Jorge Camacho
Vortoj
en vortaroj
[artikolo unue publikigita en Beletra Almanako 18, Oktobro 2013, p. 65-71]
Probable ĉiuj aktivaj
uzantoj de Esperanto sufiĉe realismaj kaj veteranaj por ne peki je tro da
entuziasmo konsentas pri tio, ke internacian lingvon oni devus povi uzi klare
kaj precize en plej diversaj kuntekstoj, kaj do ankaŭ en plej diversaj tekstoj,
negrave ĉu originalaj ĉu tradukitaj.
Logike sekvas el tiu
aserto, ke la dezirata klara kaj preciza lingvaĵo devas montriĝi unueca en
laŭeble plej multaj vortaroj, same unu- kiel du-lingvaj. Bedaŭrinde, kiel ni
tuj vidos, ne situacias tiel. Sed prefere ni bildigu la problemon per kelkaj
ekzemploj, ĉi-sube prezentotaj kvazaŭ kapvorte, tamen ne nepre en alfabeta ordo.
alfabetigi
Ni
komencu do ne strikte alfabete, sed nur dealfabete. En NPIV[1] oni trovas jenan kvinvortan
difinon de la vorto “alfabetigi”: “Instrui iun pri la legokapablo.” Temas evidente pri la malo de la eventuala
verbo “analfabetigi” (aŭ,
unuvorte, pri “malanalfabetigi”),
tamen la paro “alfabetigi/analfabetigi” ne funkcias simetrie pro la simpla fakto, ke malsimetrias ankaŭ la paro
“alfabeto (t.e. aboco, literaro)/analfabeto (homo)”.
Malkiel
oni emus atendi, la kelkbranĉa difino de “alfabetigi” en ReVo[2] montriĝas pli trafa,
klara kaj preciza ol tiu en NPIV: “1. Fari
ion alfabeta, igi alfabeta: a) Aranĝi laŭ la ordo alfabeta: alfabetigi liston
[…]; b) Transformi skribon ideograman en skribon alfabetan (per kelkdeko da
literoj): ‘Alfabetigi la japanan’ […]; 2. (evitinde) Malanalfabetigi,
legopovigi, instrui al iu legi (kaj, kutime, ankaŭ skribi) […].”
Krome, la argumentoj de ReVo,
legeblaj en posta noto aŭ rimarko de Sergio Pokrovskij, koncernas ne nur la
menciitan malsimetrion (“la homo ne iĝas ‘alfabeta’ ”), sed ankaŭ la fakton ke
“por legopovigi ĉinon oni entute ne bezonas alfabeton – tiu vorto
prezentas eŭropcentrisman pensmanieron”.
Por vorto tiel grava, kredeble
bezonata en tekstoj de UNo, Unesko, UEA k.a., kaj por similaj vortoj, certe
bonvenus kunordigo inter niaj plej ampleksaj vortaroj paperaj kaj retaj (aŭ
bitaj).
w
Plue pri la alfabeto: nek
en NPIV nek en ReVo nek en BE[3] mi
trovis la nomon de la neesperanta litero w.
Bertilo Wennergren en PMEG[4] nomas ĝin “duobla vo, Ĝermana vo, vavo, vuo”, kun maskita prefero por “vavo”.
Male, Pokrovskij en KL[5] preferas la nomon “vuo”, kun jena
klarigo: “Nomo de la ne-Esperanta litero W, kiun la plimulto rigardas duobla
vo, sed kiun la anglalingvanoj nomas ‘duobla u’; kombinante la du nomojn oni
ricevas la polan, kiu cetere similas la nomon de aliaj ne-Esperantaj literoj,
ekz-e kuo […], mu(o). Kun tia liternomo oni povus, ekz-e, voĉlegi la siglon WWW
kiel vu-vu-vuo aŭ tri vuoj ktp […]. Rim. G. Waringhien
proponis ankaŭ la nomon vavo, sed ĉi
tiu estas nomo de hebrea litero, kies grafika formo tute malsimilas ol W. Eĉ
pli kurioze, la jida havas literon ‘duobla vavo’ (‘cvej vovn’, Unikode
16u05F2).”
hospitalo
NPIV difinas ĉi kapvorton kiel “kuracejo”
(kun jenaj ekzemploj: “urba hospitalo;
kampa hospitalo”), kaj “kuracejo”
siavice signifas, iom kontraŭdire, “loko, precipe de banurbo, kie oni
kuracadas”. Kontraste, ReVo difinas hospitalon
“malsanulejo, kie oni kuracas, ordinare senpage, malriĉajn
malsanulojn”, al kio ĝi aldonas: “(evitinde) malsanulejo
[…]. Rim.: La vorto simila al ‘hospitalo’
en diversaj lingvoj havas diversajn kromsencojn. Ĝia uzo por ‘malsanulejo’
povas kaŭzi konfuzojn.”
Tamen
apenaŭ imageblas vorto forme kaj enhave same
internacia kiel “hospitalo”, tiel ke en la praktiko (i.a. en gvidlibroj,
kongreslibroj ks) ĝi estas plena sinonimo de “malsanulejo”. Tian uzon prezentas
BE sur p. 76-81 (§30-32[6]),
kaj oni povus senriske veti pri tio, ke ĝi jam venkis en la lingvo (des pli se oni konsideras formojn kiel “en-
kaj el-hospitaligi”, pli oportunajn ol la rebusaj “en- kaj el-malsanulejigi”).
Konfirmon havigas i.a. la utilega Tekstaro
de Esperanto (TE)[7],
kun 40 trovoj en artikoloj publikigitaj en la magazino Monato.
koltukoj
Nu, sur p. 8 de BE legeblas laŭdinda dezir-esprimo: “Ni
klopodis firme ligi la bildvortaron al PIV2005”. Tamen oni povas konstati
nekongruojn.
Ekzemple, “ŝalo” estas
vira kaj sporte neŭtra kolvesto en BE
(resp. §38/50 kaj §39/47), sed virina en
NPIV, dum en ReVo ĝi ne kovras la kolon: “Vasta lana aŭ silka tuko, per kiu oni kovras la ŝultrojn”.
Kontraste, “koltuko”
(mankanta en NPIV) difiniĝas en ReVo kiel “longa tuko
metita aŭ diversmaniere volvita ĉirkaŭ la kolo, uzata orname kaj kontraŭ
malvarmo”, kaj en BE oni povas
vidi koltukojn de vakero (§128/37), de ŝipkuiristo (§376/89) kaj tiajn
sinonimajn je “ŝaletoj” (§83/63), tamen ne la fulardojn de ReVo kaj NPIV. Iom komplike,
ĉu?
Interproksimigo de la
malsamvortaraj difinoj kaj ekzemploj, anstataŭ baziĝi sur tekstospecimenoj
troveblaj ie ajn en la Interreto aŭ en la lingve kaj stile ofte lama esperanta Vikipedio[8],
devus kalkuli je la reala uzo fare de aŭtoroj, kiujn oni opinias modelaj aŭ
imitindaj (kiel tiuj en TE).
rikoltiloj
Mi trovis almenaŭ unu
klaran ekzemplon pri vorto en BE kun
signifo kaj bildo malsama je tiu en NPIV. Temas pri “serpo”. En BE §208/8 la paro “serpo; lunarka
falĉileto” priskribas la bildon de ilo konata i.a. kiel parto de la simbolo de
komunistoj, kune kun martelo. Laŭ NPIV,
tia ilo ricevu la nomon “rikoltilo” (bedaŭrinde mankas bildo pri ĝi sub la
koncerna kapvorto). Kaj en NPIV ĉe
“serpo” videblas bildeto de aliforma kaj aliuza ilo, tre simila al tiu ĉe
§208/9 de BE: “poŝoserpeto; hipo”.
Kiu pravas? NPIV. Kaj tion diris ne mi, sed neniu
alia ol Bernard Golden antaŭ pli ol 30 jaroj en artikolo plena, laŭ lia kutimo,
je nerefuteblaj argumentoj[9].
Resume, tia uzo de “serpo” (por la komunisma simbolero) estas falsa amiko kaŭzita de la responda vorto
en pluraj slavaj lingvoj, dum la esperanta “serpo” venas rekte de la franca
lingvo, kun signifo ne de rikoltilo sed de hakilforma pritondilo. Por la
rikoltilo ni havas, ĝis nun, nur la formon “rikoltilo” mem. Golden proponis
ekuzi la nomon “siklo” (laŭ la angla “sickle” aŭ la germana “Sichel”) por tiu
konkreta tipo de rikoltilo (NPIV:
“Malgranda falĉilo, kun mallonga tenilo kaj lunarka klingo”) kaj lasi al
“rikoltilo” signifon pli ĝeneralan, tamen sentante nenian ĝenon pro la fakto ke
“siklo” jam signifas “mezur-unuon pri pezo kaj mono ĉe la egiptoj kaj hebreoj”
kaj “israelan mon-unuon”. Ĉar la ĝermanaj etimoj siavice devenas de la latina
“secul(a)”, estus preferinde proponi la tute novan radikon “sekl-”, sen ajna
risko je homonimeco… Verdire mi miretas pri tio ke siatempe Golden ne pensis
pri la konveneco de tiel simpla modifo.
lunfazoj
Iom
pli komplike statas aferoj koncerne la firmamenton, konkrete la lun-arkon. Ĉieaj
homoj konas la diversajn lunfazojn kaj povas nomi ilin en sia denaska, gepatra
aŭ patrina lingvo. Tamen en Esperanto mankas unueca maniero paroli pri tia
niaĉiela fenomeno.
En
la artikolo pri lunfazoj de la Vikipedio,
fine de marto 2013, legeblas jena averto: “La aŭtoroj de PIV 2005 aldonis
eraran ilustraĵon de la lunfazoj. Kelkaj fazoj sur ĝi validas nur por la norda
hemisfero, kaj kelkaj – nur por la suda”. Kion fari?!
Mi
do decidis serĉi sur §4 de BE la
nomojn de la lunfazoj, kaj ĉe §4/4 trovis tutan serion da eblaj aŭ paralelaj
formoj por nomi nur unu el la pluraj fazoj de nia satelito: “lunduono; duona
luno; lunĝibo; ĝiba luno kreskanta; unua kvarono”. Provu imagi, se iun vesperon
konato naive ekdemandus vin, kiel oni nomas en Esperanto ĝuste tian lunon, kaj vi restus senparola pro
neeblo decidiĝi pri la preferinda nomo aŭ formo.
Tian
abundon de formoj iuj nomas “riĉeco de Esperanto”, “fleksebleco”, “mirinda
esprimivo” ktp. En la realo, temas pri ĥaoso. Oni ne tolerus tian diversecon de
terminoj sur la paĝoj de glosaroj de UNo aŭ Eŭropa Unio, ne nur pri lunfazoj,
sed pri partoj de maŝinoj[10],
financaj procedoj[11],
novaj (aŭ nove nomataj) malsanoj[12] aŭ
kio ajn alia.
Por
nomi adekvate la lunfazojn oni devus elekti nomojn kurtajn, klarajn,
malambiguajn. Jena serio povus funkcii bone en lingvo internacia: kreska luno > plenluno (aŭ plena luno) > velka
luno (malo de “kreska”) > malluno
(pli esperantisma ol “vaka luno” [malo de “plena”], kaj preferinda ankaŭ pro
tio ke “vaka” sone iom tro similas al “velka”).
spino
Ni revenu al aferoj teraj
kaj paperaj. Laŭ NPIV 2002, “dorso (3)” estas “malantaŭa,
ordinare ne aganta parto de objekto” (la reta versio aldonas: “aŭ organo”), kaj
tiun subdifinon sekvas i.a. la ekzemplo “dorso de libro”. Min tiu esprimo
pensigus unuavice pri libra dorskovrilo (aŭ eble kovrildorso), sed, laŭ la franca
(unu el la ĉefaj fontlingvoj por la NPIVaj
elektoj kaj difinoj), ĝi ja povus signifi ion tute alian, kiel montras la same
neklara difino de “dorso (3)” en ReVo: “(figure) Malantaŭa
parto de staranta objekto: dorso […] de libro”. Sed kio do estas la malantaŭo de staranta libro?
Se temas fakte pri la
parto de libro kuniganta la frontkovrilon kun la dorskovrilo, ofte kun
surpresita titolo, legebla kiam la libro staras aŭ kuŝas sur breto, nu, tian
libroparton BE oportune nomas “librospino”
(§338/38), per facile komprenebla metaforo kaj kredeble ankaŭ laŭ la angla
lingvo. Ĉi tiun novan dirmanieron oni trovas i.a. en la verkoj La
sekreta miraklo[13] (p. 9, 10, 194) kaj Laŭ neplanitaj padoj, de Ragnarsson[14] (p.
48).
kverko
Kaj nun ni saltu de
libroj al la natura fonto de papero: ligno, arboj. Laŭ la Fundamento de Esperanto[15],
la signifo de la vorto “kverko” estas tio kion oni nomas “chêne | oak | Eiche |
дубъ | dąb” resp. en la lingvoj franca, angla, germana, rusa kaj pola. Temas
pri specio de arbo. Bedaŭrinde, en
postaj vortaroj kiel PIV[16], NPIV kaj ReVo (kaj latente jam en la Vortaro
de Kabe[17]
per la mencio de la latina genronomo Quercus),
iuj vortaristoj donis al tiu vorto la signifon ne de arbospecio sed de tuta
genro inkludanta ĉ. 400 malsamajn speciojn.
Tian nepravigeblan,
kabinetan evoluigon de la
radiksignifo, ne nur por “kverko” sed ja por amasego da nomoj de plantoj kaj
bestoj, tre bone klarigas interesa kaj studinda artikolo de Judith Jackson, Bestoj en la taksonomia ĝangalo – Zoologia
terminkreado[18]. La rezulto estas ke
nomoj de plantoj kaj bestoj en la nun uzataj vortaroj signifas ion alian ol en
la Fundamento: ne specion (kiel
plant- kaj besto-nomoj en naciaj lingvoj) sed genron, imite al la faka
taksonomia lingvaĵo de biologoj. Escepto estas oftegaj speciaj nomoj kiel
“hundo”, “lupo” ks, por kiuj oni disponas apartan genronomon “kaniso” (simile
statas pri “feliso”), kaj ĝis nun maloftegaj plantnomoj kiel “baŝoo”, “ginko”
aŭ “ginsengo”, nomantaj po unu specion.
En rete legebla recenzo
de NPIV[19], Gonçalo
Neves skribis: “Se paroli pri botanikistoj, apartan mencion (nek favoran, nek
riproĉan) meritas la enkonduko de sciencaj variantoj signife pli vastaj aŭ
nuancitaj, paralele kun konataj vortoj komunuzaj. Jen de nun disponeblas
ekzemple la paroj: ajlo – aliumo; fazeolo – fazeoluso; lolo – lolio;
kaŝtano – kastaneo; piro
– piruso; pistako – pistacio;
pruno – prunuso; salmo
– salmono; polpo – oktopodo; vesperto – vespertiliono,
ktp.”
Temas fakte ne nur pri sciencaj
variantoj aŭ terminoj, sed ja pri tute novaj radikoj, kiel ekzemple “roburo”
kaj “potirono”. Konkrete, “roburo” estas provo anstataŭigi per nova radiko la
fundamentan signifon de “kverko” (laŭ la scienclatina nomo de la specio: Quercus robur). Kaj tio estas absolute
malakceptebla. Mi firme opinias ke oni ne devas forgesi la bazan, fundamentan
signifon de ĉiuj tiuj radikoj; alivorte, ke oni devas redoni al ili ilian
signifon originalan, malfarante la misvojon de la t.n. “taksonomia principo”.
Feliĉe BE prezentas vortojn per bildoj, kaj do
en ĝi (§189/1 kaj §203/13) “kverko” estas la konata arbo kun ligno tre fortika
uzata por mebloj kaj plankoj (mi libere citas laŭ la Vortaro de Kabe).
Parenteze: povus eble
esti utile se fakuloj kaj sciencistoj disponus en Esperanto sufikson por biologia
genro. Laŭ mia scio io tia ne ekzistas (vidu en NPIV la tabelon sub “sistematiko”, sur p. 1047). Se entute necese,
ĝi povus esti, ekzemple, -uc- (= -ul- + -ec-; cetere iom simila al -ac-):
kverko (la arbospecio Quercus robur);
*kverkuco (la genro Quercus, aŭ iu
ajn el ĝiaj multaj specioj). Unu tia sufikso igus nenecesa la amason da novaj
radikoj por “sciencaj variantoj” kiel tiuj listigitaj de Neves en sia recenzo
de NPIV.
Ĉiel ajn, rapida esploro
en TE tuj montras ke la radikon
“kverk-” niaj bonaj aŭtoroj senescepte
uzadis dum jardekoj por signifi konkretan arbon, arbospecion, ne abstraktan
fakon en botanikista klasifiko.
La ĝisnuna manpleno da
ekzemploj montras la malfacilecon de la tasko. Facilas revi pri ia reta aŭ bita
kombino de la Vikipedio (sed kun pli
strikta kaj fidinda redakto; ĉu modelo aŭ embrio povus troviĝi en ViVo, la Vikia Vortaro[20]?)
plus plena bildvortaro (libera je kopi-rajtoj, ekzemple baziĝanta sur
vikibildoj[21]) plus la kompleteco
laŭ-tema de la iama, kaj ekstreme utila, SOV[22].
En la komenco de ĉi eseo mi menciis la neceson atingi ian kunordigon inter la
redaktejoj de la diversaj lingvaj konsultiloj. Bedaŭrinde ŝajnas ke nuntempe
ekzistas neniu tia kunordiga organo aŭ iniciato, tiel ke restas nur esperi, ke
redaktistoj kaj kompilistoj de unu vortaro jen kaj jen turnos sian atenton
ankaŭ al la trovoj kaj proponoj de aliaj.
[1] La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, ĉefred. G. Waringhien, eld.
Sennacieca Asocio Tutmonda, 2002, 1265 p. Reta versio de la eldono de 2005 ĉe
vortaro.net
[2] Reta Vortaro, konsultebla ĉe
reta-vortaro.de/revo kaj ĉe simplavortaro.org
[3] Bildvortaro en Esperanto, eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2012, 800 p.
La kompleta indekso de BE troveblas
ĉe wuala.com/Retbutiko/Bildvortaro (bedaŭrinde ne en la vortaro mem).
[4] PMEG (versio 15.0, de
la 10a de junio 2013), ĉe http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/skribo/helposignoj.html#i-134
[5] Ĉe bertilow.com/div/komputada_leksikono/V.html#VUO (temas pri Komputada leksikono; pli frua papera
eldono: Komputika leksikono, de
Sergio Pokrovskij, eld. Sezonoj, Jekaterinburg, 1995).
[6] En tiu ĉi eseo la signo § referencas al la tabeloj aŭ
tabuloj en BE (se necese, poste
sekvas cifera referenco al la koncerna vorto).
[7] tekstaro.com; cetere, utilus
krei retan komparejon de paralelaj diverslingvaj versioj de unu teksto similan
al la plurlingva Linguee ĉe
linguee.com, uzante tiucele la esperantigojn troveblajn en retpaĝoj kiel
eo.mondediplo.com aŭ tlaxcala-int.org.
[8] eo.wikipedia.org
[9] Kia la semo, tia la rikolto – sed kia la rikoltilo?, artikolo en la revuo Dia Regno, 1981, n-ro 8/9, aŭg./sept.,
p. 2348-2349.
[10] Parenteze: la sama amuzmaŝino
ricevas tri malsamajn nomojn en BE, “ondotrajno” (§85/4), “fervoja tobogano;
ondofervojo” (§126/10). Tia plureco de formoj evitindas. Prefere oni elektu la
plej oportunan “ondotrajno”. Jen ebla
difino: “en amuzparko, trajneto kun abruptaj, eĉ apikaj, iroj supren-suben”.
[11] Ekzemple, ĉu diri “proponado kaj
postulado” aŭ “ofertado kaj mendado”? Serĉu la koncernajn vortojn (kaj la
vorton “afero”) en NPIV.
[12] Kiel “alchajmero”, aŭ Alzheimer-malsano: difuza cerba atrofio, kutime okazanta kune kun demenco,
normale dum la senileco (Vikipedio).
[13] La
sekreta miraklo: Elektitaj verkoj prozaj kaj poeziaj, de Jorge Luis Borges, Serio Mondliteraturo, vol. 16, eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2008, 200
p.
[14] Laŭ neplanitaj padoj, de Baldur Ragnarsson, eld. Mondial,
Novjorko, 2013, 103 p.
[15] Rete konsultebla ĉe
akademio-de-esperanto.org
[16] Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, ĉefred. G. Waringhien, represo de la dua eldono, eld.
Sennacieca Asocio Tutmonda, 1981, 1303 p.
[17] Tria eldono, de 1925.
[18] En La stato kaj
estonteco de la internacia lingvo Esperanto, de diversaj aŭtoroj,
eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 1995, 191 p (la artikolo de
Jackson, sur p. 100-109).
[19] Gonçalo Neves: Disaj komentoj pri la nova PIV, esperanto.pt/piv2.htm
[20] kono.be/vivo
[21] viki-: (el Vikipedio)
prefikso indikanta egalrajte kaj partoprenige kolektivan redaktadon, precipe en
la Interreto (vidu “vikio” ĉe eo.wikipedia.org/wiki/Vikio).
[22] Sisteme Ordigita Vortaro, de Michele Mariano, kolekto Plejado – Scienca
Eldon-Serio n-ro 3, eld. Lina Gabrielli, Parizo, 1986, 526 p.