
nombroj
Unuo plaĉas al Viŝnuo,
duo al Manituo,
trio plaĉas, nu, al Dio,
kvaro al Iŝtaro,
kvino al Odino,
seso al Ramseso,
sepo al Mazepo,
oko al Ragnaroko,
naŭo al la Morgaŭo,
deko plaĉas al Mekko,
cento al Sankta Vincento,
milo al Nihilo
kaj miliono – al mia liva kojono.
14.6.2009
PS: Je 5.1.2011 la antaŭlasta vorto de l' poemo ("dekstra") subite mutaciis al "liva".
Bildo prenita el:
ResponderEliminarhttp://commons.wikimedia.org/wiki/File:Schnorr_von_Carolsfeld_Bibel_in_Bildern_1860_001.png
Praveeega!!! ha, ha, ha!!!
ResponderEliminarTrio plaĉas al Dio... kompreneble!
Tre amuza afero. Eble ni ateistoj povus uzi ĉi tiun poemeton.
ResponderEliminarAtentu la modifeton en vorto de la lasta verso.
ResponderEliminarEste comentario ha sido eliminado por el autor.
ResponderEliminarMi havas KD-on de Ĉinaj Idiomaĵaj Rakontoj, unu el kiuj temas pri pentristo kiu pentras drakojn sen pupiloj.
ResponderEliminarKiam la pentristo aldonas al drakoj pupilon, la drako subite forflugas de sur la kanvaso.
Tiel ankaŭ la ŝanĝo de "dekstra kojono" al "liva kojono" en ĉi tiu poemo.