La 25an de decembro 2013 mortis Ljubomir Trifonĉovski. En La Balta Ondo (alklaku ĉi tie) kaj Facebook/Fejsbuko tuj sekvis esprimoj de bedaŭro kaj konsterno sen ajna kritika noto. La talenta recenzulo Valentin Melnikov eĉ nomis lin "talenta verkisto" (plus kelkaj pliaj komplimentoj), kvankam lia kontribuo al la originala E-beletro konsistas nur el 2 verketoj sen granda intereso. Feliĉe neniu komparis lin kun Mandela!
Estas nekredeble kiom hipokrita povas esti nia virtuala E-soci'eto! Post la morto de Margaret Thatcher tuj sekvis kritikaj, atakaj artikoloj en la tutmonda gazetaro, ne nur panegiroj. Per sia konstanta, fidela redakta laboro por Literatura Foiro (revuo sena je la plej elementaj profesi-moralaj, deontologiaj principoj) kaj sia (pri)silenta aprobado de fifaroj (i.a. la kalumniaj kampanjoj kontraŭ Probal Dasgupta, Jouko Lindstedt kaj mi mem), Trifonĉovski sukcesis iĝi unu el la ĉefaj kunmotoroj de silferismo, eĉ pli ol la nunaj vojkamaradoj Carlo Minnaja (aktive) kaj Aleksander Korĵenkov (naive; oni vidu kiel Korĵenkov publikigas la papagaĵojn de c-inoj Bartek kaj Conde Rey en la plej lasta numero de la tedega La Ondo de Esperanto).
Ni legu la vivprotokolon de Trifonĉovski (el La Balta Ondo): "sekretario de la Esperanta PEN-Centro (2008–2013). Vickonsulo de la Esperanta Civito (2002–2013), ĉefredaktoro de la revuo Literatura Foiro (1996-2013)". Evidente, li ne nur "obeis ordonojn", sed fakte iam ial vendis sin al la geparo Ari-Martinelli kaj ilia venena entrepreno, al kiu ankaŭ li, Trifonĉovski, diligente kontribuis.
Jen kion mi skribis pri li en 1999 en La liturgio de l' foiro (rete legebla se vi aklakas sur la titolo): "Temas pri piramideta strukturo kun pluraj pajlohomoj, kiel nun Marco Picasso, surscenigantaj simplan farson: Silfer rolas kiel sekretario de KCE, Martinelli ekzemple kiel redaktorino de Heroldo, sed finfine la intrigo reduktiĝas al la kuirejaj planoj de geedza paro. Ili bonŝancas kalkuli je la helpo de homoj afablaj kaj simpatiaj kiel sinjoro Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de LF, sed kiu nuntempe agas kiel efika, obeema sbiro; rilate min kaj kolegon Jouko Lindstedt (pri tio poste), Ljubomir pruvis sin intelekte malhonesta (kaj mi, sincere, ne komprenas kial, ĉar ŝajnas ke li ne dependas de kooperativa salajro por sin vivteni)."
Mi do dediĉis al li unu poemon en la poemaro Celakantoj (mendebla tie ĉi), kiun vi povas legi rete en jena loko: 452 farenhejtoj.
Kiel antaŭ kelkaj horoj persono komentis en Fejsbuko, "Mi neniam renkontis lin. Sed legante liajn skribaĵojn, pasintece mi opiniis, ke li estus pseŭdonimo de Silfer...". Jen kiel oni povas resumi lian krie malapartan voĉon, kaj pri kio foje mi verkis satiran eron en la blogo de la Esperanta Respubliko.
Iam mi demandis lin persone pri ĉio ĉi okaze de KEFo en Helsinko, kredeble en 2000, sed Trifonĉovski mutis kiel fermita libro.
Nun oni povas jam pretigi la E-Civitajn flagon kaj himnon, por ke fine li okupu sian lokon en la delira panteono de silferismo.
Suscribirse a:
Enviar comentarios (Atom)
2 comentarios:
http://www.esperantio.net/index.php?id=2318
Anstatau funebri, Silfer hastas anstataui Ljubchjon:
http://www.esperantio.net/index.php?id=2319
Publicar un comentario