Blogo en esperanto kun impresoj pri miaj vojaĝoj kaj restadoj inter Madrido kaj Pingtongo (Tajvano) kaj aliaj temoj / Blog en esperanto con impresiones de mis viajes y estancias entre Madrid y Pingtung (Taiwán) y otros temas
Ne sufiĉas lerni ke la mio aŭ, fakte, la pronomo “mi” estas la nomoj donataj al la fikcia sumo de la diversaj mioj nunaj plus la fikcia sumo de la diversaj mioj pasintaj.
Ankaŭ al “vi” okazas same.
Mi, estanta nek kia, nek kio, nek kiu mi estis, – kiel povus konfirmi, kiam mi vin renkontas, la konvinkan skripton de via identeco?
Metaforoj.
Ni rekonu unu la alian
nun, en ĉiu nova foj'.
[dulingva poemo; la alia versio, en la hispanlingva blogo]
skripto: antaŭteksto de kultura produkto (filmo, prelego, komikso ktp)
Mi komencas blogi, paŝeton post paŝeto. Mi provos publikigi, kaj do esperantigi, la hispanlingvajn "tajvanajn kronikojn" (ankaŭ alilokajn), kiujn mi jam verkis kaj sendis al diversaj geamikoj; sed mi faros iom post iom, senhaste.
Unue, vi prave korektis la nomon "*Formoso" al "Formozo". Fakte ne gravas kiel oni prononcas tiun vorton en la portugala lingvo; tradicie, kaj jam de Zamenhof, oni transskribas simplan intervokalan "s" de latinidaj lingvoj per "z", kiel en Asia = Azio, Paris = Parizo ktp; aliflanke, tiu finaĵo etimologie identas al la neoficiala sufikso -oz- (origine "form-oza" = abunda aŭ plena je formoj, t.e. bela). Tamen plej gravas la fakto, ke la nomo Formozo jam de longe ekzistas en esperanto, sur la paĝoj de niaj vortaroj. Redaktanto de bulteno devas povi disponi kaj konsulti grandan vortaron kiel PIV aŭ NPIV (Nova Plena Ilustrita Vortaro). Ankaŭ la lokaj esperanto-kluboj en Tajvano devus havi NPIV en siaj bibliotekoj aŭ librokolektoj, kune kun PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, de Wennergren) kaj aliaj libroj, kiel romanoj ktp. Tiurilate oni povus aranĝi komunajn mendojn por profiti la rabaton kiun donas la Libroservo de UEA por aĉetoj de almenaŭ tri ekzempleroj de unu sama titolo.
Due, mi bedaŭras la uzon de la nepreciza vorto "falsezona" anstataŭ "aŭtuna". Krom tio, ke simile al kelkaj kunmetoj ("multekosta", "dubebrila") oni povus kompreni ĝin "false zona", la preferinda vorto "aŭtuno" (kiel printempo, somero kaj vintro) aperas jam en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto: "Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn." Kial ne uzi la tradiciajn nomojn de la sezonoj? Ĉu nur tial, ke usonanoj diras "fall" en la angla lingvo? Cetere, falsezono estas sezono... de kies falo? Ĉu falas folioj, haroj, prezoj, homoj? (ĉi-kaze la falsezono de finnoj estas ja vintro, pro la glacio sur la trotuaro!). Se ni dirus, ke "multaj birdoj flugas en la falsezono en pli varmajn landojn", ĉu temas pri tio ke birdoj mem falas? Kaj ĉu de sur arbobranĉoj, el sia nesto aŭ rekte el la ĉielo? Simile al "falŝirmilo" (provu diveni la signifon: ĉu balustrado, paraŝuto, lambastono?), jen vorto kun pli da problemoj ol da avantaĝoj. Parenteze, la fama ĉina verkisto Ba Jin [pa ĝin] verkis la novelon Aŭtuno en la printempo laŭ inspiro de Printempo en la aŭtuno, de la hungara esperanto-aŭtoro Julio Baghy.
Trie, la iniciato kuraĝigi komencantojn kaj progresantojn sendi artikolojn aŭ leterojn al la bulteno estas laŭdinda kaj tre interesa, sed, miaopinie, oni ne forgesu redakti lingve kaj stile la tekstojn almenaŭ por forigi gravajn erarojn. Tiel Formoza Folio havos utilon kiel modela legaĵo, en kursoj aŭ por unuopuloj, kaj ne nur en Tajvano. Tiurilate mi trovas tre bonaj la tradukpecojn kun eldiroj de Konfuceo, en simpla kaj klara stilo.
Fine, kaj pri esperantigo de ĉinaj kaj tajvanaj nomoj. Kiel referencon, oni povas transskribi la nomojn per pinjino, prefere kursive aŭ inter citiloj, sed kial oni faru nur kaj ekskluzive tiel? Formoj kiel "Pingtung" aux "Kaohsiung" estas konataj regione aŭ eĉ internacie, certe pli ol "Gaoxiong". Nomojn, por kiuj jam ekzistas tradicia esperantigo, oni skribu per ĝi: Tajvano, Tajpeo, Pekino. Okaze, ke oni deziras esperantigi nomojn de pliaj tajvanaj urboj, ne sufiĉas aldoni o-finaĵon al la pinjina formo, sed por pritrakti tion necesus tuta aparta artikolo. Ekzemple, la literkombinon "ng" de pinjino (kaj de pli fruaj transskribaj sistemoj de la ĉina), transskribantan la fonemon [ŋ] (velara nazalo), oni kutime transskribas per la esperantaj literoj "ng". T.e. oni esperantigas fonem(ar)on ne ekzistantan en esperanto per esperanta fonem(ar)o, kiu ne identas kun ĝi, tamen ebligas konservi distingon. Nome, oni esperantigas du fonem(ar)ojn de pinjino, [n] kaj [ŋ] (kiam skribatan ng), per du esperantaj, respektive [n] kaj [ng]. Kelkaj emas forigi la literon "g" kiam ĝi ne situas fine de esperanta radiko, sed mi ne vidas kialon por tio. Aliflanke, la pinjinajn "b", "d", "g" oni transskribu per la samsonaj esperantaj literoj "p", "t", "k", laŭprononce pli fidelaj. Mi skribas ĉion ĉi nur por klarigi mian elekton de esperantigo de la tajvana urbo, kie mi pasigas plurajn monatojn de la jaro, normale vintre kaj somere.
[Jen la versio kiun mi ekverkis kaj envikipediigis je 6 julio 2005 kun kelkaj korektoj, modifoj kaj aldonoj (fare de mi mem) skribitaj ruĝe; ĉi-subalegeblo de vortoj kun poa ligilo al iu vikipedia artikolo povas ŝuldiĝi al aliulaj (mis)redaktoj ekde 2005 en la koncerna E-vikipedia artikolopri esperantigo de vortoj el hispana fonto.]
Enhavo
1Ĝeneralaj reguloj
1.1Ĉu grafisme aŭ fonetisme?
1.2La fontoj de hispanlingvaj vortoj
1.3Diverseco de prononcoj
1.4Formoj prenitaj el alia lingvo ol la hispana
1.5Formoj interlingve kompromisaj
1.6Konveno elekti el la vortfamilio
2Laŭalfabeta superrigardo
2.1B
2.2C, K, Q, Z
2.2.1CA, QUE, QUI, CO, CU; K
2.2.2ZA, CE/(ZE), CI/(ZI), ZO, ZU
2.3CH
2.4G kaj J
2.4.1GA, GUE, GUI, GO, GU
2.4.2GUA, GÜE, GÜI, GUO
2.4.3JA, GE/JE, GI/JI, JO, JU; (X)
2.5H
2.6LL
2.7Ñ
2.8R kaj RR
2.9S
2.10V
2.11X
2.12Y
2.13Vokaloj
2.14Hiatoj
2.15Diftongoj
2.15.1Kun i duonvokala (fine de diftongo)
2.15.2Kun i duonkonsonanta (komence de diftongo)
2.15.3Kun u duonvokala (fine de diftongo)
2.15.4Kun u duonkonsonanta (komence de diftongo)
2.16Triftongoj
3Apartaj kazoj
3.1Vortoj kun fina vokalo
3.2Esperantigo de la familiida finaĵo -ez
3.3Vortoj kun fina -s neplurala
3.4Duoblaj formoj
3.5Plur-elementaj nomoj
3.5.1Nomoj kun artikolo
3.5.2Titolvortoj Don kaj Doña
3.5.3Komplika ekzemplo: Don Quijote de la Mancha
4Tabelo
5Bibliografio
Ĝeneralaj reguloj
Ĉu grafisme aŭ fonetisme?
Kvankam Golden (vidu la bibliografion ĉi-sube) asertas, ke "estas eble sistemigi la transskribadon kaj asimiladon per starigo de kohera regularo",
en la praktiko tamen ne eblas esperantigi vortojn el la hispana lingvo
uzante unu solan ĉionsolvan regul(ar)on aŭ sistemon. Foje konvenas
transskribi grafisme, foje fonetisme, foje laŭ la tradicio, foje
kompromisante inter lingvoj aŭ inter kriterioj, foje kombinante du aŭ
pli da sistemoj.
Ekzemple, ofte okazas, ke oni esperantigas fonem(ar)on ne
ekzistantan en esperanto per esperanta fonem(ar)o, kiu ne identas kun
ĝi, tamen ebligas konservi distingon.
Precize tiel okazas kiam la literon c (prononcatan [θ] antaŭ e kaj i, sed [k] antaŭ a, o kaj u) oni redonas respektive per la esperantaj c [ts] kaj k.
En la unua kazo, fonemo ne ekzistanta en la hispana ([ts]) respondas al
fonemo ne ekzistanta en esperanto ([θ]), kio konservas la distingon.
Golden mem akceptas, ke "plurfoje estas necese akcepti kompromisajn formojn" kaj ke "la
bazo de tiu kompromiso estas proporcia aplikado de fonetismo kaj
grafismo tiel, ke asimilaĵoj plej fidele prezentas la skribbildojn de
siaj etimoj kaj samtempe estas facile prononceblaj."
La fontoj de hispanlingvaj vortoj
Antaŭ ol esperantigi vorton el la hispana lingvo, necesas studi la
devenon mem de la vorto, ĝian etimologion. Eble ĝi estas vorto de latina
origino, ekzistanta ankaŭ en almenaŭ aliaj latinidaj (konkrete iberujaj)
lingvoj. Eble ĝi devenas de la araba, de la eŭska, aŭ de latin-amerikaj lingvoj kiel la naŭatla aŭ la keĉua.
Ekzemple, por esperantigi la nomon de la iama romia urbo kies hispana nomo estas Numancia (kaj adjektivo — numantino) oni povus pensi pri la sekvaj formoj: Numancio (simila al "Valencia" = Valencio) aŭ, laŭ ĝia latina etimo Numantia, Numanco (simile al Florentia = Florenco).
Diverseco de prononcoj
La prononcado de diversaj fonemoj de la hispana lingvo sufiĉe varias
ne nur inter Hispanujo kaj Latin-Ameriko, sed ankaŭ ene de unuopaj
regnoj kaj regionoj, ekzemple ene de Hispanujo mem. Kiel diras Golden, "por
eviti kromajn malfacilaĵojn, la transskribado kaj asimilado en ĉiuj
kazoj devas baziĝi sur la eŭropa hispana normlingvo, nomata ankaŭ la
kastilia".
Formoj prenitaj el alia lingvo ol la hispana
Ĉe Andalucía = Andaluzio eblas supozi, ke Zamenhof esperantigis ne el la hispana sed el la franca Andalousie (kie intervokala -s- = [z]), kio cetere kongruas kun: andaluz = andaluzo.
Koncerne la paron Duero = Doŭro, oni elektis kiel bazon por esperantigo la formon Douro de la portugala lingvo.
La formoj Córdoba = Kordovo kaj (La) Habana = Havano estas escepte asimilitaj ne rekte el la hispana, sed el la formoj en la franca, angla kaj aliaj lingvoj. La hispana urbo Córdoba nomiĝas Cordoue en la franca kaj Cordova en la angla, dum la samnoma argentina urbo (foje nomata en esperanto Kordobo) ricevas en tiuj lingvoj la formon Cordoba. Simile estas pri la sekvaj ekvivalentoj:
"Guadalupe" = Gvadelupo, asimilita el la franca "Guadeloupe"
"Granada" = Grenado, el la angla "Grenada" (la insularo kaj regno, ne la urbo Granado)
"Puerto Rico" = Porto-Riko, el la angla "Porto Rico"
Por "Pamplona" PIV prezentis Pampluno, el la franca "Pampelune", dum en NPIV aperas Pamplono.
Cetere, pri vortoj kiel espanjoleto ("falleba"), kastanjeto ("castañuela"), Kastilio ("Castilla"), Katalunujo / kataluno ("Cataluña / catalán") aŭ ŝereo ("jerez", ne la urbo sed la vino), ne eblas aserti, ke ili venas unuavice, rekte aŭ nur el la hispana.
Fine, la urbon nomatan hispanlingve Alicante oni povas esperantigi Alikanto, aŭ Alakanto (laŭ la formo en la valencia [t.e. kataluna] lingvo: Alacant).
Formoj interlingve kompromisaj
Aparte de formoj kompromisaj inter diversaj transskribaj aŭ asimilaj
kriterioj, ekzistas ankaŭ aliaj rezultantaj el kompromiso inter pluraj
fontlingvoj, ekzemple:
anzino, kompromise inter hispana "encina", portugala "azinha / azinheira" kaj kataluna "alzina"
Taĵo, kompromise inter hispana "Tajo" [taĥo] kaj portugala "Tejo" [teĵo / teĵu] (certe preferinda al Taĥo en NPIV aŭ Tago en PIV)
Konveno elekti el la vortfamilio
Kiel bazon por esperantigi la hispanan encomienda (kun la diftongo ie), Fernando de DIEGO elektis en GDEE la verbon encomendar aŭ la derivaĵon encomendero, kun la jena formo en esperanto: enkomendo.
Estas utile kompari kun derivaĵoj aŭ aliaj formoj de esperantigota vorto, antaŭ ol elekti plej konvenan radikon.
Laŭalfabeta superrigardo
Por rapida konsulto, vidu la tabelon sube de la artikolo.
B
Ĉi tiun fonemon, kies sonon similas nur proksimume la esperanta [b], oni redonas per b.
Kiel dirite, la formoj Córdoba = Kordovo kaj (La) Habana = Havano estas escepte asimilitaj ne rekte el la hispana, sed el la formoj en la franca, angla kaj aliaj lingvoj. La hispana urbo Córdoba nomiĝas Cordoue en la franca kaj Cordova en la angla, dum la samnoma argentina urbo (foje nomata en esperanto Kordobo) ricevas en tiuj lingvoj la formon Cordoba.
Pri v (en la hispana, samsona kiel b), vidu poste sub V.
C, K, Q, Z
CA, QUE, QUI, CO, CU; K
Ĉi tiujn fonemarojn oni redonas fonetisme laŭ ilia prononco [ka, ke, ki, ko, ku]: ka, ke, ki, ko, ku. La samo validas por ka, ke, ki, ko, ku, tre maloftaj en la hispana lingvo. Ekzemploj:
cacique = kaciko Cádiz = Kadizo quebracho = kebraĉo Torquemada = Torkemado mosquito = moskito Quito = Kito
Kvankam foje uzataj por redoni que, qui, respondaj formoj kun kv- estas evitindaj: ne *kvecalo kaj *pulkvo, sed kecalo kaj pulko.
Pri cua, cue, cui, cuo vidu poste ĉe la koncernaj diftongoj ua, ue, ui, uo.
ZA, CE/(ZE), CI/(ZI), ZO, ZU
Ĉi tiujn fonemarojn (kies prononco estas [θ] aŭ, en Latin-Ameriko kaj suda Hispanujo, [s]) oni redonas grafisme resp. per c aŭ z. Ekzemploj:
centavo = centavo (el) Cid = Cido cigarro = cigaro Dulcinea = Dulcineo aŭ Dulcinea Murcia = Murcio Pacífico = Pacifiko alcazaba = alkazabo alcázar = alkazaro Chimborazo = Ĉimborazo mestizo = mestizo Zaragoza = Zaragozo zarzuela = zarzuelo
Parenteze, la literkombinoj ze kaj zi tre maloftas en la hispana lingvo.
En ĉiu alia pozicio, oni redonas z tute grafisme:
gazpacho = gazpaĉo
CH
Ĉi tiun fonemon oni redonas per ĉ:
chicle (maĉgumo) = ĉiklo chinchilla = ĉinĉilo (la) Mancha = Manĉo Sancho = Sanĉo (rolulo)
sanchopanza = sanĉopanzo (homtipo)
G kaj J
GA, GUE, GUI, GO, GU
Ĉi tiujn fonemarojn, kies prononco estas [ga, ge, gi, go, gu], oni redonas fonetisme per simpla g en esperanto. Ekzemploj:
Aragón = Aragono (islas) Galápagos = Galapagoj guitarra = gitaro guerrilla = gerilo
Kvankam foje uzataj, respondaj formoj kun gv- estas evitindaj: ne *gverilo, sed gerilo.
GUA, GÜE, GÜI, GUO
Ĉi tiujn fonemarojn, kies diftonga prononco estas [gŭa, gŭe, gŭi, gŭo], oni redonas tradicie per gv-, nek grafisme nek fonetisme (sed fakte laŭ rusgermana prononcmaniero). Ekzemploj:
alguacil = algvazilo iguana = igvano Guadalquivir = Gvadalkiviro Guadiana = Gvadiano guaraná = gvarano guaraní = gvaranio Guatemala = Gvatemalo
Ĉi-kaze oni sekvis la regulon por esperantigo de similformaj
vortoj el la latina kaj el aliaj latinidaj lingvoj. Tamen oni retrovas
ankaŭ anomaliajn esperantigojn influitajn de la franca:
guayaco = gvajako kaj gajako (france: gaïac)
guayaba = gujavo (france: goyave)
Fakte ekzistas rezisto al tia tradicia redono per gv-, sed samtempe funkcias tabuo kontraŭ antaŭvokala ŭ en gŭ- (kvankam NPIV rompis tiun tabuon en la asimilo de nomoj el la ĉina: Gŭangdongo, Gŭangŝjio). Eble tial oni trovas netradiciaĵojn aŭ duoblaĵojn provantajn mezan vojon, simile al la hiataj guaŝo (el la franca) kaj jaguaro (el la portugala):
guano = guano guanaco = gvanako kaj guanako (KEV)
güemul, huemul = gvemulo kaj guemulo (KEV)
Resume, por unu sola vorto hispanlingva eblas almenaŭ tri malsamaj asimiloj:
Guantánamo = Gvantanamo (tradicie), Guantanamo (meze) kaj Gŭantanamo (novisme).
JA, GE/JE, GI/JI, JO, JU; (X)
Por ĉi tiuj fonemaroj, kies prononco estas [ĥa, ĥe, ĥi, ĥo, ĥu], ne
ekzistas unu komune akceptita maniero esperantigi. Pri la malnovaj
prononcoj de x [ĥ, ŝ], vidu sub ĝi.
En la komenco, oni tradicie redonis ĉi fonemon fonetisme per ĥ azulejo = azuleĥo, sed ankaŭ azuleĵo (KEV, el la araba az-zullajĝ)
jota = ĥoto marijuana, marihuana = mariĥuano mudéjar = mudeĥaro, sed ankaŭ mudeharo (PIV) kaj mudeĵaro (KEV)
(Don) Quijote = (Don-)Kiĥoto (rolulo)
quijote = donkiĥoto (homtipo)
Tamen ĉiam ekzistis rezisto al tiu tradicia transskribo, jen pro
etimologio, aŭ pro internacieco kaj kongruo kun la lingvoj najbaraj al
la hispana, kio klarigas la aperon de duoblaĵoj. Golden skribas, ke "sekve,
la hispanaj konsonantoj 'j' en ĉiuj pozicioj, kaj 'g' antaŭ 'e' kaj 'i'
estu grafisme transskribitaj per «j» kaj «g» respektive".
Rezulto estus, ke la esperanta j fariĝus grafisma ekvivalento de du hispanaj grafemoj (kaj fonemoj), nome j [ĥ] kaj y [j] (pri tiu ĉi vidu poste), kaj la esperanta g sendistinge respondus al g [g, ĥ] kaj gu [g]. Tiu fenomeno ne estus unikaĵo: r kaj rr sumiĝas al unuobla r, kaj ekzistas simila tendenco redoni l kaj ll, kaj (malpli evidente) n kaj ñ, respektive per simplaj l kaj n.
Jen do ke, krom la jam menciita jaguaro (el la portugala), oni trovas en NPIV la sekvajn grafismajn formojn:
Argentina = Argentino (komparu kun arĝento)
Cartagena = Kartageno (cetere, kongrua kun Kartago)
corregidor = koregidoro Don Juan, donjuán = donjuano kaj donĵuano (rolulo kaj/aŭ homtipo)
Gibraltar = Gibraltaro kaj Ĝibraltaro (ĉi tiu formo aperas kiel kapvorto)
Jamaica = Jamajko junta = junto (diktatura estraro; grupo de kundiktatoroj)
San José = San-Joseo San Juan = San-Juano (en NPIV sub Porto-Riko)
Tamen tri ekzemploj el NPIV montras la eblon konservi distingon per modifite grafisma asimilo, laŭ kiu j en ĉiuj pozicioj, kaj g antaŭ e kaj i estu redonitaj per ĵ kaj ĝ respektive (kaj ĝuste tion mi mem preferas):
donjuán = donĵuano Generalife = Ĝeneralifo Gibraltar = Ĝibraltaro
Resume, por unu sola vorto hispanlingva eblas almenaŭ tri malsamaj asimiloj:
Badajoz = Badaĥozo (fonetisme), Badajozo (nur grafisme), Badaĵozo (modifita grafismo)
Jaén = Ĥaeno, Jaeno, Ĵaeno Jerez = Ĥerezo, Jerezo, Ĵerezo Rioja = Rioĥo, Riojo, Rioĵo
La kazo montriĝas trioble pli komplika por Guadalajara, de Gvadalaĥaro ĝis Gŭadalaĵaro tra ĉiuj eblaj kombinoj, inter ili mia propra prefero je Guadalaĵaro.
H
Ĉi tiun fonemon, ĝenerale sensonan en la hispana lingvo, oni redonas grafisme per h. ekzemploj:
Alhambra = Alhambro Bahamas = Bahamoj hidalgo = hidalgo Huelva = Huelvo (prefere al Onubo, el ĝia latina nomo aŭ el la adjektivo onubense)
Huesca = Huesko (prefere al *Osko aŭ *Osco, el la adjektivo oscense)
LL
La artikolo de Golden asertas la ekziston de hezito pri redono de la digramo ll, prononcata diversmaniere (en granda parto de Hispanujo fakte kiel ĝ) kaj kies teorian sonon similas nur proksimume la esperanta fonemaro [lj], fonetisme per lj aŭ grafisme per l.
Tamen, kaj kvankam multaj nuntempaj vortaroj de la hispana ne plu traktas la digramojn ch, ll (kaj rr) kiel apartajn literojn (kaj do listigas vortojn enhavantajn ilin respektive sub c kaj sub l), oni ĝenerale konceptas ilin kiel unuoblajn literojn, respondajn al po unu fonemo.
Eble tio klarigas la pli ĝeneralan tendencon eviti transskribi ll per la digramo lj, favore al la redono per simpla l:
Antillas = Antiloj (probale tra la franca Antilles)
armadillo = armadelo banderilla = banderilo camarilla = kamarilo caudillo = kaŭdilo (Rikolto)
chinchilla = ĉinĉilo cordillera = Kordilero guerrilla = gerilo llama = lamo (aŭ ljamo, probable por eviti homonimecon)
mantilla = mantilo Melilla = Melilo (aŭ Meliljo, aŭ eĉ Melilio)
paella = paelo (aŭ, en NPIV, paeljo) Sevilla = Sevilo (aŭ Seviljo)
Valladolid = Valadolido
Malgraŭ tio, NPIV enhavas:
tortilla (mexicana) = tortiljo (pli kohera forma estintus tortilo)
Tradicia escepto: Castilla = Kastilio (laŭ Golden, eble prenita ne rekte aŭ ne nur el la hispana)
Ñ
Simile kiel pri ll, Golden parolas pri hezito redoni la literon ñ, konceptatan de hispanlingvanoj kiel unuoblaĵon kaj kies sonon similas nur proksimume la esperanta fonemaro [nj], fonetisme per nj aŭ grafisme per n.
Ĉi-kaze oni trovas formojn kun nj:
cañón (speco de valo) = kanjono (por eviti homonimecon kun la jam homonima kanono)
dueña = duenjo Miño (galega nomo) = Minjo
Sed foje ankaŭ per n:
vicuña = vikuno (aŭ vikunjo (KEV)).
Golden preferas simetrian redonon de ll kaj ñ per lj kaj nj. Tamen, kiel vidite en la antaŭa sekcio, la preferata asimilformo de ll estas simpla l, kio kongruas kun la fakto, ke ankaŭ r kaj rr sumiĝas al unuobla r.
La kombino nj, malofta en esperanto krom en la sufikso nj, povus retroviĝi en eventualaj formoj Sanjoseo aŭ Sanjuano, se unu-elemente skribitaj (legu pri tio en posta sekcio). Ĉi-kaze ne eblus retrospuri ilin al neekzistanta ñ.
Resume, daŭre eblas du malsamaj asimiloj:
Logroño = Logrono aŭ Logronjo (A / La) Coruña (fakte galega nomo) = Koruno aŭ Korunjo (aŭ eĉ Korunio)
Parenteze, ĉi lastajndu nomojn oni prefere rigardu asimiloj ne el la hispana, sed el la galega. Simile, pri Katalunujo / kataluno ("Cataluña / catalán") ne eblas aserti, ke ĝi venas unuavice, rekte aŭ nur el la hispana.
R kaj RR
En esperanto oni ne konservas la distingon inter ambaŭ fonemoj de la hispana, kaj asimilas ilin sendistinge per simpla r:
alcarraza = alkarazo arroba = arobo (KEV)
cigarro = cigaro garrote = garoto guerrilla = gerilo guitarra = gitaro Navarra = Navaro Sierra Leona = Sieraleono Tarragona = Taragono
S
Laŭ Cherpillod (en ZRF), Zamenhof transskribis la intervokalan s de la latina kutime per z (aŭ tute escepte per c), kio respondas al la franca-itala prononcmaniero, apogita de slava influo. Kaj li aldonas: "Strange, Zamenhof neniam transskribis la intervokalan latinan 's' per «s»". El la greka, li simile redonis la intervokalan Σ per z aŭ, tre malofte, per s
(pri kio Cherpillod protestas aliloke). Ekzistas neniu motivo aŭ kialo
sekvi tiun procedon por vortoj el la hispana lingvo, kie la litero s neniam fariĝas voĉa (t.e. [z]) inter vokaloj. Kiel menciite, oni asimilu s kaj zgrafisme respektive per s kaj z. Ekzemploj:
pasodoble = pasodoblo sangría = sangrio sisal = sisalo
V
Ĉi tiun fonemon, en la hispana samsonan kun b kaj kies sonon similas nur proksimume la esperanta [b], oni redonas grafisme per v. Ekzemploj:
Huelva = Huelvo Quevedo = Kevedo Valladolid = Valadolido vaquero = vakero
X
Kiel skribas Golden, la literon x, historie
ekvivalentan al [ks], oni prononcas tiel nur inter vokaloj, aŭ (antaŭ
konsonanto) en emfaza aŭ klera parolo (ĉi-kaze oni normale simpligas ĝin
al [s]).
Tamen ekzistas vortoj kun arkaika ortografio, kie x respondas al la fonemoj [ĥ] (Ximena) , [ŝ] (Xochimilco) aŭ [ks] (México, ĉe kiu la koncerna fonemo intertempe evoluis al la prononco [ĥ]). Jen kial oni trovas esperantigojn per ĥ:
(Don) Quixote = (Don-)Kiĥoto (rolulo)
Ximena (aŭ Jimena) = Ĥimeno aŭ Ĥimena
Golden proponas fonetisman transskribadon. Tio probable validas
por latin-amerikaj vortoj aŭ nomoj, kiuj fakte ne estas asimiloj el la
hispana lingvo mem. Tamen, kiel ĝeneralan regulon, ŝajnas pli oportune
redoni ĉi tiun grafemon tradicie per ks. Ekzemploj:
Extremadura = Ekstremaduro (hispana regiono, nekonfuzinda kun la portugala Estremadura = Estremaduro; la portugala kontinuaĵo de Ekstremaduro geografie estas ne Estremaduro, sed Alentejo)
México (aŭ Méjico) = Meksiko (verŝajne transprenita ne rekte el la hispana, sed el la franca, la germana aŭ la rusa)
Texas (aŭ Tejas) = Teksaso
Y
Ĉi tiun literon, izole prononcatan [i] sed ĝenerale samsonan je antaŭvokala hi- kaj je la esperanta [j], oni redonas fonetisme per j. Por la kombinoj ay, ey, oy, samsonaj kiel ai, ei, oi, vidu ĉe diftongoj kaj triftongoj. Ekzemploj:
arroyo (portugale arroio) = rojo maya = majao yuca = jukao Yucatán = Jukatano
Vokaloj
La vokalojn a, e, i, o, u de la hispana lingvo oni redonas per la sama vokalaro a, e, i, o, u en esperanto. Por la diversaj vokalkombinoj vidu ĉe diftongoj kaj triftongoj.
Hiatoj
La hiatojn
de la hispana lingvo, t.e. la sinsekvojn de du vokaloj ne
konsistigantaj unu solan silabon aŭ diftongon, oni transskribas per la
sama vokalsinsekvo en esperanto. Oni atentu, ke en la subaj ekzemploj
akcentita i aŭ u hiatigas vokalduon. Ekzemploj:
cacao = kakao Bilbao = Bilbao Baleares = Balearoj paella = paelo maíz = maizo
Vortfine, la anstataŭigo de la dua vokalo per la substantiva finaĵo povas estigi novan hiaton, nome -oo:
balboa = balboo
Diftongoj
Kun i duonvokala (fine de diftongo)
La diftongojn ai, ei, oi aŭ la tute samsonajn ay, ey, oy [aj, ej, oj] oni pli ofte redonas fonetisme per aj, ej, oj:
aimara, aimará = ajmara (GDEE, KEV)
Buenos Aires = Buenos-Ajreso caimán = kajmano Jamaica = Jamajko
Foje oni renkontas ankaŭ grafismajn asimilojn per hiato:
boina (eŭska bereto) = boino (KEV)
ceiba = ceibo
La unua procedo ŝajnas pli kongrua kun la redonado de diftongoj kun fina u, kaj do preferinda:
Teide = Tejdo
Kun i duonkonsonanta (komence de diftongo)
La diftongojn ia, ie, io, iu, kies sonojn similas nur proksimume la esperantaj [ja, je, jo, ju], oni redonas grafisme per la hiatoj ia, ie, io, iu:
Santiago = Santiago Diego = Diego Sierra Leona = Sieraleono siesta = siesto Asunción = Asunciono Ciudad Real = Ciudad-Realo
Vortfine, la fina vokalo de la diftongo povas forfali favore al la esperanta finaĵo:
Bolivia = Bolivio Canarias = Kanarioj Indias = Indioj Murcia = Murcio Segovia = Segovio Soria = Sorio
Kun u duonvokala (fine de diftongo)
La diftongojn au, eu, ou [aŭ, eŭ, oŭ] oni redonas fonetisme per aŭ, eŭ, oŭ:
araucano = araŭkano (KEV)
araucaria = araŭkario caudillo = kaŭdilo gaucho = gaŭĉo
La diftongo ou [oŭ] verdire ne apartenas al la hispana, kaj aperas nur en vortoj aŭ nomoj pruntitaj de aliaj lingvoj.
Kun u duonkonsonanta (komence de diftongo)
La diftongojn ua, ue, ui, uo, sonantajn [ŭa, ŭe, ŭi, ŭo], oni redonas grafisme per la hiatoj ua, ue, ui, uo:
marijuana, marihuana = mariĥuano quechua = keĉua Cuenca = Kuenko (prefere al *Konko, el la adjektivo conquense)
Huelva = Huelvo (prefere al Onubo, el ĝia latina nomo aŭ el la adjektivo onubense)
Huesca = Huesko (prefere al *Osko aŭ *Osco, el la adjektivo oscense)
Puerto Rico = Puerto-Riko (anstataŭ la NPIVaPorto-Riko)
Teruel = Teruelo Venezuela = Venezuelo
Aparta kazo: Ecuador = Ekvadoro (probable influita de ekvatoro, siavice el la latina)
Kvankam ekzistas tabuo pri antaŭvokala ŭ, foje oni renkontas novismajn formojn (kun duoblaĵoj):
náhuatl = naŭatla ( nahŭatla aŭ nahuatla en GDEE)
Cetere, kiel jam klarigite, ĉi tiujn diftongojn, kiam antaŭatajn de g-, oni kutimas redoni tradicie per gv-, kvankam ĉi tiu ne estas la sola uzata procedo por asimilado (vidu pli supre ĉe la koncerna konsonanto):
iguana = igvano guano = guano
Kiel dirite, ekzistas rezisto al tia tradicia redono per gv-, sed samtempe funkcias tabuo kontraŭ antaŭvokala ŭ en gŭ-.
Triftongoj
Ĉio antaŭe dirita validas por la triftongoj uai, uei / üei aŭ la tute samsonaj uay, uey / üey [ŭaj, ŭej], kiujn oni trovas nur en du nomoj, tradicie asimilitaj:
Paraguay = Paragvajo Uruguay = Urugvajo
Restas decidi, ĉu oni procedu same por transprenindaj novaj nomoj:
Camagüey = Kamagvejo, Kamagŭejo aŭ Kamaguejo
Apartaj kazoj
Vortoj kun fina vokalo
La fina vokalo normale forfalas okaze de esperantigo:
peso, peseta = peso, peseto
Tamen foje oni preferas konservi ĝin, ekzemple por montri la lokon de la akcento:
Perú = Peruo
Simila emo foje konstateblas ĉe vokalfinaj nomoj, kiuj, sen
konservo de la vokalo, konsistigus homoniman (kaj ofte unusilaban)
radikon. Eble tio klarigus la ekziston de duoblaj formoj kiel la jenaj:
coca = kokao (konfuzebla kun koko)
Goya = Gojo (konfuzebla kun gojo) aŭ Gojao inca = inkao (konfuzebla kun inko)
mate = mateo (konfuzebla kun mato)
maya = majao (konfuzebla kun majo)
muleta = muletao (konfuzebla kun muleto)
yuca = jukao (konfuzebla kun juko)
Tamen ne ĉiam estas tiel:
Lima = Limo (konfuzebla kun limo)
Esperantigo de la familiida finaĵo -ez
Konvenas unuece transskribi resp. per -ezo kaj -eso hispanajn kaj portugalajn/galegajn nomojn finiĝantajn per -ez kaj -es, kontraste kun la individuaj nomoj sen tia familiida finaĵo.
Tiel, Lope = Lopo aŭ, prefere, Lopeo (nomo individua), sed López = Lopezo (familia).
Pri la konsisto de hispanaj nomoj vidu: Hispanaj kaj hispanlingvaj personaj nomoj.
Vortoj kun fina -s neplurala
Kvankam PIV uzas la formon Cervanto, analoge al la familiidaj nomoj kelkaj aŭtoroj preferas Cervanteso.
Oni povas argumenti, ke tia fina -s foje malaperas
en derivaĵoj en la hispana lingvo ("cervantino" = cervantesa, cervanta).
Aliflanke, en esperantigoj el la hispana kutime forfalas nur vortfinaj
vokaloj, sed ne vortfinaj konsonantoj.
Tial Burgos = Burgoso (prefere al Burgo).
Similaj ekzemploj: Buenos-Ajreso, Honduro = Honduraso, Karako = Karakaso.
Duoblaj formoj
Krom la ĵus menciitaj ekzemploj de duoblaj formoj, kies diferenco estas la konservo aŭ nekonservo de la vortfina -s, ekzistas aliaj similaj paroj de esperantigoj. Ekzemploj:
Buenos-Ajreso (el Buenos Aires) kaj Bonaero (traduke, aŭ el la adjektivo bonaerense = bonaerano, bonaera).
Huelvo (el Huelva) kaj Onubo (el la latina, aŭ el la adjektivo onubense = huelvano, huelva).
Plur-elementaj nomoj
Kiam la esperantigita nomo estas origine plur-elementa, kaj kvankam
ekzistas emo aŭ tendenco unuradikigi la esperantigon, foje oni
videbligas la plur-elementecon per ligstreketo. Ekzemploj: Buenos-Ajreso
(teorie eblus ankaŭ Buenosajreso), La-Pazo, Los-Anĝeleso.
Nomoj kun artikolo
Kiam la unua elemento origine estas artikolo, oni povus sin demandi,
ĉu ĝi povus forfali okaze de derivado. Tiukaze, apud la formoj
"la-pazano" kaj "los-anĝelesano", eble povus kunekzisti "*pazano"
(hispane "paceño") aŭ "*anĝelesano" ("angelino").
Eble plej bone estus forigi tiujn artikolojn el la esperantigoj: Anĝeleso, Pazo. Ekzemple, en la kazo de La Coruña, galege A Coruña, senartikoligo helpas trovi kompromisajn solvojn: Koruno = Korunjo = Korunio.
La oportunecon de forfalo de la artikolo montras la formo:
(La) Mancha = Manĉo
Titolvortoj Don kaj Doña
Don kaj Doña estas kurtaj formoj signifantaj respektive sinjoro kaj sinjorino, tamen ne sam-uzaj kun la tiu-signifaj señor kaj señora (kiujn ili ofte akompanas). Pro homonimeco kun la radiko don- ili estas malfacile asimileblaj.
Analoge al aliaj plur-elementaj esperantigoj, oni prefere ligu ilin per streketo (aŭ unuradikigu):
(Don) Quijote = Don-Kiĥoto (aŭ Donkiĥoto) (rolulo)
Minuskla unuradikigo verŝajne restas preferinda por plena asimilo ne kiel nomo, sed kiel komune uzebla vorto:
quijote = donkiĥoto (homtipo)
Pro la malmulta semantika pezo de la titolvorto kompare kun la nomo mem, oni renkontas ankaŭ formojn sen ĝi:
Kiĥoto (rolulo) kaj kiĥoto (homtipo)
Ĉiel ajn, por la alia fama ekzemplo oni trovas nur formojn unuradikajn:
Don Juan, donjuán = donjuano kaj donĵuano (rolulo kaj/aŭ homtipo, kvankam por la rolulo eblus ankaŭ Don-Juano aŭ Don-Ĵuano)
Verŝajne tie montriĝas la influo de la hispanlingvaj substantivoj kaj adjektivoj: un quijote kaj quijotesco, sed un donjuán kaj donjuanesco.
Por la ina titolo Doña eble taŭgus Dona- aŭ Donna-.
Komplika ekzemplo: Don Quijote de la Mancha
Resume, aplikante la ĉi-suprajn modelojn, la preferinda esperantigo de la nomo estas:
Don Quijote de la Mancha = Don-Kiĥoto el Manĉo (aŭ Donkiĥoto el Manĉo)
"Hispanidaj neologismoj en Esperanto", de Juan RÉGULO PÉREZ, en "Rikolto", eld. Fonto, Chapecó, 1992, 608 p. (p. 260-272; reeldono de artikolo aperinta en 1949).
Laŭ tio kion mi legas, la ĉina tradicia koncepto pri familio tre komplikas kaj malsimilas al la nia. Oni ne konceptas individuon aparte aŭ sendepende de la familio. Ĉi tiu funkcias teame, kaj la sukceson aŭ fiaskon de unu el ĝiaj anoj oni travivas kiel la sukceson aŭ fiaskon de ĉiuj, unuope kaj are. Ĉiu grava decido rilate laboron aŭ pariĝon de membro de la familio bezonas la aprobon de la familio mem, t.e. de la gepatroj. Tion rakontas Lin Yutang en 'La graveco de vivado', de 1937, libro kiun mi rekomendas, kaj ĉio vidata kaj aŭdata konfirmas ĝin al mi.
La ĵusan semajnfinon ni pasigis en Hengĉuno kaj en Kentingo, plaĝa urbeto sude de Formozo, t.e. de Tajvano. Mi jam vizitis Kentingon vintre, sed nenia similo kun la somero. Nun ĝi plenegas je homoj, same tage kiel nokte, ĉefe je tajvananoj sed ankaŭ kelkaj grandnazuloj (jen nia moknomo) kiel mi. Konvenas vidi ĉi tiujn por rememori ke nia sola specialaĵo estas ke ni venas de ekstere, alivorte nenio.
Unuafoje mi vidas plaĝon kun tajvananoj banantaj sin mare kaj sune, kun la sablo plenplena je sun-ombreloj, kiel en la hispana urbo Santa Pola. Se ili almenaŭ kopius niajn bonaĵojn anstataŭ la plaĝa kulturo, kristismo, Beckham kaj Whitney Houston.
Kaj, nokte, oni amasiĝas en drinkejojn kun plenvapora muziko, kiel mialande en la kanariaj Playa del Inglés au Los Cristianos, aŭ en la majorka Magaluf. Ni vizitis ejon kun prezento de mild-erotika danca spektaklo, kun fajrobrigada masto sed malmulta striptizo.
Pere de interreto mi ricevas svagajn eĥojn de la olimpiaj ludoj kaj de la ETA-bombetoj ĉe la kantabra marbordo. Strange, ke oni nenion diras pri la problemoj de la tajvana sportistaro en Ateno, aŭ pri la streĉaj rilatoj kun la t.n. komunisma Ĉinujo, aŭ pri la graveco de la daŭra ĉeesto de la jankia floto en Pacifiko. Ĉi tie oni apenaŭ parolas pri aliaj temoj...
"Valoras ne la vesto, valoras la enesto", jen proverbo du-kiale aplikebla al Esperanta frazeologio. Unuavice, ĉar, kvankam mi nostalgias la ĝishieraŭan grafikan modelecon de UEA-libroj (ekzemple de Lingva arto), tiu ĉi verko estas ne nur sufiĉe dign-aspekta sed ankaŭ tre leginda, eĉ traleginda. Krome, ĉar proverbo estas unu el la stud-objektoj de frazeologio, nome unu speco de "plurelementa lingvounuo, pleje idioma, kun relative fiksitaj strukturo kaj enhavo, kiun parolanto/skribanto reproduktas kaj laŭkutime uzas kiel pretan unuon kun intensiga funkcio" (kiel la titolo de ĉi recenzo). Aliaj specoj estas flugilhavaj vortoj, citaĵoj, filmaj aŭ libraj titoloj, kaj esprimoj kiel "troja ĉevalo", "velura revolucio" aŭ "la patrino de ĉiuj militoj". Kaj, kiel diras la aŭtorino, "por plenkompreni ilin ne sufiĉas lingvaj scioj".
Mi trovis tre instruaj kaj interesaj la klarigojn pri la esprimo "talpa laboro", teorie perfekte uzebla ankaŭ nun laŭ ĝia enhavo sed praktike jam de longe ŝimanta en la kesto de forgeso. Same la bonegajn ekzemplojn pri uzado kaj komprenado de "La Lucerna ponto mortis, vivu la Lucerna ponto!" kaj "Se la verda movado ne ekzistus, necesus krei ĝin", aŭ la montron de ekzisto de frazeologiaj dialekt(et)oj, kiel tiu de ĉinaj aŭtoroj en "El Popola Ĉinio". Ĉi tie ŝi levas jenan demandon: "Ĉu la ofte kritikata tro euxropeca karaktero de la Esperanto-leksiko ĝustas ankaŭ por la frazeologio?". Mia respondo estus: kredeble jes.
Ĉar la libron mi sincere rekomendas, mi turnu min al kelkaj eroj miaopinie plibonigeblaj. Unue, en ekzemploj el gazetoj, utilus aldoni al la referenco indikon pri la aŭtoro, kiam konata, aŭ almenaŭ pri ties denaska lingvo, kiel en (23)-(27), ĉar el la vidpunkto de stilvaloro ne samas citoj el Golden, el Johansson, el Urbanová, kun tiuj el Dorval, Maul aŭ Nemere. Indiko pri la denaska lingvo bonvenus ankaŭ en la ekzemploj parolaj, verŝajne ne intencitaj por publikigo kun aŭtornomo.
Due, indus plivastigi la indekson kaj, aldonante difinojn kaj font-indikojn, transformi ĝin en frazeologian vortaron. Mi, ekzemple, ne konas la esprimon "rusa panjo" (p. 57) kaj hezitas pri "rompi al si la kapon" (p. 67, 72). Simile, indus kompili libroforme liston kun esperantigoj de la historie kaj kulture plej gravaj titoloj de libroj aŭ filmoj, tradukitaj aŭ ne, por ke eblu komune paroli pri la fabelo "Bela kaj Besto", pri "Marsaj kronikoj" de Bradbury aŭ pri "Stelmilitoj" de Lucas.
Trie, mi tiom ĝojas pri la oportunaj neologismetoj "denoti" kaj "konoti", ke mi kun plezuro vidintus gloson; verŝajne la samo validus por "habilitiĝi" kaj "publici", kies precizajn signifon kaj neceson mi ankoraŭ ne elvidis.
Kvare, ŝi pravas dirante (p. 129) ke en Esperantujo oni ĉiam celas homojn el kulturoj diversaj, disaj kaj distaj. Ĝuste tial niaj frazeologio kaj humuro baziĝas sur elementoj objektive palpeblaj, kiel rimoj aŭ kalemburoj. Samkiale oni sentas spontanan alergion al la PIVaj francismoj "apaĉo" aŭ "gaskonaĵo" (ni prefere nomu ilin gastonaĵoj).
Kvine, pri noto 50: mi opinias nevalida kaj malaktuala paroli pri unu sola tria etapo de la E-literaturo ekde 1945; eble oni aldonu jam kvaran ektapon ekde 1971/1973 (de la apero de PIV1 aŭ de la petrola krizo, tute laŭplaĉe).
Kaj, fine, famas la proverbo "traduki - truki", sed en Esperantujo traduki plej ofte signifas trakudri aŭ transkluki. Kial? Kial oni akceptu tiel facil-anime, ke ĉe ni oni tradukadas fuŝe kaj mise? Kutime oni esperantigas kaprice, proprainiciate, sen ajna mendo de eldonejo, des malpli kontraŭ pago! Kia kontrasto kun la profesiaj tradukistoj de nacilingvaj eldonejoj, kie oni la tekstojn ne nur mendas, sed aldone korektas, poluras kaj kribras (kvankam jen kaj jen ankaŭ ili produktas tradukojn muse kaj fiŝe). Fiedler laŭde mencias la admirindajn La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha de Cervanteso kaj La majstro kaj Margarita de Bulgakov, en majstraj tradukoj de De Diego kaj Pokrovskij, sed forgesas precizigi, ke temas pri raraj esceptoj. Ĉar ne ĉio verda smeraldas.