28.7.09

Kiel Israelo elpelis la palestinanojn 1947-1949

Jen tre rekomendinda libro. Pli da informoj tie ĉi.

Informojn pri la franca originalo trovu ĉi tie.


25.7.09

submaraj aferoj

Hieraŭ mi legis ĉi 115-paĝan romaneton de rusa aŭtoro, Aleksej Siloviĉ Novikov-Priboj, pri la vivo de soldatoj en rusaj submarŝipoj kaj ĉi ties havenoj dum la t.n. unua mondmilito.


Konstateblas la uzo de la tiama neologismo "*submarin/o" (laŭ la angla, franca k.a. lingvoj) anstataŭ la nuntempa "sub/mar/ŝip/o" (nu, oni povus diri ankaŭ "submarulo", kvankam tio povus pensigi pri bestoj aŭ eventualaj marhomoj, aŭ, piĉisme, "submaralo").

La verkon tradukis E. Blinov, lingve kontrolis E. Drezen kaj eldonis EKRELO (Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo) en Lepsiko, Germanujo, en 1932, nelonge antaŭ la naziaj regado kaj teroro.

Leginte ĝin, mi donacos la libreton al la libraro de Hispana Esperanto-Federacio en Madrido.

6.7.09

kiel mi malkongresis

Por la unua fojo en mia vivo mi ĵus troviĝis en kongres-urbo (ĉi-kaze Malago) precize dum la kongrestagoj (2a-5a de julio), tamen ne partoprenis la kongreson (la 68an hispanan) nek eĉ vizitis la kongresejon. Parte agacis min la morganata nupto inter la Esperanta Civito kaj AEU (Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kies kongreso kunokazis kun tiu hispana); ankaŭ la paĝoj dediĉitaj al la E-Civito fare de la bulteno de Hispana Esperanto-Federacio (sed, nu, ne sendinte al ili artikolojn anstataŭajn, mi ne rajtas plendi); ĉiel ajn nek tio nek la anoncita veno de Perla Martinelli por iuj ekzamenoj sufiĉus por deturni min de kongresumado. Tamen fine pluraj komunikproblemoj kun la organizintoj, ĉefe la fakto ke ili kaŝis al mi la enprogramigon de Martinelli kiel preleganton, decidigis min ne partopreni tian kongreson. Por diri tion simple, mi ne deziris aperi en la sama programo kiel Perla, unu el la plej malnoblaj personoj kiujn mi renkontis en mia tuta vivo en kaj ekster Esperantujo (oni legu miajn verkojn La Majstro kaj MartinelliLa liturgio de l' foiro). Rezervinte jam pli frue hotelon en la urbocentro, vojaĝante kun mia edzino Chen kaj tajvana amikino, kaj renkontonte hispanan kaj tajvanan geamikojn loĝantajn en Malago, mi preferis returismi en urbo kiun mi vizitis unuafoje antaŭ pli ol dudeko da jaroj, kaj pri kiu memoris preskaŭ nenion, krom (jam tro svage) iaman viziton al la Alkazabo. En la urbocentro mi vidis neniun signon de la kongreso, nenie aŭdis esperanton... ĝis la vendredon vespere nia hispan-tajvana triopo ekpaŝis sur la strato Granada renkonte al grupeto, kie alta LKKano ĉiĉeronis al la falsrideta Martinelli. Nu, mi diskrete turnis mian rigardon al miaj agrablaj akompanantinoj por ne devi (mal)saluti la grupeton nek abrupte rompi ilian raŭmisman idilion. En du vesperoj ni ankaŭ renkontiĝis i.a. kun Liven Dek por manĝi kaj trinki-drinki-dringi. Jen bela foto de li, inda je apero en la blogo de la Esperanta Respubliko:

Laŭdire en la kongreso mi maltrafis la t.n. omaĝon al William Auld fare de senatanino Vampirelli (mi nomas ŝin tiel pro la civita obsedo vampiri kaj vulturi mortintajn E-verkistojn kiel Waringhien aŭ Auld, ne plu kapablajn respondi aŭ sin defendi); laŭdire ĝi konsistis el DVD kun ia intervjuo, en kiu Giorgio Silfer sidis en la centro de sofo, kun William kaj Meta Auld ambaŭflanke kiel kromfiguroj. Kaj tion ili nomas omaĝo! Sed, nu, mi ĉesu paroli pri la Kreteno de la Jarmilo kaj lia sekto Stultuloj sen Limoj. Jen foto de Chen kaj mi dum la dimanĉmatena vizito al la Alkazabo (bv atenti ŝian BA-t-ĉemizon, mendeblan tie ĉi):

Dum tiu ekskurseto ni renkontiĝis kun multaj kongresanoj, eĉ LKKano(j), kaj salutis ilin. Pluraj miretis aŭ min demandis pri mia nepartopreno, mi siavice rakontis pri miaj vizitoj al muzeoj kaj frandejoj aŭ al la belega urbo Rundo (hispane Ronda, arabe Runda aŭ ArRunda). Ĉi-foje nin akompanis nia tajvanmalaga gvidantino, kiu tuj trovis taŭgan nomon por ni esperantuloj: Illuminati.

Jen, resume, mia rekomendo: foje pretersaltu tutan kongreson kaj dediĉu vin plene al konatiĝo kun urbo kaj regiono kaj al senprograma kunĝuado kun viaj geamikoj.

16.6.09

nombroj


nombroj

Unuo plaĉas al Viŝnuo,
duo al Manituo,
trio plaĉas, nu, al Dio,
kvaro al Iŝtaro,
kvino al Odino,
seso al Ramseso,
sepo al Mazepo,
oko al Ragnaroko,
naŭo al la Morgaŭo,
deko plaĉas al Mekko,
cento al Sankta Vincento,
milo al Nihilo
kaj miliono – al mia liva kojono.

14.6.2009
PS: Je 5.1.2011 la antaŭlasta vorto de l' poemo ("dekstra") subite mutaciis al "liva".

2.4.09

Koploj kaj filandroj

Ĵus aperis ĉe la eldonejo Mondial mia kvara poemaro Koploj kaj filandroj:

koplo [aldone al NPIV] hispana poemeto, kutime el 2 aŭ 3 oksilabaj versoj, kun asonanca rim-aranĝo (a – a; – a – a).

filandro blanka subtila fadeno, produktata de diversaj araneoj, kiuj ŝvebas en aero dum malfrua somero.





"Koploj kaj filandroj estas la natura sekvo de Eklipsas. Se en ĉi poemkolekto nia poeto malkovris al ni aliajn vojojn kaj vibrigis nin per neaŭditaj tonaloj, nome starigis la bazon de nova poezia universo, en la libro, kiun vi havas enmane, li montras sin mastro de tia universo."


(Miguel Fernández, en la postparolo)

12.3.09

aperis BA4 (speciale pri sciencfikcio kaj fantasto)


Jam aperis la 4a numero de Beletra Almanako, speciale dediĉita al sciencfikcio, fantasto kaj fabeloj:

http://www.beletraalmanako.com/boao/ba4/index.html

19.1.09

Blanka gazalo pri Gazao


Blanka gazalo pri Gazao


La histori’ aŭ historioj de l’ homaro

(aŭ ĉu de la homaroj?) konsistadas

el ĉeno, el kateno da eraroj,

da krimoj kaj krueloj plej diversaj.

Ni konsideru, ekzemple, la judan popolon,

la judan nacion plurfoje dispelitan

de nebukadnecaroj kaj cezaroj

en la kruelan mondon; ni konsideru ankaŭ

la absolutan krimon naziisman

ekstermi la judaron, ĉiujn judojn,

eĉ la nur hipotezajn;

ni konsideru la decidon lasi krei

en Palestino, el Palestino,

kompleze al kaprico de l’ racio

la ŝtaton Israelo

kvazaŭ sur virga paradiz’ senhoma;

ni konsideru fine la ĵusan, same blindan misdecidon

de l’ saĝa israela registaro

(la nomojn ni memoru: Olmert, Barak, Livni

kun Leibowitz kaj la plej cinika Peres)

reataki Gazaon akompane

al la nova jar’ kristana

per teraj tankoj, el la mura maro

kaj el avioj trafe netrafeblaj

(ĉu pro la balotad’ en februaro

aŭ pro grandfrata Uson’ senprezidenta?

En ambaŭ kazoj kalendar’ ukazas).

Jam tri semajnojn plumbo, fajro falas

sur ĉi strion da tero troabunda

je stratoj kaj kvartaloj,

je viroj, je virinoj, je infanoj senvizaĝaj.

Gazao, eltranĉaĵ’ de Palestino

mem dispartigita diligente,

por ke ĝi plu rampu surgenue.

Gazao, stompita kaj stringita

forgesejo, kie miliono plus centmiloj

supervivas sencele, senelire

kaj, evidente, ankaŭ nevideble,

por ke nin ceterulojn ne skandalu

la vundoj, sango, fortranĉitaj membroj,

la voĉoj orfe fremdaj.

Gazao sen elektro, sen nutraĵoj, sen akvo, sen ajnaj kuraciloj,

retro en la mez-epokon,

limba,

sola en la vasta mondo,

forlasita de veziroj kaj emiroj,

eĉ izolita de Cisjordanio,

kiun la servilismo de Fatah’ koruptis

en unu plian araban satrapujon.

Gazao fronte al la mirakla, envulta Israelo,

tiu falsa Davido sendefenda,

potenca goliate,

nacie kaj racie neracia,

kreejo kaj kredejo de sintrompaj mitoj

por pravigi kolonian uzurpon de la tero

laŭdire promesita;

tiu nepo aŭ nev’ de l’ blanka Eŭropo

perfide, kulposente promesinta

fordoni la malpropran,

kvazaŭ doktor’ aŭkcius fremdan koron, renon;

tiu histo postvivinta gaskamerojn

energie greftita en la randon de Azio

sukcese kaj kreskive

inter egoismajn despotujojn;

tiu ŝtat’ jam preta dekomence

dispona inĝenierojn, fizikistojn,

aviojn, tankojn kaj buldozojn domdetruajn,

filharmoniajn orkestrojn kaj,

postmorgaŭ,

la magian atombombon.

Kreiĝas ŝtatoj trude, krude, violente,

jen plia leĝo de la historio

sen escepto. Ĉi juna, nova ŝtato,

Israelo,

fondita plej konscie, povoscie,

armita per granitaj mitoj,

pretekstaj pratekstoj

kaj argumentoj arĥeologiaj

(se ne paroli ankaŭ pri l’ konvinkaj venkoj

en militoj epike konkerfruktaj)

nun tenas en la pugno Palestinon

kaj ĝin sufokas zorge, pacience.

Sed la uzurpo freŝas

kaj la kulpo.

Ja ĝi okazis

hieraŭ

longe post la ruinigo de la Templo jerusalema,

longe post la neniigo de Kartago,

de la albigensoj,

de la imperioj inkaa, majaa, azteka,

longe post la pereigo de l’ nacioj siua, irokeza,

longe post la elpurigo de l’ hispanaj sefardoj kaj moriskoj*,

longe post la belga genocid’ en Kongo

kaj eĉ nelonge post Aŭŝvico, Buchenwald, Treblinka.

Kaj la kulpon

(aŭ ĉu ni nomu ĝin peko, pli konforme

al gentoj unudiaj, unulibraj, unuveraj?)

oni devas jesi aŭ fornei.

Kaj, se fornei ĝin, laŭeble plej perfekte,

ke oni eĉ forgesu la forneon

kaj la forgeson mem, per mil tavoloj

da vortoj distorditaj ĝis sensenco.

Ho, la parolo klara kaj preciza

de Arendt, Levi, Klemperer – kien vi vanuis?!

Ĉar la israelanoj de hodiaŭ

kun poŝkomputilo, ĵipo kaj binoklo

kontemplantaj la facilan bombadon de Gazao

ne samas je la judoj brute vagonitaj

al ekstermetaforaj ekstermejoj.

Tamen

la voĉuloj plej fervoraj,

la firme senhezitaj apogantoj

de l’ revo kaj realo israelaj

kaj de la cionismo ĉionisma,

nu, sen atom’ da honto ili sin proklamas

viktimoj de la mondo

kaj, kontraŭ kritiko ajn, rebatas prompte

per la ŝakmata anatem’ “antisemito”.

Viktimoj!

Punistoj lertaj en la fel’ viktima

sin volvekovrantaj

per dika krusto, karapac’, kiraso,

sur kiu ĉiaj vortoj (tiaj ĉi) deglitas

kiel akvo anserdorse.

(Ĉu necesas diri,

ke ĉiujn ĉi ideojn mi senhonte parazitis

el la verkoj de pensuloj pli talentaj

kiel Santiago Alba, John Brown, Francisco de Goya, Rafael Sánchez Ferlosio,

Ilan Pappé, Edward Said, Heather Sharp aŭ Akiva Eldar

inter multaj, multaj pliaj?)

Kompreneble,

tiun ĉi batalon en milito negajnebla

ne motivis kapric’ facil-anima

sed la pratimo instinkta de la potenculo

garnita falsaprave.

Kaj por sin defendi

de tia fenomena malamik’, senkrura kaj senbraka,

nepris ringi per muregoj Palestinon,

per pikdrataj bariloj kaj dekretoj.

Sed la prizon’ prizonas ambaŭflanken

kiel histriko histeria, kies pingloj

kreskus enpike en la propran karnon.

Kiel kulmin’ de ĉies hipokrito

Hamas’, demokratie elektita,

rikoltas nur ignoron kaj detruon

surbaze de amata anatem’,

la damna “teroristoj”,

dum ceteruloj forturnas la rigardon

al sia konscienco mola, pura

(ni povus komplimenti teroristoj

la francajn rezistantojn kontraŭ naziismo,

aŭ judajn kontraŭ romianoj,

gerilojn kontraŭ Bonapartoj,

kaj makisanojn, partizanojn ĉie).

Sed en Gazao nun Hamas’ rezistas

kaj rezisti signifas kontraŭstari

por vivi plu. Rezisto admirinda

kiel tiu de l’ judoj de la geto varsovia

kriantaj “Ni ekzistas!” al nazioj.

Ni diru tion klare: Palestino

rajtas defendi sin kaj sin rearmi

kontraŭ la okupad’ arbitra, ekspluata kaj terora

(sur la sulko de Irgun)

far Israel’. Jes, Israel’, jam fakto,

antaŭ longe decidita, plenumita;

radike kompatinda

hibrid’ inter rasisma, apartisma

demokrati’, plutokrati’, teokratio

kaj kasto de karismaj gonoraloj (kiel Begin, la fama ricevinto

de l’ kara pacpremio, aŭ la ombracerba Ŝaron,

la glora amasmurdigisto

de Sabra kaj Ŝatila...

Prefere rifuznik’* ol tiraljoroj!)

Do, kvankam israelanojn kaj nin oni akceptas

tra la mond’ kiel turistojn, ne estiel

ĝene gruntajn enmigruntojn,

mi ne povas rekoni min sur la spegulo

de ili proponata kaj min sentas

de Palestino frato.

Palestino, sub- kaj dis-premita

for de l’ vido de kibicaj ĵurnalistoj,

preter la akcesora jur’ internacia.

Konsekvence,

en ĉi semajnoj diste sangofreŝaj,

la komplice plata kaj pilata

kristismo de Clinton, Blair, la du-neŭrona Bush kaj eĉ la novmesi’

Obama

al la mond’ eterne, alterne militanta

promesas panacean harmonion.

Sed pri solvoj

prefere ni demandu aŭguristojn

aŭ turnu la atenton

al Orienta Timor’, liberiĝinta, al la dissolvo

de l’ Sudafrikio* apartisma, al la peto de pardono

far la aŭtoritatoj aŭstraliaj

al la aborigenoj generacie prirabitaj.

Tamen, dume,

plia bomb’ eksplodas inter la domblokoj,

abrupte malkonstrue,

kun bruo, flagro, trem’ tiel realismaj,

ke tiajn ne redonos la plej dolara kino.

Dume

ĉu vi aŭdas la sirenojn? Ne aŭskultu

asertojn de fariseaj salomonoj

silogisme postulantaj simetrion,

kvazaŭ Gazao havus tankojn kaj aviojn,

flughavenojn, havenojn, submarŝipojn,

usonajn municiojn, bombojn centtunajn, grapolajn, blankfosforajn,

aŭ la eliksiran atombombon.

Eĉ limojn, eĉ eskapon ĝi malhavas!

Dume

ĉevalon hene fendas

lanco

virin’ genuas aŭ

stumblas

revolucia taŭro turbas

dua virin’

infano kun inerta sur la brakoj

plia fuĝas

el dom’

el flamoj

ĉie kuŝas

sub vitra sun’

rompita man’

diskorpoj de soldato.

Ĉu konata

vizio? Jes. Ĝin pentris jam

Pikaso en 1937, sed nun, ĉi tiam

la taŭro bovas aŭ bovinas, agonia;

ĉevalas magra azen’, splite krucumita;

sub la beton’ kaj brikoj stumpe fridas familio;

kadavroj polvaj en kaj ekster uniformo; pli ol tricent

infanoj (teroristoj untaj) kun mitrajla sankt-oleo; hospitaloj,

moske’, lernej’ ruinaj; bombon en tombejon;

la ministrejojn for. Nur mil murditoj

por ia falsa interpac’ labila,

dum daŭros neflekseble la sieĝo

kun rabaj mapoj, muroj, militleĝo

kaj, sur la tankoj, la davida stelo.



Madrido, 15-17.1.2009


moriskoj: nomo por la hispanaj islamanoj (kaj iliaj idoj) devige konvertitaj al katolikismo ekde 1502, kaj elpelitaj el Hispanujo en 1609-1614.

rifuzniko: konscienca obĵetanto rifuzanta servi en la israela armeo aŭ obei specifajn ordonojn kaj komandojn, ekzemple pro nekonsento kun la politiko de la israela registaro.

Sudafrikio: alia nomo por la regno nomata [Respubliko de] Sud-Afriko; sudafrikia, sudafrikiano: rilata al tiu regno, kaj ano de ĝi; sud-afrika: rilata al la sudo de la afrika kontinento.



9.1.09

okaze de la milito en Gazao (Palestino)

Okaze de la milito en Gazao (Palestino), mi republikigas du pli fruajn poemojn pri la t.n. politiko de Israelo kontraŭ Palestino kaj Libano:

Kanao

Kaj estis sango en la tuta lando Egipta.
Eliro 7, 21


Krimuloj revizitas la krimejon
en Irako, en Libano.

La pugno ĥirurga de Davido,
armoj de Goliato.

Limbe, plia provo
ripeti la miraklon en Kanao:

ne akvon fari vino
sed verŝi sangon.



Madrido, 30.7.2006



Promesita tero

Palestinon salomoni
en du apartojn.

Sur nia grundo planti
Ŝangrilaon.

El ceteroj alĥemii
geton, gulagon.

Pretere,
glatigi Libanon.



Madrido, 27.7.2006

30.9.08

Romanco pri la gripa grupo

Jen filmeto (filmita en mia hejmo) por la naskiĝtago de nia finna amikino Riitta. La poemo legeblas en la poemaro Koploj kaj filandroj, eldonita de Mondial.

21.9.08

nia patro

Nia patro


Mia patro mortis kaj ĉiam apudas min.

Jorge Luis Borges


Nia patro mortis kaj ĉiam apudas nin. Nia patro ĉiam staris apude, ankaŭ dum siaj oftaj kaj longaj forestoj. Ni, etuloj, kiom multe kaj kiom ofte ni petadis de li, certaj pri tio, ke li ĉion provizos! Kvazaŭ li disponis, plej nature, ĉiajn rimedojn, ĉiujn solvojn kaj respondojn. Nia patro fartis ĉiam sana, ni vidadis lin nur tia. Hodiaŭ, nun, ju pli da jaroj pasas de lia forpaso, ni komencas kompreni, ni komencas vidi tion, kio ĉiam restis evidenta. Kaj nia patro fariĝas des pli egala, des pli samaĝa kaj homa antaŭ niaj okuloj. Homo normala, kun problemoj kaj dilemoj; kun emoj, sekretoj, ĝuoj. Antikvaj romianoj, modernaj japanoj kaj ĉinoj faras el siaj forpasintoj varmajn diojn de la hejmo; simile, mi ofte vidas lin en foto sur improvizita altareto dormoĉambra, en la komenco aŭ fino de la noktoj. Malgraŭ la nebulo, malgraŭ la distanco, ni daŭre turnas nin al nia patro por konsilo aŭ por montro, aŭ eble por daŭrigi la neniam finitan, neniam finotan konversacion, la ĉenan dialogon senscie transprenitan kaj mute pludonotan. Nia patro, nia panjo mortis kaj ĉiam apudas nin.

7.9.08

Marlando


Marlando


En ĉinaj nomoj

Hajnano kaj Ŝanghajo

“haj” signifas maro.


Kaj “ti”,

la vorto “ti” signifas lando, tero,

kiel en Santimeno:

la pordo de tri landoj.


Do ĉinoj Haition

nomas “haj ti”, alivorte

lando de maro.


Prave, sed, paradokse,

Haition forblovas

alfabet-orde

Gustavo, Hanna, Iĉjo

– tri ventoj, uraganoj.


6.9.08

fotoj de la ibera grupo

Jen tri fotoj de anoj de la ibera grupo (nomata ankaŭ Ibera Skolo). La unuaj du, el la 52a Hispana Kongreso de Esperanto, en Merido (Mérida), de la 30a aprilo ĝis la 3a de majo, 1992. Ĉi-sekve, de live dekstren, jen Miguel Fernández, Gonçalo Neves, Jorge Camacho kaj Miguel Gutiérrez (Liven Dek):

En restoracio, horloĝmontrile, Miguel Gutiérrez, Gonçalo Neves, Jorge Camacho, Miguel Fernández kaj Abel Montagut:

La tria foto venas de la KEF 2000 (Kultura Esperanto-Festivalo) en Helsinko, 17-23.7.2000; pli precize, de ekskurso al lago kun komuna saŭnejo. La tri duonnudaj muskoluloj (mus-koluloj?) estas, de live, Gonçalo Neves, Jorge Camacho kaj Miguel Fernández:


Klaku tie ĉi por vidi pliajn fotojn de la ibera grupo.

1.9.08

Pledo por la asonanco (de Henri Vatré)

Enkonduke al la poemo La lando de Alvargonzález, de la hispana verkisto Antonio Machado, tradukita de Fernando de Diego kaj eldonita libroforme en 1969, legeblas studeto de Henri Vatré titolita Pledo por la asonanco:


Pledo por la asonaco (de Henri Vatré)


En la hispana literaturo oni nomas romanco poezian pecon de nedifinita longo, formita el oksilabaj versoj, el kiuj oni asonancis la parajn, kaj lasis liberajn la neparajn. Tiu speco, probable sen ekvivalento en la ceteraj eŭropaj literaturoj, floras jam de kvin jarcentoj en persista tradicio. Du teknikaj demandoj tuj sin levas por kiu deziras esperantigi romancon: a) per kiu versspeco redoni la hispanan oksilabon? B) ĉu uzi asonancon konforme al la originalo?


Fernando de Diego, la tradukinto de La lando de Alvargonzález, solvis la unuan demandon per rigore regulaj kvartrokeoj, kaj respondis jese, senhezite, al la dua demando. Vere salutinda kaj signifa decido, ĉar en Esperantujo la asonanco ankoraŭ ne akiris siajn kredit-leterojn. En la dua eldono de Parnasa gvidlibro, prof. Waringhien skribas: “…katalunaj poetoj provis redoni tiun sistemon en nia lingvo, sed ili ne trovis imitantojn, ĉar tiaj asonancoj estas apenaŭ aŭdeblaj por oreloj ne kutimiĝintaj”. Eble jes. Tamen la kutimon povos akiri niaj oreloj, se pri tio zorgas bonaj poetoj.


Aludante kion li nomis elsonoraj asonancoj (ekz. morgaŭ-sonĝaj), Kalocsay nin informas en Lingvo, sitolo, formo: “Ĉi tiun specon de asonanco mi proponus por la traduko de mezepokaj poemoj asonancitaj. Ĉar en ili la dek-dudek-foje ripetiĝantaj samaj vokaoj de versfinoj, helpate de la sameco de finaĵoj, nepre sentigas ian regulecon eĉ al tiuj, kies nacia poezio neniam uzas asonancojn”. Ni aldonu, ke ne maloftas poemoj en kiuj la samvokalaj versfinoj ripetiĝas sesdekfoje kaj eĉ pli!


Nur tre malmultaj hispanlingvaj esperantistoj publikigis asonancitajn versojn originale aŭ tradukite. Al niaj poetoj el aliaj landoj mankas instigaj modeloj nacilingvaj, kutimiĝo kaj emo. Eble tio klarigas la ĝeneralan neglekton kaj nefavoron pri la asonanco, kvankam nenio principe malhelpas, ke ni elprovu tiun por ni novan sistemon. La grandaj hispanaj lirikistoj, kiuj flegadis same sukcese la asonancon kaj la puran rimon, certe posedis orelon ne malpli delikatan, ol tiuj de la versamanataj esperantistoj.


Jam antaŭ kvardek jaroj, Kalocsay proponis belegan tradukon de la drama elegio de Bécquer, Cerraron sus ojos, sed anstataŭ la 52 samvokalajn asonancojn, li elektis 18 diversajn rimojn kun tre plaĉa efekto. El la sama poemo, Fernando de Diego faris atentindan version kaj sukcesis fasoni vere gracian esperantan veston en plena fidelo al la asonancita originalo. Estas tre instrue kompari ambaŭ versiojn kaj ties respektivajn karakterizojn kaj meritojn.


Uzi asonancon en esperanto neniel signifas elekti la pli facilan solvon. Tute male! Pruviĝas ofte pli oportune trovi dekses klasikajn rimojn por fiksforma balado, ol sesdekon da samvokalaj asonancoj por romanco.


Supozu, ke ni deziras traduki la faman poemon de Lope de Vega:


A mis soledades voy,

de mis soledades vengo,

porque para andar conmigo

me bastan mis pensamientos…


Tiu ĉi estas la unua el la 27 strofoj, el kiuj ĝi konsistas. Se ni deziras asonanci konforme al la leciono, ni devos serĉi ekvivalenton por vengo-pensamientos, elekti el diversaj ebloj la plej taŭgan. Ĝuste en tiu elekto kuŝas la malfacilo, ĉar en la poemo la samvokalaj versfinoj ripetiĝas 54-foje! Se ni ekprovos ekzemple jenan tradukon:


Mi al miaj soloj iras

kaj de soloj miaj venas,

ĉar por iri akompane

min sufiĉas pensoj memaj…


ni devos tra la tuta poemo skrupule fideli al la asonanco e-a (venas-memaj), kio ebligos verbajn prezencojn (metas, restas), adjektivojn (bela, verdaj) kaj adverbojn (apenaŭ, hieraŭ). Se, male, ni uzus klasikajn rimojn, ni povus ilin ŝanĝi en ĉiu strofo. La arto de lerta asonancisto sentigas samtempe vokalsonan regulecon kaj sufiĉe grandan varion por eviti tedon, precipe per surprizefektaj kontrastoj ĉe la neparaj versfinoj. En traduko, sukcesa apliko de la asonancaj reguloj similas ofte al bravuro.


Ĉu, eĉ preterante la necesan respekton al la originala formo, la rezulto valoras la penon? Konvinkan respondon donos al vi la 700-versa traduko de Fernando de Diego. Mi volas aparte insisti pri lia granda merito en la redono de La lando de Alvargonzález, kie li montras delikatan lingvan senton, frapan vortotrovan pretecon kaj kapablon sin esprimi tute nature, freŝe kaj poezie. Li mem konfesas, ke tradukon oni neniam rigardu definitiva. Vera artisto konstante strebas al perfekteco.


Jam de okdek jaroj oni fervore praktikas rimojn en la esperanta poezio, kaj oni atingis altan sojlon de teknika poluriteco. Dume, la asonanco ankoraŭ kuŝis en la lulilo kaj ne tute elvindiĝis. Ankaŭ al ĝi ni donu plenan ŝancon evolui. Necesis jaroj da komunaj, disaj, senĉesaj provadoj por prepari la lingvan nivelon, kiu ebligis al Kalocsay traduki la Infero de Dante per la terza rima. Ni same bezonos jarojn por plene mastri la arton de la asonanco, sed ni jam nun komencu la trejnandon, eksperimenton, provadon, kaj obstine persistu ĝis plena posedo de la rimedoj.


Iam endos traduki en maniero inda al la originalo la Ciganan romancaron de Federico García Lorca, do gxin traduki per la asonanco por respekti ĝian tipe hispanan karakteron. Konstanteno Gusev liveris honorindan provon, kiun makuletas sporadaj miskomprenoj apenaŭ eviteblaj de nehispano. Tamen la ekpaŝo estas kuraĝa kaj la vojo sekvinda de homoj dotitaj por ĝisiri la celon. Mi sincere kredas, ke amiko Fernando de Diego disponas la necesajn atutojn por entrepreni tian nefacilan taskon kaj ĝin feliĉe plenumi. Tion mi esprimas kun fido kaj espero.




30.8.08

Dum longe for


Dum longe for


Dum aŭgusto serene aliras sian finon

ĉe ni, en sud-eŭropa metropolo,

tre for

en akvoj de la Karaiba Maro

uragan’ formiĝas kaj trasulkas

la varman oceanon.


Dum ĝi ricevas nomon

(Gustav’)

de doktaj haruspeksoj,

tre for

pro pluv’ masiva en Nepalo

la riverego Kosi,

ido de Himalajo,

abrupte defluiĝas sur Biharon.


Kaj dum centmiloj da homoj

vidas sian posedaron subakviĝi,

vidas vojojn kaj vivojn vanui sub la fluo

impeta tra Barato,

tre for,

la uragan’ progresas senreziste,

turbe, turbule,

brue, detrue,

preter Kub’ al Luiziano.


Tiaj – naturo kaj vetero.

Tiaj – ŝanĝoj kaj

ŝancoj.


Madrido, 30.8.2008




29.8.08

Geopolitiko

Geopolitiko


Guantanamo:

Usono poluradas mutan limbon

en angul’ de Kubo.


Kaj Palestinon?

Ĝin stringas kaj strangolas diligente

la israela pugno.


Rokan Tibeton

distance kaj diskrete disciplinas

pacienca Ĉinujo.


Ĉirkaŭ Kaŭkazo

jen kozakas jen murzas jen ukazas

la rusa jugo.


Nova mond-ordo!

– En ublietoj kuŝas

juro kaj justo.


Madrido, 28.8.2008





9.8.08

Disonanco

Disonanco


Unu plian aŭguston, jen la fars’ olimpika,

dum minora milito eksplodas en Kaŭkazo,

tro for de la pekinaj rekordoj kaj eventoj,

de Hu, de Bush, de Putin, de ĉiuj potenculoj.


La pafoj kaj bombardoj, la mortoj kaj la sango

de sud- kaj nord-osetoj, de rusoj kaj kartveloj,

neniun interesas, neniun mobilizas

en brava nova mondo da televiziuloj.


Nur sporton, eĉ sen pano! Bataloj mem akordas

kun buntaj flagoj, himnoj, kun venkoj kaj medaloj,

rekvizitoj de l’ plaĉa spektaklo olimpika.


(Se mankas al vi verso, silaboj, rimoj,

serĉu ilin en Moskvo aŭ sur la mont’ Parnaso.)


Madrido, 9.8.2008