8.10.11

"ir" = iri aŭ veni

En la reta paĝaro de HEF, inter la Lingvaj anguloj verkitaj de Antonio Valén por publikigo en Boletín (la bulteno de HEF) legeblas unu tia angulo verkita de mi antaŭ eble jam dek jaroj kaj temanta pri la ĝusta traduko de la hispanlingva verbo "ir". Jen iometete aktualigita versio:

La vortareto Lexicón Sopena, per kiu ni ĉiuj komencis nian vortumadon en Esperantujo, informas ke "ir" = "iri", "venir" = "veni" kaj inverse. Sed, dum ĝenerale eblas diri, ke "venir" = "veni", pri "ir" kaj "iri" la afero ne estas tiel simpla. Kiel montras la titolo, la hispana "ir", depende de la senco, egalas al du verboj en Esperanto: "iri" kaj "veni".

Mi citas la du ĉefajn subsignifojn de "venir" el la difino en Diccionario del Español Actual (konata kiel "el Seco"), de eldonejo Aguilar: "Trasladarse a o hacia el lugar en que se encuentra la persona que habla" kaj "Trasladarse a algún lugar en compañía de la persona que habla". La vortaro Clave (eld. SM) aldonas: "Llegar al lugar en que está la persona que habla". Kaj Diccionario Actual de la Lengua Española (eld. Vox) (oni atentu la adverbojn kaj ĉi ties ordon): "Caminar una persona o moverse una cosa de allá para acá".

Tia estas la uzo de "venir" en la hispana kaj "vir" en la portugala: movo al la sfero de la parolanto, movo al "yo" ("mi") kaj al "aquí" ("ĉi tie"). Por ali-celaj movoj oni uzas tiujlingve la verbon "ir".

Sed ne tiel estas en Esperanto! Sufiĉas legi la unuan, kaj ĉefan, subsignifon de "veni" en Plena Ilustrita Vortaro (kvankam mi preferas la sepan): "Moviĝi tien, kie estas la persono, kiu parolas, aŭ al kiu oni parolas". Jen la diferenco. La movo celas ne nur la sferon de la parolanto, sed ankaŭ tiun de la alparolato. Por ali-celaj movoj oni uzas en esperanto la verbon "iri".

Tiu tamen ne estas apartaĵo de Esperanto. Verdire tiurilate la hispana kaj la portugala montriĝas esceptoj, ĉar la regulon de Esperanto oni retrovas en multaj pliaj lingvoj, kiel la kataluna, la franca, la angla, la gemana kaj la finna.

Ekzemple, granda vortaro hispana-kataluna diras jene pri la hispana "ir": (ir a un lugar relacionado con uno de los dos interlocutores) "venir". "Iré a tu casa después de cenar" = "vindré a casa teva després de sopar". "Algún día iré a verte" = "algun dia vindré a veure't". // (acudir a una llamada) venir. "Ahora voy" = "ara vinc".

Jen kial la tri ĵusaj ekzemploj tradukiĝas tiel ĉi: "Iré a tu casa después de cenar" = "Mi venos al via hejmo post la vespermanĝo".

"Algún día iré a verte" = "Iam mi venos vidi vin". "Ahora voy" = "Mi tuj venos".

Evidente la decido pri verb-elekto povas dependi de aliaj elementoj en la kunteksto, kiel ekzemple la situo de la parolanto kaj la alparolato dum la konversacio kaj en la tempo de la priparolata ago. Ankaŭ la uzado de rekta aŭ de nerekta stilo povas influi. Samkiale, la verbojn "volver" kaj "regresar" oni devus traduki jen per "reiri", jen per "reveni", depende de tio, ĉu ili signifas resp. "refoje iri" aŭ "refoje veni".

PS 2011: Gran Diccionario Español-Esperanto (Granda Vortaro Hispana-Esperanto, 2003) jam oportune indikas tiun ĉi lingvan kaptilon jene:

"ir": iri (moverse): ir al campo, iri al la kamparo [...] // veni (a un lugar relacionado con la segunda persona): —¡ven! —¡voy enseguida!, —venu! —mi tuj venos!; mañana iré a tu casa, morgaŭ mi venos al via hejmo.

2 comentarios:

Anónimo dijo...

Dankon pro viaj klarigoj. Mi jam rimarkis la ne tutan koincidon inter la portugalaj verboj «ir» kaj «vir» rilate la E-verboj «iri» kaj «veni», sed ghis nun neniam trovis sufichan priklarigon. Mi kredas ke la portugalaj kaj la hispanaj tute koincidas, sed pri tio mi ne havas fakan opinion. Dankon. Luizo

Francisco Javier Moleón dijo...

Mi trovas logika, ke la demando "Ĉu vi venos [al mi]?" ricevas kiel respondon "Jes, mi venos [al vi]", dum la demando - ekz. ĉe renkontiĝo k babilo de du samideanoj en Eŭropo - "Ĉu vi iros al la kongreso en Japanio?" ricevas kiel respondon "Jes, mi iros al la kongreso en Japanio".

Iel sonas al mi logike, elegante k esperante respondi per sama verbo - se la spaco-tempaj cirkonstancoj tion pravigas, kompreneble.