17.9.16

Merdulo absoluta

[Legu la samon poemforme]

Mi devus eviti paroli pri malagrablaĵoj kaj malagrablulo en tago kiel la hodiaŭa, sed, antaŭ ol li mem elvomus sian version de la okazintaĵoj, prefere mi rakontu mian. Mi ĵus revenis kun mia edzino al apartamento en Romo post tuttaga celebrado en proksima urbeto de la nupto de du italaj geamikoj. Al tio ili invitis ankaŭ Carlo'n Minnaja, kiun mi opinias unu el la plej malkleraj, malkapablaj kaj malhonestaj personoj de mi iam ajn renkontitaj, malgraŭ ŝajnoj kaj maskoj. Nu, mi ne atentis lin ĝis li venis al mi kaj salutis, je kio mi reciprokis aŭtomate, formale. Tamen poste, jam en la bankedo, li refoje venis al mia loko ĉe la sama longa tablo kaj diris al mi pli-malpli jenon: "Oni ne povas kontesti ke vi estas la plej bona nuntempa E-poeto, kaj mi, la plej kompetenta literaturkritikisto...". Al tio mi tuj obĵetis. Mi diris, ke mi ne deziras paroli kun li. Tiam li diris ke oni petis de li redakti la trian eldonon de la Esperanta Antologio (de poezio), kaj ke li proponas al mi kunredakti. Mi respondis ke mi volas kunlabori pri nenio ajn kun li, ke li lasu min en paco kaj permesu al mi ĝui la feston. Li diris ke mi poste ne surpriziĝu, kaj mi respondis ke mi laŭbezone kritikos tiun lian antologion se ĝi iam publikiĝos. Tiam Minnaja aldonis ke li ne venis "tuŝi al mi la kojonojn" (figurasence, "ĉikani min", laŭ esprimo kiun mi uzis en poemo jam en 2012 pri lia hipokrita afablo); mi respondis, ke per sia ĝena insistado li ja faras tion. Tiupunkte Minnaja transiris al nefigura demando pri tio ĉu mi havas kojonojn (t.e. pri mia vireco aŭ braveco), kvazaŭ ial obsedite de tiu korpoparto, kio efektive jam superis mian toleron: mi nomis lin merdulo absoluta kaj forsendis lin merden, al la diablo. Ĉar li reiris al sia samtabla loko kun vomiga ridaĉo kvazaŭ de trigroŝa fuŝ-aktoro, mi demandis lin trans la tablo ĉu li daŭre havas emon tuŝi miajn kojonojn, invitis lin fari tion surloke kaj nomis lin merdulo rekte sur lian groteskan vizaĝon.
Poste mi ignoris lin plene. Kiel aĉe, ke tiu merdulo, tiu kreteno provis saboti nian kunfestadon! Kiel kompatinda li montriĝis en tiu vana rolo! Feliĉe li formerdiĝis antaŭ la deserto kaj mi povis finĝui la vesperon en akompano de la novgeedzoj kaj de multaj geamikoj kies nomojn mi ne mencios ĉi tie kaj kies vizaĝojn oni probable vidos en Fejsbuko sur fotoj de la nupto.
Nun, pensante pri la tuto, mirigas min ke UEA aŭ iu alia eldonejo mendas trian eldonon de poezi-antologio de tia aŭtoro, kunverkinta la fuŝan, misinforman kaj malhonestan Historion de la esperanta literaturo (HEL), kies fina antologia partaĉo estas samtempe ridiga kaj ploriga. De ulo, kiu ne kapablas analizi poemaron antaŭ ol skribi kelkajn neniodirajn aŭ eĉ rekte erarajn banalaĵojn pri ĝi. Kies ideo ĝi estas? Kiu eminentulo en UEA mendis novan antologion de la kulpulo de la t.n. Verda (miaopinie Merda) Briko?


[Legu la samon poemforme]

6 comentarios:

Anónimo dijo...

Paciencu. Estas afero de tempo. Biologio helpos ;)

Afrikece:

Samaĝano

Anónimo dijo...

Aunque tienes todo el derecho del mundo a escribir lo que quieras en tu bitácora, especialmente si necesitas desahogarte, esto: "...sed, antaŭ ol li mem elvomus sian version de la okazintaĵoj, prefere mi rakontu mian." me lleva a decirte que el único que le da importancia a este tema, eres tú. Aunque no te lo parezca.

Jorge dijo...

Nu, kompreneble mi opinias chi epizodon certagrade grava kaj signifa, alie mi nek skribus blogeron nek verkus poemon pri ghi. Shajnas, ke ankau vi bezonas diri ion pri la afero, alie vi ne skribus tiun komenton, cetere anoniman, "aunque no te lo parezca".

Carlo Minnaja dijo...

Mi jam plurfoje klopodis komentarii, sed Camacho tre demokrate ĉiam forviŝis miajn vortojn, kiuj do restis videblaj nur dum minutoj. Bonvolu vidi mian respondan satiron (du-eran) sub lia poemformo, kiun li ĝis nun lasis videbla. Se li ne volas kunlabori kun mi, unusola, ununura kaj unika okazo en kiu iu ne volas kunlabori kun mi (aliaj sentis en la propono honorigon), bone, li restu ĉe si. Koncerne la kojonojn, la merdon, la elvomon ktp, tiun stilon mi lasas al li, ĝi ne kongruas kun mia DNA; ĉiu restu en sia elemento. Sed kiam li eĉ skribe (ĉu la publikiginta eldonejo estas serioza?) versas "ne tuŝu al mi la kojonojn" la sola aŭtomata respondo, estas "ĉu vi havas?" Ke li konsideras maladekvata tiun respondon, nu, li relegu siajn multfojajn vulgaregajn insultadojn ĉiuartikole, ĉiulibre, ĉiubloge kontraŭ min. Mi neniam respondis samtone. Leganto juĝu. Se iu aŭguras, ke mi baldaŭ mortu (se mi ĝuste interpretis la anonimulon) ĉar mi honeste trenis mian vivon jam dum 76 jaroj, nu, mi estas tro sinjora por reciproki.

Jorge dijo...

Mi ne donas nek donos permeson publikigi ech unu poemon de mi en ajna antologio (kun)redaktota de Minnaja, Silfer au alia membro de tiu kliko [au (kun)eldonota de LF-koop].

Carlo Minnaja dijo...

La rajto de leganto estas ricevi kiel eble plej bonan libron; la devo de verkisto estas liveri tion. Obstakloj nur malhelpas unu kaj la alian kaj entute la kulturon.