1.4.91

cite kaj incite

Debato pri la "Praga Skolo". Eli Urbanová, Giorgio Silfer k.a.. LF-koop. 1989. 59 paĝoj. Prezo (ĉe UEA en 2006): 12.00 €.
Pirono Klaŭdo kaj la malbona lingvo. Ŝulco Rikardo. ECP. Paderborno. 1990. 28 paĝoj. Prezo (ĉe UEA en 2006): 3.00 €

recenzo de Jorge Camacho (publikigita en la revuo Esperanto, n-ro 1024, aprilo 1991)

Cite kaj incite

1. Cite el Claude Gacond (Literatura Foiro t.e. LF, n-ro 126, p. 44): «Mi havas grandan amikecon al Claude Piron, sed lia verko "La bona lingvo" ne vekis mian entuziasmon. Lingvo estas fenomeno plureca. Ekzistas parolantoj aŭ verkantoj, kiuj ŝatas limigitan vortprovizon, kiel li. Sed aliaj kontraŭe baroke emas al ornamaĵoj. Karolo Piĉ, André Albault, la "profeto" Ŝulco esprimas per sia lingvaĵo vidpunktojn, kiuj diverĝas rilate al la miaj, sed tio ne vekas en mi kontraŭstaron al ili. /.../ Claude Piron rajtas verki pli kaj pli simple kaj bedaŭrinde ankaŭ pli kaj pli monotone kaj stereotipe. /.../ En ĉiu tendenco estas io ĝusta, sed samtempe io troa.»

2. "Pirono Klaŭdo kaj la malbona lingvo" (PK) estas malaproba recenzo de "La bona lingvo" de Piron. Pamfleto pri pamfleto. Rikardo Ŝulco plu pruvas sin maltolerema rilate lingvouzon kaj ankaŭ daŭra modelo de teda kaj sensuka prozo. Cite el PK (p. 11): «Laŭ-Fundamente oni do nur povas diri "tiu ĉi verko" kaj ne "ĉi tiu verko", /.../ nur "tie ĉi" kaj ne "ĉi tie".» (Nu, ankaŭ PIV kaj PAG pretendas, ke "bogefratoj" ĝustas, dum "gebofratoj" misas). Ŝulco kaj liaj disĉiploj volus nek "evolucion" nek "revolucion", sed (oni permesu la esprimon) "retrovolucion" survoje al unuregula esperanto. Ni turnu nian atenton de PK al "Debato pri la "Praga Skolo"" (DP) eldonita de LF.

3. Sur ĝia dorskovrilo: «Per sia kolekto de la Ankro (simbolo de la espero) Kooperativo de Literatura Foiro proponas al frandema publiko jen atutojn de la tutmonda beletro jen esencajn esperantologiajn studojn. Pro sia destino al selektita merkato la eldonoj estas en limigita kvanto.» Aldone al ĉi modestaj vortoj mi citu noton sur p. 24: «La gramatikaj malglataĵoj en la teksto de Sino Urbanová ne estas preseraroj, sed apartenas al la originalo.» Tia "bonstila" komento diras pli pri Giorgio Silfer, ol pri la lingvaĵo de Urbanová, cetere nur harfende riproĉebla. Kaj plu el Silfer (p. 32): «Ne la ampleksaj vortaroj faras la artistojn, sed la genio.» Ricevu tiu nuldira geniaĵo kelkajn respondojn.

4. Cite el PK (p. 16): «Pri neologismoj oni ne bezonas maltrankviliĝi. De ilia flanko al la lingvo ne minacas danĝeroj. Se oni opinias ilin maltaŭgaj, oni rezistu. Alikaze, oni ilin akceptu. Tiel ĉiu unuopa Esperantisto demokratie kunlaboros al la Esperanta estonteco.»

5. Cite el artikolo de Rafael Sánchez Ferlosio, hispana romanisto kaj eseisto: «Nur temo rajtas specialigi la komunan lingvon, kaj ĉia adaptigo /= adaptiĝigo/ de ĉi tiu al ĝia ricevonto estas lingva perversio kaj malrespekto, almenaŭ objektiva, al ĉi ricevonto.» La kelkcentradikaj artikoloj en Kontakto, la deklerkismoj en romanoj de Deck Dorval, la lastaj verkoj de Valano malrespektas sian publikon kaj kontribuas krei slangojn. Eble ankaŭ la postlitomiŝla Piĉ. Kaj Rumler. Kaj la slangaĵoj de Silfer en DP kaj ĝenerale en LF: "gaĝo, egologismo, pracela ariergardo..."

6. Prefere karoli piĉe, ol paroli kiĉe.

7. Artisto ne povas ne licenci.

8. Piĉ, De Diego kaj Haupenthal prezentas interkontraŭdirajn konceptojn pri la nuno kaj posto de esperanto. El tri punktoj sur ebeno eblas desegni triangulon kaj same oni kreas el iliaj vidpunktoj skolon, ĝuste ĉar ili ne troviĝas sur la sama linio. Ne havas sencon paroli pri skoloj (Praga, Iltisa, Raŭmisma aŭ Analiza). Oni parolu pri konkretaj individuoj kaj verkoj kaj ĉesu obsediĝi pri manifestoj kaj narcisismaj memdifinoj. Ĉiel ajn mi vidas en la tri supre nomitaj sinjoroj avangardan momenton de, respektive, niaj nuntempaj verka, traduka kaj eldona agadoj. Kaj plu el DP:

9. La frazo de Herbert Mayer (p. 8), ke «la senco de citaĵo povas ŝanĝiĝi, se ĝi estas deprenata el ĝia kunteksto» validas ankaŭ por liaj citaĵoj el "Pri Esperanta tradukarto" de Fernando de Diego.

10. Beletriston defendas liaj aŭ ŝiaj verkoj, ne inverse. Kun beletristo oni dialogu per verkoj, ne per argumentoj. Tial mi ne povas ne bedaŭri la (re)inaŭguron en esperanto de la salmanruŝdia ĝenro sin torkemadi, fare de Nicolino Rossi en sia "konfeso de fidela kaloĉajano" (p. 11-14).

11. Kiel kutime en eldonaĵoj de LF, ankau ĉi tie la nomo Giorgio Silfer aperas, aktive aŭ pasive, pli ol konvene. La nivelo de ĉi artikolkolekto ne superas averaĝan numeron de LF: kelkaj aŭtoroj verkis pasie, kelkaj pseŭdoscience, Piron eĉ iom larmige. Nenio nova sub la suno, nek debato nek debuto pri la Praga Skolo, sed debeto sur la konto de kulture valoraj eldonoj. Nenia debato inter Silfer kaj Urbanová, sed komentariaro de l' eldonistoj ornamita per por- kaj kontraŭ-kontribuoj.

12 Espereble dum la Jaro de Baghy kaj Kalocsay la publiko ricevos debatojn kristale klarajn kaj neniel manipulitajn.

(verkita en Kanariaj Insuloj fine de 1990 aŭ komence de 1991)

No hay comentarios: