27.12.13

Ljubomir Trifonĉovski, kunmotoro de silferismo

La 25an de decembro 2013 mortis Ljubomir Trifonĉovski. En La Balta Ondo (alklaku ĉi tie) kaj Facebook/Fejsbuko tuj sekvis esprimoj de bedaŭro kaj konsterno sen ajna kritika noto. La talenta recenzulo Valentin Melnikov eĉ nomis lin "talenta verkisto" (plus kelkaj pliaj komplimentoj), kvankam lia kontribuo al la originala E-beletro konsistas nur el 2 verketoj sen granda intereso. Feliĉe neniu komparis lin kun Mandela!

Estas nekredeble kiom hipokrita povas esti nia virtuala E-soci'eto! Post la morto de Margaret Thatcher tuj sekvis kritikaj, atakaj artikoloj en la tutmonda gazetaro, ne nur panegiroj. Per sia konstanta, fidela redakta laboro por Literatura Foiro (revuo sena je la plej elementaj profesi-moralaj, deontologiaj principoj) kaj sia (pri)silenta aprobado de fifaroj (i.a. la kalumniaj kampanjoj kontraŭ Probal Dasgupta, Jouko Lindstedt kaj mi mem), Trifonĉovski sukcesis iĝi unu el la ĉefaj kunmotoroj de silferismo, eĉ pli ol la nunaj vojkamaradoj Carlo Minnaja (aktive) kaj Aleksander Korĵenkov (naive; oni vidu kiel Korĵenkov publikigas la papagaĵojn de c-inoj Bartek kaj Conde Rey en la plej lasta numero de la tedega La Ondo de Esperanto).

Ni legu la vivprotokolon de Trifonĉovski (el La Balta Ondo): "sekretario de la Esperanta PEN-Centro (2008–2013). Vickonsulo de la Esperanta Civito (2002–2013), ĉefredaktoro de la revuo Literatura Foiro (1996-2013)". Evidente, li ne nur "obeis ordonojn", sed fakte iam ial vendis sin al la geparo Ari-Martinelli kaj ilia venena entrepreno, al kiu ankaŭ li, Trifonĉovski, diligente kontribuis.

Jen kion mi skribis pri li en 1999 en La liturgio de l' foiro (rete legebla se vi aklakas sur la titolo): "Temas pri piramideta strukturo kun pluraj pajlohomoj, kiel nun Marco Picasso, surscenigantaj simplan farson: Silfer rolas kiel sekretario de KCE, Martinelli ekzemple kiel redaktorino de Heroldo, sed finfine la intrigo reduktiĝas al la kuirejaj planoj de geedza paro. Ili bonŝancas kalkuli je la helpo de homoj afablaj kaj simpatiaj kiel sinjoro Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de LF, sed kiu nuntempe agas kiel efika, obeema sbiro; rilate min kaj kolegon Jouko Lindstedt (pri tio poste), Ljubomir pruvis sin intelekte malhonesta (kaj mi, sincere, ne komprenas kial, ĉar ŝajnas ke li ne dependas de kooperativa salajro por sin vivteni)."

Mi do dediĉis al li unu poemon en la poemaro Celakantoj (mendebla tie ĉi), kiun vi povas legi rete en jena loko: 452 farenhejtoj.

Kiel antaŭ kelkaj horoj persono komentis en Fejsbuko, "Mi neniam renkontis lin. Sed legante liajn skribaĵojn, pasintece mi opiniis, ke li estus pseŭdonimo de Silfer...". Jen kiel oni povas resumi lian krie malapartan voĉon, kaj pri kio foje mi verkis satiran eron en la blogo de la Esperanta Respubliko.

Iam mi demandis lin persone pri ĉio ĉi okaze de KEFo en Helsinko, kredeble en 2000, sed Trifonĉovski mutis kiel fermita libro.

Nun oni povas jam pretigi la E-Civitajn flagon kaj himnon, por ke fine li okupu sian lokon en la delira panteono de silferismo.


30.9.13

Vortoj en vortaroj



Jorge Camacho

Vortoj en vortaroj

[artikolo unue publikigita en Beletra Almanako 18, Oktobro 2013, p. 65-71]

Probable ĉiuj aktivaj uzantoj de Esperanto sufiĉe realismaj kaj veteranaj por ne peki je tro da entuziasmo konsentas pri tio, ke internacian lingvon oni devus povi uzi klare kaj precize en plej diversaj kuntekstoj, kaj do ankaŭ en plej diversaj tekstoj, negrave ĉu originalaj ĉu tradukitaj.
Logike sekvas el tiu aserto, ke la dezirata klara kaj preciza lingvaĵo devas montriĝi unueca en laŭeble plej multaj vortaroj, same unu- kiel du-lingvaj. Bedaŭrinde, kiel ni tuj vidos, ne situacias tiel. Sed prefere ni bildigu la problemon per kelkaj ekzemploj, ĉi-sube prezentotaj kvazaŭ kapvorte, tamen ne nepre en alfabeta ordo.

alfabetigi

Ni komencu do ne strikte alfabete, sed nur dealfabete. En NPIV[1] oni trovas jenan kvinvortan difinon de la vorto “alfabetigi”: “Instrui iun pri la legokapablo.” Temas evidente pri la malo de la eventuala verbo “analfabetigi” (aŭ, unuvorte, pri “malanalfabetigi”), tamen la paro “alfabetigi/analfabetigi” ne funkcias simetrie pro la simpla fakto, ke malsimetrias ankaŭ la paro “alfabeto (t.e. aboco, literaro)/analfabeto (homo)”.
Malkiel oni emus atendi, la kelkbranĉa difino de “alfabetigi” en ReVo[2] montriĝas pli trafa, klara kaj preciza ol tiu en NPIV: “1. Fari ion alfabeta, igi alfabeta: a) Aranĝi laŭ la ordo alfabeta: alfabetigi liston […]; b) Transformi skribon ideograman en skribon alfabetan (per kelkdeko da literoj): ‘Alfabetigi la japanan’ […]; 2. (evitinde) Malanalfabetigi, legopovigi, instrui al iu legi (kaj, kutime, ankaŭ skribi) […].”
Krome, la argumentoj de ReVo, legeblaj en posta noto aŭ rimarko de Sergio Pokrovskij, koncernas ne nur la menciitan malsimetrion (“la homo ne iĝas ‘alfabeta’ ”), sed ankaŭ la fakton ke “por legopovigi ĉinon oni entute ne bezonas alfabeton tiu vorto prezentas eŭropcentrisman pensmanieron”.
Por vorto tiel grava, kredeble bezonata en tekstoj de UNo, Unesko, UEA k.a., kaj por similaj vortoj, certe bonvenus kunordigo inter niaj plej ampleksaj vortaroj paperaj kaj retaj (aŭ bitaj).

w

Plue pri la alfabeto: nek en NPIV nek en ReVo nek en BE[3] mi trovis la nomon de la neesperanta litero w. Bertilo Wennergren en PMEG[4] nomas ĝin “duobla vo, Ĝermana vo, vavo, vuo”, kun maskita prefero por “vavo”.
Male, Pokrovskij en KL[5] preferas la nomon “vuo”, kun jena klarigo: “Nomo de la ne-Esperanta litero W, kiun la plimulto rigardas duobla vo, sed kiun la anglalingvanoj nomas ‘duobla u’; kombinante la du nomojn oni ricevas la polan, kiu cetere similas la nomon de aliaj ne-Esperantaj literoj, ekz-e kuo […], mu(o). Kun tia liternomo oni povus, ekz-e, voĉlegi la siglon WWW kiel vu-vu-vuotri vuoj ktp […]. Rim. G. Waringhien proponis ankaŭ la nomon vavo, sed ĉi tiu estas nomo de hebrea litero, kies grafika formo tute malsimilas ol W. Eĉ pli kurioze, la jida havas literon ‘duobla vavo’ (‘cvej vovn’, Unikode 16u05F2).”

hospitalo

NPIV difinas ĉi kapvorton kiel “kuracejo” (kun jenaj ekzemploj: “urba hospitalo; kampa hospitalo”), kaj “kuracejo” siavice signifas, iom kontraŭdire, “loko, precipe de banurbo, kie oni kuracadas”. Kontraste, ReVo difinas hospitalon “malsanulejo, kie oni kuracas, ordinare senpage, malriĉajn malsanulojn”, al kio ĝi aldonas: “(evitinde) malsanulejo […]. Rim.: La vorto simila al ‘hospitalo’ en diversaj lingvoj havas diversajn kromsencojn. Ĝia uzo por ‘malsanulejo’ povas kaŭzi konfuzojn.
Tamen apenaŭ imageblas vorto forme kaj enhave same internacia kiel “hospitalo”, tiel ke en la praktiko (i.a. en gvidlibroj, kongreslibroj ks) ĝi estas plena sinonimo de “malsanulejo”. Tian uzon prezentas BE sur p. 76-81 (§30-32[6]), kaj oni povus senriske veti pri tio, ke ĝi jam venkis en la lingvo (des pli se oni konsideras formojn kiel “en- kaj el-hospitaligi”, pli oportunajn ol la rebusaj “en- kaj el-malsanulejigi”). Konfirmon havigas i.a. la utilega Tekstaro de Esperanto (TE)[7], kun 40 trovoj en artikoloj publikigitaj en la magazino Monato.

koltukoj

Nu, sur p. 8 de BE legeblas laŭdinda dezir-esprimo: “Ni klopodis firme ligi la bildvortaron al PIV2005”. Tamen oni povas konstati nekongruojn.
Ekzemple, “ŝalo” estas vira kaj sporte neŭtra kolvesto en BE (resp. §38/50 kaj §39/47), sed virina en  NPIV, dum en ReVo ĝi ne kovras la kolon: “Vasta lana aŭ silka tuko, per kiu oni kovras la ŝultrojn”.
Kontraste, “koltuko” (mankanta en NPIV) difiniĝas en ReVo kiel “longa tuko metita aŭ diversmaniere volvita ĉirkaŭ la kolo, uzata orname kaj kontraŭ malvarmo”, kaj en BE oni povas vidi koltukojn de vakero (§128/37), de ŝipkuiristo (§376/89) kaj tiajn sinonimajn je “ŝaletoj” (§83/63), tamen ne la fulardojn de ReVo kaj NPIV. Iom komplike, ĉu?
Interproksimigo de la malsamvortaraj difinoj kaj ekzemploj, anstataŭ baziĝi sur tekstospecimenoj troveblaj ie ajn en la Interreto aŭ en la lingve kaj stile ofte lama esperanta Vikipedio[8], devus kalkuli je la reala uzo fare de aŭtoroj, kiujn oni opinias modelaj aŭ imitindaj (kiel tiuj en TE).

rikoltiloj

Mi trovis almenaŭ unu klaran ekzemplon pri vorto en BE kun signifo kaj bildo malsama je tiu en NPIV. Temas pri “serpo”. En BE §208/8 la paro “serpo; lunarka falĉileto” priskribas la bildon de ilo konata i.a. kiel parto de la simbolo de komunistoj, kune kun martelo. Laŭ NPIV, tia ilo ricevu la nomon “rikoltilo” (bedaŭrinde mankas bildo pri ĝi sub la koncerna kapvorto). Kaj en NPIV ĉe “serpo” videblas bildeto de aliforma kaj aliuza ilo, tre simila al tiu ĉe §208/9 de BE: “poŝoserpeto; hipo”.
Kiu pravas? NPIV. Kaj tion diris ne mi, sed neniu alia ol Bernard Golden antaŭ pli ol 30 jaroj en artikolo plena, laŭ lia kutimo, je nerefuteblaj argumentoj[9]. Resume, tia uzo de “serpo” (por la komunisma simbolero) estas falsa amiko kaŭzita de la responda vorto en pluraj slavaj lingvoj, dum la esperanta “serpo” venas rekte de la franca lingvo, kun signifo ne de rikoltilo sed de hakilforma pritondilo. Por la rikoltilo ni havas, ĝis nun, nur la formon “rikoltilo” mem. Golden proponis ekuzi la nomon “siklo” (laŭ la angla “sickle” aŭ la germana “Sichel”) por tiu konkreta tipo de rikoltilo (NPIV: “Malgranda falĉilo, kun mallonga tenilo kaj lunarka klingo”) kaj lasi al “rikoltilo” signifon pli ĝeneralan, tamen sentante nenian ĝenon pro la fakto ke “siklo” jam signifas “mezur-unuon pri pezo kaj mono ĉe la egiptoj kaj hebreoj” kaj “israelan mon-unuon”. Ĉar la ĝermanaj etimoj siavice devenas de la latina “secul(a)”, estus preferinde proponi la tute novan radikon “sekl-”, sen ajna risko je homonimeco… Verdire mi miretas pri tio ke siatempe Golden ne pensis pri la konveneco de tiel simpla modifo.

lunfazoj

Iom pli komplike statas aferoj koncerne la firmamenton, konkrete la lun-arkon. Ĉieaj homoj konas la diversajn lunfazojn kaj povas nomi ilin en sia denaska, gepatra aŭ patrina lingvo. Tamen en Esperanto mankas unueca maniero paroli pri tia niaĉiela fenomeno.
En la artikolo pri lunfazoj de la Vikipedio, fine de marto 2013, legeblas jena averto: “La aŭtoroj de PIV 2005 aldonis eraran ilustraĵon de la lunfazoj. Kelkaj fazoj sur ĝi validas nur por la norda hemisfero, kaj kelkaj – nur por la suda”. Kion fari?!
Mi do decidis serĉi sur §4 de BE la nomojn de la lunfazoj, kaj ĉe §4/4 trovis tutan serion da eblaj aŭ paralelaj formoj por nomi nur unu el la pluraj fazoj de nia satelito: “lunduono; duona luno; lunĝibo; ĝiba luno kreskanta; unua kvarono”. Provu imagi, se iun vesperon konato naive ekdemandus vin, kiel oni nomas en Esperanto ĝuste tian lunon, kaj vi restus senparola pro neeblo decidiĝi pri la preferinda nomo aŭ formo.
Tian abundon de formoj iuj nomas “riĉeco de Esperanto”, “fleksebleco”, “mirinda esprimivo” ktp. En la realo, temas pri ĥaoso. Oni ne tolerus tian diversecon de terminoj sur la paĝoj de glosaroj de UNo aŭ Eŭropa Unio, ne nur pri lunfazoj, sed pri partoj de maŝinoj[10], financaj procedoj[11], novaj (aŭ nove nomataj) malsanoj[12] aŭ kio ajn alia.
Por nomi adekvate la lunfazojn oni devus elekti nomojn kurtajn, klarajn, malambiguajn. Jena serio povus funkcii bone en lingvo internacia: kreska luno > plenluno (aŭ plena luno) > velka luno (malo de “kreska”) > malluno (pli esperantisma ol “vaka luno” [malo de “plena”], kaj preferinda ankaŭ pro tio ke “vaka” sone iom tro similas al “velka”).

spino

Ni revenu al aferoj teraj kaj paperaj. Laŭ NPIV 2002, “dorso (3)” estas “malantaŭa, ordinare ne aganta parto de objekto” (la reta versio aldonas: “aŭ organo”), kaj tiun subdifinon sekvas i.a. la ekzemplo “dorso de libro”. Min tiu esprimo pensigus unuavice pri libra dorskovrilo (aŭ eble kovrildorso), sed, laŭ la franca (unu el la ĉefaj fontlingvoj por la NPIVaj elektoj kaj difinoj), ĝi ja povus signifi ion tute alian, kiel montras la same neklara difino de “dorso (3)” en  ReVo: “(figure) Malantaŭa parto de staranta objekto: dorso […] de libro”. Sed kio do estas la malantaŭo de staranta libro?
Se temas fakte pri la parto de libro kuniganta la frontkovrilon kun la dorskovrilo, ofte kun surpresita titolo, legebla kiam la libro staras aŭ kuŝas sur breto, nu, tian libroparton BE oportune nomas “librospino” (§338/38), per facile komprenebla metaforo kaj kredeble ankaŭ laŭ la angla lingvo. Ĉi tiun novan dirmanieron oni trovas i.a. en la verkoj La sekreta miraklo[13] (p. 9, 10, 194) kaj Laŭ neplanitaj padoj, de Ragnarsson[14] (p. 48).

kverko

Kaj nun ni saltu de libroj al la natura fonto de papero: ligno, arboj. Laŭ la Fundamento de Esperanto[15], la signifo de la vorto “kverko” estas tio kion oni nomas “chêne | oak | Eiche | дубъ | dąb” resp. en la lingvoj franca, angla, germana, rusa kaj pola. Temas pri specio de arbo. Bedaŭrinde, en postaj vortaroj kiel PIV[16], NPIV kaj ReVo (kaj latente jam en la Vortaro de Kabe[17] per la mencio de la latina genronomo Quercus), iuj vortaristoj donis al tiu vorto la signifon ne de arbospecio sed de tuta genro inkludanta ĉ. 400 malsamajn speciojn.
Tian nepravigeblan, kabinetan evoluigon de la radiksignifo, ne nur por “kverko” sed ja por amasego da nomoj de plantoj kaj bestoj, tre bone klarigas interesa kaj studinda artikolo de Judith Jackson, Bestoj en la taksonomia ĝangalo – Zoologia terminkreado[18]. La rezulto estas ke nomoj de plantoj kaj bestoj en la nun uzataj vortaroj signifas ion alian ol en la Fundamento: ne specion (kiel plant- kaj besto-nomoj en naciaj lingvoj) sed genron, imite al la faka taksonomia lingvaĵo de biologoj. Escepto estas oftegaj speciaj nomoj kiel “hundo”, “lupo” ks, por kiuj oni disponas apartan genronomon “kaniso” (simile statas pri “feliso”), kaj ĝis nun maloftegaj plantnomoj kiel “baŝoo”, “ginko” aŭ “ginsengo”, nomantaj po unu specion.
En rete legebla recenzo de NPIV[19], Gonçalo Neves skribis: “Se paroli pri botanikistoj, apartan mencion (nek favoran, nek riproĉan) meritas la enkonduko de sciencaj variantoj signife pli vastaj aŭ nuancitaj, paralele kun konataj vortoj komunuzaj. Jen de nun disponeblas ekzemple la paroj: ajlo aliumo; fazeolo fazeoluso; lolo lolio; kaŝtano kastaneo; piro piruso; pistako pistacio; pruno prunuso; salmo salmono; polpo oktopodo; vesperto vespertiliono, ktp.”
Temas fakte ne nur pri sciencaj variantoj aŭ terminoj, sed ja pri tute novaj radikoj, kiel ekzemple “roburo” kaj “potirono”. Konkrete, “roburo” estas provo anstataŭigi per nova radiko la fundamentan signifon de “kverko” (laŭ la scienclatina nomo de la specio: Quercus robur). Kaj tio estas absolute malakceptebla. Mi firme opinias ke oni ne devas forgesi la bazan, fundamentan signifon de ĉiuj tiuj radikoj; alivorte, ke oni devas redoni al ili ilian signifon originalan, malfarante la misvojon de la t.n. “taksonomia principo”.
Feliĉe BE prezentas vortojn per bildoj, kaj do en ĝi (§189/1 kaj §203/13) “kverko” estas la konata arbo kun ligno tre fortika uzata por mebloj kaj plankoj (mi libere citas laŭ la Vortaro de Kabe).
Parenteze: povus eble esti utile se fakuloj kaj sciencistoj disponus en Esperanto sufikson por biologia genro. Laŭ mia scio io tia ne ekzistas (vidu en NPIV la tabelon sub “sistematiko”, sur p. 1047). Se entute necese, ĝi povus esti, ekzemple, -uc- (= -ul- + -ec-; cetere iom simila al -ac-): kverko (la arbospecio Quercus robur); *kverkuco (la genro Quercus, aŭ iu ajn el ĝiaj multaj specioj). Unu tia sufikso igus nenecesa la amason da novaj radikoj por “sciencaj variantoj” kiel tiuj listigitaj de Neves en sia recenzo de NPIV.
Ĉiel ajn, rapida esploro en TE tuj montras ke la radikon “kverk-” niaj bonaj aŭtoroj senescepte uzadis dum jardekoj por signifi konkretan arbon, arbospecion, ne abstraktan fakon en botanikista klasifiko.

La ĝisnuna manpleno da ekzemploj montras la malfacilecon de la tasko. Facilas revi pri ia reta aŭ bita kombino de la Vikipedio (sed kun pli strikta kaj fidinda redakto; ĉu modelo aŭ embrio povus troviĝi en ViVo, la Vikia Vortaro[20]?) plus plena bildvortaro (libera je kopi-rajtoj, ekzemple baziĝanta sur vikibildoj[21]) plus la kompleteco laŭ-tema de la iama, kaj ekstreme utila, SOV[22]. En la komenco de ĉi eseo mi menciis la neceson atingi ian kunordigon inter la redaktejoj de la diversaj lingvaj konsultiloj. Bedaŭrinde ŝajnas ke nuntempe ekzistas neniu tia kunordiga organo aŭ iniciato, tiel ke restas nur esperi, ke redaktistoj kaj kompilistoj de unu vortaro jen kaj jen turnos sian atenton ankaŭ al la trovoj kaj proponoj de aliaj.



[1] La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, ĉefred. G. Waringhien, eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 2002, 1265 p. Reta versio de la eldono de 2005 ĉe vortaro.net
[2] Reta Vortaro, konsultebla ĉe reta-vortaro.de/revo kaj ĉe simplavortaro.org
[3] Bildvortaro en Esperanto, eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2012, 800 p. La kompleta indekso de BE troveblas ĉe wuala.com/Retbutiko/Bildvortaro (bedaŭrinde ne en la vortaro mem).
[4] PMEG (versio 15.0, de la 10a de junio 2013), ĉe http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/skribo/helposignoj.html#i-134
[5] Ĉe bertilow.com/div/komputada_leksikono/V.html#VUO (temas pri Komputada leksikono; pli frua papera eldono: Komputika leksikono, de Sergio Pokrovskij, eld. Sezonoj, Jekaterinburg, 1995).
[6] En tiu ĉi eseo la signo § referencas al la tabeloj aŭ tabuloj en BE (se necese, poste sekvas cifera referenco al la koncerna vorto).
[7] tekstaro.com; cetere, utilus krei retan komparejon de paralelaj diverslingvaj versioj de unu teksto similan al la plurlingva Linguee ĉe linguee.com, uzante tiucele la esperantigojn troveblajn en retpaĝoj kiel eo.mondediplo.com aŭ tlaxcala-int.org.
[8] eo.wikipedia.org
[9] Kia la semo, tia la rikolto – sed kia la rikoltilo?, artikolo en la revuo Dia Regno, 1981, n-ro 8/9, aŭg./sept., p. 2348-2349.
[10] Parenteze: la sama amuzmaŝino ricevas tri malsamajn nomojn en BE, “ondotrajno” (§85/4), “fervoja tobogano; ondofervojo” (§126/10). Tia plureco de formoj evitindas. Prefere oni elektu la plej oportunan “ondotrajno”.  Jen ebla difino: “en amuzparko, trajneto kun abruptaj, eĉ apikaj, iroj supren-suben”.
[11] Ekzemple, ĉu diri “proponado kaj postulado” aŭ “ofertado kaj mendado”? Serĉu la koncernajn vortojn (kaj la vorton “afero”) en NPIV.
[12]  Kiel “alchajmero”, aŭ Alzheimer-malsano: difuza cerba atrofio, kutime okazanta kune kun demenco, normale dum la senileco (Vikipedio).
[13] La sekreta miraklo: Elektitaj verkoj prozaj kaj poeziaj, de Jorge Luis Borges, Serio Mondliteraturo, vol. 16, eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2008, 200 p.
[14] Laŭ neplanitaj padoj, de Baldur Ragnarsson, eld. Mondial, Novjorko, 2013, 103 p.
[15] Rete konsultebla ĉe akademio-de-esperanto.org
[16] Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, ĉefred. G. Waringhien, represo de la dua eldono, eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 1981, 1303 p.
[17] Tria eldono, de 1925.
[18] En La stato kaj estonteco de la internacia lingvo Esperanto, de diversaj aŭtoroj, eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 1995, 191 p (la artikolo de Jackson, sur p. 100-109).
[19] Gonçalo Neves: Disaj komentoj pri la nova PIV, esperanto.pt/piv2.htm
[20] kono.be/vivo
[21] viki-: (el Vikipedio) prefikso indikanta egalrajte kaj partoprenige kolektivan redaktadon, precipe en la Interreto (vidu “vikio” ĉe eo.wikipedia.org/wiki/Vikio).
[22] Sisteme Ordigita Vortaro, de Michele Mariano, kolekto Plejado – Scienca Eldon-Serio n-ro 3, eld. Lina Gabrielli, Parizo, 1986, 526 p.