21.6.10

La konsilo

La konsilo

Jen di’ aŭ satan’
sufloris al Kapitalo:
"Ju malpli da pan’
des multe pli da
futbalo".

Madrido, 21.6.2010



17.6.10

masakro de delfenoj en Taiji, Japanujo

Enirante kinejan salonon oni forgesas la penojn kaj zorgojn de la urba vivo por mergiĝi en spacon trans aŭ preter la kutimaj tempo kaj dimensioj, kiel en templo. Spekti vohosondovodon hejme ne kompareblas kun la sperto kontempli filmon en la senlumo kineja, sola antaŭ la ekrano, lasante sin kaptiĝi (mi pardonpetas pro la sinsekvo de trivitaj esprimoj).



Tion mi faris ĉi-posttagmeze, lasi min treniĝi en la kinejon Verdi por spekti la dokumentalon, aŭ dokumentan filmon, The Cove (la golfeto), pri la buĉado de miloj da delfenoj komenciĝanta ĉiuseptembre en la peskista vilaĝo Tajĵi (Taiji), Ŭakajama, Japanujo (peski = kapti ajnajn akvobestojn, ne nur fiŝojn). Buĉado kies ĉefa celo estas ne la delfena viando (delfenkarno, cetere, enhavas tro da hidrargo), kio parte ankaŭ rolas, sed la riĉiga vendado de delfenoj al delfenejoj de la tuta mondo, kie ili vivaĉos kaptite, karcere, prizone. Mi diros nur ke ĉi filmo montras la malfacilan procezon, la diversajn provojn finti ĉiajn obstaklojn kaj barojn por filmi masakron kiun la loĝantoj de Taiji pretendas teni kaŝa kaj sekreta, ĝis la ekstremo ke multaj alilokaj japanoj malkonas ĝian ekziston.



Mi sen ajna dubo rekomendas spekti ĉi centprocente valoran dokumentalon. Pro la bildoj de libere naĝantaj delfenoj, la klarigo kial oni kondamnis ilin al kruelaj spektakloj cirkaj, aŭ la agoj kaj vortoj de personoj ne nur privomindaj (kiel iuj japanoj insistantaj efektivigi, kaŝi aŭ pravigi ĉi sovaĝaĵon el siaj pli aŭ malpli altrangaj laborpostenoj) sed ankaŭ admirindaj, kiel la homa ĉefrolulo de l' filmo, Ric O'Barry, kapabla preni sur sin (t.e. konfesi al si kaj al aliaj, kaj provi ripari) erarojn faritajn antaŭ jardekoj, la reĝisoro Louie Psihoyos aŭ la teamo da akompanaj aktivuloj (kiel trafe diras unu el ili, oni povas esti nur aktivulo aŭ malaktivulo).

Jen du ligiloj al anglalingvaj paĝoj, kaj kanto de la genia David Bowie aŭ stranga elekto de muziko svage rilata al la temo de ĉi blogero.





Fine: ne forgesu spekti la lastajn bildojn de la filmo, post la mencioj de aŭtoreco kaj kunlaboroj.