31.7.06

Identecoj

"Identecoj"

Ne sufiĉas lerni ke la mio
aŭ, fakte, la pronomo “mi”
estas la nomoj donataj
al la fikcia sumo de la diversaj mioj nunaj
plus la fikcia sumo de la diversaj mioj pasintaj.

Ankaŭ al “vi” okazas same.

Mi,
estanta nek kia, nek kio, nek kiu mi estis,
– kiel povus konfirmi, kiam mi vin renkontas,
la konvinkan skripton
de via identeco?

Metaforoj.

Ni rekonu unu la alian
nun,
en ĉiu nova foj'.


[dulingva poemo; la alia versio, en la hispanlingva blogo]

skripto: antaŭteksto de kultura produkto (filmo, prelego, komikso ktp)

Madrido, 30.7.2006

3 comentarios:

Anónimo dijo...

pardonu min pri cxi komento, kiu ne rilatas al la teksto mem, tamen kiel mi povas ekhavi vian retposxtadreson? dankon, lfpor cxe lujz.org

Jorge dijo...

jorgezafra ĉe hotmajlo

Unknown dijo...

Bela, sed tio ne estas Poezio, sed Metafiziko.