18.10.11

arto poezia

Jen poemo el mia poemaro Koploj kaj filandroj, p. 67 (vidu hispanigon tie ĉi):


arto poezia


malgraŭ la sprita sed vana diro de robert frost
poezio ne estas tio kio perdiĝas en traduko
sed tio kio restas.

rimoj
ritmo
la pejzaĝo de iu vorto
– jen la ŝminko.

bildoj
konceptoj
komparoj kaj kontrastoj
– jen la esenco.

male, neniu legus la poemon de gilgameŝ
odiseadon
poemojn de la dinastio tang
japanajn hajkojn kaj tankaojn
la robaiojn de omar’ ĥajam’.

poezio estas tio kio restas.

1 comentarios:

Jorge dijo...

Finverkinte ĉi poemon, revenis al mia kapo svaga eĥo de poemo de la hispana verkisto León Felipe (1884-1968), kiun mi esperantigis antaŭ multaj jaroj, nome la unua en la serio Versos del caminante (Versoj de l’ vojanto); jen traduko fidele asonanca fare de Miguel Fernández:

Malfaru tiun verson.
Senigu ĝin je l’ franĝoj de la rimo,
je metro, je kadenco
kaj eĉ je la signifo.
Ventumu ĝiajn vortojn,
kaj se poste ankoraŭ restas io,
tio
estos la poezio.