29.9.11

Tiaj homoj en Esperantujo

El komento en Libera Folio, 2011-09-29 17:47, legeble che http://www.liberafolio.org/2007/eklipsas

===

<
Kaj precize kontraŭsocia estas la daŭra konduto de s-ro Pejno en ĉi retejo kaj, laŭ-dire, en aliaj forumoj. Kiel aliaj iom pli konataj uoj, li akceptas nenian kritikon; male, li tre facil-anime kritikas la agojn de aliaj, nomas ilin fatrasaj, fuŝaj ktp, ĉiam negative kaj senapelacie; li ankaŭ, kiel oni povis atesti tie ĉi, forkondamnas tutan libron kiun li mem ne legis pro gramatika eraro trovita en citaĵo kadre de recenzo, aŭ ĉar li opinias la lingvaĵon de la aŭtoro "pseŭdo-Esperanto" (kio implicas, ke li mem ja parolas aŭ posedas la "veran" lingvon). Ofte tio kondukas lin al aĉaj insultoj; ekzemple, la fakton, ke poeto kiel Baldur Ragnarsson (kiu aĝis jam 36 jarojn kiam mi naskiĝis) recenzas favore mian 3an poemaron, s-ro Pejno resumas per la frazo ke "poetoj masturbas unu la alian" aŭ ia simile eleganta diraĵo.

Kion atendi de tia ulo? Ĉu doni al li libron por recenzo? Kredeble li avide serĉus presan aŭ gramatikan eraron por tiel tuj kaj definitive fordraŝi la kompatindan aŭtoron. En recenzo, male, oni atentu la gravajn erarojn, ne bagatelojn, kaj ĉiam kadre de la kunteksto. Dum la redaktado de ĉiu n-ro de Beletra Almanako, István Ertl kaj mi kelkfoje revizias ĉiujn kontribuaĵojn kune konsistigantajn libron ĉ. 150-paĝan, interkonsulte kaj interkonsente kun la respektiva aŭtoro, respektante lingvajn kaj stilajn preferojn... Sed ion tian, krean kunlaboradon, oni ne povas atendi de psikopato aŭ de kontraŭsocia ulo.

La problemo estas manko de empatio (jen neologismo sidanta nek en NPIV nek en ReVo, sed en la Vikipedio legeblas akcetebla difino: http://eo.wikipedia.org/wiki/Empatio ). tiaj homoj kiel s-ro Pejno ne kapablas, aŭ eĉ ne provas, rekoni sentive la argumentojn, ideojn, sentojn ktp de aliaj homoj -- nur la proprajn. Por iuj tiaj kontraŭsociuloj, ceteraj homoj estas iloj, aŭ obstakloj, aŭ preterindaj neniaĵoj. Oni do ne surpriziĝu pri tio, ke homoj kiel Pejno esence ne (plu) kapablas kunlabori kun aliaj personoj, ankaŭ ne en interretaj forumoj.

Sed ili ankaŭ ne lasas la ceterajn trankvilaj. El la zorge ŝirmata ermitejo lavangas kritikaĉoj, senspritaj ŝercoj, atakoj, insultoj, foje ankaŭ kontraŭpersonaj kalumnioj. Al mi estas klare ke mi plue restas en Esperantujo pro inercio; mi eklernis la lingvon 14-jara, antaŭ 30 jaroj, kaj nun ĝi estas parto (feliĉe ne ĉefparto) de miaj personeco kaj identeco; tamen la tradiciaj E-mitoj ("la monda lingvoproblemo" ks) ne plu interesas min (des malpli febraj deliroj kiel tiu de la t.n. E-Civito). La kompatindaj psikopatoj de Esperantujo estas same kaptitaj aŭ ankritaj de inercio, tamen ili neniam konfesos tion al si mem, des malpli al aliaj. Eble ĉar nur en Esperantujo ili sentas ke oni senpune toleras al ili ĉi-specan kontraŭsocian kondutadon.

Estus ja pli bone se ili kabeus, sed bedaŭrinde tiaj homoj estas ege obstinaj (kio tre bone kongruas kun ilia mania personeco). Se tia konduto montriĝus ankaŭ en ilia eksteresperantuja interpersona vivo, ekz. kun la familio aŭ kun amikoj (se ili entute havas unu aŭ alian), mi sincere rekomendus al ili viziti psikologon aŭ psikoterapiiston.

En Esperantujo ili almenaŭ povus fari ion pozitivan: anstataŭ perdigi ĉies tempon ĉi-forume per disĵetado de rubo kaj disvomado de siaj obsedaĵoj, ili povus dediĉi tiujn horojn al la Esperanta Vikipedio, kiun kelkaj el ili tiel senkompate kritikas. Prefere ne per verkado de propraj artikoloj (ĉar en originala verkado povus senbridiĝi la spontanaj psikopatiaj emoj), sed per redaktado, polurado aŭ kompletigado de artikoloj jam ekzistantaj, aŭ per tradukado de artikoloj (ne arvikoloj!) el alilingvaj vikipedioj. Konsiderante la lingvan kompetenton kaj la nedubeblajn energion kaj tempodisponon de tiuj s-roj, en la daŭro de, ni diru, 10 jaroj, la E-Vikipedio povus iĝi unu el la plej konsultindaj kaj fidindaj.

Sed ĉio ĉi jam apartenas al la regno de revpensado...

PS: plurajn poemojn pri ĉi tiaj temoj oni trovos en mia lasta poemaro "La silika hakilo".>>