1.9.08

Pledo por la asonanco (de Henri Vatré)

Enkonduke al la poemo La lando de Alvargonzález, de la hispana verkisto Antonio Machado, tradukita de Fernando de Diego kaj eldonita libroforme en 1969, legeblas studeto de Henri Vatré titolita Pledo por la asonanco:


Pledo por la asonaco (de Henri Vatré)


En la hispana literaturo oni nomas romanco poezian pecon de nedifinita longo, formita el oksilabaj versoj, el kiuj oni asonancis la parajn, kaj lasis liberajn la neparajn. Tiu speco, probable sen ekvivalento en la ceteraj eŭropaj literaturoj, floras jam de kvin jarcentoj en persista tradicio. Du teknikaj demandoj tuj sin levas por kiu deziras esperantigi romancon: a) per kiu versspeco redoni la hispanan oksilabon? B) ĉu uzi asonancon konforme al la originalo?


Fernando de Diego, la tradukinto de La lando de Alvargonzález, solvis la unuan demandon per rigore regulaj kvartrokeoj, kaj respondis jese, senhezite, al la dua demando. Vere salutinda kaj signifa decido, ĉar en Esperantujo la asonanco ankoraŭ ne akiris siajn kredit-leterojn. En la dua eldono de Parnasa gvidlibro, prof. Waringhien skribas: “…katalunaj poetoj provis redoni tiun sistemon en nia lingvo, sed ili ne trovis imitantojn, ĉar tiaj asonancoj estas apenaŭ aŭdeblaj por oreloj ne kutimiĝintaj”. Eble jes. Tamen la kutimon povos akiri niaj oreloj, se pri tio zorgas bonaj poetoj.


Aludante kion li nomis elsonoraj asonancoj (ekz. morgaŭ-sonĝaj), Kalocsay nin informas en Lingvo, sitolo, formo: “Ĉi tiun specon de asonanco mi proponus por la traduko de mezepokaj poemoj asonancitaj. Ĉar en ili la dek-dudek-foje ripetiĝantaj samaj vokaoj de versfinoj, helpate de la sameco de finaĵoj, nepre sentigas ian regulecon eĉ al tiuj, kies nacia poezio neniam uzas asonancojn”. Ni aldonu, ke ne maloftas poemoj en kiuj la samvokalaj versfinoj ripetiĝas sesdekfoje kaj eĉ pli!


Nur tre malmultaj hispanlingvaj esperantistoj publikigis asonancitajn versojn originale aŭ tradukite. Al niaj poetoj el aliaj landoj mankas instigaj modeloj nacilingvaj, kutimiĝo kaj emo. Eble tio klarigas la ĝeneralan neglekton kaj nefavoron pri la asonanco, kvankam nenio principe malhelpas, ke ni elprovu tiun por ni novan sistemon. La grandaj hispanaj lirikistoj, kiuj flegadis same sukcese la asonancon kaj la puran rimon, certe posedis orelon ne malpli delikatan, ol tiuj de la versamanataj esperantistoj.


Jam antaŭ kvardek jaroj, Kalocsay proponis belegan tradukon de la drama elegio de Bécquer, Cerraron sus ojos, sed anstataŭ la 52 samvokalajn asonancojn, li elektis 18 diversajn rimojn kun tre plaĉa efekto. El la sama poemo, Fernando de Diego faris atentindan version kaj sukcesis fasoni vere gracian esperantan veston en plena fidelo al la asonancita originalo. Estas tre instrue kompari ambaŭ versiojn kaj ties respektivajn karakterizojn kaj meritojn.


Uzi asonancon en esperanto neniel signifas elekti la pli facilan solvon. Tute male! Pruviĝas ofte pli oportune trovi dekses klasikajn rimojn por fiksforma balado, ol sesdekon da samvokalaj asonancoj por romanco.


Supozu, ke ni deziras traduki la faman poemon de Lope de Vega:


A mis soledades voy,

de mis soledades vengo,

porque para andar conmigo

me bastan mis pensamientos…


Tiu ĉi estas la unua el la 27 strofoj, el kiuj ĝi konsistas. Se ni deziras asonanci konforme al la leciono, ni devos serĉi ekvivalenton por vengo-pensamientos, elekti el diversaj ebloj la plej taŭgan. Ĝuste en tiu elekto kuŝas la malfacilo, ĉar en la poemo la samvokalaj versfinoj ripetiĝas 54-foje! Se ni ekprovos ekzemple jenan tradukon:


Mi al miaj soloj iras

kaj de soloj miaj venas,

ĉar por iri akompane

min sufiĉas pensoj memaj…


ni devos tra la tuta poemo skrupule fideli al la asonanco e-a (venas-memaj), kio ebligos verbajn prezencojn (metas, restas), adjektivojn (bela, verdaj) kaj adverbojn (apenaŭ, hieraŭ). Se, male, ni uzus klasikajn rimojn, ni povus ilin ŝanĝi en ĉiu strofo. La arto de lerta asonancisto sentigas samtempe vokalsonan regulecon kaj sufiĉe grandan varion por eviti tedon, precipe per surprizefektaj kontrastoj ĉe la neparaj versfinoj. En traduko, sukcesa apliko de la asonancaj reguloj similas ofte al bravuro.


Ĉu, eĉ preterante la necesan respekton al la originala formo, la rezulto valoras la penon? Konvinkan respondon donos al vi la 700-versa traduko de Fernando de Diego. Mi volas aparte insisti pri lia granda merito en la redono de La lando de Alvargonzález, kie li montras delikatan lingvan senton, frapan vortotrovan pretecon kaj kapablon sin esprimi tute nature, freŝe kaj poezie. Li mem konfesas, ke tradukon oni neniam rigardu definitiva. Vera artisto konstante strebas al perfekteco.


Jam de okdek jaroj oni fervore praktikas rimojn en la esperanta poezio, kaj oni atingis altan sojlon de teknika poluriteco. Dume, la asonanco ankoraŭ kuŝis en la lulilo kaj ne tute elvindiĝis. Ankaŭ al ĝi ni donu plenan ŝancon evolui. Necesis jaroj da komunaj, disaj, senĉesaj provadoj por prepari la lingvan nivelon, kiu ebligis al Kalocsay traduki la Infero de Dante per la terza rima. Ni same bezonos jarojn por plene mastri la arton de la asonanco, sed ni jam nun komencu la trejnandon, eksperimenton, provadon, kaj obstine persistu ĝis plena posedo de la rimedoj.


Iam endos traduki en maniero inda al la originalo la Ciganan romancaron de Federico García Lorca, do gxin traduki per la asonanco por respekti ĝian tipe hispanan karakteron. Konstanteno Gusev liveris honorindan provon, kiun makuletas sporadaj miskomprenoj apenaŭ eviteblaj de nehispano. Tamen la ekpaŝo estas kuraĝa kaj la vojo sekvinda de homoj dotitaj por ĝisiri la celon. Mi sincere kredas, ke amiko Fernando de Diego disponas la necesajn atutojn por entrepreni tian nefacilan taskon kaj ĝin feliĉe plenumi. Tion mi esprimas kun fido kaj espero.




2 comentarios:

Manuel dijo...

Dankegon pro tiu blogaĵo!

Ĝi senvualigis al mi kelkajn faktojn, kiuj permesas kompreni la "bigotecon" de esperantistoj al asonanco. Ekz., tiun pri la manko de asonancoj en respektivaj nacilingvaj literaturoj... mirinde! Mi preskaŭ ne povas kredi, ke asonanco estas paŝtejo nur de hispanaj poetoj!

Antaŭ legi tion, mi havis la nebulan penson ke asonanco aperas en popola poezio, kaj veraj rimoj en "klera poezio" (sen malhelpi tion, ke kleraj poetoj povus alpreni rimedojn el popola poezio, kiel fakte okazas); kaj tio ĉi, sendepende de la lingvo.

Anónimo dijo...

Bonvolu legi:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Rimo

Jorge