16.6.09

nombroj


nombroj

Unuo plaĉas al Viŝnuo,
duo al Manituo,
trio plaĉas, nu, al Dio,
kvaro al Iŝtaro,
kvino al Odino,
seso al Ramseso,
sepo al Mazepo,
oko al Ragnaroko,
naŭo al la Morgaŭo,
deko plaĉas al Mekko,
cento al Sankta Vincento,
milo al Nihilo
kaj miliono – al mia liva kojono.

14.6.2009
PS: Je 5.1.2011 la antaŭlasta vorto de l' poemo ("dekstra") subite mutaciis al "liva".

6 comentarios:

Jorge dijo...

Bildo prenita el:

http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Schnorr_von_Carolsfeld_Bibel_in_Bildern_1860_001.png

Manuel dijo...

Praveeega!!! ha, ha, ha!!!

Trio plaĉas al Dio... kompreneble!

Ralph Dumain dijo...

Tre amuza afero. Eble ni ateistoj povus uzi ĉi tiun poemeton.

Jorge dijo...

Atentu la modifeton en vorto de la lasta verso.

Anónimo dijo...
Este comentario ha sido eliminado por el autor.
Anónimo dijo...

Mi havas KD-on de Ĉinaj Idiomaĵaj Rakontoj, unu el kiuj temas pri pentristo kiu pentras drakojn sen pupiloj.

Kiam la pentristo aldonas al drakoj pupilon, la drako subite forflugas de sur la kanvaso.

Tiel ankaŭ la ŝanĝo de "dekstra kojono" al "liva kojono" en ĉi tiu poemo.