Jen tre rekomendinda libro. Pli da informoj tie ĉi.
Blogo en esperanto kun impresoj pri miaj vojaĝoj kaj restadoj inter Madrido kaj Pingtongo (Tajvano) kaj aliaj temoj / Blog en esperanto con impresiones de mis viajes y estancias entre Madrid y Pingtung (Taiwán) y otros temas
25.7.09
submaraj aferoj
Hieraŭ mi legis ĉi 115-paĝan romaneton de rusa aŭtoro, Aleksej Siloviĉ Novikov-Priboj, pri la vivo de soldatoj en rusaj submarŝipoj kaj ĉi ties havenoj dum la t.n. unua mondmilito.

Konstateblas la uzo de la tiama neologismo "*submarin/o" (laŭ la angla, franca k.a. lingvoj) anstataŭ la nuntempa "sub/mar/ŝip/o" (nu, oni povus diri ankaŭ "submarulo", kvankam tio povus pensigi pri bestoj aŭ eventualaj marhomoj, aŭ, piĉisme, "submaralo").
La verkon tradukis E. Blinov, lingve kontrolis E. Drezen kaj eldonis EKRELO (Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo) en Lepsiko, Germanujo, en 1932, nelonge antaŭ la naziaj regado kaj teroro.
Leginte ĝin, mi donacos la libreton al la libraro de Hispana Esperanto-Federacio en Madrido.
La verkon tradukis E. Blinov, lingve kontrolis E. Drezen kaj eldonis EKRELO (Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo) en Lepsiko, Germanujo, en 1932, nelonge antaŭ la naziaj regado kaj teroro.
Leginte ĝin, mi donacos la libreton al la libraro de Hispana Esperanto-Federacio en Madrido.
6.7.09
kiel mi malkongresis
Por la unua fojo en mia vivo mi ĵus troviĝis en kongres-urbo (ĉi-kaze Malago) precize dum la kongrestagoj (2a-5a de julio), tamen ne partoprenis la kongreson (la 68an hispanan) nek eĉ vizitis la kongresejon. Parte agacis min la morganata nupto inter la Esperanta Civito kaj AEU (Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kies kongreso kunokazis kun tiu hispana); ankaŭ la paĝoj dediĉitaj al la E-Civito fare de la bulteno de Hispana Esperanto-Federacio (sed, nu, ne sendinte al ili artikolojn anstataŭajn, mi ne rajtas plendi); ĉiel ajn nek tio nek la anoncita veno de Perla Martinelli por iuj ekzamenoj sufiĉus por deturni min de kongresumado. Tamen fine pluraj komunikproblemoj kun la organizintoj, ĉefe la fakto ke ili kaŝis al mi la enprogramigon de Martinelli kiel preleganton, decidigis min ne partopreni tian kongreson. Por diri tion simple, mi ne deziris aperi en la sama programo kiel Perla, unu el la plej malnoblaj personoj kiujn mi renkontis en mia tuta vivo en kaj ekster Esperantujo (oni legu miajn verkojn La Majstro kaj Martinelli aŭ La liturgio de l' foiro). Rezervinte jam pli frue hotelon en la urbocentro, vojaĝante kun mia edzino Chen kaj tajvana amikino, kaj renkontonte hispanan kaj tajvanan geamikojn loĝantajn en Malago, mi preferis returismi en urbo kiun mi vizitis unuafoje antaŭ pli ol dudeko da jaroj, kaj pri kiu memoris preskaŭ nenion, krom (jam tro svage) iaman viziton al la Alkazabo. En la urbocentro mi vidis neniun signon de la kongreso, nenie aŭdis esperanton... ĝis la vendredon vespere nia hispan-tajvana triopo ekpaŝis sur la strato Granada renkonte al grupeto, kie alta LKKano ĉiĉeronis al la falsrideta Martinelli. Nu, mi diskrete turnis mian rigardon al miaj agrablaj akompanantinoj por ne devi (mal)saluti la grupeton nek abrupte rompi ilian raŭmisman idilion. En du vesperoj ni ankaŭ renkontiĝis i.a. kun Liven Dek por manĝi kaj trinki-drinki-dringi. Jen bela foto de li, inda je apero en la blogo de la Esperanta Respubliko:

