3.6.15

Karno kaj viando + PS

Interrete mi trovis la hispanlingvan paĝon “Errores habituales en esperanto” de Enric Baltasar [nebeletrista pseŭdonomo de Pau Codina (Alemany)] kaj mi tuj pensis, ke indus aperigi ilin iom post iom en Boletín, tamen prefere post kontrolo fare de unu aŭ kelkaj lingve pli spertaj reviziantoj.
Temas pri listo de kutimaj eraroj kun 101 eroj. Por montri, ke la listo bezonas revizion, ni vidu ekzemple la eron n-ro 48 (“carne”; mi aldonas tradukon inter rektaj krampoj):
  • Viando es la carne de animal.[viando estas la karno de besto]
  • Karno es la carne de la fruta o verdura.[karno estas la karno de frukto aŭ legomo]
Nu, la realo estas tute alia, kaj iom pli komplika, ol tiu misgvida “klarigo”.
Konsulto de la vortaroj de AdE (Akademio de Esperanto), nome Universala Vortaro kaj Akademia Vortaro, montras al ni ke la vorto “viando” estas pli frua, jam en la Fundamento, kaj ke “karno” venis poste, en la Unua Oficiala Aldono. Tiajn informojn kaj plenajn difinojn kun ekzemplaj frazoj ni trovas i.a. en Reta Vortaro (ReVo) kaj en la reta versio de Nova Plena ilustrita Vortaro de Esperanto (NPIV), el kiu mi citu jenon:
karn1o
1 Organisma mola fibreca substanco, troviĝanta sub la haŭto de la animaloj, kontraste kun la haŭto k la ostoj: mi hakos al vi la akrajn spronojn en la karnonZ; la hundoj formanĝos la karnon de IzebelX: karnon, kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝuX; mi ne plu deziros, ke vi (pupoj) ricevu karnon k sangonX; ĉeesti kun karno k ostoj (proprapersone); tranĉi rekte en la karnonZ (pf: akre k trafe kritiki). viando, fiŝo.
2 Tiu substanco, rigardata kiel karakterizo de la homo, kontraste kun la spirito: ne karno k sango, sed la koro faras nin patroj k filojZ; ili, edzo k edzino, estos unu karnoX; en mia karno, en mia naturo loĝas nenio bonaZ; iri la vojon de ĉiu karnoZ (morti); vi estas lia karno, lia sangoZ (fil[in]o).
3 Mola fibreca substanco, lokiĝinta sub la ŝelo de fruktoj, rigardata kontraste kun la kerno(j): la karno de persiko, de melono.
    Kaj ni komparu kun:
*viand/o
1 🍴 Karno, uzata por nutrado: tiuj, kiuj manĝas viandon de porko, estos ekstermitajX; blanka viando (el kokino, kokido, bovido); ruĝa viando; abstini je viando (religie); (f) ĝi estas nek viando, nek fiŝoZ (dubsenca).
2 (ark.) Karno: iliaj piedoj el viando k ostoj perdas la fortonZ.
Multe pli da ekzemploj i.a. zamenhofaj troveblas en Tekstaro de Esperanto kaj en Proverbaro Esperanta, konkrete:
2451: Tranĉi rekte en la karnon
688: Ĝi estas nek viando, nek fiŝo
1356: Li havis viandon, mi havis nur oston – li havis la ĝuon, mi pagis la koston
    Resume, antaŭ ol provi instrui progresige Esperanton al komencantoj, des pli en vaste publikaj forumoj kiel tiuj interretaj, oni unue atente konsultu niajn plej gravajn vortarojn kaj, se necese, ankaŭ la verkojn de niaj plej bonaj aŭtoroj.

                    *                    *                    *

De kiam mi verkis ĉi blogeron, Pau Codina forigis la koncernan misinstruon el sia retejo. Tamen restas pliaj erarigaj misinformoj. Ekzemple, sub la nuna vic-orda numero 48 oni legas jene pri "mortinta" kaj "morta" (http://enricbaltasar.com/errores-habituales-esperanto/#muerto):
  • “Morta” no significa muerto/a, sino mortal: ["morta" signifas ne "mortinta" sed "mortiga"]


Nu, mi miras ke li obstine ignoras la difinojn, subdifinojn kaj ekzemplojn de vortaro kiel la reta PIV (http://vortaro.net/#morta):


morta
1 Rilata al morto: la morta rigideco; mortaj simptomoj; morta kondamno.
2 mortinta: morta karno, korpo, besto; morta felo; (f) la vivaj k la mortaj lingvojZ.
3 (ark.) Kaŭzanta morton: morta vundo, malsanoZ, angoro; (f) morta enuo, ofendo, malamikoZ; morta peko (mortinda).
4 (evi) = mortema: nia korpo estas mortaZ.
5 (f) Simila, konvena al morto: morta kanto, silento; kiel vekita el morta dormoZ; morta paleco.
6 Neefikanta: la morta punkto de aksuma movo; meti la kluĉilon en la mortan punkton; morta pezo (de la neaganta parto de maŝino); morta angulo (parto de tereno ne vidata aŭ ne alpafebla); morta kuglo (perdinta la impulsoforton); (analoge) morta sezono (dum kiu iu ekonomia sektoro neaktivas).
velka.

                    *                    *                    *

Fakte mi trovis eraraj ne nur tiujn du erojn. Mi simple menciis nur tiujn du. Kaj la eraroj estas egaj, ne etaj. Nu, jen plia ekzemplo el multaj eblaj (#36, http://enricbaltasar.com/errores-habituales-esperanto/#mas-manzanas): Codina malkonsilas uzi la formojn “pli da pomoj”, “pli da amikoj” ("malgraŭ tio ke ili estas ĝustaj [aŭ korektaj]") kaj anstataŭe proponas la eraran frazon "Mi havas pliajn amikojn ol vi"!!!

No hay comentarios: