7.9.08

Marlando


Marlando


En ĉinaj nomoj

Hajnano kaj Ŝanghajo

“haj” signifas maro.


Kaj “ti”,

la vorto “ti” signifas lando, tero,

kiel en Santimeno:

la pordo de tri landoj.


Do ĉinoj Haition

nomas “haj ti”, alivorte

lando de maro.


Prave, sed, paradokse,

Haition forblovas

alfabet-orde

Gustavo, Hanna, Iĉjo

– tri ventoj, uraganoj.


2 comentarios:

Anónimo dijo...

Fakte oni prononcas je Di=tero,ne ti.

Jorge dijo...

Pardonu, sed vi eraras. La pinjina "di" egalas sone al la esperanta "ti"; male, la pinjina "ti" ne havas sonan ekvivalenton en esperanto.