭ esperantismon mem!

Jen mia respondo [same]: "Mi almenaŭ diras kiu mi estas kaj ne kaŝas min malantaŭ anonimeco malkuraĝa kaj komforta. Vi konfuzas propagandon kaj reklamadon, kiuj min neniom interesas, kun la efektiva disvastigo de esperanto. Per argumentoj kiel la viaj (kaj per papaj salutoj en lingvo kiun li ne parolas) esperanto alvenos nenien. Ĉiel ajn, mi dubas ke vi mem ĝin parolus (fakte mi esperas ke vi ne parolas ĝin; fiuletojn kiel vi ni tute ne bezonas). Klisteru al vi la papsaluton kaj, se vi ne ŝatas mian blogon, iru al tiu de Fondaĵo Francisco Franco, kie vi trovos mensojn afinajn al la via, ankaŭ tre cenzuremajn. Amen."

4 comentarios:

Ralph Dumain dijo...

Gratulon pro via atenco kontrau Kardinalo Ratpugtruo.

Farri dijo...

Tiun problemon suferas ĉiuj esperanto-anaroj de la mondo, mi pensas. Ĉe ni, en KEA, ankaŭ estas tiuspecaj fanatikuloj kiuj ŝafe sekvas kies ajn iniciaton, sen valori ĉu la diskonigo de Esperanto estas favora aŭ malfavora.

Simpla favora mencio al Esperanto de gravulo, ne helpas nian aferon, ĉefe se temas pri homo kia Ratzinger Z.

Gratulon pro la blogaĵo, ja diskoniginda, ĉar helpos mutajn aliajn argumenti kontraŭ tiaj fanatikaĵoj malhelpaj.

Jorge dijo...

Nedankinde!

simieto dijo...

Kara Jorge,
koran dankon pro via kuragha respondo al la letero de tiu malhela stultulo. Tio certigis al mi ke mi ne estas sola kun mia pensmaniero. Al tiuj kiuj tiamaniere defendas la eklezion mi rekomendas ke ili lernu historion. Neniu normale pensanta homo venus al la ideo estimi Hitleron aù Stalinon. Murdisto estas murdisto. La eklezio faris la saman dum jarcentoj.Kial do estimi la estron de tiu organizajho kiu ghis hodiaù ne pardonpetis sin pro la propraj krimoj. Mi pensas ke ili ech hodiaù farus tion se ili povus. Oni ankaù ne forgesu ke post la dua mondmilito pli ol okcent (800) krimuloj de la nazia reghimo povis fughi el Germanio nur pere de la helpo de la Vatikano.
Amike,
Attila Schimmer