19.1.09

Blanka gazalo pri Gazao


Blanka gazalo pri Gazao


La histori’ aŭ historioj de l’ homaro

(aŭ ĉu de la homaroj?) konsistadas

el ĉeno, el kateno da eraroj,

da krimoj kaj krueloj plej diversaj.

Ni konsideru, ekzemple, la judan popolon,

la judan nacion plurfoje dispelitan

de nebukadnecaroj kaj cezaroj

en la kruelan mondon; ni konsideru ankaŭ

la absolutan krimon naziisman

ekstermi la judaron, ĉiujn judojn,

eĉ la nur hipotezajn;

ni konsideru la decidon lasi krei

en Palestino, el Palestino,

kompleze al kaprico de l’ racio

la ŝtaton Israelo

kvazaŭ sur virga paradiz’ senhoma;

ni konsideru fine la ĵusan, same blindan misdecidon

de l’ saĝa israela registaro

(la nomojn ni memoru: Olmert, Barak, Livni

kun Leibowitz kaj la plej cinika Peres)

reataki Gazaon akompane

al la nova jar’ kristana

per teraj tankoj, el la mura maro

kaj el avioj trafe netrafeblaj

(ĉu pro la balotad’ en februaro

aŭ pro grandfrata Uson’ senprezidenta?

En ambaŭ kazoj kalendar’ ukazas).

Jam tri semajnojn plumbo, fajro falas

sur ĉi strion da tero troabunda

je stratoj kaj kvartaloj,

je viroj, je virinoj, je infanoj senvizaĝaj.

Gazao, eltranĉaĵ’ de Palestino

mem dispartigita diligente,

por ke ĝi plu rampu surgenue.

Gazao, stompita kaj stringita

forgesejo, kie miliono plus centmiloj

supervivas sencele, senelire

kaj, evidente, ankaŭ nevideble,

por ke nin ceterulojn ne skandalu

la vundoj, sango, fortranĉitaj membroj,

la voĉoj orfe fremdaj.

Gazao sen elektro, sen nutraĵoj, sen akvo, sen ajnaj kuraciloj,

retro en la mez-epokon,

limba,

sola en la vasta mondo,

forlasita de veziroj kaj emiroj,

eĉ izolita de Cisjordanio,

kiun la servilismo de Fatah’ koruptis

en unu plian araban satrapujon.

Gazao fronte al la mirakla, envulta Israelo,

tiu falsa Davido sendefenda,

potenca goliate,

nacie kaj racie neracia,

kreejo kaj kredejo de sintrompaj mitoj

por pravigi kolonian uzurpon de la tero

laŭdire promesita;

tiu nepo aŭ nev’ de l’ blanka Eŭropo

perfide, kulposente promesinta

fordoni la malpropran,

kvazaŭ doktor’ aŭkcius fremdan koron, renon;

tiu histo postvivinta gaskamerojn

energie greftita en la randon de Azio

sukcese kaj kreskive

inter egoismajn despotujojn;

tiu ŝtat’ jam preta dekomence

dispona inĝenierojn, fizikistojn,

aviojn, tankojn kaj buldozojn domdetruajn,

filharmoniajn orkestrojn kaj,

postmorgaŭ,

la magian atombombon.

Kreiĝas ŝtatoj trude, krude, violente,

jen plia leĝo de la historio

sen escepto. Ĉi juna, nova ŝtato,

Israelo,

fondita plej konscie, povoscie,

armita per granitaj mitoj,

pretekstaj pratekstoj

kaj argumentoj arĥeologiaj

(se ne paroli ankaŭ pri l’ konvinkaj venkoj

en militoj epike konkerfruktaj)

nun tenas en la pugno Palestinon

kaj ĝin sufokas zorge, pacience.

Sed la uzurpo freŝas

kaj la kulpo.

Ja ĝi okazis

hieraŭ

longe post la ruinigo de la Templo jerusalema,

longe post la neniigo de Kartago,

de la albigensoj,

de la imperioj inkaa, majaa, azteka,

longe post la pereigo de l’ nacioj siua, irokeza,

longe post la elpurigo de l’ hispanaj sefardoj kaj moriskoj*,

longe post la belga genocid’ en Kongo

kaj eĉ nelonge post Aŭŝvico, Buchenwald, Treblinka.

Kaj la kulpon

(aŭ ĉu ni nomu ĝin peko, pli konforme

al gentoj unudiaj, unulibraj, unuveraj?)

oni devas jesi aŭ fornei.

Kaj, se fornei ĝin, laŭeble plej perfekte,

ke oni eĉ forgesu la forneon

kaj la forgeson mem, per mil tavoloj

da vortoj distorditaj ĝis sensenco.

Ho, la parolo klara kaj preciza

de Arendt, Levi, Klemperer – kien vi vanuis?!

Ĉar la israelanoj de hodiaŭ

kun poŝkomputilo, ĵipo kaj binoklo

kontemplantaj la facilan bombadon de Gazao

ne samas je la judoj brute vagonitaj

al ekstermetaforaj ekstermejoj.

Tamen

la voĉuloj plej fervoraj,

la firme senhezitaj apogantoj

de l’ revo kaj realo israelaj

kaj de la cionismo ĉionisma,

nu, sen atom’ da honto ili sin proklamas

viktimoj de la mondo

kaj, kontraŭ kritiko ajn, rebatas prompte

per la ŝakmata anatem’ “antisemito”.

Viktimoj!

Punistoj lertaj en la fel’ viktima

sin volvekovrantaj

per dika krusto, karapac’, kiraso,

sur kiu ĉiaj vortoj (tiaj ĉi) deglitas

kiel akvo anserdorse.

(Ĉu necesas diri,

ke ĉiujn ĉi ideojn mi senhonte parazitis

el la verkoj de pensuloj pli talentaj

kiel Santiago Alba, John Brown, Francisco de Goya, Rafael Sánchez Ferlosio,

Ilan Pappé, Edward Said, Heather Sharp aŭ Akiva Eldar

inter multaj, multaj pliaj?)

Kompreneble,

tiun ĉi batalon en milito negajnebla

ne motivis kapric’ facil-anima

sed la pratimo instinkta de la potenculo

garnita falsaprave.

Kaj por sin defendi

de tia fenomena malamik’, senkrura kaj senbraka,

nepris ringi per muregoj Palestinon,

per pikdrataj bariloj kaj dekretoj.

Sed la prizon’ prizonas ambaŭflanken

kiel histriko histeria, kies pingloj

kreskus enpike en la propran karnon.

Kiel kulmin’ de ĉies hipokrito

Hamas’, demokratie elektita,

rikoltas nur ignoron kaj detruon

surbaze de amata anatem’,

la damna “teroristoj”,

dum ceteruloj forturnas la rigardon

al sia konscienco mola, pura

(ni povus komplimenti teroristoj

la francajn rezistantojn kontraŭ naziismo,

aŭ judajn kontraŭ romianoj,

gerilojn kontraŭ Bonapartoj,

kaj makisanojn, partizanojn ĉie).

Sed en Gazao nun Hamas’ rezistas

kaj rezisti signifas kontraŭstari

por vivi plu. Rezisto admirinda

kiel tiu de l’ judoj de la geto varsovia

kriantaj “Ni ekzistas!” al nazioj.

Ni diru tion klare: Palestino

rajtas defendi sin kaj sin rearmi

kontraŭ la okupad’ arbitra, ekspluata kaj terora

(sur la sulko de Irgun)

far Israel’. Jes, Israel’, jam fakto,

antaŭ longe decidita, plenumita;

radike kompatinda

hibrid’ inter rasisma, apartisma

demokrati’, plutokrati’, teokratio

kaj kasto de karismaj gonoraloj (kiel Begin, la fama ricevinto

de l’ kara pacpremio, aŭ la ombracerba Ŝaron,

la glora amasmurdigisto

de Sabra kaj Ŝatila...

Prefere rifuznik’* ol tiraljoroj!)

Do, kvankam israelanojn kaj nin oni akceptas

tra la mond’ kiel turistojn, ne estiel

ĝene gruntajn enmigruntojn,

mi ne povas rekoni min sur la spegulo

de ili proponata kaj min sentas

de Palestino frato.

Palestino, sub- kaj dis-premita

for de l’ vido de kibicaj ĵurnalistoj,

preter la akcesora jur’ internacia.

Konsekvence,

en ĉi semajnoj diste sangofreŝaj,

la komplice plata kaj pilata

kristismo de Clinton, Blair, la du-neŭrona Bush kaj eĉ la novmesi’

Obama

al la mond’ eterne, alterne militanta

promesas panacean harmonion.

Sed pri solvoj

prefere ni demandu aŭguristojn

aŭ turnu la atenton

al Orienta Timor’, liberiĝinta, al la dissolvo

de l’ Sudafrikio* apartisma, al la peto de pardono

far la aŭtoritatoj aŭstraliaj

al la aborigenoj generacie prirabitaj.

Tamen, dume,

plia bomb’ eksplodas inter la domblokoj,

abrupte malkonstrue,

kun bruo, flagro, trem’ tiel realismaj,

ke tiajn ne redonos la plej dolara kino.

Dume

ĉu vi aŭdas la sirenojn? Ne aŭskultu

asertojn de fariseaj salomonoj

silogisme postulantaj simetrion,

kvazaŭ Gazao havus tankojn kaj aviojn,

flughavenojn, havenojn, submarŝipojn,

usonajn municiojn, bombojn centtunajn, grapolajn, blankfosforajn,

aŭ la eliksiran atombombon.

Eĉ limojn, eĉ eskapon ĝi malhavas!

Dume

ĉevalon hene fendas

lanco

virin’ genuas aŭ

stumblas

revolucia taŭro turbas

dua virin’

infano kun inerta sur la brakoj

plia fuĝas

el dom’

el flamoj

ĉie kuŝas

sub vitra sun’

rompita man’

diskorpoj de soldato.

Ĉu konata

vizio? Jes. Ĝin pentris jam

Pikaso en 1937, sed nun, ĉi tiam

la taŭro bovas aŭ bovinas, agonia;

ĉevalas magra azen’, splite krucumita;

sub la beton’ kaj brikoj stumpe fridas familio;

kadavroj polvaj en kaj ekster uniformo; pli ol tricent

infanoj (teroristoj untaj) kun mitrajla sankt-oleo; hospitaloj,

moske’, lernej’ ruinaj; bombon en tombejon;

la ministrejojn for. Nur mil murditoj

por ia falsa interpac’ labila,

dum daŭros neflekseble la sieĝo

kun rabaj mapoj, muroj, militleĝo

kaj, sur la tankoj, la davida stelo.



Madrido, 15-17.1.2009


moriskoj: nomo por la hispanaj islamanoj (kaj iliaj idoj) devige konvertitaj al katolikismo ekde 1502, kaj elpelitaj el Hispanujo en 1609-1614.

rifuzniko: konscienca obĵetanto rifuzanta servi en la israela armeo aŭ obei specifajn ordonojn kaj komandojn, ekzemple pro nekonsento kun la politiko de la israela registaro.

Sudafrikio: alia nomo por la regno nomata [Respubliko de] Sud-Afriko; sudafrikia, sudafrikiano: rilata al tiu regno, kaj ano de ĝi; sud-afrika: rilata al la sudo de la afrika kontinento.



4 comentarios:

Manuel dijo...

Impona poemo... mi ankoraŭ devas relegi iomfoje por plene kapti ĝin.

Intertempe mi proponas al vi jenon:

ĉu "...kateno da eraroj, da krimoj..." aŭ "...kateno DE eraroj, DE krimoj...". Finfine "kateno" ne estas kvanto-vorto sed distribu-vorto, same kiel "listo" ("listo DE eraro" sed ne "listo DA eraro").

Ĉu "ukazas" estas intenca aŭ vi celis "okazas"?

Krome, eble vortoj kiaj "nebukadnecaroj" (ne-bukadne-caroj?) meritus lokon en la glosareto.

Kun miaj gratuloj.

Jorge dijo...

Dankon pro la ŝato kaj gratulo!

Pri "de" anst. "da": striktasence vi pravas, tamen poezieco ofte konsistas el licencoj, el devioj disde la strikta senco. Ne arbitre, sed kun difinita intenco. Nome, ĉi tie la uzo de "da" nerekte implicas kvanton, kvantecon, kaj tio gravas.

Pri "ukazas": tute intenca (kvazaŭ sinonimo de "dekretas, diktas").

"nebukadnecaroj" estas ĝeneraliga pluraligo de propra nomo; malpli ĝeneralige mi uzas plurale ankaŭ "Bonapartoj". Sed mi ne emas doni tro da klarigoj (ekz. pri Irgun, eĉ Obama!).

Amike,

Jorge

गिरिधर | giridhar | గిరిధర్ dijo...

kara jorge

dankon pro tiu riĉa poemo korŝira.

en lastatempa recenzo de du novaj dokumentariaj filmoj, rafia Zakaria rimarkas:

"The inescapable paradox of placing these two films in dialogue is not difficult to glean. Only the inherent irony of history would make the victims of one massacre the silent perpetrators of another: and yet that is precisely the case in the few decades between the Holocaust and Beirut in 1982. This transformation of victim into perpetrator, the weight of collective guilt and the complicity of inaction before the evil all emerge as pressing dilemmas. Both movies pose crucial questions regarding the momentary justifications offered to justify meaningless killing during war and the debilitating and dehumanising cost it imposes on future generations who are no longer insulated by the rationalisations of yore."

Jorge dijo...

kara giri,

mi ghojas, ke vi shatis ghin, kaj pro tio ja mi danku vin, la leginton.

chi poemo aperos en mia tuj publikighonta kvara poemaro "koploj kaj filandroj", en eldono de mondial.