tag:blogger.com,1999:blog-266686192008-01-06T23:27:30.150+01:00la blogo de JorgeJorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comBlogger21125tag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-16266244175260984262007-10-21T12:00:00.000+02:002007-10-28T23:33:14.276+01:00el la historio de la Floraj Ludoj: jen la manipuloj
1) El La Ondo de Esperanto (LOdE), aprilo 2007, n-ro 4 = 150, p.10, intervjuo pri la nova revuo Beletra Almanako kun ĉi ties ĉefredaktisto Jorge Camacho:
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/150-lode.htm#150-12
Demando: BA interkonsentis kun UEA pri premiera aperigo de premiitaĵoj el Belartaj Konkursoj. Ĉu de ĉiuj premiitaj verkoj, eĉ se la nivelo laŭ la redakcio ne taŭgus? Plue, ĉu tiu ligiteco al UEA ne kompromitus la vastecon de la redakta horizonto?
Respondo: Temas pri interkonsento inter Mondial kaj UEA, en kiu la redakta teamo rolas marĝene. Se iuj premiitaĵoj montriĝus netaŭgaj, ni esplorus la situacion; foje premiiĝis eseoj kun lingvaj eraroj, kaj la literatura nivelo ne ĉiam brilis (tamen nenio komparebla kun la skandale manipulitaj Floraj Ludoj aŭ la Verko de la Jaro!). BK subtenindas kiel aperejo de novaj talentoj, al kiuj tre gravas la baldaŭa publikigo en revuo sencenzura, sendogma kaj senklika. La celo ja estas vigligi la stagnajn akvojn de nia kulturo.
2) En posta numero de LOdE, aperas jena sekretaria respondo de Hektor Alos:
En rilato al la takso de Jorge Camacho pri la Internaciaj Floraj Ludoj en la aprila numero de La Ondo de Esperanto, mi povas certigi, kiel sekretario de la organizinta asocio, ke la aljuĝo de la premioj, laŭlonge de pluraj jardekoj, strikte sekvis la publikigitajn regularojn, kiuj certigis plenan anonimecon de la partoprenintoj. - Hektor Alos i Font, Sekretario de Kataluna Esperanto-Asocio
3) Tiun ĉi ofican respondon reaperigis la misinformejo de la t.n. Esperanta Civito (HeKo 334 2-A, 14 julio 07):
http://esperantio.net/index.php?id=372
4) En LOdE, septembro 2007, n-ro 8-9 = 154-155, p. 19, aperas mia respondo (kiun HeKo poste ignoris):
Koncerne la ekstersezonan replikon fare de Hektor Alos, permesu al mi citi la unuan alineon de letero de Abel Montagut al mi kun dato 1993 12 31 (mi citas kun la permeso de la aŭtoro de la letero):
"Unuavice gratulojn pro viaj premioj en la lastaj Internaciaj F(P)loraj Ludoj, eĉ se vi, pro misdecido, miaopinie, de la juĝantaro, ne ricevis la Naturan Floron. Cetere, kvankam tute senrilate al via konkreta nomo, ĉar mi defendintus mian opinion sendepende de la premiuto kaj mi ne certis pri viaj konkursantaj verkoj, mi ne povis ĉeesti la kunsidon de la ĵurianoj kaj mia balotilo ne alvenis ĝustatempe pro poŝta malfruo (laŭ la parola informo de la sekretario, malgraŭ lia alidira skriba raporto). Mi ne komprenas, kiel oni povos revigligi ĉi tiun prakonkurson, se la unuan jaron kiam oni asignas monpremion por pli efektive motivi partoprenuntojn, oni ne aljuĝas ĝin, eĉ ne distribue, kiel rimarkigis Hektor Alòs. Krome, laux la regularo: 'La Ĵurio aljuĝas la Naturan Floron al la plej valora verko el la aljuĝitaj Ordinaraj Premioj'. Necesas nur decidi kiu el la premiitaj estas la plej valora laŭ la ĵurianoj. Sed estas kontraŭsence ne aljuĝi ĝin: se oni ne aljuĝas tiun Naturan Floron, oni devas ne aljuĝi la ceterajn ordinarajn premiojn, kaj inverse."
Eblas konkludi el tiu letero, ne nur ke oni agis kontraŭ la regularo de la Ludoj, sed ke plej verŝajne ankaŭ la balotadan proceduron oni ne respektis. - Jorge Camacho (Hispanujo - Tajvano)
5) PS Pri "La verko de la jaro" oni povas legi en Libera Folio: tiu premio estis senvalora jam de la komenco (tamen Silfer ial deziris ke ĝin ricevu unu el liaj poemaroj, kaj li sukcesis):
http://www.liberafolio.org/2007/koboldoheroldas
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-1154532116840172452007-05-14T17:19:00.000+02:002007-08-19T10:16:01.982+02:00aperis mia nova poemaro "Eklipsas"
Post Celakantoj kaj Saturno en 2004, la sama eldonejo Bero aperigis en majo 2007 mian novan originalan poemaron Eklipsas, kun akompanaj hispanigoj de plimulto el la poemoj, pluraj ilustraj fotoj kaj Postparolo de Baldur Ragnarsson. Mendebla de la Libroservo de UEA kaj de aliaj libroservoj.
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-46414262411318627252007-02-11T11:44:00.000+01:002007-01-28T14:18:56.187+01:00Beletra Almanako
Informoj pri la nova literatura revuo Beletra Almanako troveblas en:
http://www.librejo.com/beletra-almanako/index.html
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-22582441397227324612007-01-06T11:00:00.000+01:002007-01-06T11:14:29.723+01:00pli bone malfrue ol neniam
Pli bone malfrue ol neniam, ankaŭ por deziri al ĉiuj feliĉan novan jaron 2007. Kiel en mia hispanlingva blogo, mi faras tion per foto de la tero el la luno, la sama bildo kiun mi renkontas ĉiufoje kiam mi ŝaltas aŭ malŝaltas la komputilon.
Kiel skribis Voltero en la 9a ĉapitro de "Zadig", "Tiam li prezentis al si la homojn, kiaj ili efektive estas, insektoj vorantaj unuj la aliajn sur eta atomo da koto" [Lanti tradukis la francan "dévorer" ne per "vori" sed per "buĉi"].
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-78265894014146230552007-01-04T22:05:00.000+01:002007-01-04T22:39:36.699+01:00pli papisma ol la papo
Antaŭ kelkaj tagoj, en mia hispanlingva blogo, mi skribis artikoleton kun la demando, kial oni donas tiom da atento al la jula prediko de la papo, des pli kiam temas pri ulo tiel reakcia kaj tiranosaŭra kiel Ratzinger, konata ankaŭ kiel Benedikto XVI aŭ Benito 16.
En la komentujo, anonimulo skribis [mi esperantigas el la hispana]: "Silentu merdulo ĉar simpla frazo en esperanto de tiu ĉi sinjoro faras pli da propagando ol ĉiuj viaj stultaĵoj. Vi ne estas inda eldiri lian nomon. Kia vi kredas vin? Mi vidis vin en interreto hazarde..."
Temas verŝajne pri fanatika hispana esperantisto, probable bigoto, pli papisma ol la papo koncerne ne nur la vatikanestron sed ankaŭ esperantismon mem!
Jen mia respondo [same]: "Mi almenaŭ diras kiu mi estas kaj ne kaŝas min malantaŭ anonimeco malkuraĝa kaj komforta. Vi konfuzas propagandon kaj reklamadon, kiuj min neniom interesas, kun la efektiva disvastigo de esperanto. Per argumentoj kiel la viaj (kaj per papaj salutoj en lingvo kiun li ne parolas) esperanto alvenos nenien. Ĉiel ajn, mi dubas ke vi mem ĝin parolus (fakte mi esperas ke vi ne parolas ĝin; fiuletojn kiel vi ni tute ne bezonas). Klisteru al vi la papsaluton kaj, se vi ne ŝatas mian blogon, iru al tiu de Fondaĵo Francisco Franco, kie vi trovos mensojn afinajn al la via, ankaŭ tre cenzuremajn. Amen."
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-1160240893090874232006-10-07T19:05:00.000+02:002007-01-04T22:54:23.846+01:00Okaze de la morto de William Auld: silentoj kaj tabuoj
Estas interese kiel nun, en nekrologoj k.s., oni facil-anime forgesas pri la flirtoj de Auld kun Literatura Fetoro en parto de la lastaj jaroj de sia vivo. Oni evitas paroli ankaŭ pri la maldigna kampanjo kontraŭ li fare de Diego kaj Haupenthal. Eble post kelka tempo estos malpli da plene merititaj laŭdoj kaj pli da same studindaj faktoj.
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-1159254322332362752006-09-26T09:00:00.000+02:002007-05-17T10:11:24.205+02:00"la burĥo"la burĥo
la korpo interfacas kun la kosmo
kun la mondo
kun aliaj interfacoj korpoj
inter personoj eĥoj
el la burĥo
gestoj rigardoj vortoj
en la homo
homo kaj besto
en la besto-homo
sen la burĥo
kruroj kaj brusto
haŭto
fingroj okuloj voĉo
Bruselo, 25.9.06
[burĥo: (distinge de burko en PIV2) ekstera vesto tute kovranta la korpon de la verto ĝis la piedoj, escepte de aperturo por la okuloj garnita per kradeca vualo; ĝin uzas islamaj virinoj i.a. en Afganujo, Pakistano kaj norda Barato.]Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-1158582341213952502006-09-18T14:22:00.000+02:002007-05-17T10:11:42.995+02:00"Limoj"
Limoj
Ne ĉio pensubla penseblas.
Ne ĉio dirubla direblas.
Ne ĉio dirunda dirindas.
La mondoj imageblaj malpli vastas
ol tiuj imagublaj.
Lingvoj.
Limboj.
Limoj.
Bruselo, 17.9.2006
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-1154348552391156332006-07-31T14:17:00.000+02:002007-05-17T10:12:00.447+02:00Identecoj
"Identecoj"
Ne sufiĉas lerni ke la mio
aŭ, fakte, la pronomo “mi”
estas la nomoj donataj
al la fikcia sumo de la diversaj mioj nunaj
plus la fikcia sumo de la diversaj mioj pasintaj.
Ankaŭ al “vi” okazas same.
Mi,
estanta nek kia, nek kio, nek kiu mi estis,
– kiel povus konfirmi, kiam mi vin renkontas,
la konvinkan skripton
de via identeco?
Metaforoj.
Ni rekonu unu la alian
nun,
en ĉiu nova foj'.
[dulingva poemo; la alia versio, en la hispanlingva blogo]
skripto: antaŭteksto de kultura produkto (filmo, prelego, komikso ktp)
Madrido, 30.7.2006
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-1154293015811772942006-07-30T22:54:00.000+02:002007-05-17T10:12:16.591+02:00Kanao
"Kanao"
Kaj estis sango en la tuta lando Egipta.
Eliro 7, 21
Krimuloj revizitas la krimejon
en Irako, en Libano.
La pugno ĥirurga de Davido,
armoj de Goliato.
Limbe, plia provo
ripeti la miraklon en Kanao:
ne akvon fari vino
sed verŝi sangon.
Madrido, 30.7.2006
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-1154004689655069582006-07-27T14:49:00.000+02:002007-05-17T10:12:35.961+02:00Promesita tero
Promesita tero
Palestinon salomoni
en du apartojn.
Sur nia grundo planti
Ŝangrilaon.
El ceteroj alĥemii
geton, gulagon.
Pretere,
glatigi Libanon.
Madrido, 27.7.2006
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-1145691217407220402006-05-30T18:39:00.000+02:002006-07-31T09:46:37.013+02:00pri la Vikia VortaroLa materialon de la kurtviva t.n. Bloga Vortaro mi transigis al nova t.n. Vikia Vortaro. Trovu la ligon al ĝi ĉi-dekstre, aŭ rekte ĉe:
http://www.seedwiki.com/wiki/vikia_vortaroJorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-1147072041588514742006-05-08T09:04:00.000+02:002006-07-27T15:41:49.980+02:00Farbskatol'Mi ĵus spektis tre amuzan filmeton ("Murdoj en la Kastelo") en Farbskatol'. Trovu ĝin ĉe:
http://farbskatol.net/Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-1145658028476143382006-04-22T00:18:00.000+02:002006-07-27T15:42:54.163+02:00Pri tiu ĉi blogo
Mi komencas blogi, paŝeton post paŝeto. Mi provos publikigi, kaj do esperantigi, la hispanlingvajn "tajvanajn kronikojn" (ankaŭ alilokajn), kiujn mi jam verkis kaj sendis al diversaj geamikoj; sed mi faros iom post iom, senhaste.
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-1145658915959196132006-01-18T08:59:00.000+01:002006-07-27T15:53:19.646+02:00El la rubriko "Reagoj" de "Formoza Folio" (n-ro 3)
Unue, vi prave korektis la nomon "*Formoso" al "Formozo". Fakte ne gravas kiel oni prononcas tiun vorton en la portugala lingvo; tradicie, kaj jam de Zamenhof, oni transskribas simplan intervokalan "s" de latinidaj lingvoj per "z", kiel en Asia = Azio, Paris = Parizo ktp; aliflanke, tiu finaĵo etimologie identas al la neoficiala sufikso -oz- (origine "form-oza" = abunda aŭ plena je formoj, t.e. bela). Tamen plej gravas la fakto, ke la nomo Formozo jam de longe ekzistas en esperanto, sur la paĝoj de niaj vortaroj. Redaktanto de bulteno devas povi disponi kaj konsulti grandan vortaron kiel PIV aŭ NPIV (Nova Plena Ilustrita Vortaro). Ankaŭ la lokaj esperanto-kluboj en Tajvano devus havi NPIV en siaj bibliotekoj aŭ librokolektoj, kune kun PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, de Wennergren) kaj aliaj libroj, kiel romanoj ktp. Tiurilate oni povus aranĝi komunajn mendojn por profiti la rabaton kiun donas la Libroservo de UEA por aĉetoj de almenaŭ tri ekzempleroj de unu sama titolo.
Due, mi bedaŭras la uzon de la nepreciza vorto "falsezona" anstataŭ "aŭtuna". Krom tio, ke simile al kelkaj kunmetoj ("multekosta", "dubebrila") oni povus kompreni ĝin "false zona", la preferinda vorto "aŭtuno" (kiel printempo, somero kaj vintro) aperas jam en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto: "Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn." Kial ne uzi la tradiciajn nomojn de la sezonoj? Ĉu nur tial, ke usonanoj diras "fall" en la angla lingvo? Cetere, falsezono estas sezono... de kies falo? Ĉu falas folioj, haroj, prezoj, homoj? (ĉi-kaze la falsezono de finnoj estas ja vintro, pro la glacio sur la trotuaro!). Se ni dirus, ke "multaj birdoj flugas en la falsezono en pli varmajn landojn", ĉu temas pri tio ke birdoj mem falas? Kaj ĉu de sur arbobranĉoj, el sia nesto aŭ rekte el la ĉielo? Simile al "falŝirmilo" (provu diveni la signifon: ĉu balustrado, paraŝuto, lambastono?), jen vorto kun pli da problemoj ol da avantaĝoj. Parenteze, la fama ĉina verkisto Ba Jin [pa ĝin] verkis la novelon Aŭtuno en la printempo laŭ inspiro de Printempo en la aŭtuno, de la hungara esperanto-aŭtoro Julio Baghy.
Trie, la iniciato kuraĝigi komencantojn kaj progresantojn sendi artikolojn aŭ leterojn al la bulteno estas laŭdinda kaj tre interesa, sed, miaopinie, oni ne forgesu redakti lingve kaj stile la tekstojn almenaŭ por forigi gravajn erarojn. Tiel Formoza Folio havos utilon kiel modela legaĵo, en kursoj aŭ por unuopuloj, kaj ne nur en Tajvano. Tiurilate mi trovas tre bonaj la tradukpecojn kun eldiroj de Konfuceo, en simpla kaj klara stilo.
Fine, kaj pri esperantigo de ĉinaj kaj tajvanaj nomoj. Kiel referencon, oni povas transskribi la nomojn per pinjino, prefere kursive aŭ inter citiloj, sed kial oni faru nur kaj ekskluzive tiel? Formoj kiel "Pingtung" aux "Kaohsiung" estas konataj regione aŭ eĉ internacie, certe pli ol "Gaoxiong". Nomojn, por kiuj jam ekzistas tradicia esperantigo, oni skribu per ĝi: Tajvano, Tajpeo, Pekino. Okaze, ke oni deziras esperantigi nomojn de pliaj tajvanaj urboj, ne sufiĉas aldoni o-finaĵon al la pinjina formo, sed por pritrakti tion necesus tuta aparta artikolo. Ekzemple, la literkombinon "ng" de pinjino (kaj de pli fruaj transskribaj sistemoj de la ĉina), transskribantan la fonemon [ŋ] (velara nazalo), oni kutime transskribas per la esperantaj literoj "ng". T.e. oni esperantigas fonem(ar)on ne ekzistantan en esperanto per esperanta fonem(ar)o, kiu ne identas kun ĝi, tamen ebligas konservi distingon. Nome, oni esperantigas du fonem(ar)ojn de pinjino, [n] kaj [ŋ] (kiam skribatan ng), per du esperantaj, respektive [n] kaj [ng]. Kelkaj emas forigi la literon "g" kiam ĝi ne situas fine de esperanta radiko, sed mi ne vidas kialon por tio. Aliflanke, la pinjinajn "b", "d", "g" oni transskribu per la samsonaj esperantaj literoj "p", "t", "k", laŭprononce pli fidelaj. Mi skribas ĉion ĉi nur por klarigi mian elekton de esperantigo de la tajvana urbo, kie mi pasigas plurajn monatojn de la jaro, normale vintre kaj somere.
Jorge Camacho (Madrido kaj Pingtongo)
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-1145659428342397562006-01-02T08:59:00.000+01:002006-04-22T01:46:59.083+02:00Maria
La 1an de januaro mortis en Sant Joan (Majorko) mia nevino Maria, dekjara.
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-1147007961111054892004-08-16T23:59:00.000+02:002007-01-28T14:18:56.223+01:00Strangaj strandoj
Laŭ tio kion mi legas, la ĉina tradicia koncepto pri familio tre komplikas kaj malsimilas al la nia. Oni ne konceptas individuon aparte aŭ sendepende de la familio. Ĉi tiu funkcias teame, kaj la sukceson aŭ fiaskon de unu el ĝiaj anoj oni travivas kiel la sukceson aŭ fiaskon de ĉiuj, unuope kaj are. Ĉiu grava decido rilate laboron aŭ pariĝon de membro de la familio bezonas la aprobon de la familio mem, t.e. de la gepatroj. Tion rakontas Lin Yutang en 'La graveco de vivado', de 1937, libro kiun mi rekomendas, kaj ĉio vidata kaj aŭdata konfirmas ĝin al mi.
La ĵusan semajnfinon ni pasigis en Hengĉuno kaj en Kentingo, plaĝa urbeto sude de Formozo, t.e. de Tajvano. Mi jam vizitis Kentingon vintre, sed nenia similo kun la somero. Nun ĝi plenegas je homoj, same tage kiel nokte, ĉefe je tajvananoj sed ankaŭ kelkaj grandnazuloj (jen nia moknomo) kiel mi. Konvenas vidi ĉi tiujn por rememori ke nia sola specialaĵo estas ke ni venas de ekstere, alivorte nenio.
Unuafoje mi vidas plaĝon kun tajvananoj banantaj sin mare kaj sune, kun la sablo plenplena je sun-ombreloj, kiel en la hispana urbo Santa Pola. Se ili almenaŭ kopius niajn bonaĵojn anstataŭ la plaĝa kulturo, kristismo, Beckham kaj Whitney Houston.
Kaj, nokte, oni amasiĝas en drinkejojn kun plenvapora muziko, kiel mialande en la kanariaj Playa del Inglés au Los Cristianos, aŭ en la majorka Magaluf. Ni vizitis ejon kun prezento de mild-erotika danca spektaklo, kun fajrobrigada masto sed malmulta striptizo.
Pere de interreto mi ricevas svagajn eĥojn de la olimpiaj ludoj kaj de la ETA-bombetoj ĉe la kantabra marbordo. Strange, ke oni nenion diras pri la problemoj de la tajvana sportistaro en Ateno, aŭ pri la streĉaj rilatoj kun la t.n. komunisma Ĉinujo, aŭ pri la graveco de la daŭra ĉeesto de la jankia floto en Pacifiko. Ĉi tie oni apenaŭ parolas pri aliaj temoj...
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-34008387343891969242003-02-01T17:48:00.000+01:002007-07-04T17:51:19.861+02:00ne ĉio verda estas merda
"Esperanta frazeologio"
Recenzas Jorge Camacho (Hispanujo)
Ĉi tiu recenzo aperis en revuo Esperanto (februaro 2003) kun la eŭfemisma titolo "Ne ĉio verda estas smeralda":
http://katalogo.komputilo.org/index.php?inf=6712&id=21&recenzo=montru&PHPSESSID=d736d2b58851f1a2edeff75ab3896d52
Ne ĉio verda estas merda
"Valoras ne la vesto, valoras la enesto", jen proverbo du-kiale aplikebla al Esperanta frazeologio. Unuavice, ĉar, kvankam mi nostalgias la ĝishieraŭan grafikan modelecon de UEA-libroj (ekzemple de Lingva arto), tiu ĉi verko estas ne nur sufiĉe dign-aspekta sed ankaŭ tre leginda, eĉ traleginda. Krome, ĉar proverbo estas unu el la stud-objektoj de frazeologio, nome unu speco de "plurelementa lingvounuo, pleje idioma, kun relative fiksitaj strukturo kaj enhavo, kiun parolanto/skribanto reproduktas kaj laŭkutime uzas kiel pretan unuon kun intensiga funkcio" (kiel la titolo de ĉi recenzo). Aliaj specoj estas flugilhavaj vortoj, citaĵoj, filmaj aŭ libraj titoloj, kaj esprimoj kiel "troja ĉevalo", "velura revolucio" aŭ "la patrino de ĉiuj militoj". Kaj, kiel diras la aŭtorino, "por plenkompreni ilin ne sufiĉas lingvaj scioj".
Mi trovis tre instruaj kaj interesaj la klarigojn pri la esprimo "talpa laboro", teorie perfekte uzebla ankaŭ nun laŭ ĝia enhavo sed praktike jam de longe ŝimanta en la kesto de forgeso. Same la bonegajn ekzemplojn pri uzado kaj komprenado de "La Lucerna ponto mortis, vivu la Lucerna ponto!" kaj "Se la verda movado ne ekzistus, necesus krei ĝin", aŭ la montron de ekzisto de frazeologiaj dialekt(et)oj, kiel tiu de ĉinaj aŭtoroj en "El Popola Ĉinio". Ĉi tie ŝi levas jenan demandon: "Ĉu la ofte kritikata tro euxropeca karaktero de la Esperanto-leksiko ĝustas ankaŭ por la frazeologio?". Mia respondo estus: kredeble jes.
Ĉar la libron mi sincere rekomendas, mi turnu min al kelkaj eroj miaopinie plibonigeblaj. Unue, en ekzemploj el gazetoj, utilus aldoni al la referenco indikon pri la aŭtoro, kiam konata, aŭ almenaŭ pri ties denaska lingvo, kiel en (23)-(27), ĉar el la vidpunkto de stilvaloro ne samas citoj el Golden, el Johansson, el Urbanová, kun tiuj el Dorval, Maul aŭ Nemere. Indiko pri la denaska lingvo bonvenus ankaŭ en la ekzemploj parolaj, verŝajne ne intencitaj por publikigo kun aŭtornomo.
Due, indus plivastigi la indekson kaj, aldonante difinojn kaj font-indikojn, transformi ĝin en frazeologian vortaron. Mi, ekzemple, ne konas la esprimon "rusa panjo" (p. 57) kaj hezitas pri "rompi al si la kapon" (p. 67, 72). Simile, indus kompili libroforme liston kun esperantigoj de la historie kaj kulture plej gravaj titoloj de libroj aŭ filmoj, tradukitaj aŭ ne, por ke eblu komune paroli pri la fabelo "Bela kaj Besto", pri "Marsaj kronikoj" de Bradbury aŭ pri "Stelmilitoj" de Lucas.
Trie, mi tiom ĝojas pri la oportunaj neologismetoj "denoti" kaj "konoti", ke mi kun plezuro vidintus gloson; verŝajne la samo validus por "habilitiĝi" kaj "publici", kies precizajn signifon kaj neceson mi ankoraŭ ne elvidis.
Kvare, ŝi pravas dirante (p. 129) ke en Esperantujo oni ĉiam celas homojn el kulturoj diversaj, disaj kaj distaj. Ĝuste tial niaj frazeologio kaj humuro baziĝas sur elementoj objektive palpeblaj, kiel rimoj aŭ kalemburoj. Samkiale oni sentas spontanan alergion al la PIVaj francismoj "apaĉo" aŭ "gaskonaĵo" (ni prefere nomu ilin gastonaĵoj).
Kvine, pri noto 50: mi opinias nevalida kaj malaktuala paroli pri unu sola tria etapo de la E-literaturo ekde 1945; eble oni aldonu jam kvaran ektapon ekde 1971/1973 (de la apero de PIV1 aŭ de la petrola krizo, tute laŭplaĉe).
Kaj, fine, famas la proverbo "traduki - truki", sed en Esperantujo traduki plej ofte signifas trakudri aŭ transkluki. Kial? Kial oni akceptu tiel facil-anime, ke ĉe ni oni tradukadas fuŝe kaj mise? Kutime oni esperantigas kaprice, proprainiciate, sen ajna mendo de eldonejo, des malpli kontraŭ pago! Kia kontrasto kun la profesiaj tradukistoj de nacilingvaj eldonejoj, kie oni la tekstojn ne nur mendas, sed aldone korektas, poluras kaj kribras (kvankam jen kaj jen ankaŭ ili produktas tradukojn muse kaj fiŝe). Fiedler laŭde mencias la admirindajn La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha de Cervanteso kaj La majstro kaj Margarita de Bulgakov, en majstraj tradukoj de De Diego kaj Pokrovskij, sed forgesas precizigi, ke temas pri raraj esceptoj. Ĉar ne ĉio verda smeraldas.
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-1145660164060302882002-01-18T19:50:00.000+01:002006-07-27T16:01:26.313+02:00Unuaj kaj lastaj paĝoj el iama vojaĝa taglibro
18 januaro 2002
10h50 (hispana tempo)
17h50 (tajvana tempo)
Mi sidas en la avio per kiu mi flugos al Tajpeo [kaj unuafoje al Tajvano], ĵus agordinte mian horloĝon al la cellanda horo. Pro la malfruiĝo de la flugo el Madrido, mi timis ke mi maltrafos la duan flugon kaj do ankaŭ unu tutan ferian tagon, en Frankfurto. Feliĉe ne okazis tiel.
Aparte de dormeto ĉi-matene (koincide kun la siesta tempo en Tajvano), mi preskaŭ ne dormis de unu tuta tago. Hieraŭ mi iris al kinejo kun [mia amikino] Silvia (de 22h30 ĝis 24h30), poste ni drinkis plurajn vinojn, sekve ŝi akompanis min hejmen por la bagaĝo kaj poste al la flughaveno, kie ŝi adiaŭis min je la 6a, iom antaŭ mia enaviiĝo. Resume, mi kredas kaj esperas ke ĉi tiel, abrupte, mi agordis ankaŭ min mem al la tajvana tempo. Ni vidos, ĉu mi sukcesis. Ĉi-momente ne malfacilas al mi imagi aŭ akcepti ke nun estas jam preskaŭ la 6a posttagmeze.
Mi kunportas fotilon, sed mi supozas ke mi tute ne fotos. Prefere faru tion Chen [Hsiu-Chen en la originalo]; ŝi ja shatas kaj bone faras. Prefere mi nur skribu miajn impresojn.
Mi komencu per la anticipaj ideoj. Pli ol pri antaŭjuĝoj temas pri antaŭbildoj aŭ antaŭkonceptoj. Unue, pri Tajvano. Ĉi vorto [samkiel la portugaldevena Formozo] nomas la insulon, ne la tiean fantoman ŝtaton, kies oficiala nomo estas Respubliko Ĉinujo [angle kaj mallonge: ROC]. Vojaĝi al Tajvano aŭ al ROC kompareblas kun vojaĝo al hipoteza [Dua] Hispana Respubliko en Balearoj post tia enlanda milito, kie la faŝisma kanajlaro fagocitus "nur" la duon-insulan Hispanujon. Iel kvazaŭ viziti la ukronian* Hispanujon de [la verkisto] César Mallorquí [en sia novelo "La kolektisto de poŝtmarkoj"]. Kion mi imagas trovi aŭ renkonti tie? Reduktitan, pli facile manipuleblan version de Ĉinujo; respublikon atingintan la t.n. ekonomian bonfarton ŝparinte al si 50 jarojn de la tiel misnomata ĉina kontinenta komunismo, kaj kie la kulturo kaj tradiciaj artoj de la ĉina popolo konserviĝas pli bone ol sur la kontinento (mal)graŭ la konata soci-teknologia okcidentiĝo. (Ĉio ĉi sonas tre pedante). Sed mi ne imagas renkonti miniaturan landon. La 400 km inter nordo kaj sudo, la 23 milionoj da loĝantoj, la duona dekduo da montpintoj altaj pli ol 3000 metrojn (unu el ili[, la Jada Monto], preskaŭ 4000-metra, pli alta ol Tejdo* aux Fuĵio*) kun la doa pejzaĝa diverseco -- ne, tio ne estas landeto aŭ insuleto sed, male, tuta nova mondo eltrovinda. Kaj kiel mi povus eltrovi ĝin pli bone ol en la akompano de Chen, ĉi-landanino, kun unu monato da ferioj, propra aŭto kaj stirpermeso kaj kiun, cetere, ĉiuj nomas (ankau ŝi kaj mi mem) "mia umikino*" (aŭ mi -- ŝia umiko, tute egale).
Chen estas la alia mondo de mi esplorinda kaj eltrovinda dum ĉi 30 tagoj. Sed pri ŝi mi ne parolu ĉi-kajere. Eble iam poste mi ekemos verki poemon pri ŝi aŭ inspiritan de ŝi.
Supozeble mi remalkovros ankaŭ min mem ĉi-vojaĝe. Sonas topike, sed miakaze (preskaŭ) ĉiam estis tiel: Budapeŝto, Finnujo, Bruselo, Hispanujo, Lisbono...
Nu, jen la antaŭideoj per kiuj mi komencas la vojaĝon, kaj la vojaĝkajeron.
18h30
Ni devintus elflugi antaŭ 50 minutoj, sed ni plu surteras. Neĝas en Frankfurto. Mi malamas la frankfurtan flughavenon kaj, supozeble jam de miaj iamaj vojaĝoj kiel akompana busgvidisto, ankaŭ Frankfurton. Ha, ŝajnas ke ĉi tio ekmoviĝas. Ju pli frue ni forflugos de ĉi urbo kaj lando, des pli bone por ĉiuj.
Estas nun 18h45. Ne nur la tempo en Tajvano, en Tajpeo, sed, kurioze (kaj kurioze estas ankaŭ ke mi ne pensis pri tio pli frue), ĝi estas ankaŭ la tempo de Chen.
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-23522492032997672921999-01-01T16:58:00.000+01:002007-10-16T09:50:04.672+02:00La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto [1999][Antaŭnoto: ĉi artikolo aperis en 1999 en la libro Lingva arto; de tiam publikiĝis 2 eldonoj de la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto; ĉi-sekve mi aldonas ruĝe kaj inter rektaj krampoj komentojn kaj klarigojn de oktobro 2007 kaj poste; mi krome markas per ¬ la nePIVajn vortojn aperintajn en NPIV 2002. Aliulaj kompletigoj, korektoj kaj komentoj bonvenas.]
La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto
mav/a malbona [PIV]
Hungara Esperanto-Asocio eldonis en 1989 furoran libron, La bona lingvo, de Claude Piron. Pasis jam dek jaroj, kaj esperanto (mi citas el la verko, p. 6), “kiel ĉiu vivanta lingvo, prezentas diversajn formojn; ili estas kelkfoje tre rivalaj, ĉar ili spegulas konkurajn konceptadojn pri la esenco de monda komunikilo”. En sia libro, de kiu aperis dua eldono ĉe Internacia Esperanto-Muzeo, Piron aperte favoras unu el tiuj diversaj formoj rivalaj: la sian. Malfacilas diri, ĝis kia grado aliaj parolaj aŭ skribaj uzantoj de esperanto sekvis lian ekzemplon. Tamen la titolo dekomence iĝis etikedo por ideala lingvoformo, sena je la ekstremismoj de kapricaj verkistoj. Laŭdifine kaj kontraste, tiuj ĉi verkus en ia malbona varianto de esperanto, en la malbona lingvo, pletora je neologismoj kaj francaj vortoj kun aldonita o-finaĵo.
Sed la realo estas iom malpli simpla. Kion fakte signifas ‘neologismo"? Laŭ PIV, vorto enkondukita en lingvon, kie ĝi ĝis tiam ne estis uzata, kaj (ĉe Zamenhof) nova formo de vorto fundamenta, uzebla paralele kun ĝi, sed neniam ĝin malaperigonta. Kelkaj recenzistoj uzas la vorton kiel anatemon kontraŭ verkoj lingve herezaj el ilia juĝpunkto. Por ili plej ofte neologismo estas vorto, kiun ili ne konas aŭ ial ne ŝatas. Iasence oni devas agnoski, ke ĉiu vorto de esperanto estis iam neologismo. Kiel skribis Kalocsay kaj Waringhien en la enkonduko al la poezia fakvortaro de la unua eldono de Parnasa Gvidlibro, aperinta ĉe Literatura Mondo en 1932, “la plej grandan nombron de la [neologismoj] nun uzataj enkondukis la Majstro mem: heziti, akuzi, ŝrumpi, treti, farbo, grego, hordo, koĉero, ŝablono, mucida, hibrida, strikta, venera ktp”. Se ne paroli pri la Unua Libro, en ĉiu traduko Lazaro Zamenhof proponis amason da novaj radikoj. Ekstremaj kontraŭantoj de neologismoj kutime ne interesiĝas pri la deveno, naskiĝo, aĝo de tiaj vortoj, kaj ne hezitus protesti ĉe renkonto de la zamenhofa 'mucida' ", ekzemple.
Per tio mi celas ĉies nunan esperanton. Ĉar la poezia fakvortaro (diable bela titolo!) enhavas ankaŭ multajn vortojn utilajn, kiujn averaĝaj esperantistoj probable ne konas aŭ ne komprenas, krom se temas pri persono ema legi poemojn, rakontojn aŭ, tutsimple, ĉiajn artikolojn en normala revuo. Ilin ni trovas en la unua grupo: bagno, drogmano, haŭli, hej/hola [uzeblaj anstataŭ la tro longa 'saluton']; en la dua: bavi, dupo, fatraso, kaputa, kopuli¬ ['kopulacii' en PIV], mungi, paŭti. Kaj en la tria: degni, desaponti, devanci, drola, fola, humida, konversi, krabli, lasciva, leĝera, lucida, magra, morna, plumpa, predo, prompta, responsi, rimorso, saŭdado, stuporo, superba, trivi, violenta, vringi.
Fine, multaj vortoj el la tri grupoj uziĝis intertempe ĝenerale nur en beletraj tekstoj: antro, arkano, ascendi, descendi, dura, fatamorgano, febla, filandro, jonio, kompano, kurta, lanta, lingamo, marono, noci, nupto, obskura, olda, orgojlo, paseo, pelmelo, pimpa, povra, softa, streta, tarda, taverno, tenera, tepida, turpa… Kvankam ne ĉiuj verkistoj ilin uzis, apenaŭ eblus kompreni la esperantan beletron sen ili pro la daŭra kaj kontinua apero en tekstoj de tre diversaj aŭtoroj. Parenteze, amaso el tiaj mal-mal-vortoj ('kurta', 'lanta' k.s.) venis rekte de Ido, unu el la plej gravaj fontlingvoj de esperanto; filologoj povus plenrajte paroli pri lingva incesto, en la metafora senco, ke ĉi-foje ido fekundigis sian patr(in)on. Ĉiel ajn, kaj ĉar estas gradoj same en krimo kiel en virto, videblas, ke certajn neologismojn la verkistoj mem opinias “tro beletraj” kaj tradicie evitas ilin. Ekzemple: basa, cis, debila, infre, latrono, moroza, poltrona, ruro, sapori. Almenaŭ ĝis la tago, kiam mi skribas ĉi liniojn.
Nu, pravas André Cherpillod pri tio, ke vortaro efektive plena de esperanto devus informi pri etimologio. Ideale ja estus disponi historian vortaron, kun indikoj pri la jaro de ekuzo de ĉiu vorto kaj pri la koncerna tekstofonto.
Plia ekzemplo: kelkdeko da partoprenantoj en la Internacia Junulara Kongreso en Rijeka ekskursis unutage al la insulo Kuriko (kroate: Krk), kio inkludis viziton al peskista muzeo. Jen kongresano, vidinte certan peskaĵon en vitrino, eknomis ĝin '*oktopuso'. Sufiĉus demandi iun alian, aŭ rigardi en poŝvortaron por konstati, ke tia nefiŝo nomiĝas 'polpo'. Nu, monatojn poste, preleginte pri ĉi temo en Antverpeno, mi ŝokiĝis aŭdi de vizitanta eldonisto, ke li ĉiam nomis tian marulon '*oktopodo¬'… Kompatindaj polpoj, okbrakaj kaj trinomaj! Kiel ĉiujn fablojn, ankaŭ ĉi tiun finas moralaĵo: ne helpas pivo kontraŭ pigro.
Malsimilan sed interesan kazon prezentas la vorto 'maldekstra'. Kiel plej multaj mal-vortoj, kaj estiel unu el la plej oftaj, ĝi klare invitas onin neologismi. En la dua eldono de Parnasa Gvidlibro (1968) troveblas 'lifa', sed en la tria (1984), kiel en PIV, jam 'liva', laŭ rekta inspiro de la latina kaj eĉ la rusa. Sed jen, por la politika subsignifo, Daniele Vitali ekuzas 'lefta' en la 90aj jaroj argumentante, ke ekzistas popolo ie en Eŭrazio nomata 'livoj', malgraŭ la famkonataj kubaj radikoj kaj sen(-)egalaj ĉapeloj kaj indiferente pri la jama historio de la vorto 'liva' en esperanto. Tamen ŝajnas, ke al Cherpillod sufiĉas nek 'lifa' nek 'lefta' nek 'liva'; probable tial li uzas, politiksence, 'goŝismo' kaj 'goŝisto' (pri 'goŝa' li nenion diras). Bonŝance temas pri lingvaj kapricoj, kiuj koncernas nur tiun aŭ alian unuopan vorton kaj do ne endanĝerigas la fluan pliriĉiĝon de la lingvo. Ĉar, mi ripetas, la grava danĝero kuŝas en la personoj konantaj kaj parolantaj esperanton nur iele iome, duone malbone. De ili kutimas veni la histeriaj atakoj kontraŭ t.n. neologismoj, kio jam fariĝis tradicio en forumoj kiel la kongresaj publikaj kunsidoj de la Akademio, kune kun la demando pri tajpado de supersignoj.
Ni jam vidis, ke multaj parnaseroj de 1932 ne plu neologismas, kaj fakte nun indas diri ion pri la nasko, vivo kaj transsubstanciĝo de neologismoj. Ili emas transiri po-iome de poezio al beletra prozo (kiel Ekstremoj, sed pri tio poste), de tie al informa prozo (en Esperanto, Monato aŭ aliaj revuoj), kaj de tiu ĉi al onia parolo. Foje la vojo pli kurtas, ĉar ekzistas ŝparvojoj, kiel la kantoj de Persone aŭ de Kajto, ege popularaj. Unu tia kanto helpas al la disvastiĝo de vortoj kiel 'olda', 'pigra' aŭ 'fiki' pli ol mil hajkoj en Fonto aŭ La KancerKliniko.
Kaj kiam en la malmaten'
la suno malaŭroras,
malvek' maliras kun malpen'
kaj oni maldeĵoras.
Ĉu neologismoj? Iasence jes. Ĉi mal-formoj uzeblas paralele al formoj pli kutimaj: 'malmateno' apud 'vespero', 'malveko' apud 'dormo'… Temas pri efekto ne nepre nur komika. Siatempe, en la lasta strofo de l' poemo Monologo kun Mediteraneo, mi uzis 'malamare', sentigante en unu vorto la naivan nescion kaj la amaran destinon de ridanta knabino. En la senrime soneteca Anastasio, nur 'malnokto' permesis al mi esprimi unuvorte la ideon “nokto infinite maldorma”. Plia ekzemplo: en la rakonto Li kaj la vulvo, publikigita ene de la iber-aŭtora novelaro Ekstremoj ĉi-supre menciita, mi epitetis 'malkruda' la ŝtonhakilon de kavernulo, eminentan modelon de la plej avangarda tekniko pratiama.
Ankaŭ per la gramatikaj finaĵoj -o, -a, -e kaj -i eblas neologismi, produkti novajn vortojn por la unua fojo en la historio de la lingvo. Kiam en Kokro kokerikas jam, alia rakonto en Ekstremoj, Gonçalo Neves skribas “Li kapas disajn pensojn”, li kreas novan koncepton kaj novan vorton sen centprocenta sinonimo, komprenatan de la leganto sed malfacile difineblan. Kial ne, apud la malstrangaj 'kisi, kiso, kisa, kise', ankaŭ la serioj 'lipo, lipi' kaj 'lango, langi'? Tiaj formoj tiom populariĝis en la lasta jardeko, ke nun ili konsistigas verŝajne la plej rekoneblan stilan trajton de esperanto.
En Ekstremoj ne nur mi, sed ankaŭ Neves, Miguel Fernández kaj Liven Dek, verkantaj same poezie kiel proze, ne aparte ŝparis neologismojn, t.e. vortojn nefundamentajn kaj nezamenhofajn, de diversaj tipoj. Unue tiajn, kiajn eĉ memproklamitaj “simplistoj” kiel Renato Corsetti akceptas sen kramfoj, spasmoj kaj stertoroj. Temas pri konceptoj tutmonde konataj ('aidoso¬', 'ĵinso¬', 'nifo¬'), ofte novaj sed ne ĉiam (se 'mafio¬' kaj 'pico¬' estintus ne italaj, sed francaj specialaĵoj, ili tutcerte ne mankus en PIV…). Parenteze, la devizo de t.n. simplistoj efektive tre simplas: “mi aprobas nur tiujn neologismojn, kiuj konvenas aŭ plaĉas al mi”. Temas pri kondensita varianto de la bona lingvo kun laŭdire plej simpla leksiko kiel ideologia koagulilo. Mavajn neologismojn ili anatemas imite la metodojn de la afganaj taliboj, krom se la koncerna radiko venas el la japana, la tamazirta aŭ la ĉiapa, ĉar plia kaj tre moda ingrediento de lingva simplismo estas la strebo al ia esperanto statistike internacia. Diable, ĉi devojiĝon elde la temfadeno sendube kaŭzis la pucaj picoj!
Sufiĉas la reklamado pri miaj (niaj) verkoj, des pli en omaĝo al Marjorie Boulton kaj William Auld. Ni turnu nian atenton al aliaj aŭtoroj, al la nuntempaj kreintoj de libroj preskaŭ neeviteble ekipitaj per notaroj kaj glosaroj (malkiel tiu ĉi artikolo, dole senglosa).
Evidente neniu povas konsenti pri ĉiu unuopa neologismo. Plurajn mi opinias belaj kaj memorindaj; aliajn, senutilaj, aŭ monstraj, aŭ senŝancaj. Ekzemple, anstataŭ 'moslemo' aŭ la disfoje renkonteblaj 'muslimo' kaj 'muzulmano', tri diversaj transskriboj de unu araba vorto pluformita el la konsonanta triopo s-l-m (araba ekvivalento de esperanta radiko), oni prefere pluformu kaj uzu la pli klaran paron 'islama, islamano', el la nomo de la religio (kaj la ofende eŭropismajn 'mahometano' aŭ 'mohamedano' oni plene evitu).
Krome, neologismo tiel longa kiel la anstataŭuta ĉiamismo verŝajne ne pluvivos, krom se ĝi prezentas plian avantaĝon. Tial 'dificila' naskiĝis jam morta, sen ia ŝanco konkuri kun 'malfacila'. Iom aparta mi trovas la vorton 'primavero'. Mi havas la impreson, ke per ĝi oni neniam celis forigi la belegan 'printempo'. Temus, kiel ĉe 'amori' apud 'fiki', pri la ĝis nun ekskluzive beletra, anĝele fajna sinonimo, unusilabe pli longa! Al ĝi mi enamiĝis lastatempe, probable misinfluita de la kontraŭprimaveraj kampanjoj… Kaj tutcerte ankaŭ pro la du komencaj versoj de l' superba poemo de Edwin de Kock Pri la estonteco de miaj poemoj, ĉar, kiel prave skribis Auld, “vorto sen kunteksto estas nur duonviva”:
Vortoj fluas el poeta plumo,
kaj papilioj el la primavero.
Aliflanke, en deklamota poezio oni garantiu tujan komprenon. Orelo povas nek relegi aŭ retrolegi versojn nek konsulti pivojn. Ĉiel ajn, ankaŭ orelon oni povas, devas trejni kaj eduki, kiel okulon por pentr-arto. Cetere, inter la neologismozaj verkoj de la poetego MAO Zifu (kiujn neniu devigas legi) kaj la simplismo de Corsetti aŭ la bonismo de Piron (same), mezaj vojoj abundas. Ekzemple, apud 'miokardia infarkto' kaj 'kormuskola tubŝtopiĝo' elekteblas formo kiel 'kor-atako' aŭ 'korhalto'. Kaj nenio malhelpas kunekziston de 'tapiŝkonko' kaj 'tapeso'.
Fine mi provos klarigi, kial mi (kaj supozeble ankaŭ aliaj verkemuloj, ne nepre iberaj) neologismas. Nu, certe ne por uzi apartan dialekton aŭ por malhelpi komprenon. Ankaŭ ne por kompensi ian mankon de temo, de dirindo, de fabulo, nek por viagri aŭ levinski esperanton alie molaĉan kaj platan.
Kiuj miras, ke en la paroj 'elokventa mesaĝo' kaj 'embuska etoso' nur la adjektivoj aŭ a-vortoj estas fundamentaj; kiuj ne konas la signifon de la fundamentaj 'karobo', 'kropo' aŭ 'iĥtiokolo' kaj tamen tabuas ĉion neologism-aspektan; kiuj, finfine, ne scias distingi neologismon de malneologismo, novalon de novao aŭ picon de piĉo, tiuj bonvolu enterigi la tomahokon kaj primediti la sekvan poemon de Kalocsay, La fundamento kaj la palaco:
Ho Esperanto, mia temo
amata, kiam la kantemo
min kaptas, vidu, lastatempe
min jam minacas anatemo,
ĉar mi kuraĝis vin tro ami,
jes, oni volas min proklami
hereza, ĉar per nova brilo
kaj riĉ' mi volas vin ornami.
Sed mi toleras sen lamento;
defendas min la argumento:
palacon pompan alpostulas
la pompe firma fundamento.
Ni do konstruu sen ŝancelo
tiun palacon de la Belo.
Por kiuj fundament' sufiĉas,
nu, tiuj loĝu en la kelo!
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-26668619.post-38505524435939036711991-04-01T17:38:00.000+02:002007-07-04T17:45:24.445+02:00cite kaj incite
Debato pri la "Praga Skolo". Eli Urbanová, Giorgio Silfer k.a.. LF-koop. 1989. 59 paĝoj. Prezo (ĉe UEA en 2006): 12.00 €.
Pirono Klaŭdo kaj la malbona lingvo. Ŝulco Rikardo. ECP. Paderborno. 1990. 28 paĝoj. Prezo (ĉe UEA en 2006): 3.00 €
recenzo de Jorge Camacho (publikigita en la revuo Esperanto, n-ro 1024, aprilo 1991)
Cite kaj incite
1. Cite el Claude Gacond (Literatura Foiro t.e. LF, n-ro 126, p. 44): «Mi havas grandan amikecon al Claude Piron, sed lia verko "La bona lingvo" ne vekis mian entuziasmon. Lingvo estas fenomeno plureca. Ekzistas parolantoj aŭ verkantoj, kiuj ŝatas limigitan vortprovizon, kiel li. Sed aliaj kontraŭe baroke emas al ornamaĵoj. Karolo Piĉ, André Albault, la "profeto" Ŝulco esprimas per sia lingvaĵo vidpunktojn, kiuj diverĝas rilate al la miaj, sed tio ne vekas en mi kontraŭstaron al ili. /.../ Claude Piron rajtas verki pli kaj pli simple kaj bedaŭrinde ankaŭ pli kaj pli monotone kaj stereotipe. /.../ En ĉiu tendenco estas io ĝusta, sed samtempe io troa.»
2. "Pirono Klaŭdo kaj la malbona lingvo" (PK) estas malaproba recenzo de "La bona lingvo" de Piron. Pamfleto pri pamfleto. Rikardo Ŝulco plu pruvas sin maltolerema rilate lingvouzon kaj ankaŭ daŭra modelo de teda kaj sensuka prozo. Cite el PK (p. 11): «Laŭ-Fundamente oni do nur povas diri "tiu ĉi verko" kaj ne "ĉi tiu verko", /.../ nur "tie ĉi" kaj ne "ĉi tie".» (Nu, ankaŭ PIV kaj PAG pretendas, ke "bogefratoj" ĝustas, dum "gebofratoj" misas). Ŝulco kaj liaj disĉiploj volus nek "evolucion" nek "revolucion", sed (oni permesu la esprimon) "retrovolucion" survoje al unuregula esperanto. Ni turnu nian atenton de PK al "Debato pri la "Praga Skolo"" (DP) eldonita de LF.
3. Sur ĝia dorskovrilo: «Per sia kolekto de la Ankro (simbolo de la espero) Kooperativo de Literatura Foiro proponas al frandema publiko jen atutojn de la tutmonda beletro jen esencajn esperantologiajn studojn. Pro sia destino al selektita merkato la eldonoj estas en limigita kvanto.» Aldone al ĉi modestaj vortoj mi citu noton sur p. 24: «La gramatikaj malglataĵoj en la teksto de Sino Urbanová ne estas preseraroj, sed apartenas al la originalo.» Tia "bonstila" komento diras pli pri Giorgio Silfer, ol pri la lingvaĵo de Urbanová, cetere nur harfende riproĉebla. Kaj plu el Silfer (p. 32): «Ne la ampleksaj vortaroj faras la artistojn, sed la genio.» Ricevu tiu nuldira geniaĵo kelkajn respondojn.
4. Cite el PK (p. 16): «Pri neologismoj oni ne bezonas maltrankviliĝi. De ilia flanko al la lingvo ne minacas danĝeroj. Se oni opinias ilin maltaŭgaj, oni rezistu. Alikaze, oni ilin akceptu. Tiel ĉiu unuopa Esperantisto demokratie kunlaboros al la Esperanta estonteco.»
5. Cite el artikolo de Rafael Sánchez Ferlosio, hispana romanisto kaj eseisto: «Nur temo rajtas specialigi la komunan lingvon, kaj ĉia adaptigo /= adaptiĝigo/ de ĉi tiu al ĝia ricevonto estas lingva perversio kaj malrespekto, almenaŭ objektiva, al ĉi ricevonto.» La kelkcentradikaj artikoloj en Kontakto, la deklerkismoj en romanoj de Deck Dorval, la lastaj verkoj de Valano malrespektas sian publikon kaj kontribuas krei slangojn. Eble ankaŭ la postlitomiŝla Piĉ. Kaj Rumler. Kaj la slangaĵoj de Silfer en DP kaj ĝenerale en LF: "gaĝo, egologismo, pracela ariergardo..."
6. Prefere karoli piĉe, ol paroli kiĉe.
7. Artisto ne povas ne licenci.
8. Piĉ, De Diego kaj Haupenthal prezentas interkontraŭdirajn konceptojn pri la nuno kaj posto de esperanto. El tri punktoj sur ebeno eblas desegni triangulon kaj same oni kreas el iliaj vidpunktoj skolon, ĝuste ĉar ili ne troviĝas sur la sama linio. Ne havas sencon paroli pri skoloj (Praga, Iltisa, Raŭmisma aŭ Analiza). Oni parolu pri konkretaj individuoj kaj verkoj kaj ĉesu obsediĝi pri manifestoj kaj narcisismaj memdifinoj. Ĉiel ajn mi vidas en la tri supre nomitaj sinjoroj avangardan momenton de, respektive, niaj nuntempaj verka, traduka kaj eldona agadoj. Kaj plu el DP:
9. La frazo de Herbert Mayer (p. 8), ke «la senco de citaĵo povas ŝanĝiĝi, se ĝi estas deprenata el ĝia kunteksto» validas ankaŭ por liaj citaĵoj el "Pri Esperanta tradukarto" de Fernando de Diego.
10. Beletriston defendas liaj aŭ ŝiaj verkoj, ne inverse. Kun beletristo oni dialogu per verkoj, ne per argumentoj. Tial mi ne povas ne bedaŭri la (re)inaŭguron en esperanto de la salmanruŝdia ĝenro sin torkemadi, fare de Nicolino Rossi en sia "konfeso de fidela kaloĉajano" (p. 11-14).
11. Kiel kutime en eldonaĵoj de LF, ankau ĉi tie la nomo Giorgio Silfer aperas, aktive aŭ pasive, pli ol konvene. La nivelo de ĉi artikolkolekto ne superas averaĝan numeron de LF: kelkaj aŭtoroj verkis pasie, kelkaj pseŭdoscience, Piron eĉ iom larmige. Nenio nova sub la suno, nek debato nek debuto pri la Praga Skolo, sed debeto sur la konto de kulture valoraj eldonoj. Nenia debato inter Silfer kaj Urbanová, sed komentariaro de l' eldonistoj ornamita per por- kaj kontraŭ-kontribuoj.
12 Espereble dum la Jaro de Baghy kaj Kalocsay la publiko ricevos debatojn kristale klarajn kaj neniel manipulitajn.
(verkita en Kanariaj Insuloj fine de 1990 aŭ komence de 1991)
Jorgehttp://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.com