Motivoj por ne kabei
Plej blindas homo ne volanta vidi, plej surdas
homo ne volanta aŭdi.
0. Enkonduko
1. La zombia lingvo
2. Kion signifas E-zombieco?
3. Esperanto kiel kontentigilo
4. Mitoj, revoj, placebo
5. Dua vivo
6. La arto trompi sin
7. Pri certecoj
8. La simpla fakto
9. Motivoj por (ne) kabei
0. Enkonduko
En majo
2013 publikiĝis en Libera Folio mia
artikolo La zombia lingvo ,
kiu konsistigas la unuan parton de tiu ĉi teksto (la ĉi-subaj piedpaĝaj notoj
n-roj 2, 3 kaj 5 ne estis publikigitaj en la reta versio). Sekvas pluraj
konsideroj verkitaj surbaze de reagoj de diversaj legintoj de la artikolo
(aliajn precizigojn al ĝi mi enmetis nun kiel pliajn piednotojn), i.a. Esperanto kiel kontentigilo. La nuna
versio enhavas partojn verkitajn lastatempe kaj ligitajn al la demando ĉu estas
aŭ ne estas motivoj por kabei.
1. La zombia
lingvo
Ni
komencu klarigante la signifon de la vorto zombio
laŭ la vikipedia artikolo pri ĝi: kadavro vekita per sorĉo al kvazaŭa vivo de
sklava obeado al la volo de mastro; figure, homo aganta kvazaŭ meĥanike, sen
propra volo.
Figure,
do, nuntempe oni ofte parolas pri homoj zombie, senanime laborantaj en fabrikoj
kaj oficejoj; pri homoj konsumantaj varojn, aĉetantaj kaj elspezantaj, aŭ
televidantaj, kiel zombioj.
Kiel
diris la hispana poeto, tradukisto kaj eseisto Jorge Riechmann en intervjuo ,
ekzistas ankaŭ “zombiaj konceptoj, kiuj ŝajnas vivaj, signifantaj la samon kiel
antaŭ duona jarcento – sed ne estas tiel” (kaj tuj poste li menciis la
koncepton progreso).
Nu,
ankaŭ Esperanton oni povas rigardi zombiaĵo: la zombia lingvo.
Kiurilate
zombia? Unue, multaj “normaluloj” surpriziĝas aŭdante pri publikigo de libro
verkita en Esperanto (des pli se poemaro!) aŭ pri koncerto de rokmuzika
E-bando; ili kredadis la lingvon, la aferon Esperanto morta, kaj jen tamen ĝi
plu vivas, aŭ almenaŭ moviĝas simile al estulo vivanta, kiel filmaj zombioj
faras.
Tia
povus esti la deekstera zombieco (aŭ malzombieco) de nia lingvo. Deinterne la
situacio imageblas preskaŭ inverse. Esperanto kaj esperantismo estas lingvo,
afero, movado de la deknaŭa kaj la dudeka jarcentoj. En la dudekunua, la
ekstera vesto de la afero restas grandparte la sama, malgraŭ teknikaj novaĵoj
kiel retpoŝto kaj la interreto: simboloj, flago, himnoj; Zamenhof-kulto;
finvenkismo,;
landaj kaj internaciaj asocioj; naciaj kaj internaciaj kongresoj; la ĉiamaj
diskuttemoj; neologismofobio ktp. Ni esperantumas simile kiel antaŭ 50, 75 aŭ
eĉ 100 jaroj, kredante nian aferon same reala kiel tiam, kvankam kerne ĝi jam
mortis antaŭ tre longe, kaj nur niaj aktivaĵoj plu tenas ĝin viva, fikcie,
inercie, zombie (sen)viva.
Ĉu
tro pesimisma vidpunkto? Ni komparu Esperanton kun ĝia literatura kuzo
sciencfikcio. Laŭ la t.n. leĝo de Sturgeon,
90% de la tiuĝenra literaturo estas merdo. Ĉi leĝo ricevis la nomon el tiu de la usona sciencfikcia verkisto
Theodore Sturgeon, kiu tamen tuj aldonis ke, laŭ la samaj kriterioj, ankaŭ 90%
de kino, de beletro aŭ de konsumvaroj estas merdo. Alivorte, ke sciencfikcio
havas similan nivelon de kvalito kiel ĉiaj ceteraj, “normalaj” aferoj.
Simile
ni povus diri ke, jes ja, Esperanto zombias, sed ke ankaŭ 90% de ĉio niamonda
montriĝas kompareble zombia, aŭ eĉ pli! Ni pensu ekzemple pri la katolika
eklezio, kun papoj kaj episkopoj travestiantaj sin kiel bizancajn imperiestrojn
(ni prefere eĉ ne menciu la fosilian dogmaron kiun ili prezentas kiel sanktan
veron).
Do
kion ni faru? Mi mem ne scias, sed eble iuj aliaj povas proponi respondojn.
2. Kion signifas E-zombieco?
Kion
do mi celas per la vorto “zombieco”? Multaj el ni eklernis Esperanton en nia
adolesko. Min sorĉis kaj envultis la lingvo mem, sed ankaŭ “konvinkis” kaj
katenis la argumentoj de la E-propagando, kiujn niaj propagandistoj daŭre plu
ripetadas, kaj pri granda parto el kiuj ni ne plu kredas. Nu, ni ne plu estas
la tiamaj adoleskantoj, kaj kredeble niaj motivoj por lerni la lingvon ne plu
estas vivaj – tamen ni plu ankaŭ kiel individuoj esperantumas inercie, “zombie”.
Tion mi celas: per ripetado de agoj ni tenas kvazaŭ viva strukturon jam de longe
grandparte mortan, senenhavan. Kaj al tio mi provis respondi per mia longa Nefermita poemo pri Esperanto kaj
Esperantujo. Al
similaj konkludoj mi venis en la jaro 2001,
kiel montras mia tiama poemo Trapezoj:
Trapezoj
Dudek
jarojn mi dediĉis
al la kvadraturo de unu cirklo,
absorbite,
pende de trapezo.
De
nun, ni ludu per fraktaloj,
kun la fajro,
kun miraĝoj alitipaj.
Ekzemple,
ni desegnu arabeskojn.
Logika
sekvo estis mia tiutempa decido ne plu ani en la Akademio de Esperanto.
Tamen ŝajnas ke tiam mi ne solvis definitive la aferon, ĉar la demando pri la
kialoj de tiom daŭra kaj densa esperantumado nun refoje prezentiĝas al mi.
3. Esperanto kiel kontentigilo
Nun
mi ekpensas, ke Esperanto funkcias ĉe ni kiel kontentigilo. Kontentigilo de
animaj, spiritaj, psikaj bezonoj. Ekzemple, de la bezono aktivi por pli bona,
pli justa mondo. Sed ĝi fakte estas nur surogato de vera aktivado tiucela. Kaj
tiel plu. Iuj homoj atingas per Esperanto plej privatan kontentigon de aliaj
bezonoj (la bezono esti admirata, aplaŭdata, honorata ktp), kaj kiel rezulton
ni havas katalogon da deliroj indaj je aparta kaĝo en menaĝerio.
Mi skribis ke esperantumado estas nur surogato de vera aktivado por pli bona aŭ
pli justa mondo. Krom sporadaj atingoj konkretaj (iama helpado al orfoj de la
unua mondmilito; iama sendado de okulvitroj al iuj afrikaj landoj ks), la
nuntempaj rezultoj de esperantumado ne kompareblas kun la rezultoj de agado en
kampanjoj de NROoj (neregistaraj organizoj) kiel Greenpeace, Amnestio
Internacia, aŭ de aliaj organizoj kiel Wikileaks, Femen,
Anonymous ktp.
Do temas pri aktivado grandparte senefika kaj, feliĉe, ankaŭ nenoca (sen efiko
kaj sen nocivo eksteren, sed ja kun efiko internen, al la E-mondeto mem).
Aktivi en Esperantujo estas agado placebe
kontentiga por la psiko de individuo teorie ema al pli justa mondo.
Tamen ni ne forgesu ke la praktika aktivado konsistas el ofta uzado de
internacia lingvo, el konstanta rilatado kun alinacianoj ktp. Do ni tamen iel
realigas la utopion de kosmopolitismo, mondicivitanismo aŭ mondanismo
– jen nia evidenta, kaj eble sola, efektiva kontribuo.
4. Mitoj, revoj, placebo
Responde
al tiaj asertoj, Edmund Grimley Evans skribis jene en Libera Folio: “Fakte, Esperanto povas radikale ŝanĝi la vivon kaj
pensmanieron de homo, kiu lernas kaj praktikas ĝin. Tial, doni al iu homo la
ŝancon lerni Esperanton povas esti pli granda kontribuo al ties vivo ol doni al
tiu homo senpagajn okulvitrojn.”
Tio estas grandparte mito. Lernado de ajna lingvo same povas radikale ŝanĝi la
vivon kaj pensmanieron de homo (mi diras tion proprasperte pri la finna,
ekzemple). Sed,
krome, lernado de Esperanto antaŭ 20 aŭ 30 jaroj neniel garantias konstantan
evoulon de la pensmaniero ĝis inkluzive en la nuntempon. Multaj el ni re-maĉas
kaj re-maĉas la ĉiamajn argumentojn, al oni kaj al ni mem (en la formo de
raciecigo). Tre granda parto de ĉies tempoj kaj energioj konsumiĝas en la
konservado de la fosiliaj organizaj strukturoj (asocioj; kongresoj; manifestoj)
sen atento al kerna renovigo, rejunigo de nia mesaĝo aŭ eventuala kontribuo.
Kiu, laŭ mia kompreno, povas esti ne la ĥimeraj E-popolismo
aŭ E-eŭropismo, sed nur (n)ia nuntempa varianto de kosmopolitismo.
Ni
tamen emas kredi (kaj tion laŭte
dispropagandas), ke lernado de Esperanto povas efiki tiel ĉiam. Tio ne estas
fakto, sed mito, revpensado, revrezonado,
dezir’ opia (neniom da pieco en ĝi). Kaj per tiu kredo ni kontentigas iun
psikan bezoneton. Kaj anime ni ekfartas iom pli bone. Jen la placeba efiko de
Esperanto kiel kontentigilo. Niaj asocioj, kongresoj kaj formoj havas, cetere,
same aŭ eĉ pli da “durkapuloj” ol la “normala mondo”.
Multaj verŝajne konsentas pri tio ke necesas rejunigi la mesaĝon. Sed oni tuj
aldonas: “oni riskas perdi la malnovan publikon” ktp. Do oni nenion faras. Kaj
ĉio restas sama. Kaj perdiĝas kaj la nova publiko kaj (danke al biologia
kadukiĝo) ankaŭ la olda.
5. Dua vivo
En
la prezento al Beletra Almanako (BA) n-ro 8 (junio 2010, p. 4-5), mi
skribis: “Fakte lia teksto [samnumera raporto de Ricardo Albert Reyna pri la
bjalistoka UK] igis min pensi pri Esperantujo kiel pri heterotopio (‘aliieejo’),
t.e. fizika lokiĝo de utopio (‘nenieejo’), laŭ la difino de la franca filozofo
Michel Foucault: nome
lokoj, kie imagaĵoj konkretiĝas (infana ludkabano; teatro); kien personoj
distanciĝas aŭ apartiĝas (emeritejo; tombejo; prizono); kie iuj homoj agas, aŭ
aferoj okazas, dorse aŭ marĝene je la socio. Pri esperantismo kiel ‘heteropatio’
(aliieozo) oni povus abunde skribi iun osan fojon.”
Pli
konkretan komparon oni povas fari per la t.n. Dua Vivo, t.e. “virtuala
tridimensia mondo alirebla tra la Interreto per speciala programo. En la Dua
Vivo ekzistas interalie virtuala Esperantujo, kie jam okazis Duaviva Universala
Kongreso de Esperanto.”
Por
multaj esperantuloj, fakte, Esperantujo kaj esperantumado mem estas ia speco de
dua vivo, simile placeba kaj kontentiga kiel la virtuala Dua Vivo ĵus menciita.
Havi tian
duan, eskapan vivon prezentas kelkajn avantaĝojn, kaj ajnaj kritikoj minacantaj
ĝian pluekziston devas esti firme rebatitaj, anatemitaj.
6. La arto trompi sin
Por ke
tia vivpleniga fikcio baziĝanta sur mitoj kaj raciecigoj povu stari daŭre,
necesas trompi sin mem. Placebo funkcias nur se oni ne scias ke temas pri
placebo, sed kredas ĝin plej efika kuracilo (aŭ magia rimedo).
Fakte,
kiel Steven Pinker plurfoje mencias en siaj verkoj How
the mind works
(Kiel la menso funkcias) kaj The blank
slate: the modern denial of human nature (La glata tabelo: la moderna neado
de la homa naturo), kaj en tio li sekvas iujn teoriojn de Robert Trivers, “en
mondo de paŝantaj mensogdetektuloj, la plej bona strategio estas kredi siajn
proprajn mensogojn. Vi ne povas tralasi viajn kaŝajn intencojn se vi ne pensas
ke ili estas viaj intencoj. Laŭ tiu teorio [de Trivers] pri sintrompado, la
konscia menso foje kaŝas la veron for de si mem por plej bone kaŝi ĝin for de
aliuloj. Sed la vero utilas, kaj do necesas registri ĝin ie en la menso, izole
for de la partoj interagantaj kun aliaj homoj.”
Mi do
tute ne miras pri la fenomeno ke ni homoj uzadas tiun biologian emon al
sintrompo ankaŭ en la rilato al nia socia vivo, i.a. al nia aparteno kaj
aktivado en politikaj, religiaj kaj, ĉi-okaze, planlingvaj movadoj.
7. Pri certecoj
Sintrompado
havas ne nur biologian bazon. Homoj sin trompas en maniero alia ol simioj aŭ birdoj.
Ne nur por supervivi en mondo de bestoj danĝere trompemaj, de mensogaj riskoj,
sed ankaŭ por elteni la kapablon pensi (aŭ mensi) mem.
Ĉi-rilate
mi menciu la norvegan filozofon Peter Wessel Zapffe (1899-1990), de kiu
mi legis nur la angligon de lia plurpaĝa
kaj nepre esperantiginda eseo Den sidste
Messias (La lasta mesio, 1933). Laŭ li, la homaro suferas ekzist-angoron
kiel rezulton de biologie tro evoluinta intelekto; unu el la kvar manieroj aŭ
rimedoj kontraŭbatali tiun panikon estas ankri sin, sian konscion, al “punktoj”,
“moroj”, veroj, valoroj… (la ceteraj tri manieroj estas “izolado” aŭ
prisilentado/tabuado; distriĝo/sindistrado; kaj sublimigo/transformado).
Nu,
tiujn ankriĝojn aŭ ankrejojn ni povas nomi ankaŭ certecoj. Kredo je dio(j) estas unu el ili; dua, ekzemple: kredo je
nacio, himno kaj flago; tria: kredo (aŭ certeco) je la forto de amo, aŭ je la
neŝanceleblo de sia kunvivado geedza; je la sennombraj avantaĝoj kaj virtoj de
kapitalismo (aŭ kanibalismo, aŭ plantomanĝismo); je la senprecedenca kvalito de
la propraj cerbo kaj umbiliko ktp; kaj, por fini mian (ne de Zapffe) prezenton
de ekzemploj, kredo je aŭ certeco pri la ekzisto de monda lingvoproblemo, je
kaj pri tio ke per Esperanto oni atingos pacon inter la popoloj – jen alia. Nur
plia el la multaj eblaj. Nuntempe mia propra ankriĝo aŭ certeco estas la
konscio pri ankriĝoj kaj certoj. Ili helpas vivi, pluvivi… kondiĉe ke (kiel pri
placeboj) oni ne sentadas ilin kiel apogilojn aŭ helpilojn.
Por
multaj homoj Esperanto (la lingvo, la ideo, la afero, la komunumo) estas ja La
Certo (ne nepre en saŭra senco). Kiel ankro, ĝi donas al ili senton de
sekureco, de senceco, motivas strebadon kaj penadon, vakcinas kontraŭ ĉiaj
kritikoj. Jen kial Tazio Carlevaro, en sia neseninteresa verko Cxu Esperanto postvivos la jaron 2045?
[tiel, iksoskribe], p. 37, verŝajne misprognozas kiam li skribas ke “En 2045
supozeble estos la fino de la Esperanto-movado, kiu transformigxos al movadeto
de kelkaj maljunuloj, kiuj fakte ne povas akcepti, ke io ne funkciis en la
tuta demando. En 2100 Esperanto estos muzeajxo.” Dum homoj daŭre bezonos trovi,
serĉi, krei, konstrui certojn por pluvivi, la afero Esperanto plu altiros iajn
individuojn kiel planedo kaptas drivan asteroidon kaj transformos ilin al
volontaj, fervoraj satelitoj, inter kiuj iel-tiel ade teniĝos la fantazia kaj
tamen reala mondeto de la atestantoj de Zamenhof.
8. La simpla fakto
Resume, jam
de tuj post la Hispana E-Kongreso en majo 2013 mi refoje spertas krizon
koncerne mian emon esperantumi kaj E-aktivi. Esperanto ne plu utilas al mi kiel
kontentigilo, placebo, certo, ankriĝo.
Tamen
verdire mankas en la antaŭaj rezonoj kaj argumentoj la simpla fakto (mi ne
scias ĉu ĝi estas kaŭzo aŭ rezulto) ke la E-afero, Esperantujo
vekas en mi nur indiferenton, apation, enuon, lacon… Ĉu mi eklegas la revuon Esperanto,
raportojn en la tedega La Ondo de Esperanto, artikolojn aŭ komentojn
(ofte psikopatiajn) en Libera Folio, mesaĝojn en retpoŝtaj forumoj – la
tieaj ideoj kaj argumentoj igas min ekoscedi kaj tuj serĉi legaĵon pli
interesan, aŭ rekomenci studadon de la ĉina.
Kiel
dirite, mi lacas
kaj enuas, atingis la limon. Kaj la posta, pasintjara aŭgusta SAT-kongreso en
Madrido nur konfirmis tiun senton.
Mi emfazu
ke tiu sento pri insista kaj solida enuo koncernas ne nur la E-aferon, sed ankaŭ,
ekzemple, legadon de fikcia prozo, konkrete de sciencfikcia (SF), tamen ĝi tute
ne tuŝas aliajn sferojn de mia vivo. Per tio ĉi mi nur komparas mian multjaran
sindediĉon al Esperanto kaj mian nuntempan senentuziasmiĝon pri ĝi kun simila
evoluo koncerne legadon de romanoj (des pli, sed ne nur, de SF-romanoj): gimnazi-tempe
mi avide legis prozan fikcion, nun mi malofte eltenas tralegi mezdikan romanon,
mi simple perdis la intereson. Sed verdire eĉ al romanlegado kaj al SF mi ne
dediĉis tiom da sekundmilionoj kaj neŭronoj kiel al la E-afero. La limoj de la
E-mondo ĉiam estis tie, sed mi asertas ke multaj el ni prefere priblindas ilin
por povi plu kroĉiĝi aŭ ankriĝi je la E-aktivado, por povi plu aktivi inercie
aŭ zombie, sinkontentige aŭ placebe, per kaj por ĝi. Temas do nur pri ekzempla komparo,
ne pri ligita kialo. Alia persono eble komparus kun iama sindediĉo al
skoltismo, al ŝako, al socialisma partio aŭ al la Rubik-kubo; bedaŭrinde ŝajnas
ke Esperanto estadis mia sola aŭ ĉefa motoro de aktivado de la adolesko ĝisnune.
Temas do
ne pri ĝenerala spleno, sed pri saturiĝo koncerne esperantumadon. Pri io, kio
okazas al mi, nun, kaj do mi ne prezentas tiun simplan fakton kiel principon
aplikindan al aliaj esperantuloj. Ĉiu iras, kiel saĝ’ al li diras.
Interese,
kiel junulo mi nekonscie serĉis ĉe veteranoj kiel William Auld, Fernando de
Diego, Baldur Ragnarsson aŭ Juan Régulo la apogan E-entuziasmon kiun mi nun
ricevas de pli junaj homoj kiel i.a. Nicola Ruggiero. Facile imageblas ke la subtena
fluo efikis kaj efikas ambaŭdirekte, kiel neesprimita interfikcio aŭ
interkonvencio.
9. Motivoj por (ne) kabei
Ĉu estas
do motivoj por kabei, por ke konkrete mi nun kabeu? Jes kaj ne. Mi nek povus
nek intencas kabei plene (i.a. eĉ akceptis ĵusan inviton instrui pri
E-literaturo en la Somera
Esperanto-Studado en la slovaka urbo Nitra, kune kun Nicola, de la 12a ĝis la
20a de julio). Kredeble
mi jen kaj jen kontribuos al BA aŭ La KancerKliniko per artikoloj aŭ
recenzoj aŭ poemoj... Kaj mi certe uzados la lingvon retpoŝte kaj en Facebook,
tenados kontakton kun gekonatoj kaj geamikoj, disfoje parolos ĝin en personaj
renkontoj okaze de vizitoj aŭ vojaĝoj… Kaj ne ĉesos legi librojn tiulingvajn,
se mi emos al tio… Do, mi plu uzos ĝin same kiel mi plu uzos, divers-eme kaj
diversgrade, aliajn lingvojn de mi konatajn: la finnan, la anglan, la francan,
la portugalan, la ĉinan…
Antaŭ ne
longe mi legis: “Ne kredu ĉion kion vi pensas”. Kaj jen la fino al mia
klingono, al mia sanskrito.
liberafolio.org/2013/la-zombia-lingvo
eldiario.es/galicia/Hablamos-conceptos-categoria-progreso-repensada_0_120737976.html
Ĉe Geschichte eines Deutschen. Die Erinnerungen
1914-1933 (Historio de germano. La memoraĵoj 1914-1933), de Sebastian
Haffner, mi konstatis la probable vaste konatan fakton ke, laŭlonge de la t.n.
unua mondmilito, en Germanujo oni atendis ne finan pacon sed ja finan venkon (cetere, lia analizo de
kamaradeco en naziiga kampadejo pensigis min pri pluraj simile altiraj trajtoj
de niaj samideaneco kaj samkongresaneco).
Pri la noto 3:
Ne naziismon kun esperantismo mi komparis (estus sensence!), sed la senton de
kampadeja kamaradeco priskribita de Haffner kun la laŭdire nekredeble alloga
kaj altira “etoso” (nuntempe oni eble aldonus: mojosa) de niaj renkontiĝoj kaj
kongresoj.
“Sed, por tiu
volanta vidi, la imperiestro nudas. Jam antaŭ longete ankaŭ mi perdis la
entuziasmon [pri esperanto]. De jaregoj mi ne plu provas varbi iun ajn per niaj
kutimaj, duonfalsaj argumentoj. (...) Mi ja admiras la lingvon esperanto; sed
la afero esperanto, kiun mi lastatempe opiniis "nobla hobio", nun,
kiel hobio, oscedigas min. Mi fajfas pri la sorto de niaj institucioj aŭ pri la
estontado de nia lingvo. La mondo, la tuta mondo, kun ĉiuj siaj loĝantoj,
montriĝas multe pli vasta kaj interesa: sufiĉas legi la unuan paĝon de grava
nacilingva ĵurnalo en iu ajn tago de la semajno.” (citaĵo el artikolo
publikigita en Fonto, 2001, legebla ĉe
esperanto.net/literaturo/poem/libr/celakantrecav.html).
“Al esperanto
mi dediĉis amason da tempo kaj energio, pri kio mi, ĥaosulo kaj pigrulo, ne
pentas. Al mia lernado de esperanto mi ŝuldas multon: geamikojn, legojn,
vojaĝojn, alian vidon kaj komprenon de la mondo, nerekte eĉ mian nunan laboron.
Sed tio ne sufiĉas por eterne. Multaj aliaj aferoj jen zorgigas, jen plezurigas
min, okupas pli vive kaj freŝe miajn minutojn kaj mian atenton. Resume: iom
post iom mi sukcesis redoni al esperanto la lokon kiun (miaopinie) ĝi meritas
en mia vivo. Kaj ĝi restas ne tro granda.” (plia citaĵo el la sama artikolo en Fonto).
Jen tri ligiloj
por legemuloj pri la temo:
3)
jorgecice.blogspot.com.es/2013/12/ljubomir-trifoncovski-kunmotoro-de.html
(prese, Ljubomir Trifonĉovski, kunmotoro
de silferismo, en la n-ro 149 de La
KancerKliniko, februaro 2014; iu proponis ke, anstataŭ “kunmotoro”, pli taŭgus
“rado”, sed pri tio mi forte dubas). PS: “Kaj kvankam la epoko de Trifonĉovski
[kiel redaktisto de Literatura Foiro]
iĝos ĉi-jare la plej longa, la plej intensaj kaj variaj restas la unuaj du
[fare de Silfer kaj Martinelli], kiuj koincidis kun grandaj eventoj en
Esperantio kaj en la mondo.” – diro de la ĉefmodestulo Silfer en 2011, ĉe
esperantio.net/index.php?id=1656
Parenteze, mi
apogas la agadon de Femen en Hispanujo, ne en Tunizio.
Laŭ mi, la
kerno de esperantismo estas tio kion tradicie oni nomis kosmopolitismo,
mondcivitanismo, mondanismo. La diferenco estas ke, anstataŭ teoriumi pri tiuj
konceptoj, esperantoparolantoj aplikas kaj praktikas ilin konkrete, konstante.
Tio ne malhelpas ĝuadon, sed ankaŭ ne nepre reduktas esperantismon al nure
hobia nivelo.
Estas nenia
kontraŭdiro en miaj asertoj. “Esperanto povas
radikale ŝanĝi la vivon kaj pensmanieron de homo” nur en certaj okazoj, ne de
ajna homo, same kiel ĝenerale lernado de fremdaj lingvoj (en lernejo ktp) havas
apenaŭan efikon tiurilate. En esceptaj okazoj, jes ja – same pri Esperanto kiel
pri la finna, la angla aŭ la ĉina.
Mi daŭre miras
ke oni malŝparis la 24 paĝojn de La
KromKancerKliniko en 2010 (suplemente al la oktobra-decembra LKK 136) por presi la absolute
galimatian kompilaĉon Esperanto-identeco:
citaĵoj kaj dokumentoj, de Anatolo Gonĉarov. Sed eble vi, kara leganto,
pensas la samon pri la artikolo kiun ĝuste nun vi legas.
Se paroli pri
mitoj, la solvado de la neekzistanta “monda lingvoproblemo” estas nur falsa
celo, kaj ni atingas solvon de personaj lingvoproblemoj nur je tre eta skalo,
je persona nivelo. Ĉiuj aliaj celoj kaj argumentoj de nia propagando estas
grandparte blufo. Ni plu esperantumas inercie, kaj pro tio la E-mondeto esence
stagnas kaj lamas.
Facile mendeblan ĉe
philosophynow.org/issues/45/The_Last_Messiah. Mi aparte ĝojas pri tio ke li
prezentis dense kaj intense la ideon en nur pluraj paĝoj, kaj ke do ne necesas
tralegi 200- aŭ 300-paĝan libron. Kiel siatempe Borges skribis, en la
antaŭparolo al la verko El jardín de los
senderos que se bifurcan (La ĝardeno de la disduiĝaj padoj; samtitola
novelo legeblas en la kolekto La sekretamiraklo, eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2008), anstataŭ komponi 500-paĝan
romanon por prezenti ideon parole prezenteblan en kelkaj minutoj, preferindas
ŝajnigi ke tiu libro jam ekzistas, kaj do verki nur recenzon aŭ komentarion pri
ĝi. Simile, la enkonduko de Lem al sia romano Pamiętnik znaleziony w wannie (Memoraĵoj trovitaj en bankuvo), kelkpaĝe
rakontanta la devenon de tiu trovita manuskripto, estas multege pli interesa ol
la 200-paĝa fikcia memorlibro mem. Dankon al Zapffe!
Hans Dubois,
Bellinzona, 1999. Cetere, la Aldonajxo
(2) fine de la verko (p. 43-45) temas pri mia eseo La liturgio de l’ foiro, kiun, laŭ mia subjektivega vidpunkto de
aŭtoro, li grandparte miskomprenas. Kiel dirite komence de ĉi artikolo, plej blindas homo ne
volanta vidi…
Laŭ PIV (1981), “kabei” signifas “”fari kiel
Kabe […], kiu, estinte tre vigla E-isto, subite k tute forlasis la movadon”;
tamen en NPIV (2002) kaj en RPIV (la reta versio ĉe vortaro.net) oni
ŝanĝegis la difinon al “Agi kiel Kabe, kiu, estante tre vigla E-isto, subite k
tute ĉesis verki en E.”. Ĉu nur verkistoj povas kabei? Evidente ne; ReVo kaj la Vikipedio (en januaro 2014)
pli trafas ĉi okaze, resp.: “Fari kiel Kabe, forlasi la
esperantismon post vigla kaj sukcesa partopreno en la movado” kaj “estinte ĝia aktivulo forlasi la
Esperanto-movadon”. Nepras korekti la nunan misdifinon al io simila al “fari kiel Kabe, kiu, estante tre vigla uzanto
de Esperanto, subite kaj tute ĉesis uzi ĝin almenaŭ publike” aŭ, tutsimple, laŭ
la normala uzo kaj sen pliaj (ŝajn)precizigoj, al “eksesperantiĝi”. PS: En la sciencfikciemula mondeto aŭ subkulturo anglalingva ekzistas la similsignifa verbo "gafiate" (el "GAFIA"), kies signifo rimarkinde evoluis de io simila al nia pionir-entuziasmo ĝis, nuntempe, la sciencfikci-ronda ekvivalento de kabeo.