2.6.08

Enkonduko al literatura kritiko


Giorgio Silfer: Enkonduko al literatura kritiko

recenzo de Fernando de Diego, en Heroldo de Esperanto, oktobro 1980

Ĉu necesas tiom da citoj?

Ĉi libro devus titoliĝi Elementoj de proza kaj poezia stilistiko, ĉar esence temas pri tio. Ĝi ne traktas, nur mencias sporade kaj supraĵe, la literaturan kritikon. Kelkaj personaj – kaj ĝenerale diskutindaj – deduktoj, konkludoj, opinioj kaj difinoj el la kampoj de estetiko, poetiko, retoriko ktp garnas la tuton. La verko, kvankam ne interes-manka, montriĝas foje nekohera kaj, pliparte, ia hibrido de Retoriko, de Lapenna, kaj de Parnasa Gvidlibro, de Kalocsay-Waringhien. Kaj, ĉu necesas tiom da citoj (el iamaj kaj nunaj filozofoj kaj aŭtoroj), kies sola funkcio ŝajnas simple nur erudici-parada? Ĝisfunda, rigora studo pri Esperanta literatura kritiko kaj kritikistoj ankoraŭ atendas sian aŭtoron.

F. de Diego

* * *

recenzo de Probal Daŝgupto, en la revuo Esperanto, novembro 1980

Sen la lastaj 50 jaroj

Eble komenciĝos multflanka diskuto pri la Esperanta literaturo, kun la celo interkontaktigi sufiĉe diversajn konceptojn pri la naturo de literaturo kaj manierojn ŝati ĝin. Se jes, ĉi tiuj lekcioj de atentenda literaturulo kontribuas, kvankam iom ekscentre. Laŭ p.8, literatura kritiko disvolviĝas i.a. "tra elzeviro, aŭ eseeto en alta stilo", kvankam, lamentinde, en la Esperanta kritiko "nekonataj estas rimedoj kiel elzeviroj ktp." Tiaj specifegaj, eble ne monde utilaj instruoj iom abundas, kion mi trovas ekscentra. Sed apudestas, pli memorkapte, konstatoj vaste interesaj. Jen: 1) "La ĉefa areo de Esperanto, kiel literatura lingvo, estas Eŭropo, kaj la penetro de Esperanto en aliaj mondopartoj estas iel ligita al la penetro de eŭropa civilizo" (p.16). 2) Sed feliĉe la esperantistoj havas trajtojn de "internacia diasporo kaj minoritata lingvoetno" (p.41). 3) Kaj, kvankam unuflanke oni, t.e. Silfer, "kontestas la literaturan valoron de la 'indiĝenaj verkistoj' [en Esperanto], aliflanke oni emfazas la unikecon de la komunumo uzanta Esperanton kaj serĉas inter muroj de tiu verda getto la homojn kiuj sukcesis diri ion valoran ankaŭ por la gojoj [eksteruloj], tiel iĝante vere internaciaj aŭtoroj... Ne estu ni, sur nia vulkana verda insuleto, vilaĝanoj atendantaj la interesiĝon fare de la kontinento, sed ni mem iru al la kontinento, lernu tie kaj revenu al niaj feliĉaj kaj malkleraj havenoj" (p.41). 4) Por ekzempli "iron al la kontinento" Silfer volas "aserti, ke en internacia metriko por internacia lingvo (kun tiaj karakterizoj, kiajn havas Esperanto) post la esploroj de la parnasanoj estas necesaj ankaŭ esploroj en la metrikoj de kelkaj aziaj lingvoj, aglutinaj kaj izolaj, kie ritmon kreas aliaj elementoj ol nur la alterno de akcentaj kaj senakcentaj silaboj" (p.20).

Mi tiel entuziasme konsentas tion lastan, ke mi ŝatus aldiri, ke Azio povas instrui ankaŭ kriteriojn, ne nur metrikon. La hinda literatura penso, ekzemple, ampleksas tri ĉefajn alirojn al la literaturo: a) tra formaj demandoj de metriko k.s., b) sur la stila nivelo, sed plej grave c) per studo de la sistemo, laŭ kiu teksto kunĵetas rolulajn emociojn, agojn kaj situaciojn, detalante tiun kaj bridante alian, kun la celo estigi purajn aŭ miksajn emociojn, atentotenon kaj klimaksosentojn ĉe leganto. El tiu vidpunkto la eŭropa kritika tradicio estas malriĉa, neevoluinta, ĉar ĝi maltro atentas tiun c), kiu donas sencon al literaturo entute.

Silfer, kiu uzas esprimojn kiel "antikveco" (p.5) eĉ ne rimarkante, ke li pensas nur pri la antikva Eŭropo, provas prezenti la eŭropan kiel la tradicion. Sed eĉ ne ĝin li multflanke prezentas. Ĝenas la nealudo al la lastaj kvindek jaroj, dum kiuj kreskis riĉe tekstoanalizoj bazitaj sur la "prag-skola" prilingva penso (Mukarovsky, Jakobson) kaj sur aliaj lingvopensaj tradicioj en Francio, Italio kaj Soveta Unio. Tamen, tiajn mankojn certe forigos pludiskuto, ĉu ne? Gravas, ke multaj homoj kuraĝe surpaŝu la "kontinenton" de literatura kritiko. Kaj lego de ĉi tiu libro helpos.