21.9.08

nia patro

Nia patro


Mia patro mortis kaj ĉiam apudas min.

Jorge Luis Borges


Nia patro mortis kaj ĉiam apudas nin. Nia patro ĉiam staris apude, ankaŭ dum siaj oftaj kaj longaj forestoj. Ni, etuloj, kiom multe kaj kiom ofte ni petadis de li, certaj pri tio, ke li ĉion provizos! Kvazaŭ li disponis, plej nature, ĉiajn rimedojn, ĉiujn solvojn kaj respondojn. Nia patro fartis ĉiam sana, ni vidadis lin nur tia. Hodiaŭ, nun, ju pli da jaroj pasas de lia forpaso, ni komencas kompreni, ni komencas vidi tion, kio ĉiam restis evidenta. Kaj nia patro fariĝas des pli egala, des pli samaĝa kaj homa antaŭ niaj okuloj. Homo normala, kun problemoj kaj dilemoj; kun emoj, sekretoj, ĝuoj. Antikvaj romianoj, modernaj japanoj kaj ĉinoj faras el siaj forpasintoj varmajn diojn de la hejmo; simile, mi ofte vidas lin en foto sur improvizita altareto dormoĉambra, en la komenco aŭ fino de la noktoj. Malgraŭ la nebulo, malgraŭ la distanco, ni daŭre turnas nin al nia patro por konsilo aŭ por montro, aŭ eble por daŭrigi la neniam finitan, neniam finotan konversacion, la ĉenan dialogon senscie transprenitan kaj mute pludonotan. Nia patro, nia panjo mortis kaj ĉiam apudas nin.

5 comentarios:

Manuel dijo...

Dankon Jorge.

Ardo dijo...

Koran dankon pro viaj kortusxaj vortoj,per kiuj vi rememoras pasie pri kara patro forpasinta.

Jorge dijo...

Nedankinde al ambaŭ!

pistike65 dijo...

Kiam Vi publikigis la tekston, mi legis gxin; nun, post la intertempa morto de mia patro, gxin relegis. Gxi estis unu el miaj unuaj legajxoj kiel orfo. Dankon.

la bibliofekisto dijo...

Nedankinde!