18.1.06

El la rubriko "Reagoj" de "Formoza Folio" (n-ro 3)

Unue, vi prave korektis la nomon "*Formoso" al "Formozo". Fakte ne gravas kiel oni prononcas tiun vorton en la portugala lingvo; tradicie, kaj jam de Zamenhof, oni transskribas simplan intervokalan "s" de latinidaj lingvoj per "z", kiel en Asia = Azio, Paris = Parizo ktp; aliflanke, tiu finaĵo etimologie identas al la neoficiala sufikso -oz- (origine "form-oza" = abunda aŭ plena je formoj, t.e. bela). Tamen plej gravas la fakto, ke la nomo Formozo jam de longe ekzistas en esperanto, sur la paĝoj de niaj vortaroj. Redaktanto de bulteno devas povi disponi kaj konsulti grandan vortaron kiel PIVNPIV (Nova Plena Ilustrita Vortaro). Ankaŭ la lokaj esperanto-kluboj en Tajvano devus havi NPIV en siaj bibliotekoj aŭ librokolektoj, kune kun PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, de Wennergren) kaj aliaj libroj, kiel romanoj ktp. Tiurilate oni povus aranĝi komunajn mendojn por profiti la rabaton kiun donas la Libroservo de UEA por aĉetoj de almenaŭ tri ekzempleroj de unu sama titolo.

Due, mi bedaŭras la uzon de la nepreciza vorto "falsezona" anstataŭ "aŭtuna". Krom tio, ke simile al kelkaj kunmetoj ("multekosta", "dubebrila") oni povus kompreni ĝin "false zona", la preferinda vorto "aŭtuno" (kiel printempo, somero kaj vintro) aperas jam en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto: "Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn." Kial ne uzi la tradiciajn nomojn de la sezonoj? Ĉu nur tial, ke usonanoj diras "fall" en la angla lingvo? Cetere, falsezono estas sezono... de kies falo? Ĉu falas folioj, haroj, prezoj, homoj? (ĉi-kaze la falsezono de finnoj estas ja vintro, pro la glacio sur la trotuaro!). Se ni dirus, ke "multaj birdoj flugas en la falsezono en pli varmajn landojn", ĉu temas pri tio ke birdoj mem falas? Kaj ĉu de sur arbobranĉoj, el sia nesto aŭ rekte el la ĉielo? Simile al "falŝirmilo" (provu diveni la signifon: ĉu balustrado, paraŝuto, lambastono?), jen vorto kun pli da problemoj ol da avantaĝoj. Parenteze, la fama ĉina verkisto Ba Jin [pa ĝin] verkis la novelon Aŭtuno en la printempo laŭ inspiro de Printempo en la aŭtuno, de la hungara esperanto-aŭtoro Julio Baghy.

Trie, la iniciato kuraĝigi komencantojn kaj progresantojn sendi artikolojn aŭ leterojn al la bulteno estas laŭdinda kaj tre interesa, sed, miaopinie, oni ne forgesu redakti lingve kaj stile la tekstojn almenaŭ por forigi gravajn erarojn. Tiel Formoza Folio havos utilon kiel modela legaĵo, en kursoj aŭ por unuopuloj, kaj ne nur en Tajvano. Tiurilate mi trovas tre bonaj la tradukpecojn kun eldiroj de Konfuceo, en simpla kaj klara stilo.

Fine, kaj pri esperantigo de ĉinaj kaj tajvanaj nomoj. Kiel referencon, oni povas transskribi la nomojn per pinjino, prefere kursive aŭ inter citiloj, sed kial oni faru nur kaj ekskluzive tiel? Formoj kiel "Pingtung" aux "Kaohsiung" estas konataj regione aŭ eĉ internacie, certe pli ol "Gaoxiong". Nomojn, por kiuj jam ekzistas tradicia esperantigo, oni skribu per ĝi: Tajvano, Tajpeo, Pekino. Okaze, ke oni deziras esperantigi nomojn de pliaj tajvanaj urboj, ne sufiĉas aldoni o-finaĵon al la pinjina formo, sed por pritrakti tion necesus tuta aparta artikolo. Ekzemple, la literkombinon "ng" de pinjino (kaj de pli fruaj transskribaj sistemoj de la ĉina), transskribantan la fonemon [ŋ] (velara nazalo), oni kutime transskribas per la esperantaj literoj "ng". T.e. oni esperantigas fonem(ar)on ne ekzistantan en esperanto per esperanta fonem(ar)o, kiu ne identas kun ĝi, tamen ebligas konservi distingon. Nome, oni esperantigas du fonem(ar)ojn de pinjino, [n] kaj [ŋ] (kiam skribatan ng), per du esperantaj, respektive [n] kaj [ng]. Kelkaj emas forigi la literon "g" kiam ĝi ne situas fine de esperanta radiko, sed mi ne vidas kialon por tio. Aliflanke, la pinjinajn "b", "d", "g" oni transskribu per la samsonaj esperantaj literoj "p", "t", "k", laŭprononce pli fidelaj. Mi skribas ĉion ĉi nur por klarigi mian elekton de esperantigo de la tajvana urbo, kie mi pasigas plurajn monatojn de la jaro, normale vintre kaj somere.

Jorge Camacho (Madrido kaj Pingtongo)