4.8.09

milic(i)o

En tiu ĉi libro, aparte de la vorto "postfronto", mi trovis ankaŭ la formon "milico", kiun niaj vortaroj devus noti apud la zamenhofa, PIVa kaj NPIVa "milicio". La formo "milico", pli simila al "polico", estis ofte uzata en tiutempaj verkoj, kiel ĈapajevLa hispana tragedio, kaj ĝin prezentas i.a. Neologisma glosaro kaj Nepivaj vortoj.


La makulojn sur la kovrilo kaŭzis pecoj de glu-bendo, per kiuj siatempe mi fiksis tegon el travidebla plasto por tiel (mis)protekti la libron!