7.10.06

Okaze de la morto de William Auld: silentoj kaj tabuoj

Estas interese kiel nun, en nekrologoj k.s., oni facil-anime forgesas pri la flirtoj de Auld kun Literatura Fetoro en parto de la lastaj jaroj de sia vivo. Oni evitas paroli ankaŭ pri la maldigna kampanjo kontraŭ li fare de Diego kaj Haupenthal. Eble post kelka tempo estos malpli da plene merititaj laŭdoj kaj pli da same studindaj faktoj.

26.9.06

"la burĥo"

la burĥo

la korpo interfacas kun la kosmo
kun la mondo
kun aliaj interfacoj korpoj

inter personoj eĥoj
el la burĥo
gestoj rigardoj vortoj

en la homo
homo kaj besto
en la besto-homo

sen la burĥo
kruroj kaj brusto
haŭto
fingroj okuloj voĉo


Bruselo, 25.9.06

[burĥo: (distinge de burko en PIV2) ekstera vesto tute kovranta la korpon de la verto ĝis la piedoj, escepte de aperturo por la okuloj garnita per kradeca vualo; ĝin uzas islamaj virinoj i.a. en Afganujo, Pakistano kaj norda Barato.]

18.9.06

"Limoj"








Limoj

Ne ĉio pensubla penseblas.
Ne ĉio dirubla direblas.
Ne ĉio dirunda dirindas.

La mondoj imageblaj malpli vastas
ol tiuj imagublaj.

Lingvoj.
Limboj.
Limoj.


Bruselo, 17.9.2006

31.7.06

Identecoj

"Identecoj"

Ne sufiĉas lerni ke la mio
aŭ, fakte, la pronomo “mi”
estas la nomoj donataj
al la fikcia sumo de la diversaj mioj nunaj
plus la fikcia sumo de la diversaj mioj pasintaj.

Ankaŭ al “vi” okazas same.

Mi,
estanta nek kia, nek kio, nek kiu mi estis,
– kiel povus konfirmi, kiam mi vin renkontas,
la konvinkan skripton
de via identeco?

Metaforoj.

Ni rekonu unu la alian
nun,
en ĉiu nova foj'.


[dulingva poemo; la alia versio, en la hispanlingva blogo]

skripto: antaŭteksto de kultura produkto (filmo, prelego, komikso ktp)

Madrido, 30.7.2006

30.7.06

Kanao


"Kanao"

Kaj estis sango en la tuta lando Egipta.
Eliro 7, 21


Krimuloj revizitas la krimejon
en Irako, en Libano.

La pugno ĥirurga de Davido,
armoj de Goliato.

Limbe, plia provo
ripeti la miraklon en Kanao:

ne akvon fari vino
sed verŝi sangon.




Madrido, 30.7.2006

27.7.06

Promesita tero


Promesita tero

Palestinon salomoni
en du apartojn.

Sur nia grundo planti
Ŝangrilaon.

El ceteroj alĥemii
geton, gulagon.

Pretere,
glatigi Libanon.



Madrido, 27.7.2006

30.5.06

pri la Vikia Vortaro

La materialon de la kurtviva t.n. Bloga Vortaro mi transigis al nova t.n. Vikia Vortaro. Trovu la ligon al ĝi ĉi-dekstre, aŭ rekte ĉe:

http://www.seedwiki.com/wiki/vikia_vortaro

8.5.06

Farbskatol'

Mi ĵus spektis tre amuzan filmeton ("Murdoj en la Kastelo") en Farbskatol'. Trovu ĝin ĉe:

http://farbskatol.net/

22.4.06

Pri tiu ĉi blogo

Mi komencas blogi, paŝeton post paŝeto. Mi provos publikigi, kaj do esperantigi, la hispanlingvajn "tajvanajn kronikojn" (ankaŭ alilokajn), kiujn mi jam verkis kaj sendis al diversaj geamikoj; sed mi faros iom post iom, senhaste.

18.1.06

El la rubriko "Reagoj" de "Formoza Folio" (n-ro 3)

Unue, vi prave korektis la nomon "*Formoso" al "Formozo". Fakte ne gravas kiel oni prononcas tiun vorton en la portugala lingvo; tradicie, kaj jam de Zamenhof, oni transskribas simplan intervokalan "s" de latinidaj lingvoj per "z", kiel en Asia = Azio, Paris = Parizo ktp; aliflanke, tiu finaĵo etimologie identas al la neoficiala sufikso -oz- (origine "form-oza" = abunda aŭ plena je formoj, t.e. bela). Tamen plej gravas la fakto, ke la nomo Formozo jam de longe ekzistas en esperanto, sur la paĝoj de niaj vortaroj. Redaktanto de bulteno devas povi disponi kaj konsulti grandan vortaron kiel PIVNPIV (Nova Plena Ilustrita Vortaro). Ankaŭ la lokaj esperanto-kluboj en Tajvano devus havi NPIV en siaj bibliotekoj aŭ librokolektoj, kune kun PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, de Wennergren) kaj aliaj libroj, kiel romanoj ktp. Tiurilate oni povus aranĝi komunajn mendojn por profiti la rabaton kiun donas la Libroservo de UEA por aĉetoj de almenaŭ tri ekzempleroj de unu sama titolo.

Due, mi bedaŭras la uzon de la nepreciza vorto "falsezona" anstataŭ "aŭtuna". Krom tio, ke simile al kelkaj kunmetoj ("multekosta", "dubebrila") oni povus kompreni ĝin "false zona", la preferinda vorto "aŭtuno" (kiel printempo, somero kaj vintro) aperas jam en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto: "Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn." Kial ne uzi la tradiciajn nomojn de la sezonoj? Ĉu nur tial, ke usonanoj diras "fall" en la angla lingvo? Cetere, falsezono estas sezono... de kies falo? Ĉu falas folioj, haroj, prezoj, homoj? (ĉi-kaze la falsezono de finnoj estas ja vintro, pro la glacio sur la trotuaro!). Se ni dirus, ke "multaj birdoj flugas en la falsezono en pli varmajn landojn", ĉu temas pri tio ke birdoj mem falas? Kaj ĉu de sur arbobranĉoj, el sia nesto aŭ rekte el la ĉielo? Simile al "falŝirmilo" (provu diveni la signifon: ĉu balustrado, paraŝuto, lambastono?), jen vorto kun pli da problemoj ol da avantaĝoj. Parenteze, la fama ĉina verkisto Ba Jin [pa ĝin] verkis la novelon Aŭtuno en la printempo laŭ inspiro de Printempo en la aŭtuno, de la hungara esperanto-aŭtoro Julio Baghy.

Trie, la iniciato kuraĝigi komencantojn kaj progresantojn sendi artikolojn aŭ leterojn al la bulteno estas laŭdinda kaj tre interesa, sed, miaopinie, oni ne forgesu redakti lingve kaj stile la tekstojn almenaŭ por forigi gravajn erarojn. Tiel Formoza Folio havos utilon kiel modela legaĵo, en kursoj aŭ por unuopuloj, kaj ne nur en Tajvano. Tiurilate mi trovas tre bonaj la tradukpecojn kun eldiroj de Konfuceo, en simpla kaj klara stilo.

Fine, kaj pri esperantigo de ĉinaj kaj tajvanaj nomoj. Kiel referencon, oni povas transskribi la nomojn per pinjino, prefere kursive aŭ inter citiloj, sed kial oni faru nur kaj ekskluzive tiel? Formoj kiel "Pingtung" aux "Kaohsiung" estas konataj regione aŭ eĉ internacie, certe pli ol "Gaoxiong". Nomojn, por kiuj jam ekzistas tradicia esperantigo, oni skribu per ĝi: Tajvano, Tajpeo, Pekino. Okaze, ke oni deziras esperantigi nomojn de pliaj tajvanaj urboj, ne sufiĉas aldoni o-finaĵon al la pinjina formo, sed por pritrakti tion necesus tuta aparta artikolo. Ekzemple, la literkombinon "ng" de pinjino (kaj de pli fruaj transskribaj sistemoj de la ĉina), transskribantan la fonemon [ŋ] (velara nazalo), oni kutime transskribas per la esperantaj literoj "ng". T.e. oni esperantigas fonem(ar)on ne ekzistantan en esperanto per esperanta fonem(ar)o, kiu ne identas kun ĝi, tamen ebligas konservi distingon. Nome, oni esperantigas du fonem(ar)ojn de pinjino, [n] kaj [ŋ] (kiam skribatan ng), per du esperantaj, respektive [n] kaj [ng]. Kelkaj emas forigi la literon "g" kiam ĝi ne situas fine de esperanta radiko, sed mi ne vidas kialon por tio. Aliflanke, la pinjinajn "b", "d", "g" oni transskribu per la samsonaj esperantaj literoj "p", "t", "k", laŭprononce pli fidelaj. Mi skribas ĉion ĉi nur por klarigi mian elekton de esperantigo de la tajvana urbo, kie mi pasigas plurajn monatojn de la jaro, normale vintre kaj somere.

Jorge Camacho (Madrido kaj Pingtongo)

2.1.06

Maria

La 1an de januaro mortis en Sant Joan (Majorko) mia nevino Maria, dekjara.